Charles Marie René Leconte de Lisle
Charles Marie René LECONTE DE LISLE, pli simple konita kiel Leconte de Lisle, (n. en 1818 - m. en 1894) estis franca poeto de la dua duono de la 19-a jarcento. Li estas rigardita kiel la estro de la literatura, parnasa skolo. Krom poezioj, li verkis plurajn prefacojn, en kiuj li vortigis certajn teoriajn principojn, al kiuj aliĝis aliaj poetoj de la sama generacio, post romantikismo kaj antaŭ simbolismo. Ili nomigis sin parnassiens ekde 1866.
Charles Marie René Leconte de Lisle | |||||
---|---|---|---|---|---|
seĝo 14 de la Franca Akademio | |||||
Persona informo | |||||
Leconte de Lisle | |||||
Naskonomo | Charles Marie René Leconte de Lisle | ||||
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1818 en Saint-Paul, Reunio, ![]() | ||||
Morto | 17-an de julio 1894 (75-jara) en Louveciennes | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse [#] | ||||
Etno | Francoj [#] | ||||
Lingvoj | franca [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Alma mater | University of Rennes [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pierre Gosset [#] | ||||
Okupo | poeto • tradukisto • verkisto • bibliotekisto • literaturkritikisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q3401060 ❦ Q3401063 ❦ Q3401070 [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La verko de Leconte de Lisle estas elstarita de tri gravaj poemaroj : la Poèmes antiques ("Antikvaj Poemoj", 1852), la Poèmes barbares ("Barbaraj Poemoj", 1862) kaj la Poèmes tragiques ("Tragikaj Poemoj", 1884). Li cetere tradukis al la franca plurajn verkistojn de la antikva periodo, inkluzive de Homero.
En 1886, Leconte de Lisle eniris la Francan Akademion, kaj okupis la seĝon antaŭe atribuitan al Victor Hugo.