Societo de Dekopo
Societo de Dekopo estis amika grupo de poetoj en Pest, kiun Sándor Petőfi aranĝis en 1846.
Societo de Dekopo | ||
---|---|---|
literatura societo | ||
Komenco | 1846 vd | |
Fino | 1840-aj jaroj vd | |
Lando(j) | Hungara reĝlando vd | |
Sidejo | Pilvax | |
Ili volis fondi novan literaturan revuon, en kiu ili aperigas siajn verkojn. Ili faris firman decidon, ke ĝis apero de la debuta eldono ili aperigos nenion en aliaj revuoj. La plano fiaskis, ĉar en la paseo restis ĉe aliaj redaktoroj poemoj neeldonitaj, kiuj tiam ekaperis. Aliflanke ili ne ricevis permeson, ĉar la polico taksis ilin malkonformaj al la Habsburga Imperio. Ili daŭre renkontiĝis en kafejo Pilvax. Poste ankaŭ aliaj aliĝis kaj fine ili kune faris la revolucion en 1848.
Anoj
redakti- Sándor Petőfi,
- Mór Jókai,
- Mikaelo Tompa,
- Alajos Degré,
- Karolo Obernyik,
- Albert Pálffy,
- Karolo Bérczy,
- Albert Pákh,
- Kolomano Lisznyai Damó,
- Frederiko Kerényi.