Malfermi la ĉefan menuon
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Stratego (apartigilo)

Stratego (el la malnovgreka στρατηγός / stratêgós) estas supera milita oficiro.

En antikva GrekujoRedakti

En antikva Grekio, stratego komandas armeon aŭ floton.

En Ateno, je la 5a jarcento, strategoj havis potencon tiom politika kiom milita. Ekde 501, dek strategoj estis balotitaj ĉiujare de la popula asembleo.

Temistoklo, Kimono (Atena stratego) kaj Periklo estis famaj strategoj.

En BizancioRedakti

En Bizanca Imperio, ekde la 11a jarcento, stratego estas la oficiro kiu komandas la thema-n (armeo kaj adminstra teritorio).

En nuntempa GrekioRedakti

En la nuntempa greka armeo, stratigós (στρατηγός) estas la plej alta oficira rango. Tiun gradon havas la estro de la ĝenerala stabo de la nacia defendo, kiam li estas armea oficiro.