Versto

Rusa mezurunuo de longo

Versto (ruse верста́) estas malnov-rusa mezurunuo de longo aŭ distanco. Ĝi estas dividita al 500 saĵenoj.

Iam oni difinis la longon de versto surbaze la longo de la ekvatoro: Unu grado sur la ekvatoro havu 104 ⅙ verstojn. Ĉar la ekvatoro longas 40.000 km, versto laŭ tiu difino havas 1066 ⅔ metrojn.

Je la 11-a de oktobro 1835, ukazo de rusia imperiestro Nikolao la 1-a "Pri la sistemo de rusiaj mezuroj kaj pezoj" proklamis, ke saĵeno estu egala al sep 7 anglaj futoj, t. e. 2,1336 metroj. Laŭ tio versto estas 1066,8 metrojn longa. La sekva tabelo montras la longojn de versto kaj ĝiaj sub-unuoj, en metroj kaj en la plej malgranda unuo, la verŝoko:

Unuo en metroj en verŝokoj
mejlo 7467,60 168.000
versto 1066,80 24.000
saĵeno 2,1336 48
arŝino 0,7112 16
pjado 0,1778 4
verŝoko 0,04445 1

Ĝis la 18-a jarcento oni difinis ke versto havas ne 500, sed 700 saĵenojn; tiun unuon oni poste nomis „malnova versto“.

„Limversto“ aŭ „mezurversto“ (ruse межева́я верста́, meẑevaja versta), estis duoble tiom longa kiom ordinara versto; oni uzis ĝin en termezurado.