Generalisimo

militista rango

Generalisimo (latine: generalissimus; itale :generalissimo, prononcita "ĝeneralissimo"; en la hispana : generalissimo, prononcita "ĥeneralissimo") estas la plej alta rango en pluraj armeoj en la mondo.

La rango de Generalisimo estis aljuĝita al ĉefkomandantoj kiuj komandis ĉiujn la armetrupoj de la lando aŭ al komandantoj de unuigitaj militfortoj de pluraj aliancitaj landoj. Tiu rango ankaŭ estis aljuĝita kiel honora titolo al membroj de la reĝa familio en pluraj eŭropaj landoj.

En la Usono-Armeo ekzistas la rango de Generalo de la Armeoj, ekvivalenta al la rango de Generalismo.

La rango de Generalisimo unue estis donita en 1569 al la kronprinco de la franca trono Henriko Duko de Anĵuo (pli posta reĝo Henriko la 3-a).

En la Sankta Romia Imperio, Rusio kaj Sovet-Unio, tiu rango estis konata tie en sia origina latina formo, Generalissimus.

Dum la dua mondmilito, kaj la milito por la defendo de la patrujo, la gvidanto de Sovetunio, Josif Stalin, donis al si la rangon de Generalisimo, laŭ tradicio pruntita de la cara Rusio.

Famaj ĉefgeneraloj kun la rango de generalisimo (parta listo) redakti

Francio

Aŭstrio

Meksiko

Rusio

Sovetunio

Hispanio

Usono (rango de Generalo de la Armeoj)

Ĉinio

Svedio

Nazia Germanio (rango de Reichsmarschall)