Fratelli d'Italia (FdI) ("Italaj gefratoj", laŭ la unua verso de Il Canto degli Italiani) estas itala politika partio de dekstro kaj ekstremdekstro fondita en 2012[1] de Ignazio La Russa, Guido Crosetto kaj Giorgia Meloni, kiu prezidas ĝin ekde 2014.

Fratelli d'Italia
Emblemo de Fratelli d'Italia
partio
Lando  Italio
Prezidanto Giorgia Meloni
Fondiĝo 28-a de decembro 2012
Ĉefa sidejo Via della Scrofa 39, Romo
Koloro(j)      blua
Ideologio Naciismo, Nacikonservatismo, Eŭroposkeptikismo
Internacia aliĝo The Movement
Ĵurnalo La Gazzetta Tricolore (2012-2014), La Voce del Patriota (ekde 2018)
Junulara organizaĵo Gioventù Nazionale
Retejo https://www.fratelli-italia.it/
vdr

Ĝi estas priskribita kiel nacikonservatisma, naciisma, tradiciisma, nativisma, post-faŝisma kaj suverenisma partio.[2] La emblemo inkluzivas la trikoloran flamon, historie uzatan de Movimento Sociale Italiano (Itala Socia Movado), novfaŝisma partio,[3][4] fondita de iamaj membroj de la dissolvita Partito Nazionale Fascista (1921-1943) kaj la Partito Fascista Repubblicano (Faŝisma Respublikana Partio) (1943-1945).[5][6][7] Ĝis 2017 aperis ankaŭ la mallongigo "MSI".[8]

En la politikaj elektoj de 2013 kaj 2018, Fratelli d'Italia aliĝis al la centro-dekstra koalicio kune kun Il Popolo della Libertà (pli poste Forza Italia) kaj Lega Nord, kaj tiam disiĝis de ili dum la parlamentoj elektoj, elektinte ne porti respondecon por la registaro kaj resti en la opozicio. La alianco kun Lega kaj Forza Italia ankaŭ estis anoncita por la politikaj elektoj de 2022.

Referencoj redakti

  1. Relazione sulla gestione. Esercizio 2012 (pdf). Fratelli d'Italia (18 junio 2013). Alirita 14 aŭgusto 2022.
  2. Italy (angle) (10 marto 2017). Alirita 4 julio 2022.
  3. (2000) L'estrema destra in Europa. Bolonjo: Il Mulino, p. 255.
  4. (2008) The Extreme Right in Western Europe (angle). Londono kaj Novjorko: Routledge, p. 29. ISBN 978-0-415-17097-0.
  5. "Fratelli d'Italia: dova va la destra italiana", I Mille, 24 marto 2014. Kontrolita 10 agosto 2014.
  6. "Could Giorgia Meloni become Italy's next prime minister?", Euronews, 20 junio 2022. Kontrolita 21 julio 2022.
  7. "Dall'Msi a Fratelli d'Italia, passando per An e la svolta di Fiuggi: storia della fiamma tricolore nata con Almirante e arrivata fino a Meloni", Il Fatto Quotidiano, 13 aŭgusto 2022. Kontrolita 14 aŭgusto 2022.
  8. "La fiamma, dal disegno di Almirante al nuovo logo di Fratelli d’Italia", Corriere della Sera, 4 decembro 2017. Kontrolita 4 julio 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti