Turo (rivero)

Rivero en Svislando
(Alidirektita el Rivero Turo)

La rivero Turo (germane Thur) estas alfluanto de Rejno. Kun ĝia longeco de 130 km ĝi estas la dua plej longa rivero de orienta Svislando. La origino de la vorto devenas de la hindeŭropa vorto dhu kaj signifas la rapidanta.

Turo
Turo-Akvofaloj ĉe Unterwasser en Togenburgo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 130 km
Akvokolekta areo 1 724 km²
Averaĝa trafluo 47 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 200 m
Enfluejo Rejno
- Alteco ĉ. 450 m
Geografio
Alfluantoj Glatt, Murg, Necker,
Sitter kaj diversaj riveretoj
Map
Rivero en Eŭropo
vdr
 
Thur-ponto en Unterwasser

La rivero Turo fontas en la elektodistrikto Togenburgo en la Kantono Sankt-Galo. La fonto de la Säntis-Turo troviĝas supre de la municipo Unterwasser kaj post du imponaj akvofaloj atingas la valon, kie ĝi unuiĝas kun la Wildhaus-Turo, la alia fontobrako de la rivero.

Meza rivero

redakti

La rivero nun fluas kiel Turo tra la Togenburgo. Ĉe la komunumo Lütisburg alfluas la rivero Necker. Post Wil SG la rivero fluas orienten ĝis Oberbüren, kie alfluas al ĝi la rivero Glatt.

La suba rivero

redakti
 
Thur-ponto apud Bischofszell

Nun la Turo forlasas la distrikton Togenburgo kaj nun fluas nord-okcidenten direkte al la Kantono Turgovio. Ĉe Bischofszell alfluas al ĝi la rivero Sitter kaj ĉe Fraŭenfeld la rivero Murg. La rivero nun forlasas la Kantonon Turgovio kaj trafluas la distrikton Andelfingen de la Kantono Zuriko. Proksime de Flach kaj Ellikon ĉe Rejno la Turo alfluas la Rejnon.

Inundoj de la suba rivero

redakti

La rivero Turo en printempo kaj aŭtuno je fortaj fulmotondroj povas subite alporti multe da akvo kaj regule kaŭzas inundojn en la regiono de la malsupra Turgovio kaj la zurika distrikto Andelfingen. En la 19-a kaj 20-a jarcento oni batalis kontraŭ tiu-ĉi danĝero konstruante remparojn kaj digojn. Pro la tutmonda varmiĝo la forteco de fulmotondraj pluvegoj en la lastaj jaroj draste multiĝis kaj la digoj ofte ne plu sufiĉas. Tial oni lastatempe ŝanĝis la politikon kaj redonis al la rivero terenon por inundi, renaturigante la riveron. Tio ebligis ankaŭ la revenon de multaj sovaĝaj bestoj kiel kastoroj, aproj kaj diversaj birdoj kaj fiŝoj.