Aage Gerhardt Drachmann

Aage Gerhardt DRACHMANN (naskiĝinta la 22-an de oktobro 1891 en Kopenhago, mortinta la 9-an de aprilo 1980 en Lyngby/Regiono Hovedstaden) estis dana historiisto pri antikvaĵoj kaj bibliotekisto.

Aage Gerhardt Drachmann
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1891 (1891-10-22)
en Kopenhago
Morto 9-an de aprilo 1980 (1980-04-09) (88-jaraĝa)
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo bibliotekisto • historiisto de tekniko
vdr

Vivo kaj agado redakti

Estante la filo de la scienculo Anders Bjørn Drachmann (1860–1935) kaj de la instruistino Ellen Sophie (fraŭline: Bentzon, 1866–1948), li studis inter 1909 kaj 1915 ĉe la Kopenhaga Universitato filologion klasikan kaj anglistikon. Post la finekzamenoj li deĵoris ĉe la universitata biblioteko: unue kiel helpanto, ekde 1919 kiel malsupra bibliotekisto. Inter 1926 kaj 1927 li entrepenis plurajn esplorvojaĝojn en Usonon, kies spertojn pribibliotekikajn li ja uzis. Ekzemple li enkondukis novajn kopi-metodojn en la universitatan bibliotekon de Kopenhago. En 1929 li gvidis dum kelkaj monatoj la Danan esplorbibliotekon en Romo. Ekde la 1930-aj jaroj li verkis diversajn artikolojn por fakgazetoj bibliotekikaj kaj studojn sciencajn. Krome li eldonis Index Medicus Danicus, bibliografian gazeton primedicinan. En 1943 li nomumitis supera bibliotekisto. En 1948 li doktoriĝis pri filozofio en Kopenhago. Post la pensiuliĝo de 1956 li ja kontinuigis publicistan kaj sciencistan agadon.

Graveco redakti

Liaj ĉefaj esplorkampoj estis medicino, naturscienco kaj tekniko de grek-romia antikvo.. Li skribis librojn pri pneŭmatika medicino, olmuelejoj, antikva mekaniko kaj la ponto konstruita trans la Rejno laŭ komisio de Cezaro. Ankaŭ por la monumenta germanlingva leksikono Pauly-Wissowa: Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft (RE) li verkis plurajn artikolojn. Krome li okupiĝis pri la anglalingva literaturo, pri danaj popolaj legendoj kaj pri ornitologio. Li estis membro de "Académie Internationale d’Histoire des Sciences", de "Deutsche Gesellschaft für Geschichte der Medicin, Naturwissenschaft und Technik" kaj de "Society for the History of Technology". En 1971 oni aljuĝis al li la Medalon Leonardo da Vinci.

Verkoj (elekto) redakti

  • Ledetraad i Biblioteksarbejde for Ikke-Fagmænd. Kopenhago 1931
  • Ancient Oil Mills and Presses. Kopenhago 1932
  • Hvad var det for en Fugl? 1938. Dua eldono 1948
  • Ktesibios, Philon and Heron. A Study in Ancient Pneumatics. Kopenhago 1948 (Dissertation)
  • Dorothy L. Sayers som Dramatiker. Essayist og Æstetiker. Kopenhago 1959
  • Antikkens Teknik. Redskaber og Opfindelser i den græske og romerske Oldtid. Kopenhago 1963
  • Mechanical Technology of Greek and Roman Antiquity. A Study of the Literary Sources. Kopenhago/Madison 1963
  • Cæsars Bro over Rhinen. Kopenhago 1965
  • Grosse griechische Erfinder. Düsseldorf 1967
  • De Navngivne Sværd i Saga. Sagn og Folkevise. Kopenhago 1967
  • Hævnmotivet i Kiplings Fortællinger. 1969
  • Lægæst og hans Guldhorn. 1972

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aage Gerhardt Drachmann en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Palle Birke: Drachmann, Aage Gerhardt. En: Dansk biografisk leksikon. vol 4 (1980), p.31. (surrete
  • Bjarne Huldén, Kate Larsen, Olaf Pedersen: Aage Gerhard Drachmann (1891–1980): A Bibliography. In: Centaurus. Band 28 (1985), p. 102–107.