Giorgia MELONI [ĝorĝa melo:ni] (naskiĝis la  15-an de januaro 1977(nun 1977-01-15) en Romo) estas itala politikistino.

Giorgia Meloni
Giorgia Meloni en 2022
Giorgia Meloni en 2022
Persona informo
Giorgia Meloni
Naskiĝo 15-an de januaro 1977 (1977-01-15) (47-jaraĝa)
en Romo,  Italio
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Partio Fratelli d'Italia • Movado Sociala Italia — Dekstro Nacia • Nacia AliancoLa Popolo de Libereco vd
Subskribo Giorgia Meloni
Familio
Patro Francesco Meloni vd
Gefratoj Arianna Meloni vd
Amkunulo Andrea Giambruno vd
Infanoj 1
Parencoj Francesco Lollobrigida • Nino Meloni • Zoe Incrocci vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Palazzo Chigi vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Italio
Dum 2022-nun
Antaŭulo Mario Draghi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 2006 ĝis 2008 ŝi estis vicprezidanto de la Ĉambro de Deputitoj[1] kaj de 2008 ĝis 2011 ministro pri junularo en la kvara registaro de Berlusconi. Ŝi estis prezidanto de Giovane Italia (Juna Italio), post kiam ŝi estis okupinta la saman pozicion en Azione Giovani (Junulara Agado) kaj Azione Studentesca (Studenta Agado). Ne kundividante la subtenon donitan de Il Popolo della Libertà al la registaro de Monti, ŝi foriris de ĝi kaj fondis, kune kun Ignazio La Russa kaj Guido Crosetto, la partion Fratelli d'Italia, kies prezidanto ŝi estas ekde la 8-a de marto 2014.

Ekde la 29-a de septembro 2020 ŝi estas prezidanto de la Alianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj.[2]

Membro de la centro-dekstra koalicio, ŝia partio alvenis supren en la itala ĝenerala elekto 2022, igante ŝin favorato por fariĝi la unua virino Prezidanto de la ministra konsilantaro. Ekde la 22-an de oktobro 2022 ŝi plenumis tiun oficon[3].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fratelli d'Italia

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo