La Armena Sekreta Armeo por la Liberigo de ArmenioASALA (armene Հայաստանի ազատագրության հայ գաղտնի բանակ, Hayastani Azatagrut'yan Hay Gaghtni Banak), laŭ argumentoj pri la defendoj de la rajtoj de armenoj loĝantaj en Turkio, estis fondita en 1975. Supozeble ĝia ĉefa celo estis la agnoskigado de la Armena Genocido flanke de la turka registaro kaj la kreado de sendependa Armenio en la oriento de Anatolio (laŭ la Traktato de Sèvres, kiu neniam validiĝis). La armita organizo ankaŭ agis sub la nomoj Grupo Orly (pro unu el ĝiaj sangaj atencoj en la tiunoma franca flughaveno) kaj Organizo 3-an de Oktobro.

ASALA
emblemo
flago
kvazaŭmilitistaro • gerila organizaĵo
Komenco 1975 vd
Fino 1988 vd
Lando(j) Armenio vd
Sidejo Bejruto
Ideologio

Granda Armenio

Fondinto(j) Hagop Hagopian vd
Ĉefestro(j) Hagop Hagopian • Kevork Ajemian vd
vdr
Emblemo de ASALA.

El maksisma-leninisma ideologio kaj naciismaj celoj, ĝi estis fondita en 1975 de Hagop Tarakĉjan kaj Hagop Hagopjan kaj gvidata de Hagopjan. Ĝia celo estis devigi la turkan registaron agnoski ĝian rolon en la armena genocido en 1915, kompensi la postvivantojn aŭ siajn familiojn kaj transdoni la teritorion en la nordo de la lando por kreado de aŭtonoma armena ŝtato por posta aliĝo kun la Armena Soveta Socialisma Respubliko sub kiu ekszistis Armenio.

La aktivaĵoj de la grupo komenciĝis per bomboj kaj murdoj kontraŭ turkaj diplomatoj kaj civiluloj. La unua terorisma atenco de tiu organizo estis atako kontraŭ la oficejo de la Monda Konsilio de Eklezioj en Bejruto. Ĝia unua agnoskita murdo estis la atenco kontraŭ la turka diplomato Oktay Cerit en Parizo, la 16-an de februaro 1976. La manifesto de la grupo —konsistante el ok punktoj— estis publikigita en 1981.

La plej sanga kaj detruiga atako entreprenita de la grupo okazis la 7-an de aŭgusto 1982 kiam naŭ personoj estis murditaj kaj sepdek estis vunditaj en terorisma atenco en la flughaveno de Ankaro. Alia terorisma atenco, la 15-an de julio 1983, mortigis 8 personojn kaj vundis pli ol 50 en la Flughaveno Orly. La atako okazigis disigon en la grupo pro la uzota taktiko, el kiu naskiĝis du branĉigitaj grupoj: la Naciistoj (ASALA-militanta) kaj la Popola Movado (ASALA-Revolucia Movado).

Ĝi ricevis la helpon de Sirio kaj Libio en la 1980-aj jaroj kaj eble de Francio. Ĝi havis kontaktojn kun la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (PFLP) kaj PFLP-GC. Kun la israela invado de Libano en 1982, la grupo perdis la plejparton de ĝia strukturo kaj apogo. Translokigita al Sirio, ĝi distanciĝis de la OLP, kaj oni havis la informon ke la streĉaj rilatoj inter la du organizoj estis tiom altaj ke la OLP donis sekretan materialon al la franca inteligent-agentejo en 1983, kiuj detaligis la aktivaĵojn de ASALA.

Hagop Hagopian, fondinto kaj gvidanto de la terorisma grupo, estis mortigita hejme en Ateno, la 25-an de aprilo 1988 far agento de turka spionado (MIT), (Tarakĉjan motis je kancero en 1980) kaj la grupo neaktiviĝis kaj pro diversaj internaj skismoj ĝi pli mallarĝe alianciĝis kun PKK.

La organizo malfortiĝis pro tio ke ĝiaj sangaj aktivaĵoj ne estis apogitaj kiel ili esperis en la komenco kaj pro la sukcesaj kontraŭspionaj aktivecoj de la Nacia Turka Inteligento (Millî İstihbarat Teşkilatı, MIT) kiuj inter la jaroj 1980-1985 damaĝis la organizon ĝis ĝia definitiva disiĝo.

Vidu ankaŭ redakti