Monte MELKONJAN naskiĝis la 25-an de novembro 1957 en Barcelia, proksime de Fresno, Kalifornio, Usono - m. la 12-an de junio 1993 en Montara Karabaĥo. Li estis uson-armeno konsiderata kiel nacia heroo en Armenio kaj en Montara Karabaĥo.

Monte Melkonjan
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1957 (1957-11-25)
en Visalia, Kalifornio,  Usono
Morto 12-an de junio 1993 (1993-06-12) (35-jaraĝa)
en Mərzili
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Grave of Monte Melkonian
Lingvoj japanaanglafrancahispanaitalaturkapersakurdaarmena
Ŝtataneco UsonoArmenio
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Memorigilo Monte Melkonjan
Familio
Frat(in)o Markar Melkonian
Edz(in)o Seta Melkonian
Infano sen valoro
Okupo
Okupo arkeologomilitisto
vdr

En 1969 la familio de Monte translokiĝis al Hispanio. Post la finstudado la familio vizitis Turkion por vidi la perditan patrion, Okcidentan Armenion. Poste ili foriris al Libano kaj denove revenis al Usono. En Usono li studis en la universitato Berkeley de Kalifornio kaj studis arkeologion kaj historion de Azio. Li finis kun laŭdoj la postlernejaj studadoj en Japanio. En 1975 estis sendita kiel profesoro al la armenaj lernejoj de Irano kaj Libano. Li flue parolis 7 lingvojn kaj estis spertulo pri Historio. Li aktive partoprenis la revolucion por venki la ŝahon de Persio.

En 1979 li konatiĝis kun Seda, libana armenino kun kiu geedziĝis en 1991. Fine de la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj, Monte partoprenis la civitanan militon de Libano, flanke de la kristana dekstro. En 1982 dum la invado de Israelo en Libanon, li batalis kontraŭ la israelaj trupoj. En la printempo de 1980 Monte eniris en la Sekretan Armeon por la Liberigo de Armenio (ASALA). Fakte, tiu grupo estis terorisma kaj organizis murdojn de turkaj politikaj elstaruloj. Monte fariĝis grupestro kaj organizis la operacon "Van". La 24-an de septembro 1981 forkaptis la ambasadejon de Turkio en Parizo. Li ankaŭ organizis plurajn aktivaĵojn kontraŭ la radikalaj turkaj diplomatoj.

Post la tragedia atenco de Orly, kie erare forpasis du francoj, Monte havis problemojn kun la grupanoj simpatiantoj de Hakob Hakobjan, la fondinto. Post tio, li fondis branĉon de la sama movado "ASALA MR". En 1981 li estis arestata kaj akuzata je murdado de la konsulo de Turkio en Romo. ASALA entreprenis 15 atencojn dum lia juĝado kaj post monato li estis liberigita.

En novembro 1985, Monte estis arestita en Parizo, akuzita je kontraŭleĝa eniro en la landon, neleĝa posedado de armiloj kaj falsigado de dokumentoj. Li estis punita je ses jaroj en karcero sed estis liberigita post tri jaroj kaj duono.

En 1989, post eliro de la karcero intencis atingi Armenion, kaj tion sukcesis en 1990. En 1991, kiam ekiĝis la unuaj bataloj en Montara Karabaĥo inter armenoj kaj azeroj, Monte iris al la batalkampoj: Buzluj, Manaŝid, Ŝahumjan...

Li fariĝis la Komandanto de la Armitaj Fortoj de la nova memproklmita respubliko en Karabaĥo. Mortis la 12-an de junio 1993 en vilaĝo nomata Merzuli en strangaj cirkonstancoj. Oficiale oni diras ke misilo el azera batalaŭto mortpafis lin. Sed estas sciata ke la armenaj mafioj mortigis lin.

Monte Melkonjan estis honorigita per la plej honoraj medaloj de Armenio kaj Montara Karabaĥo. Li estas nacia heroo de la du armenaj respublikoj. La regiono kie li forpasis nun nomiĝas Monteamberd (Fortikaĵo Monte). Post lia morto estis okazigita la funebra ceremonio en la Placo de la Respubliko (Erevano) al kiu ĉeestis pli ol 20.000 personoj el Rusio, Libano, Irano, Turkio, Grekio, Kipro, Francio, Germanio, Usono.