Vojnovko (kvartalo)

mikrodistrikto de Tjumeno, eksa vilaĝo de Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Vojnovko (fervojstacio).

Vojnovko (ruse Войновка) estas mikrodistrikto (kvartalo) de Tjumeno, eksa vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bukina kampara konsilio (ruse Букинский сельсовет).

Vojnovko
(Войновка)
kvartalo
mikrodistrikto
Oficiala nomo: Войновка
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumeno
Rivero Kluĉi
Situo Vojnovko
 - koordinatoj 57° 05′ 39″ N 65° 38′ 43″ O / 57.09417 °N, 65.64528 °O / 57.09417; 65.64528 (mapo)
Loĝantaro
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625053
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Vojnovko (kvartalo) (Rusio)
Vojnovko (kvartalo) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Vojnovko (kvartalo) (Tjumena provinco)
Vojnovko (kvartalo) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Geografio

redakti

Vojnovko situas en la orienta parto de Tjumeno, ĉe la Jalutorovska (Siberia) landvojo. Ĝi limas al la mikrodistriktoj Gilovo (oriente) kaj Bukino (norde). Antaŭe apud ĝi fluis rivero Vojnovko (ankaŭ nomata Kluĉi), kiu nun estas enigita je subteraj tuboj kaj surteriĝas nur en Gilova bosko.

Ĉirkaŭ Vojnovko
Raboĉij Posjolok
Vostoĉnij-2, Malaĥovo   ĉirkaŭurba ŝoseo
strato Fedjuninskij

Historio

redakti

Komence de la 1860-aj jaroj en la vilaĝo funkciis malgranda akvomuelejo kaj ĉevalmova griofarejo. Vilaĝanoj okupiĝis pri agrokulturo kaj hakado de arboj por brulligno, vendota al Tjumeno. Oni diris ke multaj loĝantoj de apudaj vilaĝoj dezirus transloĝiĝi al Vojnovko pro ĝia bona situo kaj proksimeco al Tjumeno[1].

En 1913 la vilaĝo apartenis al la paroĥo de la Elija-preĝejo (Tjumeno)[2].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60. 
  2. Чупин, В. А.. (2003) Две церкви в Тюмени // Фальшивый Лукич: Избранное (1993–2002) (ruse), p. 511. ISBN = 5930201536.