Malfermi la ĉefan menuon

Ĉefministro de la Itala Respubliko

La oficiala titolo de la ĉefministro de la Itala Respubliko estas Prezidanto de la ministra konsilantaro. Li estas nomumita de la Prezidento de la Respubliko, kaj elektas siajn ministrojn kaj subministrojn. Poste la tuta registaro (ĉefministro, ministroj kaj subministroj) ĵuras fidelecon al la Konstitucio en la manoj de la Prezidento. Nur post tiu ceremonio, kiu okazas en la Prezidenta palaco Quirinale, la registaro prezentas sin al la du ĉambroj de la parlamento por ricevi ilian fidon per voĉdonoj. La unua havanto de la ofico estis Alcide De Gasperi la 10-an de julio 1946 plenumis la plej longdaŭran mandaton el ĉiuj italaj ĉefministroj.

De la 28-a de aprilo 2013 ĝis 2018 Enrico Letta estis la ĉefministro de Italio.

Ekde la 10-a de aŭgusto 2018 Giuseppe Conte estas la ĉefministro de Italio.