Preĝejo de Gloro de la Kruco (Tjumeno)

ortodoksa preĝejo en Tjumeno, Rusio

La Preĝejo de Gloro de la Kruco (ruse Крестовоздвиженская церковь, ankaŭ konata kiel ruse Никольская церковь, do preĝejo de Nikolao de Mira kaj ruse Вознесенская церковь, do Ĉielira preĝejo) estas la funkcianta preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis ekkonstruita ĉirkaŭ 1771 kaj konsekrita en 1790. Origine ĝi nomiĝis la preĝejo de Nikolao de Mira.

Preĝejo de Gloro de la Kruco
ruse Крестовоздвиженская церковь
kristana preĝejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno
Geografia situo 57° 9′ 59″ N, 65° 30′ 53″ O (mapo)57.16638888888965.514722222222Koordinatoj: 57° 9′ 59″ N, 65° 30′ 53″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
paroĥo preĝejo de Gloro de la Kruco
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1771 (?) — 1790
Specifo
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Lunaĉarskij, 1
Oficiala paĝaro krest-tmn.ru
vdr

La preĝejo situas rande de la historia centro, en kvartalo Jamskaja sloboda (Veturigista antaŭurbo), ĉe komenco de la strato Lunaĉarskij kiu ĝis 1922 nomiĝis same kiel la preĝejo, do Nikolskaja. La plej proksimaj bushaltejoj estas Stroitelnij institut TIU ĉe stratoj Lunaĉarskij kaj Kommunistiĉeskaja.

Historio

redakti

Konstruado kaj funkciado

redakti

Origine sur tu ĉi loko staris ligna preĝejo de Resurekto (ruse церковь во имя Воскресения Христова)[1] kun alkonstruaĵoj de Resurekto de Kristo kaj Nikolao de Mira. La 2-an de januaro 1774 ĝi komplete forbrulis kaj la 22-an de decembro 1774 je permeso de episkopo de Tobolsko kaj Siberio Varlaam la 1-a (Petrov) komenciĝis konstruado de nova, jam brika preĝejo kun du altaroj. En 1777 estis konsekrita alkonstruaĵo de Nikolao de Mira, en 1791 estis finita tiu de Resurekto kaj en marto 1792 la tuta preĝejo estis konsekrita[2].

Ekzistas diversaj supozoj pri la dato de ekkonstruado de la brika preĝejo — 1777 (Nikolaj Abramov), decembro 1774 (plejparto de aliaj). Nina Minenko atentigas pri raporto, laŭ kiu en 1771 oni jam estis konstruantaj la murojn, do evidente la konstruado startis tiujare aŭ pli frue[3]. Origine la preĝejo nomiĝis Ĉielira (ruse Вознесенская) aŭ Resurekta (ruse Воскресенская)[1] kaj havis la hejtatan alkonstruaĵon de Nikolao de Mira, kiu estis konstruita pli frue ol la ĉefa spaco. La konstruado finiĝis en 1790[4].

Ikonojn pentris loka ikonfaristo E. K. Solomatov kaj la Tjumena Spirita Administracio estis malkontenta pri lia laboro, kritikante samtempe ĝian malaltan artnivelon kaj malfidelecon al la tradicio. Tiel la Dipatrino en ĉiuj bildoj aspektis kiel maljuna virino. Ĉefdiakono Lavrentij havis hararanĝon frizitan kiel ĉe tiutempa burĝo. Prapatrino Eva sin prezentis en ruĝaj gantoj. La plej akran kritikon ricevis bildo pentrita sub ikono de Savinto inter la Pordegoj[4].

 
 Неизвестно, что такое, а как приметится, что похоже на звериную охоту, потому что один человек тут изображен в шляпе, коротком платье, в распущенных белых портках, имеющий на ногах чарки, а в руках дубину.   Estas nekompreneble kio estas, sed se rigardi pli atente, tio similas al besta ĉasado, ĉar unu homo ĉi tie estas bildigita en ĉapelo, mallonga vesto, en malstreĉita blanka pantalono, havanta sur la kruroj ledajn botetojn, kaj en la manoj klabon. 
— Tjumena Spirita Administracio

Tamen episkopo Varlaam ordonis puni ne la pentriston, sed la respondeculojn kiuj devis kontroli lian laboron: "sanktajn ikonojn, se ili estas malĝuste pentritaj, ordonu korekti je la kosto de tiuj, kiuj kontrolis la laboron kaj pagis monon al la pentristo malzorgeme" (ruse святые иконы, ежели неисправно писаны, велеть переправить за кошт тех, кто присмотр имел и деньги за работу маляру платил неосмотрительно)[5].

En 1845, laŭ peto de paroĥestro negocisto Aleksandr Platunov, per ordono de ĉefepiskopo Georgij la Resurekta preĝejo estis alinomita de al preĝejo de Gloro de la Kruco (plena nomo: ruse церковь во имя Воздвижения Честнаго и Животворящего Креста Господня), same kiel respektiva altaro[1][2].

La preĝejo estis plibeligata danke al oferoj de lokaj negocistoj. Kuprajn sonorilojn oni faris en fabrikoj de fratoj Konstantin kaj Semjon Gilov. En 1845 negocisto Kondratij Ŝeŝukov pagis instaladon de 32 feraj kradoj en barilo, 2 pordegojn kaj donacis sortimenton de religiaĵoj el oro kaj arĝento. En 1867 okazis granda riparado, pagita de negocisto Ivan Petroviĉ Kolokolnikov[2].

Fermo kaj nereligia uzado

redakti

La 25-an de aprilo 1922 estis arestitaj 12 paroĥanoj, akuzitaj pri verkado de alvoko kontraŭ konfiskado de preĝejaj valoraĵoj kadre de kampanjo por helpo al malsatuloj. La subskribintoj asertis ke temas pri sanktaĵoj ne malpli gravaj ol nutraĵoj[2].

La 23-an de decembro 1929 la preĝejo estis destinita por kinejo[2]. Komence de 1930 ĝi estis fermita kaj transdonita por amasloĝejo de la Tjumena Aŭtovoja Instituto[1]. La 3-an de decembro 1949 komisiono, esplorinta la konstruaĵon, konstatis ke la sonorilturo estas detruita, parto de navoj falis, la kupoloj estas plejparte detruitaj kaj iliaj bazoj minacas fali[2]. La15-an de decembro 1949 la Tjumena Provinca Plenumkomitato decidis forigi ĝiajn kupolojn[1]. Post kelkaj tagoj la konstruaĵo estis transdonita por klubo de la Tjumena Provinca Komitato de la Volontula Societo de Asistado al Aviado[2].

La 5-an de julio 1976 la Tjumena Provinca Plenumkomitato listigis la preĝejon inter historiaj kaj kulturaj monumentoj de loka signifo[1].

Postsovetia periodo

redakti

La 5-an de marto 1993 la preĝejo estis transdonita al la Tobolska-Tjumena eparĥio[2].

En 1995 ĝi iĝis parto de la paroĥo de la monaĥejo de Sankta Triunuo. La 21-an de julio 1995 la tereno sub la preĝejo estas transdonita al ĝi por sentempolima uzado. En 1996 oni permesas komenci restaŭradon de la preĝejo[2].

En decembro 1997 en la preĝeja tereno ekfunkciis spirita lernejo. En 1998 malfermiĝas ortodoksa gimnazio, kiu la 19-an de julio 1999 akiras oficialan statuson, ĝia rekotoro iĝas igumeno Tiĥon (Bobov)[2].

La 26-an de aŭgusto 1998 oni starigis la ĉefan okedran kupolon[2].

Relikvoj

redakti

En 1751-1849 en la preĝejo troviĝis miraklofara ikono de Savinto la Tarĥana Nehomfarita (ruse Спас Тарханский Нерукотворный). Ĉiun someron oni marŝis kun ĝi tra la tuta Tjumena distrikto kun religiaj kantoj kaj diservoj. La ikono aperis en jurtoj Tarĥanaj (ruse юрты Тарханские), situinta 12 verstojn for de Pokrovskoje. Tarĥana fortikaĵo (ruse Тарханский острог) situis ĉe rivero Tobolo, 3 verstojn supren de la enfluejo de Turo, 170 verstojn for de Tobolsko. Iam atamano Jermak Timofejeviĉ gajnis tie grandan batalon. En 1631 venintaj kozakoj establis tie la fortikaĵon kaj kapelon. Laŭ legendo al ili venis lokaj tataroj alportintaj ikonon de Savinto, kiun ili trovis sur barilo. Tataroj senskvamigis sur ĝi fiŝojn, la ikono perdiĝis, sed poste ĉiam aperis denove sur la sama barilo. La kozakoj metis ĝin al la kapelo. En 1751 la kapelo estis jam tro kaduka, do oni translokis la ikonon al la preĝejo en Pokrovskoje. En 1763 ĝi estis alportita al Tjumeno, kie ĝi troviĝis jen en la Resurekta preĝejo, jen en la monaĥejo de Sankta Triunuo kaj fine en 1849 post persistaj petoj de lokanoj estis revenigita al Pokrovskoje[6].

En 1866 paroĥanoj subestre de paroĥestro Ivan Ŝeŝukov komencis kampanjon pri revenigo de la ikono el Pokrovskoje, sed la eparĥio rifuzis ilian peton, post kio ili sin turnis al la Sankta Sinodo[2].

Paroĥo

redakti

Al la paroĥo apartenis ankaŭ[1]:

  • brika kapelo en la Transtjumenka tombejo;
  • ligna kapelo de Sankta Triunuo (vilaĝo Voronina);
  • ligna kapelo de Entempligo de Maria (vilaĝo Metelova).

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 39. ISBN =.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 Дмитрий Падерин (2017-06-24) Как восстанавливали Крестовоздвиженский храм (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-08. Alirita 2022-09-08.
  3. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 152, 157. ISBN = 5901633040.
  4. 4,0 4,1 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 157. ISBN = 5901633040.
  5. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 157, 159. ISBN = 5901633040.
  6. Ястребов, И. Г.. [2011] «Пусть село совсем совсем неброское...». Покровское — родина Г. Е. Распутина (ruse), p. 116–117. ISBN = 978-5-89747-004-4.