Kurdistana Laborista Partio
(Alidirektita el PKK)
La Kurdistana Laborista Partio, kurde Partiya Karkerên Kurdistan (PKK), estas maldekstrula politika partio de Kurdoj en Turkio.
Kurdistana Laborista Partio | |
---|---|
Partiya Karkerên Kurdistanê | |
![]() | |
Gvidanto | Cemîl Bayik kaj Besê Hozat |
Fondiĝo | 1978 |
Ĉefa sidejo | Kandilaj Montoj |
Koloro(j) | Ruĝa, flava kaj verda |
Ideologio | Komunumismo Liberecisma socialismo Demokrata konfederaciismo |
Internacia aliĝo | Koma Civakên Kurdistan |
Retejo | www.pkkonline.com |
La fondinto de PKK estas Abdullah Öcalan kiu estas mallibera en Turkio. Kaŭze de siaj faroj, la organizaĵo PKK estas ĝenerale konsiderata terorisma unuiĝo flanke de Usono, Eŭropa Unio, Turkio kaj aliaj landoj. Tamen la subpremo de la kurda kulturo en Turkio, kie vivas la plejparto de la kurda loĝantaro de la mondo, kaŭzas ankaŭ ian emocian ligon de multaj turkaj kurdoj — kaj en Turkio kaj en eksterlanda azilo — al la partio.