Uzanto-Diskuto:RG72/2009-2018

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by JaKoRa in topic Občina Trzin

Mi proponas tralegi: Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio. Laŭ tio, Tjumen, tjumena ktp.

Bone. Mi fidis sur lasta lernolibron de Boris Kolker:

2.2. Krasnodaro, Astraĥano, Permo, Tjumeno, Omsko, Novosibirsko, Kievo, Ĥarkovo, Minsko, Aŝĥabado, Duŝanbeo, Alma-Atao, Erevano, Bakuo; Prago, Berlino, Bukareŝto, Beogrado, Londono, Kopenhago, Helsinko, Parizo, Bruselo, Antverpeno, Madrido, Barcelono, Roterdamo, Ĝenevo, Vaŝingtono, Novjorko, Ĉikago, Otavo, Havano, Pekino, Ĝakarto, Tokio, Hanojo, Bejruto, Kabulo, Teherano, Kinŝaso, Jerusalemo.

Ankaŭ 1-10: 'ь' = antau 'и', 'о' – j : Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin, Ardaljon; antaŭ aliaj vokaloj sinkas: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Muravjov, Ruĉjov, Vjunov, Iljuŝin, Darja, Uljancev; en fino de vorto kaj antaŭ konsonantoj: post 'л' kaj siblantoj sinkas: Tiraspol, Babel, Uralsk, Kerĉ; post aliaj konsonantoj – j : Kazanj, Ĥarjkov, Ustj-Kamenogorsk, Igorj; [1]--RG72 07:53, 25. Jan 2009 (UTC)

Do ĝuste la diferenco inter Vikipedia tradicio kaj lernolibro de Kolker estas en nemontro de tiuj j fine de konsonantoj, kie ne eblas ilin prononci (provu legi p-e-n-j, ekzemple). Slavik IVANOV 17:06, 2. Nov 2009 (UTC)

Saluton! redakti

Do, respondante al tio, kion vi skribis al mi laŭ la ordo:

  1. La artiko Parafko (muziko). Mi rimarkis la eraron en la titolo, sed mi ne povis ŝangi ĝin (se vi povas klarigi al mi kiel, dankon).
  2. Fakte, mi ne kontrolis ĉu jam ekzistas artikolo pri tio, kion mi kreis. Pardonu la eraron. En ĉi tiu kazo, la artikolo devas esti ekskludita. La problemo estas mi ne scias kiel. Ĉu vi povus klarigi ĝin al mi?
  3. Mi ne tute komprenis, kion vi intencis pri intervikioj kaj kategorioj. Ĉu vi povus klarigi ĝin pli bone?

Uzanto: Vortoenlalibro

Ne sentu ĝenon, kara, tiuj eraroj estas normala afero por novulo, ni ĉiuj faris ilin.
  1. Mi forigos dublajn artikolojn (mi povas fari tion kiel administranto), sed unue mi petas vin kontroli ĉu jam ekzistantaj artikoloj pri tiuj temoj enhavas ĉiujn informojn, verkitajn de vi. Eble vi povus aldoni ion de viaj artikoloj al ili, ĉu? post kiam vi estos certa ke forigo de tiuj dublaĵoj nenion perdigos al Vikipedio mi tuj forigos ilin.
  2. Pri kategorioj kaj similaj aferoj vi povus legi pli detale en Helpo:Kiel krei paĝon. Intervikioj estas ligiloj, kiuj interligas artikolojn pri la sama temo en diversaj vikipedioj. Maldekstre de ĉiu artikilo vi povas vidi vortojn En aliaj lingvoj kaj apude Redakti. Se vi klakos Redakti aperos menuo en kiu vi povos unue indiki lingvokodon de respektiva vikipedio (ekzemple en po la angla) kaj poste meti nomon de respektiva artikolo aŭ kategorio el tiu vikipedio.

Ekzemple vi verkis artikolon Pizzicato kaj publikigis ĝin. poste vi trovas en la angla vikipedio artikolon Pizzicato, kopias ĝian nomon (ĉi-foje ili estas la samaj, sed kutime ne), revenas al esperanto-vikipedio, klakas Redakti apud En aliaj lingvoj kaj skribas en la aperonta menuo unue en, poste Pizzicato kaj poste konservas vian redakton. Tio aŭtomate ligos vian artikolon al la artikoloj pri la sama temo en ĉiuj vikipedioj kaj faciligos al iliaj uzantoj trovi esperanto-version kaj transiri al ĝi el aliaj vikipedioj.

Fakte ĉio estas sufiĉe simpla, oni nur devas praktiki kaj lerni. Sendube vi lernos rapide. Sukceson!--RG72 (diskuto) 05:38, 23 apr. 2018 (UTC)Reply

Vi estis inter la personoj, kiuj voĉdonis por Historio de Rusio kiel kunlaboraĵo de la semajno. La artikolo estis elektita kaj nun daŭras ĝuste tiu semajno, dum kiu la artikolo estas la kunlaboraĵo. Laŭeble aliĝu al redaktado! Slavik IVANOV 17:06, 2. Nov 2009 (UTC)

Siberia etnoj redakti

Saluton, mi vidis, ke plurloke vi uzas la formon "Siberia etnoj". Devas esti Siberiaj etnoj, ĉar la adjektivo ĉiam havas la saman finaĵon kiel la substantivo al kiu ĝi rilatas. Sukceson! --PaulP 19:47, 24. Jan 2009 (UTC)

Dankon pro la helpo! Mi laboris malfrue vespero kaj, evedente, estis malatenta.--RG72 06:24, 25. Jan 2009 (UTC)


Saluiton, mi ne komprenas vian problemon! La rusa, angla, germana vikipedioj havas la titolon sen mencio de Jugra. Kompreneble vi rajtas atentigi pri Jugra en la artikolo kiel faras aliaj vikipedioj, eĉ la rusa. Aliflanke, kio estas patro de oficiala nomo? Narvalo 14:55, 5. Apr 2009 (UTC

Lingvoj redakti

Saluton, mi vidas, ke vi regule ŝanĝas "nederlande" per "[[nederlanda lingvo|nederlande]]". Tio estas bona, sed vi povas ŝpari laboron se vi nur tajpus {{nl}}. La rezulto estos sama (nederlande)! --PaulP - Disk. 15:50, 5. Maj 2009 (UTC)

Alia ebleco estas simple aldoni krampojn ĉirkaŭ la vorto, do tajpi [[nederlande]] - ankaŭ tio - per alidirektigo - rezultiĝas nederlande, sen devi aldoni "nederlanda lingvo|nederlande".

Cetere: Dankon pro viaj rapidaj aldonoj al la ĵus naskita artikolo sistema terapio - mi devis foriri de la komputilo dum duonhoro, jam konsciis ke ankoraŭ estis malglataĵoj, sed revenante konstatis ke vi jam glatigis la faldojn...

ThomasPusch 17:45, 19. Maj 2009 (UTC)


kara RG72

vi informis, ke vi konas Esperanton ankoraŭ nur je grado 1. Do mi pensas, ke vi eble havas intereson pliboniĝi, ĉu?

en la paĝo de PaulP vi skribis Dankon pro vian konsilion! Ĝuste estus: Dankon pro via konsilo! 1. post ĉiuj prepozicioj: sen akuzativo. 2. konsilo: vidu en vortaro Mi uzas aŭtomatan vortaron per firefox. Vortoj fuŝe skribitaj ricevas aŭtomate ruĝan subskribon. Korekto: kontrolante tiun tekston mi rimarkas, ke tiu vortaro ne rimarkis la erare skribitan vorton konsilio kaj ankaŭ aliajn problemojn ĝi ne rimarkis. Do la vortaro estas plibonigenda. Ĝis tio ni devas ankoraŭ uzi paperan vortaron aŭ niajn cerbojn

-)) --Hans 13:15, 22. Maj 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto aviadila akcidento redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus alĝustigis vian novan informkeston al la nomskemo por informkestoj, tiel ke ĝi nun nomiĝas {{Informkesto aviadila akcidento}}. Krome mi iomete ŝanĝis la formaton de la informkesta kaplinio laŭ aliaj informkestoj. Kore --Tlustulimu 13:07, 12. Jun 2009 (UTC)

Nedankinde, RG72. Mi ĵus korektis kaj la ŝablonon {{Informkesto aviadila akcidento}} kaj la artikolon Flugo Air France 447, ĉar ja alikaze dufoje aperus la nomo. Kore --Tlustulimu 14:18, 12. Jun 2009 (UTC)

--Ludovica 13:28, 28. Jun 2009 (UTC) Mi, Ludovica ne scias ĉu mi estas vere konstanta vin. Se jes, vidu: Mi demandus, se ne sufiĉus la lingvaj plibonigoj ĵus faritaj, ĉu daŭrigos fuorizi tiu senmove puriganta balailo sur mia artikolo GROTO DE LA LAKTO? La balaisto, fine, vidu ĉu ĉio laŭvikipedie balaiĝis. Ĉiam kore kaj danke Ludovica

Vítkovice redakti

Saluton RG72, dankon por la atentigo, mi kontrolis la retadresojn kaj mi devas konstati, ke la eraro estas eble ĉe ili. Vi povas kontroli ekz. ĉi tieĉi tie. Tie estas la samaj retadresoj, sed bedaŭrinde ankaŭ tie ili ne funkcias. Ankaŭ mi ne povas veni al ili. Zuazua 16:56, 4. Jul 2009 (UTC)

Giovanni Palatucci redakti

Mi vidas (sed eblas ke mi eraras) ke vi feliĉe rearanĝis la artikolon "Giovanni Platucci", sed vi ne povis vin deteni el la uzado de la balailo. Nun mi provis refari tion kio eble malvikipediis. Ĉu mi sukcesis? Se jes, bonvolu forigi tiun balailan flagon! Vidu, faru, dankiĝu! Kore Ludovica

Kategorio:Kulturo de Austrio redakti

Saluton RG72, vi kreis kategorion Kategorio:Kulturo de Austrio. Sendube vi mistajpis, ĉar devas esti skribite Aŭstrio, ne Austrio. Zuazua 16:14, 6. Sep 2009 (UTC)

Dankon al vi (^.^) redakti

dankon pro viaj vortoj, kaj pro bonveni min! mi certe faros multajn artikolojn ĉi tie; mi estas novulo en la vikipedio -Majk.eo 01-apr-2018 20:18 GMT -04:00

Dankon, RG72, redakti

pro viaj trafaj plibonigoj de kategorioj, mistajpoj ktp. Estas tre helpa kaj instrua. Helga Schneider 18:15, 9. Sep 2009 (UTC)

Kategorioj pri naciaj kulturoj redakti

Saluton RG72, ĉu mi povas demandi vin, kial vi lasas forigi kategoriojn pri naciaj kulturoj? Ekzemple Kategorio:Japana kulturo. Ĉu ili signifas ion alian ol kulturoj de nacioj? Estas multaj kategorioj en formo Kategorio:Nacia xxxx, ekz. Kategorio:Italaj pentristoj, Kategorio:Ĉina kuirarto ktp. ktp. Zuazua 18:56, 12. Sep 2009 (UTC)

Chimedtseren Enkhee redakti

Saluton,

vi ĵus aldonis al la artikolo pri Chimedtseren Enkhee enalfabetigilon ("DEFAULTSORT"), sub litero "E". Mi supozis, ke la ĉefa nomo estas Chimedtseren, ne malofta mongola nomo, sed mi ne estas certa. Se vi scias, ke Enkhee estas la ĉefa nomo, necesas ankaŭ inversigi la majuskligon de la nomo komence de la artikolo.

Umbert' 16:08, 19. Sep 2009 (UTC)

Iu fuŝpalpis la ŝablonon redakti

Jes, en pluraj paĝoj uzante tiun la ŝablono aperas tiu stranĝa {{{PostOkupo}}} rigardu tiujn de: Herbert Achternbusch, Johann Christoph Adelung, Maurice Clavel (filozofo), Rudolf Czélkuti Züllich... kiuj ĉiuj uzas la sama ŝablonon.

--Jean-François Clet 19:12, 19. Sep 2009 (UTC)

Mi mesaĝis al la ŝablona respondulo. Ĉio estas nun bonaranĝita.--Jean-François Clet 20:00, 19. Sep 2009 (UTC)

Filipinaj urboj redakti

Saluton! Mi prenis ĝin el la hungara kaj tio estas jam bona.--Crosstor 04:51, 7. Okt 2009 (UTC)

Novaĵoj redakti

Saluton, RG72. Mi bonvolas helpi, sed ne vidas la aldonotajn novaĵojn... Amike, Bea 08:01, 9. Okt 2009 (UTC)

Ŝajne, ke iel vi tamen sukcesis, mi aldonis nur unu mankan n-finaĵon. Ĝis, Bea 08:35, 9. Okt 2009 (UTC)

Dankon pro via atentigo pri intermonto kaj montpasejo, mi ŝanĝis la nomon de la kategorioj kaj kreis ilin sub montpasejoj. Ĝis, Bea 17:18, 13. Okt 2009 (UTC)

Koran dankon pro via helpo! Mi alte taksas vian tralegadon kaj korektadon, ĉefe la aldonon de ĝustaj kategorioj. Tamen mi kontraŭstaras meti bafometon en la kategorion Dioj! ;-) --Bea 14:20, 6. Nov 2009 (UTC)

Tute same nomitaj kategorioj - iuj forigendaj, iuj kreendaj redakti

Mi ne komprenas, kia estas diferenco inter kategorio:Italaj futbalistoj, kiun vi proponis por forigi kaj kiu antaŭe ne estis malplena, kaj Kategorio:Brazilaj ĵudistoj, kiun vi nove kreis. Ĉu vi scias klarigi tion? Vidu ties diskutojn. Zuazua 09:19, 8. Nov 2009 (UTC)

Yes, sorry, you are right, but as you saw I don't speak Esperanto, and I'm waiting translation of a Brazilian friend. Can you wayt 1-2 days. Thanks.

Da, izvinish, ià nie govoriu Esperanto, ià pisal u moi Brazili drug, 1-2 djien a on pisaes traduktia, da? Ià nie govoriu khoroshò po-Russki, tola izuchal v'Milanie Universitet. Spo-siba!

Rei Momo 15:15, 12. Nov 2009 (UTC)

A ti govorish po-Angliski? Po FranzuskI? Rei Momo 15:45, 12. Nov 2009 (UTC)
Da, ià ponimàiu. Prostish, no dòma u menià nièt Russkaia keyboard. Ia pishiu po-russki en italie letter, ok? Rei Momo 15:52, 12. Nov 2009 (UTC)
Dobro viezere dorogi novi drug. Nash Brazili drug pisal eta stranize po-Esperanto!!! Rei Momo 15:25, 13. Nov 2009 (UTC)
Теперь всё просто отлично! --RG72 15:36, 13. Nov 2009 (UTC)

Arkipelago / Insularo redakti

Saluton amiko, dankon pro via mesaĝo. Mi pensas ke ili eĉ se similaj ne estas la samaj. Insularo povas esti pluraj insuloj sen iu ajn jura aŭ politika ligiteco. Tamen arkipelago jam estas aro da insuloj politike kaj jure ligitaj. Mi ne scias ĉu mi pravas aŭ ne sed tiu estas mia percepto. amikajn salutojn Andy

Rumana universitato redakti

Kara Amiko! La artikolon verŝajne faris Zetey, kiu jam faris milojn da artikoloj pri Transilvanio. Nuntempe li ŝparas la ensalutadon. Mi tuj aldonis foton. La titolo estas tradukita en Eo, kiu BLUE legeblas en la enkonduka frazo. Tial la alinomadon Vi povos fari laŭ via gusto. La titolo vere estas la origina rumana, sed Zetey tradukis hungaren kaj Esperanten. --Crosstor 09:27, 24. Nov 2009 (UTC)

Dankon pro Raskol redakti

RG72 dankon pro la artikolo. P.Fiŝo 06:50, 30. Nov 2009 (UTC)

Kara, responde al via alvoko, mi ne scias kio estas Vikifontaro kaj ne bone komprenas ĝian utilon - mi bedaŭras respondi al vi tiel negative :-( --Dominik 04:44, 24. Dec 2009 (UTC)

Bedaŭrinde mi malsanas.--Crosstor 08:48, 24. Dec 2009 (UTC)
Ankaŭ mi ne scias kio estas Vikifontaro kaj ne entute komprenas ĝian utilon - tamen mi povas respondi al vi ne tion negative kaj subskribis la liston. Mi poste pristudos kiel mi povos helpi, se okaze. Tamen mi konstatis, ke ĉar la listo estas anglalingva paĝo, mi ne aperas kiel Vikipediisto, sed kiel simple komputilo. Kani.--kani 12:46, 24. Dec 2009 (UTC)
Mi malrifuzas partopreni je la vikifontaro, sed kio estas vera farenda ? Ĉu oni traduku tekstojn (kaj kiajn tekstojn) aŭ enmetu E-tekstojn ? Mi bedaŭre ne havas tekstan skanilon kaj devus tajpi per la fingroj... (mia edzino jam estimas, ke mi restas tro longtempe antaŭ la ekrano!) Se necesas tekstoj en esperanto, mi konfesas, ke mia biblioteko estas malriĉa je tiaj tekstoj. Mi restas je via dispono por traduko de iuj tekstoj, se tio aperus utila. --Jean-François Clet 14:02, 24. Dec 2009 (UTC)
Saluton, RG. Mi konsentas, sendube. Mi faris la peton ĉe Vikimedio. Dankon por via konfido. CasteloBrancodiskuto 14:41, 4. Jan 2010 (UTC)

Ŝablono "vivtempo" kaj supersignoj redakti

Saluton, RG72! Mi vidas ke vi ade riparas plurajn artikolojn pri "rumanujaj hungaraj aktoroj" (faritajn de Zetey, se mi ne eraras). Bona laboro, ĉar tiuj artikoloj ofte ne sekvas kutimajn vikipediajn regulojn! Tamen mi petas atenti vin unu detaleton: En {{vivtempo}}, (aŭ same en "DEFAULTSORT" aŭ "DEFAŬLTORDIGO") oni ne uzu akcentojn super literoj (ili ja oftas en hungaraj nomoj!), ekz-e s-ino Erzsébet Ádám fariĝas "Adam, Erszebet", ktp. Dankon! Moldur 19:47, 20. Feb 2010 (UTC)

Kategorioj: Kunlaborado kun nazioj kaj aliaj redakti

Saluton, vi kreis plurajn kategoriojn kun titolo "nazioj". Mi volus demandi vin, ĉu tio estas ĝusta titolo, ĉar nazio estas membro de NSDAP (tio estas laŭ PIV), male naziisto estas konfesanto de doktrino naziismo. Mi opiniias, ke ĉiu naziisto ne estis membro de NSDAP (sed eble mi eraras), kaj do la kategorioj devus pli bone nomiĝi: kunlaborado kun naziistoj aŭ kunlaborado kun naziismo, ĉar tiuj ĉi homoj ne kunlaboris nur kun membroj de NSDAP, sed kun ĉiuj, kiuj konfesis tiun ĉi doktrinon. Kion vi opinias? Zuazua 18:19, 27. Mar 2010 (UTC)

Mi konsentas kun vi, ke ĉi tie ĉeestas certa terminologia malĝusteco, verŝajne, estiginta tiu defino el PIV. Naziismo estas la nocio pli vasta ol apartaneceo al iu partio. Temas pri ideologio kaj homoj, kiuj sekvas kaj subtenas ĝin. Alie povus diri, ke nazioj nun ne ekzistas, ĉar NSDAP estas ekstermita. Kaj dum la Dua mondmilito multaj fervoraj naziistoj ne estis nek NSDAP-anoj, nek eĉ germanoj. Tamen ŝajnas al mi, ke "Kunlaboranto kun naziismo" estus iom malkorekta, ĉar temas pri plejparte kunlaborado kun konkretaj homoj kaj certaj agoj - ne pri abstrakta subteno de la nazia ideologio. Eble mi eraras. Kore.--RG72 18:33, 27. Mar 2010 (UTC)

Atencoj en Moskva metroo redakti

Saluton! mi aŭdis hodiaŭ matene, ke okazis 2 atencoj en Moskva metroo - ĉu vi scias pli multe pri tio? --Dominik 07:06, 29. Mar 2010 (UTC)

Saluton, kara! Mi ĵus tralegos la rusajn informojn kaj skribos pri tio en Vikinovaĵoj.--RG72 13:20, 29. Mar 2010 (UTC)
Multan dankon pro la freŝaj novaĵoj --Dominik 17:19, 29. Mar 2010 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en pluraj artikoloj. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke pluraj el la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:58, 30. Apr 2010 (UTC)

Dufoje filmoj redakti

Ĉu la Kategorio:Usonaj agfilmoj filmoj estas ĝuste nomita? Se jes, kial dufoje filmoj? Le Un I 11:01, 14. Maj 2010 (UTC)

  • Dankon pro via atentigo - mi ne rimarkis dublaĵon.--RG72 11:03, 14. Maj 2010 (UTC)

Saluton! dobry den' redakti

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Spassiba! Capsot 16:38, 12. Jun 2010 (UTC)

Ŝablonoj redakti

Mi vidas ke vi ordigis multajn kategoriojn al supraj kategorioj. Vi povintus krei ŝablonon por tio kia {{MontojLauLandoj|<lando>}} kiu ordigus en [[Kategorio:Montoj laŭ landoj|<lando>]] kaj [[Kategorio:Geografio de <lando>]]. Avantaĝo de ŝablono estas ke se estonte oni pripensas plibonigon sufiĉas tion fari en nur unu loko. Arno Lagrange @ 18:56, 18. Jun 2010 (UTC)

Verŝajne tio estus la bona afero. Mi mem ne tre bone scias ŝablonojn kaj viki-lingvon entute. Necesas pliordigi centojn da kategorioj - ĥaoso estas grandega.--RG72 14:34, 19. Jun 2010 (UTC)

kubandevenaj usonanoj - kubanaj usonanoj redakti

Saluton, bedaŭrinde mi ĵus eksciis, ke ekzistas Kategorio:Kubandevenaj usonanoj, kiun vi kreis kaj kiun mi proponis por forigi same kiel Kategorio:Kub-usonanoj, kiun kreis vikipediisto Andy kaj kiun mi alinomis je Kategorio:Kubanaj usonanoj. Bonvolu decidiĝi, kiu el tiuj kategorioj restu kaj kiuj estu forigendaj. Dankon por via rearanĝo. Jujijo 17:46, 19. Jun 2010 (UTC)

Laŭ mi pli bone estus restigi Kategorio:Kubandevenaj usonanoj, ĉar ĝi klare indikas temon. Kategorio:Kubanaj usonanoj povas esti komprenata kiel aro de artikoloj pri usonanoj, loĝantaj en Kubo. Eble mi eraras.--RG72 17:52, 19. Jun 2010 (UTC)

Krome la nomoj naciecdevenaj usonanoj estas senbezonaj, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj kategorioj pri almigrintaj usonanoj, kiel ekz. Kategorio:Germanaj usonanoj, Kategorio:Francaj usonanoj, kiujn kreis ankaŭ vi. Kial do havi du esprimojn en kategorioj por unu afero, ekz. Kategorio:Nederlanddevenaj usonanoj?

Al la temo vi povas ankaŭ reagi en Ĉu kubanoj aŭ kuboj, ĉu maltanoj aŭ maltoj?. Jujijo 05:57, 22. Jun 2010 (UTC)

Unue mi kreis menciitajn de vi kategoriojn, sekvante al jam ekzistanta praktiko de ties nomigado. Sed poste iu kreis "nacidevenan" kategorion kaj mi ekpensis, ke tio estus pli ĝusta nomo kaj de tiam sekvis ĉi tiun ekzemplon.--RG72 09:45, 22. Jun 2010 (UTC)

Pri Karvaĉaro (laŭ la armena Քարվաճառ Qarvachagh, Qarvachar aŭ Kelbaĝaro laŭ la azera: Kəlbəcər şəhəri ) estas konflikta situacio. La urbo estas disputata de armenoj kaj de azeroj kiuj nomas ĝin per du malsimilaj nomoj. En vikipedio ni menciu ambaŭ formaojn. Arno Lagrange @ 21:09, 3. Jul 2010 (UTC)

Kulpas la kodo ĵus enmetita de Airon9o en {{Informkesto muzika artisto}} :

{{#ifeq:{{{kat|{{{kategorio|}}}}}}|ne||{{#ifexist:Kategorio:{{{nomo}}}|
 [[Kategorio:{{{kat|{{{kategorio|}}}}}}{{!}} ]]|[[Kategorio:{{{kat|{{{kategorio|}}}}}}{{!}} ]]}}}}

Airon enkondukis variablon {{{kategorio|}}} kiu se ĝi ne ekzistas estigas tiun fuŝon. Arno Lagrange @ 06:13, 13. Jul 2010 (UTC)

Андрей Анатольевич Обрезков redakti

Certe ne povas funkcii nomo = Andreo Obrezkov<br/>Андрей Анатольевич Обрезков ĉar la nomo estas uzita por ligi al kategorio kaj kategorio ne povas enteni linisalton (<br/>). Ĉu oni forigu la linisalton, ĉu oni ne plu ligu el la nomo al kategorio, ĉu ni kreu kroman parmetron : "alternativa nomo" Arno Lagrange @ 16:58, 20. Jul 2010 (UTC)

Eble lasta propono estas plej taŭga, ja io simila jam estas en la ŝablonoj pri filmoj (originala titolo) kaj politikistoj.--RG72 17:07, 20. Jul 2010 (UTC)

Ĉe Veĝemajto parametroj en {{informkesto}} estis en la angla. Nur iru al la ŝablona paĝo por ekscii kiuj estas la uzendaj parametroj. Cetere mi alinomigis la paĝon: ni ne havu paĝojn kaj objektnomojn plene en nacilingvoj. Arno Lagrange @ 06:31, 22. Jul 2010 (UTC)

Saluton, RG72. Mi ĵus ŝanĝis la informkeston en la artikolo al {{Informkesto manĝaĵo}}, ĉar {{informkesto}} ne estu rekte uzata en artikolo, kvankam tio funkcias. Krome mi kreis jam dokumentadon por la ŝablono, en kiu Veĝemajto aperas kiel ekzemplo. Ĉu vi havus proponon pri aldonaj parametroj? Sed bonvolu atenti, ke la informkesto ne rilatas al la angla en:Template:Infobox product. Amike --Tlustulimu 16:44, 25 Jul. 2011 (UTC)
Nu mi ne estas kompetenta pri ŝablonoj, sed ĝi impresas sufiĉe bona, kaj mi ne havas aldonaĵojn. Dankon!--RG72 16:51, 25 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, RG72. Mi ĵus alinomis la informkeston al {{Informkesto produkto}} kaj korektis la artikolon Veĝemajto. Nun la ŝablono estas uzebla ne nur por aranĝi informkeston pri manĝaĵoj, sed ankaŭ por aliaj produktoj. La nomŝanĝon mi faris laŭ la angla ŝablono. Espereble tio estas en ordo. --Tlustulimu 11:01, 29 Jul. 2011 (UTC)

ĉefpaĝa aktualaĵo redakti

Kara Stanislavo, la 2-an de aŭgusto vi metis noton pri surtroniĝo de la "tulku" Deĝub la 6-a en la ĉefpaĝan keston pri aktualaĵoj. De kie vi prenis la informon - ĉu vi havas citeblan fonton? Ĉu vi havas ideon, pri kiu distrikto Ŝanjnan povus temi? Mi ĝis nun nur povus imagi ke - laŭ vortumoj de la angla vikipedio - povus temi pri aŭ "Shanyang County, county in Shaanxi, China" aŭ "Shanyang District, district in Jiaozuo, Henan, China" kun unu "n" malpli, sed ne vere povus kredi ke tibeta budhisma gvidanto naskiĝus tie, tiom for de Tibeto...

Eble vi povas iom pli lumigi vian informon...

Kore, ThomasPusch 20:28, 9. Aŭg 2010 (UTC)

Mi apogis sin al la informo de la rusia informagentejo Lenta.ru, kiu referencas al tiu de Sinxua. En la artikoleto estis skribita, ke temas pri tibeta distrikto. Eble mi malvere esperantigis la ĉinan toponimon el la rusa - pardonu min, kara...--RG72 02:55, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Dankon... redakti

... por via helpema mesaĝo. :) --Ariadne 21:46, 23. Aŭg 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Aktualaĵoj redakti

Saluton. Foje mi korektetas tajperarojn aŭ simile de viaj enmetoj en Aktualaĵoj--kani 22:05, 7. Nov 2010 (UTC). Ekzemple laŭ mia pritakso, vi kiel ruso trouzas artikolon, ekzemple de hodiaŭ mi ĵus forigis ĝin el frazo benzinproviza aŭto kaj veturante malsupren trafis la pasaĝeran buson ĉar oni ne scias pri kiu buso oni parolas, do buso kaj ne la buso. Alikaze simple ili ne necesas. Ĉiukaze ofta konduto estas ke kaze de dubo oni ne metu artikolon. Dankon.--kani 22:06, 7. Nov 2010 (UTC)

Ve, vi pravas, en la rusa lingvo forestas artikolo, do ties ĝusta uzado estas por mi sufiĉe malfacila tasko. Dankon pro via atentigo kaj korektado. Mi trarigardas ĉiujn korektaĵojn kaj lernas per ili.--RG72 14:29, 8. Nov 2010 (UTC)

majuskligo de familia nomo? redakti

Sal'. Ĉu vi povas klarigi, kial vi majuskligis la familian nomon en unu mia artikolo? Laŭ mia scio (eble mi eraras) tia majuskligo en la esperanta vikipedio estas nek nepra nek eĉ ebla. Sxak 16:44, 7. Jan 2011 (UTC)

Saluton, kara! Mi faris tion laŭ la ĉefa regulo pri biografiaj artikoloj. Mi esperas, ke tio ne ĝenas vin, ĉar neniam fuŝas aŭ misfamas vian sendube valoran laboron. Dankon!--RG72 17:02, 7. Jan 2011 (UTC)
Dankon pro la ligo. Mi devas korekti aliajn miajn artikolojn.
Ne dankinde. Fari - refari... Ni ĉiuj estas eternaj komencantoj...--RG72 05:35, 8. Jan 2011 (UTC)

Egiptoj kaj sia lando redakti

Kara Stanislavo,

bonvolu atenti, ke la egipta ŝtato kutime nomiĝas "Egiptio" aŭ "Egiptujo", ne "Egipto". Momente ĉiutage estas novaĵoj pri la lando en la rubriko pri aktualaĵoj de la ĉefpaĝo kaj iom tedigas ĉiutage korekti la ŝtatonomon tie. Mi tre aprezas ke vi forte kunlaboras pri aktualigo de tiu rubriko, kaj estus granda helpo se vi simple mem aldonus tiun unu aŭ du literojn (i aŭ uj, laŭ via plaĉo) al viaj tekstoj.

Sincere,

via Aidas 10:18, 29. Jan 2011 (UTC)

Ho jes, verŝajne mi denove tre hastas. Dankon pro atentigo.--RG72 18:51, 29. Jan 2011 (UTC)


Haho, Bonvolu korekti ĉiujn "Tobagoj" al Tobago.Narvalo 17:06, 12. Feb 2011 (UTC)

Novaĵoj pri Libio redakti

Vi tre diligente aldonas mondajn novaĵojn al la ĉefpaĝo. Dankon kaj gratulon pro tio. Tamen bonvolu atenti, ke la libia ĉefurbo nomiĝas Tripolo (plena interna ligilo "Tripolo (Libio)"), kaj la ĉirkaŭa historia regionego Tripolio. Vi ripete uzas la regionegan nomon kiam vi celas la urbon, kaj iom misinformas tiel...

Sincere,

dankon pro viaj bonvenaj vortoj redakti

saluton ! mi nur ekvikipedias. bonvolu pardoni mian malfruan respondon pro viaj bonvenaj vortoj. Ĝis edesbrieres

Aidas 09:32, 12 Maj. 2011 (UTC)

Ne dankinde, kara amiko! Se vi havos demandojn - skribu al mi senĝene. Kore, --RG72 14:50, 14 Jun. 2011 (UTC)

Dankon pro atentigo, kara!--RG72 13:09, 12 Maj. 2011 (UTC)

Julio de 2011 redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus legis la artikolon Julio de 2011. Mi iomete miris pri la jena frazo

La parlamento de Kartvelio aprobis decidon pri transveturo el Tbiliso al Kutaisi.

Ĉu parlamento povas transveturi? Se ne, eble ĝi tranlokiĝos, ĉu ne? Bonvolu atenti, ke foje ne eblas rekte kaj laŭvorte traduki el la propra lingvo, ĉikaze la rusa. --Tlustulimu 16:51, 25 Jul. 2011 (UTC)

Hm, ŝajnas vi pravas - dankon pro atentigo.--RG72 17:03, 25 Jul. 2011 (UTC)
Ne dankinde. --Tlustulimu 17:38, 25 Jul. 2011 (UTC)

Multajn dankojn, RG72, pro via mencio pri Nigra marmoro de Ashford en rubriko "Ĉu vi scias ke?" - vi eble ne imagas kiom tio gravas por Muzeo kaj artgalerio de Derby kiu aktive kunlaboras kun Wikipedia. --Dominik 06:07, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Ne dankinde, kara amiko, viaj kontribuoj ja meritas tion. Per ĉi paĝo vi povos kontroli kreskon de legantaro de tiu artikolo.--RG72 06:57, 7 Aŭg. 2011 (UTC)

Aŭtomate konfirmitaj uzantoj redakti

Vi evidente pravas. Tamen mi opinias ke ni unue demandu la homojn ĉu ili konsentas fariĝi reviziantoj. Ni kreis iun ŝablonon por atentigi uzantojn pri tio. {{Fariĝu revizianto}}. Vidu ankaŭ Kategorio:Markitaj versioj kaj Helpo:Markitaj versioj AL @ 16:00, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Se diri sincere, mi proponis doni al ili unuastupan statuson Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, ne reviziantoj, tio estas por ke iliaj kontribuoj estis aŭtomate konsiderataj kontrolitaj. Apenaŭ iu rezignos je tio. Male iĝi revizianto, tio estas revizii alies kontribuojn konsentos ne ĉiuj. Mi mem havas en rusa vikio tian statuson, sen esti revizianto. Ĉu en eo-vikio ne estas diferenco inter ili? --RG72 16:05, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
Aŭtomate konfirmitaj uzantoj estas kiel klare diras la vortoj uzantoj kiuj aŭtomate (de la sistemo) ricevas statuson « konfirmitaj uzantoj » kies redaktoj ne estas markitaj kiel kontrolendaj. Tio okazas post difinita tempo post uzantokontokreo kaj difinita kvanto da redaktoj. Se tiel estas ne estas necese ke burokrato donu la statuson. Kaj la statuso "revizianto" ne estas tiom grava kiom oni povas supozi: reviziita paĝo simple estas paĝo sen grava fuŝaĵo (fireklamo, maldecaĵoj, ktp). Ke paĝo estas markita kiel reviziita, tute nenion signifas pri la kvalito de enteno. Mi do sugestas instigi la de vi nomitajn uzantojn fariĝi plenkonscie reviziantoj. AL @ 10:16, 16 Aŭg. 2011 (UTC)
Bone, mi konsentas kun vi. Kaj eble indas aldoni al tiu listo ankaŭ Zetey, kiu verkas multe kaj sufiĉe bone, kvankam pekas pri intervikioj neniam de li uzataj.--RG72 13:13, 16 Aŭg. 2011 (UTC)

Refuti kaj Rifuzi redakti

Saluton! Mi legis la aktualaĵojn en la ĉefpaĝo kaj mi vidis ke vi erare uzis la vorton "refuti". Bonvole legu la signifojn de rifuzi kaj refuti. Mi senerarigis la aktualaĵojn, tamen eble vi havis kialon por uzi "refuti" anstataŭ "rifuzi", do reŝanĝu ilin se vi opinias ke ne estis eraro. --¨Liberascio¨ * 08:53, 29 Aŭg. 2011 (UTC)

Certe vi pravas, kara amiko. Dankon pro atentigo!--RG72 15:38, 31 Aŭg. 2011 (UTC)

Preĝejoj redakti

Salut'!

Mi faris diskuton en la diskutejo pri titoloj de diversaj preĝejoj. Mi estas tre scivolema pri via opinio, ja ĉe vi estas precipe ortodoksaj preĝejoj. Poste aperis angla paĝo pri francaj katedraloj: http://www.gcatholic.com/churches/data/basFR.htm#byh kio estas impona.

Precipe mi demandas vin, ĉu estas bona, se en la titolo "baziliko-katedralo" estas (kelkaj estas ambaŭ) kaj ĉu vi same opinias, ke la titolo havu ankaŭ la sanktulon, ekzemple baziliko de Sankta Johano aŭ sen "de"?Amike --Crosstor 06:19, 17 Sep. 2011 (UTC)

Dankon pro via respondo! Tamen mia demandeto: laŭ neceso kio estas pli bona: Katedralo de sankta Vito aŭ Katedralo de Prago (alimaniere: ĉiam estu sanktulo?)?--Crosstor 12:30, 17 Sep. 2011 (UTC)
Ne dankinde, kara amiko! Mi opinias, ke eo-nomo devas respeguli tiun nacilingvan por esti rekonebla kaj ĝusta. En la rusa ortodoksa tradicio preĝejoj ricevas nomojn laŭ sanktuloj, bibliaj personoj, festoj, ktp. Do verŝajne pli ĝusta estus titolo "Katedralo de Triunio (Tjumeno, Rusio)" ol "Tjumena katedralo". Kaj aldone (almenaŭ ĉe ni) preĝejoj ricevas katedralan statuson kaj perdas ĝin, do tia nomo povus estigi miskomprenon.--RG72 12:48, 17 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:31, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron redakti

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:16, 30 Dec. 2011 (UTC)

Dankon pro bondeziroj, kara amiko! Mi nun iom retiriĝis el la projekto pro privataj problemoj, sed esperas ke iam mi revenos. Feliĉan jaron ankaŭ al vi!--RG72 14:55, 31 Dec. 2011 (UTC)

nomiata redakti

En la artikolo Islamo mi rimarkis, ke vi ŝanĝis la vorton "nomita" en la frazo "La baza koncepto de Islamo estas rigora monoteismo, nomita Tawhid (arabe توحيد‎)" al nomiata. Tion mi ne komprenas. --Haruo 15:54, 4 Feb. 2012 (UTC)

Jes, vi pravas. Mi celis "nomata", sed mia komputilo foje estas tre malrapidema, do ĝi restigis ambaŭ literojn. Mi korektis tuj. Dankon pro atentigo!--RG72 16:07, 4 Feb. 2012 (UTC)
Efektive, nomiata ne ekzistas. Ĝusta nomatanomita ekzistas. Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:14, 4 Feb. 2012 (UTC)

Satelita televido redakti

Mi metas iometon pri la sociaj aspektoj. Ĉu jen proksimume tio, kion vi atendus? Evidente, oni iom post iom kompletigu la socian sekcion. Mankas ankoraŭ informo pri la landoj, kie oni malpermesas la uzon de satelita televido. Pri tio mi esploras ankoraŭ. Sed mi jam aldonis iom pri "Kaŝa anteno". --  PEJNO Simono  10:14, 27 Feb. 2012 (UTC)

Jes, mi jam vidis vian aldonon. Laŭ mi tio estas bona kaj sufiĉe plena informo. Mi certe aldonus iom pli, sed mi estas perfektemulo kaj tio verŝajne tro pligrandigus la artikolon. Ankaŭ mi provos aldoni iom pri ĉi temo.--RG72 (diskuto) 10:52, 27 Feb. 2012 (UTC)
Do aldonu, miaj scioj rilate sociajn evoluojn ktp estas iomete - kion mi diru? - bazaj. Se vi sentas, ke io estas tro, uzu iomete mian ŝablonon:
{{Parenteze|Bla bla bla.}}
Notu, ke "=" ene de parentezaĵo iĝu "{{=}}".
Referencoj estas principe kiel ĉiam. Nur se temas pri referenco al alilingva Vikio metu group=Vikio:
<ref group=Vikio>[[:en:Elisabeth II|Queen Elisabeth II]] Reĝino Elizabeta la 2-a - Angla Vikio</ref>
Se io estas plene apudtema, metu ĝin en la notojn - do group=Noto:
<ref group=Noto>Tio nur tre fore rilatas al la ĉefaj temoj kaj pro tio iĝu noto.</ref>
Aŭ simple laŭbeke ekskribu. Mi povos poste ordigi la tuton. --  PEJNO Simono  13:55, 27 Feb. 2012 (UTC)
Ho, kia bunta elektabundeco! Dankon!--RG72 (diskuto) 14:13, 27 Feb. 2012 (UTC)
Nu jes. :) Sed komprenu, mi estas novulo tie ĉi. Mi ne konas vian sperton kaj ne trovis la tempon esplori viajn proprajn artikolojn por diveni tiun. Bedaŭrinde, ne ĉiu scias entute iel ajn meti referencon. Aldone mi iam aŭdis ĉe Libera Folio "Oni devus korekti en la Vikipedio ..." anstataŭ tio, ke la dirinto fakte tuj faras la korekton. Do la spertoj estas evidente tre malsamaj. Aldone, mi konas jam historiiston, kiu ne kapablas bati najlon en la muron! --  PEJNO Simono  15:03, 27 Feb. 2012 (UTC)
Ne, mi tute ne rikanas-ĉikanas:) Mi nur iom amuziĝas, plejparte pri mi mem - ve, tia estas mia naturo...--RG72 (diskuto) 15:08, 27 Feb. 2012 (UTC)

Saluton RG72! Mi nur volas gratuli Vin pro la laboro en la artikolo. Danke al Vi, mi kredas ke tuj tuj ĝi estos semajna artikolo, ĉu ne?! Bonan Semajnon! Conrado (diskuto) 16:22, 10 Mar. 2012 (UTC)

Ne dankinde, kara amiko. Morgaŭ mi esperas finlegi ĝin kaj sekve finkorekti ĉion eblan. Tamen laŭ mi necesas iom plupoluri lingvaĵon, kiu foje malkomprenigas al mi enhavon - verŝajne tion kaŭzas influo de la fontolingvo de la teksto. Tamen la artikolo efektive estas bona kaj "semajniginda" ;) --RG72 (diskuto) 16:27, 10 Mar. 2012 (UTC)

Aŭtomate kontrolitaj ŝanĝoj redakti

Sal!

Kiel mi povus eniri la grupon de tiuj, kiuj havas sian ŝanĝoj aŭtomate kontrolitaj?

Dankon!

--dapal(skribu @) 11:21, 21 Mar. 2012 (UTC)

Mi ricevis tiun statuson de iu administranto, do prefere turnu vin al unu el ili. Sukceson!--RG72 (diskuto) 11:31, 21 Mar. 2012 (UTC)

Preĝejoj redakti

Salut'! Kial vi forigis kategoriojn el katedralo de Hajdúdorog? Mi tie trovas ĉiam la plej facile ĉiujn hungarajn preĝejojn. Se la kategorio estos tro longa, mi enmetos alfabetan ordigilon. --Crosstor (diskuto) 11:39, 23 Mar. 2012 (UTC)

Saluton kara! Mi forigis, laŭ mi, troan kategorion Katedraloj, ĉar en la artikolo jam ĉeestas pli ĝusta Katedraloj de Hungario. Temas pri nura hierarkio, kiun necesas sekvi por ke plej komunaj kategorioj ne iĝis rubaĵuoj, en kiuj maleblas trovi ion.--RG72 (diskuto) 12:27, 23 Mar. 2012 (UTC)

Forigo de "Eksteraj ligiloj" ĉe Usona mararmeo redakti

Mi scivolas, kial vi forigis la sekcian kapon "Eksteraj ligiloj" ĉe Usona mararmeo. Ne multe gravas, sed mi devos reenmeti ĝin. --Haruo (diskuto) 14:59, 22 Apr. 2012 (UTC)

Mi faris tion, ĉar mankis iu ajn enhavo sub ĉi titolo. Kiam aperos enhavo, estiĝos la senco enmeti titolon, ĉu ne?--RG72 (diskuto) 15:10, 22 Apr. 2012 (UTC)
Nu, jes, sed ankaŭ plejparto el la aliaj titoloj en tiu artikolo malplenas, kaj vi forigis nur tiun. Tio instigis min aldoni ligilojn, do dankon. Ankaŭ la aliajn titolojn mi intencas almenaŭ iomete plenigi. --Haruo (diskuto) 19:29, 22 Apr. 2012 (UTC)
Se diri sincere mi okupiĝas nun plejparte pri ordigo de kategorioj, en kiuj regas vera ĥaoso. Do mi redaktis tiun sekcion kaj rimarkis ĝian manplenecon. Bedaŭrinde multaj aŭtoroj verkas artikolojn kun titoloj, sub kiuj ili nenion skribas kaj forgesas ilin. Mi ĝojas ke ĉi-kaze tio ne okazis.--RG72 (diskuto) 02:01, 23 Apr. 2012 (UTC)

Blokado redakti

Saluton! Se vi konsentas, voĉdonu por mi. Kontraŭ PT mi tiel ne povas defendi min, mi petas egalrajton. Miaj argumentoj estas tie legeblaj:

Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj#Forpreno de la administraj rajtoj de Uzanto:Petr Tomasovsky

--Crosstor (diskuto) 06:12, 30 Apr. 2012 (UTC)

Sed ĝi estas trovebla en la historio de la ŝanĝoj en la Ŝablono:Artikolo de la semajno. Eble oni metis ĝin kaj poste tuj reforprenis ĝin. Mi devos postĉasi la aferon. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:12, 4 Maj. 2012 (UTC)

Hm, eble... Sed tio ne tre graavas, mi nur hazarde rimarkis tion kaj decidis atentigi vin.--RG72 (diskuto) 14:22, 4 Maj. 2012 (UTC)
Regardu en la historio de la artikolo! 13a nov 2010! Do vi pli famas ol vi kredas!   --  PEJNO Simono  Diskuto  15:15, 4 Maj. 2012 (UTC)
Diable! Evidente mi ne maltrafe komencis engluti tabletojn por memoplibonigo, espereble ne tro malfrue...--RG72 (diskuto) 15:21, 4 Maj. 2012 (UTC)
Fakte vi skribas bonegajn artikolojn. Mi ĵus proponis iun kiel ADLS. Evidente, mi devos esplori vian tutan liston. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:30, 4 Maj. 2012 (UTC)
Cetere, mi neniam ajn vidis homon engluti tableton. Ege interese!   --  PEJNO Simono  Diskuto  15:31, 4 Maj. 2012 (UTC)
Ho, mi povra malsanulaĉo! Tablojdojn, jes, tablojdojn flavajn, bluajn kaj grizajn... ha, tempas preni laŭvican!
Kvaliton ja de miaj artikoloj vi sendube troigas, plejparton mi kreis en la komenco de mia eo-vivo, ĉar nun mi plejparte okupiĝas pri pliĝustigo de kategorioj, kiujn 99 % da eo-vikiistoj ŝajne tute ignoras. Kvankam lastatempe mi ĉiam pli ofte ekpensas, ke necesas dorloti min mem kaj krei novajn artikolojn fajfante pli sorto de tiuj aliaj.--RG72 (diskuto) 15:39, 4 Maj. 2012 (UTC)

Literofteco redakti

Ĉu vi havas statistikaĵon pri la literofteco en la Rusa aŭ scias trovi iun? --  PEJNO Simono  Diskuto  16:29, 16 Maj. 2012 (UTC)

Jes, kara, mi trovis ion. Jen datumoj pri la rusa kaj araba (tabeloj): [2] En tiu artikolo temas pri la verko de Al-Kindi.--RG72 (diskuto) 01:03, 17 Maj. 2012 (UTC)

Kantonoj Pierce redakti

Saluton,

antaŭ tri semajnoj vi proponis forigi la kategorion Kantono Pierce (Vaŝingtonio). Mi poste komentis, ke ekzistas kantonoj nomataj "Pierce" en kvin usonaj subŝtatoj, do estus pli bone konservi "Kantono Pierce (Vaŝingtonio)" (kaj eble forigi la kategorion Kantono Pierce; ĝi ankaŭ povus resti superkategorio por la aliaj, kvankam tio ne estas kutimo).

Mi nun vidis, ke intertempe vi kreis la kategorion Tacoma (Vaŝingtonio)‎ kaj metis ĝin en la kategorion "Kantono Pierce" (sen subŝtato). El tio mi konkludas, ke vi nepre volas konservi tiun ĉi kategorion kaj ne uzi la pli precizan kategorion "Kantono Pierce (Vaŝingtonio)". Ĉu vi povus klarigi, kial? Se vi preferas, respondu tie ĉi, mi rigardos de tempo al tempo.

Dankon, – Umbert' (diskuto) 17:42, 19 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, kara Umberto! Hm, komplika afero pri tiuj kantonoj samnomaj. Mi simple rimarkis, ke Kantono Pierce (Vaŝingtonio) ne havas intervikiojn kaj serĉante la ĉefan artikolon de ĝi ekvidis, ke jam ekzistas Kantono Pierce kun intervikioj. Do mi ekpensis ke jen aperis laŭvica tro kategorio sen intervikioj, kiuj svarmas en eo-vikipedio kaj do mi proponis elimini ĝin. Viajn postajn komentojn mi ve ne rimarkis. Do se vi konsideras tiun nomon pli ĝusta - proponu konservi ĝin, aldoni al ĝi intervikiojn kaj forigi troajn alinomajn kategoriojn (pliĝustiginte intervikiojn almenaŭ en la angla kaj germana).--RG72 (diskuto) 05:24, 20 Maj. 2012 (UTC)

Translation request please redakti

hi. can you translate this 2 articles please ?

thank you very much for the help. פארוק (diskuto) 18:08, 14 Jun. 2012 (UTC)

Bedaŭrinde mi ne konas la anglan, do ne povas helpi je tio.--RG72 (diskuto) 03:38, 15 Jun. 2012 (UTC)

Masdaro‎‎ redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus korektis vian malĝustan uzadon de informkesto en Masdaro‎‎. Vi fuŝis kelkajn parametrojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:25, 12 Jul. 2012 (UTC)

Dankon, mi malbone konas tiujn ŝablonojn kaj aldone mia interreto ĉiam pli fuŝiĝas, diable.--RG72 (diskuto) 10:38, 12 Jul. 2012 (UTC)

Sal. Vi estas bonvena ne nur diskuti sed ankaŭ voĉdoni. Ankaŭ ĉefaŭtoro plene rajtas voĉdoni. Amike. --KuboF (diskuto) 16:11, 26 Sep. 2012 (UTC)

Hm, mi pripensis tion, sed iom dubis. Dankon!--RG72 (diskuto) 01:17, 27 Sep. 2012 (UTC)

Reporting on Gotovina and Markač redakti

If EO.Wiki reported on Gotovina (04:15), 16 Apr. 2011 by You - and the news was posted until (14:35), 18 Apr. 2011 then EO.Wiki should publish that the generals are Acquitted of All Charges on 16 Nov. 2012‎. The news should be published for at least the same duration as was the previous news.-- Vrjednik (diskuto) 23:18, 17 Nov. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto ilo redakti

Saluton, RG72. Dankon pro la ŝablono {{Informkesto ilo}}. Sed mi pensas, ke la nuna kodo ne estas uzebla, ĉar vi miksis du aferojn, nome la kodigon de ŝablono kaj la uzadon de ŝablono. Tio bone videblas en la artikolo Plattenajlo, ĉar vi tie ne uzas la novan ŝablonon, sed {{informkesto}}. Mi povas korekti tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 15:38, 29 Nov. 2012 (UTC)

Jes, mi tute konsentas kaj kore dankos vin pro tio. Mi ne estas spertulo pri ŝablonoj, sed ili pliordigas artikolojn, do estas tre bezonataj. Do post krei artikolon Plattenajlo mi dum longa tempo cerbumis kaj ne trovis alian vojon krom provi fari tion memstare. Bedaŭrinde ne tre sukcese. Mi ŝatos vian helpon prian.--RG72 (diskuto) 15:41, 29 Nov. 2012 (UTC)
Bone, mi jam korektis la ŝablonon. Mi ja foje tradukis ĝian bazan ŝablonon {{informkesto}} kaj tial bone scias, kiel ĝi estas uzebla. Krome mi jam korektis la artikolon Plattenajlo. Sed vi dufoje uzis Tipo en ambaŭ lokoj. Tial mi kunigis tion. Ĉu bone?
Por uzantoj, kiuj ne tre spertas pri kreado de ŝablonoj ekde kelkaj jaroj ekzistas la ŝablona projekto. En ĝia diskutopaĝo vi povas demandi ion kaj tie vi povas ankaŭ peti kreadon aŭ plibonigon de ŝablono. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 29 Nov. 2012 (UTC)
Mi celis du malsamajn aferojn: klasifiko - maninstrumento; tipo - tenajlo (vidu en la angla versio). Verŝajne mi ne indikis tion ĝuste en la ŝablono.--RG72 (diskuto) 16:26, 29 Nov. 2012 (UTC)
Nu, bone. Mi denove korektis la ŝablonon, sed ankaŭ la artikolon. Ĉu eble ankoraŭ estu aldonataj pliaj parametroj al la ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 29 Nov. 2012 (UTC)
Eble jes, sed kion aldoni? Mi ankoraŭ ne havas ideon, la anglalingva ŝablono ankaŭ. Do ĉu vivo montros?--RG72 (diskuto) 01:14, 30 Nov. 2012 (UTC)
Jes, mi elpensis! Indus aldoni al ŝablono ligilojn al almenaŭ du vikiprojektoj: Commons kaj Vikivortaro. Tio pliordigos internajn ligilojn, nun haosaj, kaj plifaciligos serĉadon.--RG72 (diskuto) 02:01, 30 Nov. 2012 (UTC)

Saluton RG72! Kaj dankon pro via reago al mia aldono de katekorio en artikolo Tramtransporto en Volgogrado - mia celo estis tuj vidigi ke ekzistas Tramtransporto en tiu aŭ alia urbo, sen traserĉi laŭ landoj. Ĉion bonan! --Dominik (diskuto) 07:35, 16 Dec. 2012 (UTC)

Ha, nun vi komprenas vian intencon! por tio pli bone estus krei alian kategiron - Tramtransporto laŭ urboj kaj uzi ĝin tiucele (tiel okazas en aliaj ĝeneralaj kategorioj).--RG72 (diskuto) 12:17, 16 Dec. 2012 (UTC)
Dankon! Mi sekvis vian konsilon kaj uzis la de vi kreitan kategorion por ĉiuj tramtransportoj. --Dominik (diskuto) 14:08, 16 Dec. 2012 (UTC)
Ne dankinde kara! Mi admiras vian diligentan laboron. Bedaŭrinde mi ne plu havas eblecon kontribui tiom aktive.--RG72 (diskuto) 17:43, 16 Dec. 2012 (UTC)

Tuja forigado redakti

Saluton RG72! Dankon pro via forigpropono, ĝi jam estis plenumita. Ĝi taŭgis por tuja forigo do por vi sufiĉis enmeti la ŝablonon {{ft}}. Pliaj detaloj estas en Vikipedio:Regularo pri tuja forigado. Amike. --KuboF (diskuto) 19:07, 10 Mar. 2013 (UTC)

Ha, bone. Dankon!--RG72 (diskuto) 14:33, 12 Mar. 2013 (UTC)

Denove Ŝablono:Informkesto aviadila akcidento redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus ŝanĝis iomete la ŝablonon {{Informkesto aviadila akcidento}}, nome laŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj#Nova kodigo. Ĝi ne plu havas la parametron Koordinatoj, sed Latitudo kaj Longitudo. Krome mi jam alĝustigis ĉiujn artikolojn, ĉar ne estis tre multaj kaj korektis la dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 12:05, 15 Apr. 2013 (UTC)

Bone, mi komprenas. Dankon!--RG72 (diskuto) 13:37, 15 Apr. 2013 (UTC)

Uzu ĉiam la plej specifan kategorion redakti

Saluton, jen kontribuo, kiu koncernas vin: Uzanto-Diskuto:Dima41#Intervikioj_en_kategorioj PaulP@diskkont 08:49, 26 Maj. 2013 (UTC)

Dankon redakti

Dankon sinjoro, mi estas komencanto kaj eklernis esperanton antaŭ 2 semajnoj. Mi skribos artikuloj por plibonigi miajn kapablojn en Esperanto. -- Maitham Ali (diskuto) 15:00, 22 Jun. 2013 (UTC)

Bonega decido, mi mem faris tiel antaŭ kelkaj jaroj. Mi konsilas al vi ne tre hasti kaj koncentriĝi pri perfektigado de siaj unuaj verkoj kaj nepre kontroli postajn (se estos) ŝanĝojn fare de aliaj uzantoj - tio estas bona vojo al pliboniĝo de viaj lingvokonoj kaj lerteco je vikipediumado. Esperanto ŝanĝos vian vivon, kredu min.--RG72 (diskuto) 15:04, 22 Jun. 2013 (UTC)
Refoje dankon pro viaj konsiloj, mi estas feliĉa havi rusan esperantiston amikon.

Xian kaj Xian-eo redakti

En vikipedio, mi estas konata per tiuj du identigiloj. La unua ne ebligis al mi ligi la esperantajn paĝojn, kiujn mi kreis, do mi devis krei la duan, kiun mi uzas nur por ligi miajn esperantajn paĝojn al la respondaj alilingvaj paĝoj. Do ne utilas por mi la dua diskutpaĝo.--2.13.234.79 19:11, 13 Sep. 2013 (UTC)

Vi ĉiam povas forigi ĝin. Tamen mi konsilus al vi meti en ĝin tiujn informojn por ke uzantoj komprenu pri kiu temas kaj povu kontankti vin pli facile kaze de bezono.--RG72 (diskuto) 12:49, 14 Sep. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio redakti

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Kara vi diris, ke vi legis la artikoloj pedofilio ktp. kaj ne trovis en ili propogandon pri pedofilia movado. Ni tamen ne voĉdonas pri la artikoloj pedofilio aŭ pedofilia movado sed pri la Portalo:Pedofilio, kaj tiu jes ja estas kompleta propagando por pedofilio. Mi donas al vi unu ekzmeplon: Enestas en tiu portalo citaĵolisto "Portalo:Pedofilio/Citaĵoj". La tuta listo estas fakte nenio alia ol parto de apologio por pedofilo. Tio evidente estas komplete kontraŭ la regularo de Vikipedio. Se oni volus konservi la portalon, tiam estus necesa kompleta reverko. Kaj almenaŭ mi ne volas okupiĝi pri redaktado de portalo pedofilio!DidiWeidmann (diskuto) 11:19, 30 Dec. 2013 (UTC)

Aŭstraj / Aŭstriaj redakti

Sal RG. Bonvolu memori pri distingo inter Aŭstraj kaj Aŭstriaj - la unua temas pri aparteneco al nacio, la dua pri aparteneco al lando. Tial ekz. Kategorio:Aŭstraj kardinaloj tute ne povas esti subkategorio de Kategorio:Kardinaloj laŭ landoj ĉar tio miksas du malsamajn aferojn. En la kategorio ...laŭ landoj povas esti Aŭstriaj...; kaj eventuale Aŭstraj... povas esti en ...laŭ nacieco. Ĉu vi bv. povus tion korekti kaj poste en forigenda kategorio meti la ŝablonon {{FT|K1}}. Amike. --KuboF (diskuto) 16:34, 6 Jan. 2014 (UTC)

Hm, mi iom heziti antaŭ krei tiun kategorion, sed poste decidis sekvi jam ekzistantajn nomojn. Do mi provos fari laŭ via konsilo.--RG72 (diskuto) 16:36, 6 Jan. 2014 (UTC)
Bone. En Vikipedio ni dum longa tempo tiujn du aferojn miksis; mi konscias ke nuntempe estas situacio iom ĥaosa... :/ --KuboF (diskuto) 16:56, 6 Jan. 2014 (UTC)
Mi mem ofte protestas kontraŭ interkonfuziĝo de rusa kaj rusia, tute evidenta por rusiano. Pri la aŭstroj mi ne estas tiom kompetenta, do aprobas la konsilon.--RG72 (diskuto) 17:05, 6 Jan. 2014 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio? redakti

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

Pedofilio kiel temo estas ekster miaj interesoj, same kiel plejparto de aliaj temoj de Vikipedio. Do apenaŭ mi iam kontribuos al tiu portalo, same kiel al plejmulto de aliaj. Sed apenaŭ tio pravigos ĝian forigon, ĉar alikaze forigendus preskaŭ ĉiuj viki-portaloj, ofte tute senzorgataj.--RG72 (diskuto) 04:40, 12 Jan. 2014 (UTC)

Averto redakti

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudata de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos flegi la portalon po du fojojn semajne. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Saluton, RG72. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj.

Por la bildo Dosiero:Lada tambureto.jpg estas rekomendata uzi {{Justa uzo}}, ĉar ĝi aspektas kiel skanaĵo de kopirajta libro. --Tlustulimu (diskuto) 15:17, 19 Jan. 2014 (UTC)

Dankon kara. Mi jam metis "justan uzon", sed la duan ŝablonon trovis nur danke al via mesaĝo. Dankon!--RG72 (diskuto) 15:20, 19 Jan. 2014 (UTC)

ciao io parlo la lingua siciliana ma anche itala signolingvo.. perchè non c'è ise-D e scn-D??? --Ndonio *LIS* 16:50, 17 Maj. 2014 (UTC)

Saluton, kara amiko! Bedaŭrinde mi ne parolas la italan aŭ sicilian lingvojn, nur la rusan, Esperanton kaj iomete la anglan ;( --RG72 (diskuto) 17:35, 17 Maj. 2014 (UTC)

Uzanto-Diskuto:Hendrik (danseur)‎ redakti

Saluton, RG72. Ĉu vi ne rimarkis per "Lasta ŝanĝoj", ke Hendrik (danseur)‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) hodiaŭ kreis hoakson? Mi dubas pri utilo bonvenigi tiajn uzantojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:08, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

Saluton kara! Mi pretervidis tion. Ajnakaze estas utile doni al la novuloj aliron al ĉefaj informoj kaj ligiloj al tio enestas en la bonvenigilo . Eble li nur eraris, ĉu? Mi ĉiam esperas pri bono ;)--RG72 (diskuto) 12:22, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
Ĉikaze temas eĉ pri rekreo de hoakso, kies forigon mi jam proponis. Do, la "nova" uzanto estas fakte gantopupo de alia uzanto kun simila nomo, nome de "Hendrix Adi Solo". Mi supozas, ke ambaŭfoje temas pri la sama persono, kiu spame kreis artikolojn pri si mem en diversaj vikipedioj, kvankam menciindeco ne estas. Tiaj uloj ne taŭgas kiel uzantoj de vikipedio, ĉar ili kaŭzas nenecesan laboron por administrantoj, malseriozigas la vikipedion kaj malaltigas la kvaliton de la vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 12:29, 17 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi konsentas.--RG72 (diskuto) 14:14, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

Estonta artikolo de la semajno redakti

Saluton, RG72. La teksto Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo, kiun prilaboris precipe vi, jam de iom da tempo estas artikolo elstara. Ĝi estas kandidato por estonta vikipedia artikolo de la semajno. Vi skribis, ke vi kreis plurajn "flankajn" artikolojn, por eviti tro grandan nombron da ruĝaj ligiloj. Rigardante la tekston konstateblas ke tamen ankoraŭ restas multegaj ruĝaj ligiloj, kio simple montras ke la temaro ne estas tro bone kovrita per tekstoj de la e-lingva vikipedio. Mi volus instigi vin pluokupiĝi pri la temo kaj ankoraŭ bluigi pliajn ligilojn. Nun mi nomumas du aliajn tekstojn por periodo de po tri semajnoj, kaj povos ankoraŭ enŝovi du pliajn aliajn tekstojn poste, tiel ke estos inter ses kaj dek du semajnoj da plia tempo - sufiĉe da, por disvolvi plian fortostreĉon kaj peni ankoraŭ pliigi artikolojn pri temoj ligile menciataj en la teksto. Ĉu vi pretas okupiĝi pri la kreo de pluaj "flankaj" artikoloj pri la temo? ThomasPusch (diskuto) 12:55, 17 Nov. 2014 (UTC)

Saluton, kara! Mi klopodos fari tion, kvankam troa okupiteco ne tre favoras al mia vikipediumado lastatempe. Mi klopodos.--RG72 (diskuto) 14:47, 17 Nov. 2014 (UTC)

Uzado de troaj vortoj redakti

Saluton. Vi alinomis artikolojn Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio kaj Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio aldoninte "la". Ĉu vi povas pruvi ke "la" estas bezonata ĉi tie? Mi ne vidas sencon tiel plilongigi titolojn. --Dima41 (diskuto) 19:24, 3 Dec. 2014 (UTC)

Saluton. Mi aldonis artiklojn, ĉar mia lingvosento kaj praktiko sugestas bezonatecon de ili ĉi-tie, ĉar temas pri konkretaj lingvo (ekzistas nur unu "rusa lingvo") kaj prezidanto (en Rusio ĉiam estas nur unu "prezidanto"). Kompreneble ni ĉiuj povus erari, do kaze de dubo vi povas meti tiun demandon en Diskutejo.--RG72 (diskuto) 04:52, 4 Dec. 2014 (UTC)
Mi proponas rean alinomadon en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. --Dima41 (diskuto) 08:16, 4 Dec. 2014 (UTC)

Novaj Uzantoj redakti

Привет, где можно посмотреть журнал регистрации новых участников? Saluton, kie vi povas vidi loglibro de novaj uzantoj? --Ochilov (diskuto) 09:52, 27 Dec. 2014 (UTC)

Saluton, kara! Hm, mi serĉis, sed ne trovis. Eble vi demandu pli spertajn uzantojn kiel administrantojn. Pardonon.--RG72 (diskuto) 16:52, 27 Dec. 2014 (UTC)
Dankon por helpon. --Ochilov (diskuto) 18:17, 27 Dec. 2014 (UTC)

Por la hungara prahistorio, tre gravas la ĉirkaŭaĵo de la Urala Uelgi-lago en la Ĉeljabinska regiono (http://www.arpad.btk.mta.hu/14-sample-data-articles/119-magyar-ostorteneti-expedicio-2013.html hungare, http://wikimapia.org/3592568/Uelgi-Lake http://botalovs.narod.ru/articles.html angle. Ĉu vi povas ioemete kolekti informojn pri la lago por eki artikoleton? Mia ruslingva kono ne sufiĉas por tio. En ĉirkaŭo de la lago, oni trovis en 2009 restaĵojn de hungaroj el la 9-a jarcento. Antaŭdankon.Narvalo (diskuto) 13:53, 14 Mar. 2015 (UTC)

Senprobleme, kara. La rusa versio Уелги entenas bazajn informojn, do mi traduku ĝin. Nun mi finas artikolon pri inguŝa vilaĝo Galaŝko kaj poste ekos tiun ĉi laboron.--RG72 (diskuto) 14:09, 14 Mar. 2015 (UTC)
Mi ĵus tradukis artikolon de la rusa versio, do jen aperis Uelgi. Atentu, ke mi malsukcesis pri parametroj situo sur mapo, do eble vi estos pli sukcesa ĉi-kampe. Nomoj de pluraj fiŝoj mankas en vikio kaj haveblaj vortaroj, do mi indikis latinajn nomojn. Se mi trovos pliajn informojn, mi aldonos ilin poste.--RG72 (diskuto) 17:27, 15 Mar. 2015 (UTC)
@RG72: Mi iomete korektis la informkeston en la artikolo Uelgi, tiel ke nun eĉ mapo kun markilo bone funkcias tie. Bedaŭrinde pro teknikaj kialoj mallongigo de la koordinatoj al gradoj kaj minutoj nur funkcias ĉe la koordinatoj, sed ne ĉe la mapo. --Tlustulimu (diskuto) 18:20, 15 Mar. 2015 (UTC)
Dankon!--RG72 (diskuto) 04:39, 16 Mar. 2015 (UTC)

Dankon pri la helpo en tiu pago! Rei Momo (diskuto) 12:41, 10 Apr. 2015 (UTC)

Tute ne dankinde, kara.--RG72 (diskuto) 12:50, 10 Apr. 2015 (UTC)

Saluton RG72! Mi gratulas vin pro via artikolo GAZ-66. Mi supozas, ke "tento" estas fakte "tendo"? aliflanke, mi ne komprenis la vorton "brezenta". Ĉion bonan --Dominik (diskuto) 11:05, 9 Maj. 2015 (UTC)

Saluton, kara! Danke al vi atentigo mi rimarkis kaj korektis rusismon "tento" anstataŭiginte ĝin per "markezo". Same pri brezento - temas pri baŝo.RG72 (diskuto) 14:25, 9 Maj. 2015 (UTC)

Ŝablono:Informkesto milittrupo redakti

Saluton, RG72. Dankon pro la nova ŝablono {{Informkesto milittrupo}}. Mi ĵus aldonis al ĝia kaplinio fonan bildeton. --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 9 Maj. 2015 (UTC)

Bonege. Dankon!--RG72 (diskuto) 06:36, 10 Maj. 2015 (UTC)

Kvanto da nenecscipovantoj redakti

Saluton! Mi rimarkis ke vi reŝanĝis mian redakton en la enkonduko de la artikolo pri la nenecoj. Mi ne volas redaktomiliti, do mi demandas vin rekte: Mi ne scipovas la rusan, do eblas ke mi mislegis la censuson, sed laŭ mi ekzistas hodiaŭ 45000 nenecoj kaj 21000 ankoraŭ scipovas la nenecan. Do iom malpli ol 50% scipovas ilian prapatran lingvon. La angla vikipedio ankaŭ uzas tiujn numerojn. Vi ŝanĝis ĝin al 77%. Mi ja trovis tiun numeron en miaj fontoj, sed ĝia origino ŝajnas esti la censuso de 1989. Do, de kie venas via 77%? Ĝis! Amphicoelias (diskuto) 08:04, 19 Maj. 2015 (UTC)

Vladimir Panasjuk kaj Tri Regnoj redakti

Neantaŭlonge, vi redaktis la artikolon pri Vladimir Andreeviĉ Panasjuk. Vi skribis, ke li tradukis la ĉinan romanon Tri Regnoj. Ĉu mi rajtas demandi, kie vi legis tion? En la ruslingva vikipedia artikolo, mi ĝin ne trovis. (Aŭ eble mi ne vidis, ĉar mi estas lernanto de rusa lingvo, ne denaska parolanto). Thokara (diskuto) 17:15, 7 Jul. 2015 (UTC)

Mi trovis tion en la rusa artikolo en la unua alineo de la paragrafo Основные работы, kiu komenciĝas de tiu ĉi verko: Ло Гуаньчжун. Троецарствие.--RG72 (diskuto) 17:21, 7 Jul. 2015 (UTC)

Gasaj regionoj redakti

Saluton. Vi lastatempe kreas artikolojn pri gasproduktaj regionoj sen ligiloj al alilingvaj versioj. Ĉu ili ne ekzistas aŭ vi bezonas helpon por ligi tiujn paĝojn? Tiele ili restas kiel orfaj artikoloj.--kani (diskuto) 21:12, 23 Sep. 2015 (UTC)

Saluton, kara. Mirinda afero, tamen eĉ en la rusa vikipedio plejparte mankas artikoloj pri naftogasaj temoj. Iujn artikolojn mi tamen sukcesis ligi al la analogo en la rusa kiel Okcidentsiberia naftogasa provinco aŭ la ukraina kiel Naftogasa provinco, sed multaj aliaj ne havas analogojn kaj mi ne havas tempon kaj emon krei ilin ĉar mian malmultan libertempon mi tute dediĉas al la esperanto-vikipedio. Cetere eĉ nun ili certe ne estas orfoj, ĉar estas ligitaj inter si kaj menciitaj en aliaj rilataj artikoloj. Mi planas daŭrigi tiun laboron, do interligoj ĉiam pli kreskos. Eventuale la esperanto-vikipedio estos avangardo pri tiu ĉi temo kaj mi konsideras tion avantaĝo.--RG72 (diskuto) 04:47, 24 Sep. 2015 (UTC)

Orienta Tage Novaĵo redakti

Saluton, RG72. Kial vi aldonis ne ekzistantajn kategoriojn al Orienta Tage Novaĵo? Krome ja temas pri ĉinlingva gazeto, kiel eĉ videblas en la artikola informkesto kaj en la angla artikolo. Bonvolu labori estonte pli ekzakte. Krome la artikolo havas lingve fuŝan titolon. Ĉu vi havus proponon por tio? Se jes, bonvolu skribi ĝin en la artikolan diskutopaĝon, ĉar mi tie jam ekis diskuton pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 15:54, 1 Okt. 2015 (UTC)

Mi nur ekis redaktadon tiutempe, do ne rimarkis ke mankas la malajlingva kategorio. Rilate la titolon mi preferus Orienta Taga Novaĵo (se ĝi estas singulara).--RG72 (diskuto) 15:57, 1 Okt. 2015 (UTC)

Kategoria problemo redakti

Saluton, RG72. Mi ĵus interŝanĝis la pli ĝeneralajn kategoriojn en Kategorio:Vespedoj kaj Kategorio:Vespoj pro tute simpla kialo. "Vespoj" estas genro de insektoj, dum ke "Vespedoj" estas familio. La antaŭa ordo estis mallogika kaj tial malĝusta. la sufikso "-ed-" markas bestofamiliojn kaj troveblas en NPIV. Mi timas, ke ĝi estas apenaŭ konata. --Tlustulimu (diskuto) 16:04, 1 Okt. 2015 (UTC)

Mi ne estas fakulo ĉi-kampe kaj nur sekvis ligoilojn de jam ekzistantaj artikoloj kaj kategorioj. Do ŝanĝu laŭplaĉe.--RG72 (diskuto) 16:06, 1 Okt. 2015 (UTC)

Dankon! redakti

Dankon por via plibonigo pri kiun paĝon kreis mi. Koran dankon!--Lijaŭ (diskuto) 08:36, 11 Okt. 2015 (UTC)

Ne dankinde, kara. Kaze de bezono vi povos turni sin al mi senĝene.--RG72 (diskuto) 08:43, 11 Okt. 2015 (UTC)

Azia Monato redakti

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 08:39, 23 Okt. 2015 (UTC)

Bona ideo, sed mi dubas pri mia partopreno, ĉar novembre mi vojaĝos almenaŭ tri semajnojn el kvar kaj plejparte sen retaliro, do...--RG72 (diskuto) 10:01, 23 Okt. 2015 (UTC)

Saluton, kolego. Mi tute aprezas la interesan temon de la teksto pri Murat Zjazikov, kaj konscias ke iuj el viaj ruĝaj ligiloj konsciigas pri gravaj temoj pri la politiko de Rusia Federacio, pri kiu e-lingvaj artikoloj tute bonvenus. Sed vi tiom grandkvante enplektas ruĝajn ligilojn, ke tekstoj tiel tiu-ĉi ne bone kompreneblas al nespertulo pri interna politiko de la federacio, ĝis pliaj el ili estos plenigataj per almenaŭ ĝermaj artikoloj kiuj klarigas pri kio temas. Ĵus mi plenigis unu (plian, ja jam antaŭe mi bluigis ruĝajn ligilojn en viaj tekstoj) el la ruĝaj ligiloj, per kreo de artikoleto pri la FSB, kaj mi forprenis laŭ mi eviteblan ruĝan ligilon per ŝanĝo de "Armitaj Fortoj de Sovetunio" al "Ruĝa Armeo de Sovetunio" (kaj per meto de alidirektilo "Armitaj Fortoj de Sovetunio" al "Ruĝa Armeo"). Mi esperas ke tiu ŝanĝo arme-science pravigeblas. Do mi petus vin tre kritike ekzameni ĉu vi ie-tie povas rezigni pri iu ruĝa ligilo, kaj aliflanke mem streĉi viajn fortojn krei ĝermajn aŭ mallongetajn artikolojn pri laŭeble multaj temoj signitaj per ruĝaj ligiloj. Ne ĉiu artikolo devas esti 200-fraza, ĝermaj artikoloj de 3 aŭ 4 frazoj de baza klarigo multe pli bonas ol tute nenia informo pri artikole flanka informo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 21:14, 7 Jan. 2016 (UTC)

Tutkonkrete mi volas peti vin pri artikoloj "Ĉeĉena-Inguŝa Ŝtata universitato de Lev Tolstoj" (supozeble antaŭa nomo de la nuna "Ĉeĉenia ŝtata universitato", sed sen sufiĉa kono de la rusa mi ne deĉifris ĉu vere kaj kiam), "Sud-Rusia Humanitara universitato" kaj "Supera Lernejo de KGB en Minsko". Kaj plie mi ankoraŭ atentigas ke la ĉapitro pri "Balotado en 2002", kun noto ke "Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Prezidanta baloto en Inguŝio en 2002", estas laŭ enhavo praktike la sama kiel la "ĉefartikolo" Prezidanta baloto en Inguŝio en 2002, nur ke tie estas plia informkesto kaj probable pliaj fontoj... En la artikolo pri Murat Zjazikov necesus pli koncizigi, kaj ekzemple ne grasliterigi la nomojn de li kaj balotaj konkurantoj ... en biografia artikolo tia grasliterigo pri iuj samtempaj homoj tute nekutimas. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 21:26, 7 Jan. 2016 (UTC)
Saluton, kara. Dankon pro via atento al mia plurmonata laboro. Mi parte konsentas kun vi, do malruĝigis kelkajn ne tro gravajn ligilojn en la artikolo. Mi estas perfektemulo kaj pro tio preferas verki laŭeble plej bonajn artikolojn anstataŭ pluraj ĝermoj. Des pli ke plejmulto da rilataj informoj haveblas en la angla, franca, germana kaj hispana vikioj, kiujn regas plejparto de la esperantistoj. Do se oni vidas ke esperanto-versio estas malpli informriĉa, oni simple transiros al tiu nacia. Pro tio laŭ mia opinio ĝermoj en esperanto estas ne tre utilaj kaj prefere ni koncentriĝu je kvalito, kiu baziĝas sur la pli intima proksimeco al la temo, kaŭzita de pli vasta internacieco de la esperantistaro.

Tamen mi klopodos verki kelkajn artikoletojn, ĉefe pri universitatoj. Pri aliaj aferoj mi intencas verki poste, ĉar nun mi koncentriĝis je kreado de la artikolo pri Ruslan Auŝev, la unua prezidanto de Inguŝio kaj vere grava figuro de la rusia politiko. Poste mi planas verki artikolon pri la tria (nuna) prezidanto Junus-Bek Jevkurov kaj poste krei plurajn artikolojn rilataj al tiu ĉi respubliko kaj menciitaj en la artikoloj. Mi estas ege okupita je labortaskoj, do evidente tio okupos monatojn.

Mi korektis kelkajn el via redaktoj.

  • Ruĝa Armeo ne estas sinonimo de la Armitaj Fortoj de Sovetunio. Tio estas historia termino kaj oficiala nomo, do la Ruĝa Armeo ĉesis ekzisti en 1948. Pro tio en ĉiuj vikioj ekzistas apartaj artikoloj pri tiuj du entoj. Se rusiano diros ke li servis en la Ruĝa Armeo ĉiuj komprenos ke li ironias, ĉar nur ŝerca uzo eblas ekde 1948.
  • Averio estas ĝusta nomo, ne avario (kvankam en la rusa ĝi sonas tiel, sed estas falsa amiko).
  • Artikolo Prezidanta baloto en Inguŝio en 2002 baziĝas sur la respektiva psekcio en Murat Zjazikov, sed enhavas pli vastajn kaj detalajn informojn. Fakte mi unue kolektis maksimume da informoj haveblaj kaj kreis surbaze de ili tiun artikolon kaj poste, foriginte malgravaĵojn kaj informokeston, kreis la sekcion en Murat Zjazikov. Mi intencas krei similajn artikolojn pri ĉiuj prezidantaj balotoj en Inguŝio.--RG72 (diskuto) 14:59, 8 Jan. 2016 (UTC)

can you translate this article in your language? redakti

Wish the best for you ... Could you please write a article in your languge, based on "Laki_dialect" or لکی??? """"Please. Article about Laki_dialectis . If you do that, please put interwiki link into English version. ""--Hosseinblue (diskuto) 11:06, 12 Jan. 2016 (UTC)

Ok dear. I have not time now, but I hope to do it after.--RG72 (diskuto) 15:07, 12 Jan. 2016 (UTC)
Mi kreis ĝermon tie-ĉi: Laki --Psiĥedelisto (diskuto) 08:08, 10 Feb. 2016 (UTC)

Ŝanĝo de regiono redakti

Saluton RG72, ni havas problemojn kun la novaj regionoj en Francio. Oni devas ŝanĝi multajn artikolojn. Mi trovis duon automatikan metodon por korigi la artikolojn. Vi povas vidi ŝanĝojn faritajn kaj juĝi la kvaliton de la afero. Vidu ekzemple kontributoj de Pinof en Jura, Yonne, aŭ Côte-d'Or. Sed dum la laboro oni blokas mian konton. Vi povus plirapidigi la agon voĉdonanta en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Antaŭdankon. Kore. --pino (diskuto) 09:05, 17 Jan. 2016 (UTC)

Dankon la redakton, sed mi devis abrupte forlasi la komputilon, nun jam la artikolo estas kompleta.--Crosstor (diskuto) 08:03, 19 Feb. 2016 (UTC)

Ne dankinde kara. Mi supozis tion, do nur forigis evidentajn tajperarojn.--RG72 (diskuto) 15:09, 19 Feb. 2016 (UTC)

kategorio de Gliredoj redakti

Saluton RG72, vi havis ŝanĝita la kategorion de Gliredoj de Kategorio:Gliredoj al Kategorio:Gliredo| j kaj nun la kategoria ligilo ne plu funkcias. Ĉu kio estis la via kialo por ŝanĝi ĝin? --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 21:03, 17 apr. 2016 (UTC)Reply

Pardonon kara, okazis tajperaro, nun korektita. Dankon pro la atentigo!--RG72 (diskuto) 16:49, 18 apr. 2016 (UTC)Reply
Dankon pro korekti ĝin! --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 17:02, 18 apr. 2016 (UTC)Reply

Murat Zjazikov redakti

Kara, vi ĵus malfaris mian ligilon Ĉeĉena ŝtata universitato en la teksto Murat Zjazikov, argumentante ke la institucio estis alinomita jam poste, do ni sekvu la historian titolon ĉi tie. Principe mi ne kontraŭas tion. Sed vi fuŝis bluan ligilon Ĉeĉena ŝtata universitato, per senatenta redaktado ene de la vikipedia ligilo, tiel ke nun la ligilo estas ruĝa. Se vi tiel redaktas vikipedian ligilon, nepre vi poste devas krei alidirektilon al la artikola titolo, alikaze ekestas fuŝo. Tiu laboro malgrandas, mi ankaŭ povus vianome ripari la fuŝon kaj mem meti la alidirektilon, sed mi volas konsciigi vin ke necesas pli atenti dum redaktado ene de vikipedia ligilo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 06:44, 24 maj. 2016 (UTC)Reply

Mi ne komprenas, pri kiu problemo temas? Tuj post la malfaro mi kreis la alidirektilon kaj ĝi funkciis, ĉu ne?--RG72 (diskuto) 06:46, 24 maj. 2016 (UTC)Reply
Dum vi tajpis la supran demandon, mi tajpis la sekvan komenton: Bone, mi vidis ke vi intertempe mem faris la alidirektilon kaj ne forgesis ĝin, sed ke mi simple tro rapide rimarkis vian redakton kaj komentis, dum samtempe vi kreis la alidirektilon. Ĉu en la teksto pri la Ĉeĉena ŝtata universitato vi volus aldoni informeton pri la antaŭa(j) nomo(j) kaj pri kiam okazis la nomŝanĝo(j)?. ThomasPusch (diskuto) 06:50, 24 maj. 2016 (UTC)Reply
Jes, mi legos kaj aldonos laŭeble. Bedaŭrinde la unua duonjaro estis freneza klopoda pro mia oficaj taskoj, do mi preskaŭ tute malaktiviĝis en la Vikipedio.--RG72 (diskuto) 06:51, 24 maj. 2016 (UTC)Reply
En ordo  . ThomasPusch (diskuto) 06:59, 24 maj. 2016 (UTC)Reply

Sala tektoniko redakti

Saluton. Ĉu ne estas alilingva artikolo de tiu? Mi klopodis serĉi por ligi ĝin sed ne trovis.--kani (diskuto) 11:43, 10 jul. 2016 (UTC)Reply

Mi ne povis tuj aldoni intervikiojn kaj poste forgesis pri tio. Nun farite. Dankon pro la memorigo.--RG72 (diskuto) 13:39, 10 jul. 2016 (UTC)Reply
Ĉu en ties komenco estas vere reologio aŭ temas pri tajperaro anstataŭ geologio?--kani (diskuto) 11:43, 10 jul. 2016 (UTC)Reply
Ne, estas korekta vorto. Mi aldonis alilingvan ligilon.--RG72 (diskuto) 13:39, 10 jul. 2016 (UTC)Reply

Request redakti

Greetings.

Could you create the article Administraj unuoj de Azerbajĝano (en:Administrative divisions of Azerbaijan) in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

Dankon! redakti

Dankon por la bonvenigo! Mi deziras krei portalon, sed eĉ post ioma baraktado la afero ne prosperis al mi. Mi estas ankoraŭ tre sensperta. Ĉu vi bv. helpus min? --Vikiano (diskuto) 02:15, 25 jul. 2016 (UTC)Reply

Ne dankinde, kara! Mi helpus vin volonte, sed mi mem estas tute sensperta tiurilate. Do mi sugestas al vi viziti iun jam ekzistantan portalon, rigardi ĝian vikifonton kaj fari pli-malpli la saman.--RG72 (diskuto) 12:56, 8 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Request redakti

Greetings.

Could you create the article Rilatoj inter Azerbajĝano kaj Eŭropa Unio (en:Azerbaijan–European Union relations) in Esperanto Wikipedia?

Thank you.

Hm, Ok, why not? I will do it in weekend.--RG72 (diskuto) 04:48, 1 sep. 2016 (UTC)Reply

Kabo Deĵnev redakti

Saluton, RG72! Kial ne "Kabo Deĵnjov", kiel aperas sub la bildoj de Kabo Deĵnev? --Dominik (diskuto) 05:15, 15 sep. 2016 (UTC)Reply

Vi pravas, do mi korektis kaj alinomis.--RG72 (diskuto) 05:22, 15 sep. 2016 (UTC)Reply

Faxaflói redakti

Estimata kolego! Unue mi deziras danki vin pro grasliterigo de la artikolnomo; mi miras, kiel mi povis forgesi pri tio. Sed kial vi aldonis la artikolon al la kategorio Fjordoj? Ne ĉiuj islandaj golfoj estas fjordoj; longo de fjordo multoble superas ĝian larĝon, sed longo de Faxaflói superas ĝian larĝon proskimume duoble (vidu mapon). Rilate la kategorion Geografio de la Atlantiko, unue mi ege dubas pri neceso de la difina artikolo antaŭ la nomoj de la oceanoj, due mi dubas pri neceso de tiu kategorio ĉar preskaŭ ĉiuj artikoloj en Atlantiko estas pri ĝia geografio. Gamliel Fiŝkin 05:44, 18 sep. 2016 (UTC)Reply

Ne dankinde, kara. Mi klopodas laŭeble mallarĝigi kategoriigon de la artikoloj, ĉar plejmulto da uzantoj neglektas tion. Ĉi-foje mi simple sekvis kategoriojn de alilingva (laŭmemore la angla) vikio. Do ŝanĝu se vi konsideras tion eraro.--RG72 (diskuto) 06:40, 18 sep. 2016 (UTC)Reply
La kategorion Fjordoj mi el la artikolo forigis, ĉar tio estas evidenta eraro; dankon pro la atentigo pri la angla versio de la artikolo: tie mi anstataŭis la kategorion Fjords of Iceland per Bays of Iceland. Sed rilate Atlantikon (pri difina artikolo kaj pri kategoriigo) mi dubas kaj demandas vian opinion. (Mi ne esploris viajn spertojn en la ruslingva Vikipedio, sed en Vikipedio en Esperanto ne estas danĝere malkonsenti kun nekonata administranto.) Gamliel Fiŝkin 17:30, 18 sep. 2016 (UTC)Reply
Mi ne estas administranto, kara, kaj eĉ se jes, mi ne estus kverelema kaj arbitra, kredu min ;) Mi uzis la kategorion kun la artikolo, ĉar ĝi estas uzata en la artikolo Atlantiko, do mi simple sekvis la jam ekzistantan tradicion, ĉar mi ne estas lingvisto. Tamen en la angla vikio tiu nomo ankaŭ estas uzata kun la difinita artikolo, do evidente tio estas normo. Rilate Kategorio:Geografio de la Atlantiko mi inklinus plu uzi ĝin ĉar kvankam nun ĝi kovrus la tutan enhavon de la pli supra Kategorio:Atlantiko, post iom da tempo povus aperi kategorioj rilataj al aliaj aferoj kiel Historio de la Atlantiko, Faŭno/Floraro de la Atlantiko, Konstruaĵoj/Kabloj en la Atlantiko, ktp.--RG72 (diskuto) 03:30, 19 sep. 2016 (UTC)Reply

Nikolai Noskov redakti

Saluton kara RG72! Mi ne scias Esperanto, sed vi faru la ordon: vi povas fari en via lingvo Esperanto artikolo pri muzikisto Nikolai Noskov? Se vi faras tiun artikolon, mi estos tre dankema! Dankon! --92.100.28.180 16:23, 18 sep. 2016 (UTC)Reply

Saluton! Ufff, mi klopodos sed apenaŭ mi povus komenci antaŭ semajnfino.--RG72 (diskuto) 03:31, 19 sep. 2016 (UTC)Reply
Kara RG72, nun vi povas fari la artikolo pri la kantisto Philip Kirkorov kaj roko muzikisto Nikolai Noskov? Se vi faros tiujn artikolojn, mi estos tre dankema al vi! Dankon! --89.110.14.70 14:56, 24 sep. 2016 (UTC)Reply

Vundiĝis - estis vundita redakti

Saluton! Ĉi tiuj vortoj havas similajn sencojn, ĉu ne? Kio estas la diferenco? Dosiero:金-oracle.svg Oppashi   Rakontu 12:54, 27 sep. 2016 (UTC)Reply

Saluton! Mi ne trovas la vorton vundiĝi en Reta Vortaro kaj mi ne havas PIV submane. Tamen eĉ se tia formo ekzistas laŭ mia opinio estas diferenco inter ili. Vundiĝi signifas ke la ago estas fakte aŭ simbole farita de la aĵo mem (la pordo fermiĝis, la kapo turniĝis ktp), dum tiu klasika signifas ke iu ekstera forto faris tion (iu fermis la pordon, iu turnis la kapon ktp). Se policano stumblis kaj falis, eble oni povus diri ke li vundiĝis (ĉar li mem stumblis, falis kaj batis la korpon kontraŭ io). Ĉi-foje eksplodis bombo kaj ĝiaj splitaĵoj aŭ aerpremo aŭ fajro vundis la policanojn, ili mem nenion faris por tio, do estis ne subjektoj sed objektoj de tiu ago. Pro tio mi supozas ke ili ne vundiĝis, sed estis vunditaj.--RG72 (diskuto) 13:23, 27 sep. 2016 (UTC)Reply

Kirkorov redakti

Kara RG72, vi povas fari la artikolo en Esperanto pri la rusa kantisto Philipp Kirkorov, Ani Lorak, Sergey Lazarev, Grigori Leps aŭ Valery Meladze? Se vi faros tiujn artikolojn, mi estos tre dankema al vi! Dankon! --92.100.209.100 16:26, 1 okt. 2016 (UTC)Reply

malgrandegaj kategorioj redakti

Saluton RG72. Mi vidis vin ŝanĝi kategoriojn de Johann-Strauß-Monumento.[3] Tamen, mi kontraŭus krei multajn tro etajn kategoriojn.

Tiuj kategorioj estas nur por Johann-Strauß-Monumento. Eble post 10 jaroj ili estus utilaj, sed ne nun. Ĉu vi volus uzi estantajn kategoriojn (Kategorio:Monumentoj ka), sed ne kreus kategoriajn ĝermetojn? Dankon pro via atento. Amike,--Salatonbv (diskuto) 09:00, 4 okt. 2016 (UTC)Reply

Saluton kara. Mia vikipedia sperto montras ke prefere oni tuj starigu sistemon ol poste pliordigu la kaoson. Nun en eo-vikipedio regas vera kaoso rilate kategoriojn kaj tio speciale bedaŭrindas ĉar po plejmulto da esperantistoj nia lingvo ne estas denaska, do ofte ili klopodas trovi bezonatajn informojn ne per vortoserĉado, sed logike - pere de kategorioj. Mi opinias ke ni devas jam nun agi kiel "plenkreskaj" vikioj (kiel tiuj en la angla, germana, hispana, rusa) kaj starigi logikan sistemon de la kategorioj. Tiuj menciitaj de vi ne estas malgradaj, sed nur ne plenigitaj nun, ĉar ĵus aperintaj. Tamen mi tute certas ke se iu esploros jam ekzistantajn artikolojn li sendube trovos centojn aŭ milojn da ili taŭgaj por esti enkategoriitaj tie. Memoru ke plejparto da homoj ne scias krei sistemojn, ili kapablas nur uzi ilin. Resumo: mi opinias ke ni devas krei logikan kategorian sistemon kaj sekvi ĝin. Samtempe ni metu la jam ekzistantajn artikolojn al tiuj kategorioj. Sen tio eo-vikipedio estos ridinda kaĉo apenaŭ praktike uzebla.--RG72 (diskuto) 07:33, 7 okt. 2016 (UTC)Reply

Germanio redakti

Saluton. Vi metis en artikolo de la semajno averton pri ebla forigo de statuso, kio jam aspektis malbele precize en artikolo de la semajno. Okazis baloto, neniu apogis vin kaj tri kontrauxis; pasis unu semajno. Cxu ne oni povas forigi la averton?--176.100.201.15 07:58, 5 okt. 2016 (UTC)Reply

Se la reguloj postulas tion, jes, kion fari?--RG72 (diskuto) 12:59, 7 okt. 2016 (UTC)Reply

Request redakti

Greetings.

Could you create the article en:Azerbaijani literature in Esperanto?

Thank you.

Administrantiĝo redakti

Saluton! Mi proponis min kiel administranton de Vikipedio ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon!

Dankon por vian paciencon redakti

Mi ne scias kiel respondi en mia diskutpaĝo, do mi faras respondon ĉi tie. Mi tute forgesis pri la ligiloj al aliaj lingvoj, do dankon por via help pri ili. Mi esperas, ke mi ne fariĝos ŝarĝon por vi estontece. Ni bone kunlaboru!

Ne dankinde kara. Kaze de bezono vi ĉiam estas bonvena ĉi tie. Sukceson!--RG72 (diskuto) 05:07, 3 jan. 2017 (UTC)Reply

Mercervaroj redakti

KaraRG72, mi dankas vin ke vi revidis mian novan artikolon Mercervaroj kaj ĝojas ke vi ne trovis grandan eraron. — Mi pensas ke vi estas kiu metis la noton Bonvolu diskuti pri la proponata regulo «Supozu bonajn intencojn» sed bedaŭrinde mi ne scias kion ĉi tiu signifas. Kion fari? Bonvolu klarigi min. Dankon. --Elkágyé (diskuto) 07:51, 11 feb. 2017 (UTC)Reply

Ne dankonde pri la redakto, kara. Rilate la ligilon mi ne scias kion diri - tion faris iu alia. Sukceson!--RG72 (diskuto) 07:53, 11 feb. 2017 (UTC)Reply

Kirko redakti

Se vi interkonsentis (https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Kirko), kial vi plu aldonas mislingvaĵon de aliulo (Kategorio:Kirkoj...). Oni devas sarki tiujn fuŝaĵojn paŝo post paŝo.Narvalo (diskuto) 08:06, 1 mar. 2017 (UTC)Reply

Pli bone estas havi fuŝe nomitan kategorion ol neniun, ĉar tio jam nun faciligas serĉadon kaj poste alinomadon.--RG72 (diskuto) 10:55, 1 mar. 2017 (UTC)Reply

Bajanovka redakti

Ĉu vi povus korekti ankaŭ en la rusa vikipedio?: "Название происходит от русского слова «баюн» — говорун, рассказчик, любитель баек."Narvalo (diskuto) 18:08, 3 mar. 2017 (UTC)Reply

Farite.--RG72 (diskuto) 05:19, 4 mar. 2017 (UTC)Reply

Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo redakti

Saluton Stanislavo! Multan dankon pro la artikolo Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo. Tiu okazaĵo kaŭzis grandan ŝokon en Francio, kie televido abunde raportis pri ĝi. --Dominik (diskuto) 04:42, 4 apr. 2017 (UTC)Reply

Ne dankinde kara. Mi preferus neniam verki tiaĵojn, sed se ili okazas homoj almenau sciu kio vere okazis de la plej fidindaj fontoj. Esperanto ebligas al ni eviti propagandajn filtrilojn, do ni profitu tion.--RG72 (diskuto) 04:44, 4 apr. 2017 (UTC)Reply

Noĥĉoj kaj Noĥĉio redakti

Kara Stanislavo,

Kiel mi klarigis en la noto pri mia aldono, la nomoj kun la radiko noĥĉ- estas jam plurfoje uzitaj (ekzemple, de jardekoj en la bulteno "Etnismo" de IKEL) kaj ili aperas en PIV. Dio liberigu min je kreado de novaj nomoj. Cetere, mi forigis nenion, nur kompletigis la artikolojn. Amike,

Susomoinhos (diskuto) 07:46, 15 apr. 2017 (UTC)Reply

Bone, mi komprenas. Kvankam Guglo-serĉo montras ke evidente noĉĥoj estas uzata nenie krom Etnismo, dum la ĉeĉenoj estas vaste uzata.--RG72 (diskuto) 11:01, 15 apr. 2017 (UTC)Reply
Indus meti referencon en la artikolon ĉeĉenoj pri la uzo de la malpli uzata vorto noĉĥoj en Etnismo, ĉar tie la informo vidatus. ThomasPusch (diskuto) 09:26, 2 nov. 2017 (UTC)Reply

Dankon! Obrigado! Gracias! Thank you! redakti

=D Gustavo.bng (diskuto) 03:35, 26 jul. 2017 (UTC)Reply

"Jean-Louis Thouard" redakti

Kara lasu min fini la artikolon "Jean-Louis Thouard" antaŭ korekti. Mi estis skribanta kiam vi korektis , mi perdis mian tutan laboron. kore

Ĉu? Vaŭ, pardonon kara.--RG72 (diskuto) 15:48, 28 aŭg. 2017 (UTC)Reply
Mia sugesto: sekvan fojon metu en redaktatan artikolon la ŝablonon Redaktas. Tio avertos aliajn uzantojn.--RG72 (diskuto) 16:33, 28 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Magnatoj redakti

Saluton! Mi forigis "Magnatoj" el "Hungaraj nobeloj", pro tio ke nur la subkategorio "Hungaraj Magnatoj" estas Hungaraj nobeloj, ne la tuto de ĉiuj Magnatoj ĝenerale. - Amike, Moldur (diskuto) 17:01, 2 sep. 2017 (UTC)Reply

Hm, evidente vi pravas. Dankon pro la klarigo!--RG72 (diskuto) 05:21, 3 sep. 2017 (UTC)Reply

Administraj Rajtoj redakti

Kara amiko post la sukcesa baloto mi ĵus atribuis al vi administrajn rajtojn. Mi dankas por via preteco kaj bonvenigas vin kiel kunlaboranto. Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:17, 2 sep. 2017 (UTC)Reply

Dankegon!--RG72 (diskuto) 05:22, 3 sep. 2017 (UTC)Reply

Forigo de ŝablono redakti

Saluton RG72! La 20-an de oktobro, vi forigis la ŝablonon "Informkesto kanto/koloro" - tamen pluraj ŝablonoj inkluzivas ĝin. Vidu [4]. Mi jam korektis kelkajn kiuj uzis ĝin, ekz. {{Informkesto futbalteamo}}. --Dominik (diskuto) 07:25, 25 okt. 2017 (UTC)Reply

Ĉu? Terure. Mi vidis ke delonge ĝi estis markita kiel forigenda, do supozis ke temas pri la afero jam decidita, sed ne plenumita. Pardonon, sekvan fojon mi estos pli singarda.--RG72 (diskuto) 07:27, 25 okt. 2017 (UTC)Reply
Mi jam riparis ĉion. Iuj el la koncernataj ŝablonoj havis neniun rilaton kun {{Informkesto kanto}}. --Dominik (diskuto) 07:49, 25 okt. 2017 (UTC)Reply
Ĥaoso, ĉie ankoraŭ regas ĥaoso... Dankon pro via atento!--RG72 (diskuto) 07:51, 25 okt. 2017 (UTC)Reply

Aviceno redakti

Saluton. Mi supozas, ke vi aŭ Dominik metis tiun artikolon kiel ADLS. Kiam ĝi aperas en mallongaj linioj, la persa nomo aperas fuŝe. En la plena artikolo ĝi aperas en ordo, sed mi ne kuraĝas interveni ĉar tiuj arabliteraj vortoj fuŝege funkcias en latinlitera sistemo.--kani (diskuto) 22:56, 30 okt. 2017 (UTC)Reply

Tion faris ne mi, sed nun laŭ miaj observoj ĉio funkcias glate.--RG72 (diskuto) 06:18, 31 okt. 2017 (UTC)Reply

la vikipedia artikolo pri vi mem redakti

Kara Stanislavo, en la vikipedia artikolo pri vi mem aperas ruĝa ligilo pri bonfara fonduso Esperanto en Evoluo, en kiu aktivas vi. Mi supozas ke vi plej proksimas al informoj kaj referencoj, por fari vikipedian tekston pri ĝi. Se vi hezitas mem enretigi la artikolon, ĉar vi mem estas implikita, vi povus ankaŭ sendi la tekston retpoŝte al mi, kaj mi respondecus enretigi ĝin - sed ĉiukaze mi pensas ke vi plej bonas kunskrapi la informojn. Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 09:17, 2 nov. 2017 (UTC)Reply

Vi pravas. Jam delonge mi planis fari tion, sed ĉiam prokrastis. Mi klopodos verki ĝin ĝis mia forveturo al ferioj dimanĉe.--RG72 (diskuto) 09:19, 2 nov. 2017 (UTC)Reply

Kategorio pri Gvadalaharo redakti

Jes, tio okazas ĉar la dua nenecesa estas simple Gvadalaharo, ĉar tio en la hispanaj lingvo kaj administra divido povass referenci kaj al la provinca ĉefurbo kaj al la provinco mem. Ankaŭ en la hispana lingvo ĉiam estas tiu ambigueco, kaj tiele ni devas precizigi Gvadalaharo mem, aŭ Gvadalaharo Gvadalaharo, aŭ Gvadalaharo urbo, kiam temas pri la urbo. Tamen, reveninte al la afero, mi supozas, ke vi sugestas ke estu nur unu el tiuj du kategorioj, do por la venontaj mi nuligos en la ripetata ŝablono kategorion Gvadalaharo kaj lasos Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro. Mi faros ankoraŭ kelkajn dekojn. Se vi konsideras necesa nuligi same en la jam faritaj artikoloj, vi povas libere fari tion. Dankon.--kani (diskuto) 10:25, 2 dec. 2017 (UTC)Reply

Dankon kara. Vi certe pli bone orientiĝas en la hispanaj aferoj, mi nur deziris atentigi vin pri eventuala malĝustaĵo. Poste mi esploros iom pli.--RG72 (diskuto) 10:30, 2 dec. 2017 (UTC)Reply

Lingvaĵo kaj Kvalito redakti

Saluton. Jes, dankon pro la konsiloj. Mi ŝatas krei artikolojn sed bedaŭrinde ne sciias tro kiel bone uzi retaĵojn kiel ŝablonojn aŭ informkestojn. Ŝajnis komplikaj kiel aĵoj. Sed mi amus legi iujn ajn rekomendojn el vi. Dankon denove! Esperantisto941 (diskuto) 03:47, 13 dec. 2017 (UTC)Reply

Nedankinde kara! Mi mem alfrontis tiajn malfacilaĵojn post aliĝi al la projekto. Sed kun diligenta laboro kaj helpo de aliaj vikipediistoj ĉio solveblas. Sukceson denove!--RG72 (diskuto) 03:50, 13 dec. 2017 (UTC)Reply

Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj redakti

Saluton, RG72. Eble vi povas helpi alian uzanton kiel administranto: Jŭs mi vidis ke nova uzanto Theomanou petis patrolantrajton en julio 2017. Mi legis liajn redaktojn, kaj li sufiĉe redaktis plurajn artikolojn kun plenumaj kontentoj. Bedaŭrinde, neniu ne interesis pri tio ĝis nun, do mi pensas ke vi povas helpi kvalifiki lin. Flugkapitano (diskuto) 11:30, 14 dec. 2017 (UTC)Reply

Saluton kara! Bona ideo, mi esploros.--RG72 (diskuto) 13:08, 14 dec. 2017 (UTC)Reply

Leontium redakti

Dankon pro la plibonigo de la artiklo pri Leontium.Babar2006

Ne dankinde kara. Sukceson!--RG72 (diskuto) 16:36, 1 jan. 2018 (UTC)Reply

Salono (muziko) redakti

Ĉu vi kreos kategorion "Salono (muziko)"? Se jes, estas bone, se ne, la ruĝa ligilo ne utilas. Mi je unua rigardo nur kalkulis du artikolojn en tia eventuale kreinda kategorio, kaj hezitis krei ĝin... Sed probable mi ne rigardis ĉie... ThomasPusch (diskuto) 10:44, 6 jan. 2018 (UTC)Reply

Jam kreita kaj espereble plenigota, ja multaj specimenoj de tiu ĝenro aperas ĉiujare ;)--RG72 (diskuto) 10:46, 6 jan. 2018 (UTC)Reply

Reĝoj de Bavario ktp. redakti

Dankon ke vi respektis la enkategoriajn alidirektilojn dum via movado! Moldur (diskuto) 13:07, 16 jan. 2018 (UTC)Reply

Ne dankinde kara, tio estas nia komuna laboro.--RG72 (diskuto) 13:41, 16 jan. 2018 (UTC)Reply

Kategorioj redakti

Saluton. Mi vidas ke delonge vi zorgas pri kategorieco de artikoloj kaj jam konstatis ke multaj el la artikoloj kiujn mi ĵus metis en Vikipedion aperas jam en aliaj kategorioj. Plej ofte vi bone faras vian taskon kaj tio helpos la trovon de tiuj artikoloj ligitaj al aliaj similtemaj, dankon pro tio. Sed lastatempe mi vidas ke vi aldonas kategoriojn kiuj restas ruĝe, tio estas restas nekreitaj. Laŭ mia kompreno, tio utilas al nenio. Krome kelkaj el tiuj estas tute fuŝaj, kiel Detruitaj romkatolikaj preĝejoj en RomoSankta Petro por Antikva baziliko Sankta Petro. Eble tie estas nur simple mikso de du diversaj. Ĉiuokaze mi petas plian zorgon kaj ne aldoni ruĝajn kategoriojn, ĉar tio malbeligas la artikolon. Dankon.--kani (diskuto) 17:53, 17 jan. 2018 (UTC)Reply

Saluton kara! Vi pravas, lastatempe (pli ĝuste lastahore) aperis kelkaj ruĝaj kategorioj, sed tio estas provizroa afero. Mi redaktas per mia oficeja komputilo, sed pro sekurecaj limigoj tie ne eblas aldoni intervikiojn, pro kio mi preferas dividi laboron je du etapoj: en la oficejo mi skizas kategoriojn en artikolo kaj post reveni hejmen kreas ilin, aldoninte intervikiojn. Nun estas ege okupita en oficejo kaj revenas hejmen malfrunokte, do ne ĉiam havas tempon por krei novajn kategoriojn rapide. Mi ĵus faris tion en parto de la artikoloj kaj daŭrigos morgaŭ. La dua rimarkigo vere estas mia fuŝo, kaŭzita je manko de vertikala streko kaj tuj korektita.--RG72 (diskuto) 18:00, 17 jan. 2018 (UTC)Reply

Charlotte Gainsbourg redakti

Saluton Stanislavo! Ŝajnas al mi, ke Charlotte Gainsbourg ludis en alia samtitola filmo Norman (2017) ol tiu pri kiu vi aldonis eksteran ligilon al ŝia artikolo (ŝajne de 2010). Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 08:38, 21 jan. 2018 (UTC)Reply

Fakte mi eraris, ja temas pri la sama filmo, vi estis prava aldoni ligilon. Mi mem ne spektis tiun filmon. --Dominik (diskuto) 08:47, 21 jan. 2018 (UTC)Reply

Louis-Jean Calvet redakti

Saluton. Vi metis averton pro forigo en tiun artikolon, ĉar iam estis ia problemo kun supersignoj. Nun ĉio estas en ordo kaj oni petas plutenon de la artikolo. Mi krome petas tujan forigon de la averto, ĉar temas pri artikolo de novulo en Vikipedio kiu povas esti malproksimigita anstataŭ allogita. Mi opinias, ke oni ne devas atendi unu semajnon, ĉar je tiu artikolo ni riskas gravan perdon. Dankon.--kani (diskuto) 21:56, 22 jan. 2018 (UTC) Saluton kara! Vi pravas, do mi faris tion. Dankon pro via laborego!--RG72 (diskuto) 06:28, 23 jan. 2018 (UTC)Reply

Kategorio:Literaturaj verkoj laŭ lingvoj redakti

Mi ne malplenigis similajn kategoriojn, sed nure ĉi tiun. En ĝi troviĝis nur unu subkategorio, kaj ja klare videblas, ke oni enmetas tiutemajn kategoriojn en kaj artikolojn en la ĝeneralan Kategorio:Literaturo laŭ lingvoj. --Lohengrin (diskuto) 14:33, 30 jan. 2018 (UTC)Reply

Portalo:Pedofilio redakti

@RG72: Bonvolu, mi bezonas vian helpon. Fama aktivulo al favoro de pedofilia[5] disvastigis milojn da ekskuzoj al krimo, mensogaj informoj, kreis multajn netaŭgajn artikolojn kaj ili estis forigitaj de la tuta projekto, krom en ĉi tiu ĉi tie en Esperanto. Mi ne scias, ĉu estas kunlaborado fare de la moderantoj, sed ĉiuj liaj artikoloj estas protektitaj ĉi tie. Ĝi estas ŝlosita en ĉiuj aliaj lingvoj.

PeioR = Pangea[6] 189.54.145.230 05:11, 31 jan. 2018 (UTC)Reply

Nova kategorio redakti

Saluton! Mi ne povas pluredakti "Kategorio:Artistkolonioj en Hungario", la artist. laux landoj restis rugxa, sed estas ekzemple rumanaj. --Crosstor (diskuto) 11:16, 1 feb. 2018 (UTC)Reply

Literaturaj verkoj laŭ lingvoj redakti

Mi vidis ke vi antaŭ monato kreis novan kategorion "Literaturaj verkoj laŭ lingvoj". Tamen ĝis nun ĝi tute malplenas, kaj krome ĝi atendas kroman kategorion "verkoj laŭ lingvoj", ne ekzistantan (eble por kunligi ekzemple la kategorion "filmoj laŭ lingvoj"). Ĉu vi intencas plenigi ĝin? 18:46, 1 feb. 2018 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Mi neniam kreas malplenajn kategoriojn. Ĝi estis malplenigita de alia uzanto antaŭ kelkaj tagoj kaj mi demandis lin pri kialo. Lia klarigo legeblas supre en mia diskutpaĝo kaj ne konvinkis min. Do mi plenigis ĝin aldoninte al aliaj kategorioj, jam ekzistantaj laŭ ĝenerala logika skemo de nia vikipedio.--RG72 (diskuto) 10:06, 3 feb. 2018 (UTC)Reply

Kolombio redakti

Saluton. Bonvolu kontroli la historipaĝon de la artikoloj kiujn vi deziras modifi. Mi ne ĉiam povas rapide meti la averton redaktata kaj vi jam okazis kelkaj redaktajn konfliktojn ĉar vi modifas kategoriojn, foje ne ĉiam nepre necese, dum mi ankoraŭ kreas la artikolojn. DAnkon.--kani (diskuto) 12:38, 2 feb. 2018 (UTC)Reply

Bone kara, mi faros. Kiam mi vidas avertoŝablonon mi neniam redaktas.--RG72 (diskuto) 12:40, 2 feb. 2018 (UTC)Reply

Pardonon, kara, mi klopodos eviti tion. RG72 (diskuto) 02:01, 10 feb. 2018 (UTC)Reply

Salfarejo La grande saline de Salins-les-Bains redakti

Dankegon Stanislavo pro via helpo por plibonigi niajn artikolojn. Mi estas tre kontenta ricevi helpon el Siberio per esperanto. kore. Emmanuel.

Ne dankinde kara. Daŭrigu!--RG72 (diskuto) 05:15, 18 feb. 2018 (UTC)Reply

Trovorto redakti

Dankon ĉar vi aldonis la kritikon. Mi volas atentiĝigi la paĝon.--73.252.167.210 23:02, 18 feb. 2018 (UTC)Reply

Hispana Enlanda Milito redakti

Saluton. Tiu artikolo iam ricevis vian averton por forigo de la elstara statuso. Fakte estas paĝo por baloti tion, sed kun malmulta uzado dum jaroj. Post multe da tempo mi venis al ĝi, pliampleksigis kaj korektetis ĝin, bluigis ĉiujn ruĝajn ligilojn kaj nun ĝi estas laŭ mi en kondiĉo pluesti elstara. Do, mi petas kontakton inter la iamaj intervenintoj RG72 kaj Tlustulimu por forigi la averton kaj la balotpaĝon. Aŭ daŭrigi la diskutadon. Dankon.--kani (diskuto) 23:16, 25 feb. 2018 (UTC)Reply

Pierantonino Berté redakti

Hi RG72. Could you please take care of this request of renaming? The article in Italian wiki has the correct name "Pierantonino Berté" with acute accent, as you can see in his obituary too, I think also this wiki should correct the name. Thank you in advance!

Thanks for correcting the name inside the page! However, I think I didn't explain myself well: I wanted to ask you to remane the page, that is to move it to "Pierantonino Berté" (as you did with "Kategorio:Rusiaj filmoj" for example) because I can't. May you do it please?

I did it)))--RG72 (diskuto) 13:36, 11 mar. 2018 (UTC)Reply

Dankon :-)

Forigindaj dosieroj redakti

Ĉi tiu kategorio plenas je dosieroj, kiuj estas jam dumlonge forigindaj. Ili nun troviĝas en Vikimedia Komunejo. Eble vi povas forigi ilin. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:12, 24 mar. 2018 (UTC)Reply

Vaŭ, kioma rubujo! Mi faros baldaŭ.--RG72 (diskuto) 12:14, 24 mar. 2018 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Amaro Pargo redakti

Saluton, dankon pro plibonigo de la artikolo Amaro Pargo.

Tamen, estas eraro en la naskiĝtago en la dosiero. Amaro Pargo naskiĝis la 3-an de majo, ne la 30-an de aprilo.

Eraro:

  • Naskiĝo 30-an de aprilo 1678 en La Laguna
  • Morto 14-an de oktobro 1747 (69-jara) en La Laguna
  • Ŝtataneco Hispanio
  • Profesio korsaro, komercisto, moneylender
  • Lingvoj hispana lingvo

Korektu:

  • Naskiĝo 3an de majo 1678 1678 en La Laguna
  • Morto 14-an de oktobro 1747 (69-jara) en La Laguna
  • Ŝtataneco Hispanio
  • Profesio korsaro, komercisto, moneylender
  • Lingvoj hispana lingvo

Salutoj.--87.223.93.146 08:05, 6 apr. 2018 (UTC)Reply

Saluton kara! Hm, tiuj informoj aperis aŭtomate post kiam mi metis ŝablonon "informkesto homo". Evidente tiuj datumoj troviĝas en iu centra datumbazo. Se vi certas pri ili, mi provos korekti.--RG72 (diskuto) 09:22, 6 apr. 2018 (UTC)Reply

Jes, mi certas.--87.223.93.146 11:54, 6 apr. 2018 (UTC)Reply

Jordan Peterson redakti

Saluton kara, vi tre grandanime aldonas ruĝliterajn nomojn de neekzistantaj kategorioj, ekzemple al la ĵus kreita teksteto Jordan Peterson. Mi ne certas ĉu ĉio kio ekzistas en la multe pli granda angla vikipedio estas kopienda al la esperantlingva, sed ja konscias ke vi ankaŭ principe saĝe juĝas tiun demandon. Sed mi ĵus nur sukcesas laŭ via ruĝlitera "postulo" krei la novajn kategoriojn "kanadaj kristanoj" kaj "norvegdevenaj kanadanoj", be havas tempon por pli da, kaj petas vin mem krei la tri mankajn ĝis-nun-neekzistantajn kategoriojn. Alikaze mi preferus nevidigi ilin per redaktaj krampoj <!-- ... -->. 09:35, 6 apr. 2018 (UTC)

Saluton! Mi kreas nur etan parton de la kategorioj, kiujn uzas la angla vikio, certe multe pli granda. En la oficejo mi ne povas pro teknikaj kialoj aldoni intervikiojn, do preferas krei novajn kategoriojn post reveni hejmen. Do atendu kelkajn horojn kaj ĉio solviĝos.--RG72 (diskuto) 09:38, 6 apr. 2018 (UTC)Reply

Miaj kontribuoj redakti

Saluton. Ĉu vi povas kontroli miajn kontribuojn, ĉu? - Felecita (diskuto) 16:06, 12 apr. 2018 (UTC)Reply

Saluton kara! Mi kontrolis, ĉio estas en ordo. Mi nur devas memorigi al vi, ke oni prefere kreu novajn sekciojn post kiam haveblas enhavo por ili. Se ankoraŭ mankas referencoj kaj eksteraj ligiloj, oni prefere ne faru respektivajn sekciojn, ĉar malplenaj ili estas senutilaj kaj aspektas ne tre bele. Dankon pro viaj kontribuoj!--RG72 (diskuto) 16:21, 12 apr. 2018 (UTC)Reply
Dankon. Ĉu vi povas kontroli ĉi tion, bonvolu? - Felecita (diskuto) 17:33, 12 apr. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Artikoloj pri urboj en ruslando redakti

Saluton, RG72. Mi hodiaŭ vidis, ke vi aldonis la ŝablonon {{informkesto urbo}} al multaj artikoloj pri urboj en Ruslando. Ĉar la ŝablono ja aŭtomate transprenas koordinatojn el Vikidatumoj, estus bone aldoni almenaŭ la parametron regiono-ISO=RU, por ke ne plu aperu la mondomapo, sed mapo de Ruslando. Krome estus bone, anstataŭigi la ŝablonon {{koordinatoj gm}} per la pli taŭga {{koordinato}}. Ekzemplo por tia ŝanĝo estas Kurtamiŝ‎. Krome mi tie eĉ aldonis la ŝablonojn {{lang-ru}} kaj {{lang}}, por marki rusajn nomojn. Tio gravas por blindaj uzantoj de la vikipedio, kiuj ja uzas programon, kiu legas la tekston por ili. Alie ĝi fuŝus la rusajn nomojn. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:03, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Dankegon pro tiu atentigo, kara. Mi tute stultas pri komputikaj aferoj, do nun mi almenaŭ scios kion fari en tiuj kazoj.--RG72 (diskuto) 16:40, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Kategorio redakti

Saluton! Mi nun trovis pli ĝustan vorton vitralisto anstataŭ vitroartisto. Se vi konsentas, vi povas alinomi la kategoriojn Hungaraj vitroartistoj al Hungaraj vitralistoj. --Crosstor (diskuto) 07:51, 14 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Kategorioj redakti

Saluton. Ĉu vi metas novajn kategoriojn en artikoloj kaj lasas ilin ruĝe? Mi scias ke la kategorioj kiujn mi metas estas foje tro ampleksaj kaj tiuj de originaj artikoloj estas pli precizaj, sed se vi malaperigas funkciantajn kategoriojn kaj anstataŭigas ilin per ne funkciantaj kategorioj, mi ne vidas la progreson.--kani (diskuto) 07:52, 23 apr. 2018 (UTC)Reply

Pro teknikaj kialoj mi ne povas meti intervikiojn je mia oficeja komputilo kaj mi preferas ne krei kategoriojn sen intervikioj. Do mi redaktas en la oficejo kaj kreas novajn kategoriojn vespere, post reveni hejmen.--RG72 (diskuto) 07:54, 23 apr. 2018 (UTC)Reply

Aristotelo redakti

Saluton. Aristotelo estas havenda artikolo. Iam iu faris teknikajn ŝanĝojn en la blazono. Rezulte malaperis la redaktita enkonduko: Aristotelo estas greka filozofo ktp., kaj anstataŭe aperis aŭtomata enkonduko kiu tie aperas tute fuŝa. Ĉu iu povas solvi tiun fuŝaĵon? Estas dekomenca makulo en tre bonkvalita artikolo proponita al elstara statuso. Mi sendis tiun averton al la Teknikejo kaj krome al la nuraj du vikipediistoj kiuj intervenis en la artikolo post mi, nome DidCORN kaj RG72. Ĉu iu el vi scias ion pri tio? --kani (diskuto) 19:45, 29 apr. 2018 (UTC)Reply

Saluton! Mi supozas ke tio okazis post redakto fare de Moldur. Rigardu redaktohistorion de la artikolo, mi nun ne havas komputilon submane .

DEFAŬLTORDIGO redakti

Estimata! Vi aldonis DEFAŬLTORDIGO al Karl Marx. Sed tio estas tute nenecesa, pro tio ke jam enestas ŝablono "vivtempo", kiu jam enhavas la funkcion de DEFAŬLTORDIGO. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:08, 30 apr. 2018 (UTC) Ĉu? Mi vidis ke tio ne funkcias, sed eble mi eraris. Korektu se vi povas. Mi estas for de komputilo.Reply

Kial vi forigis du redaktojn de mi? redakti

Saluton, [7] senkomenta forigo, kial? La glacirompilo memkompreneble troviĝu en kategorio "glacirompiloj", kaj "nuklepelita" estas pli ĝusta vorto ol "atompelita". Taylor 49 (diskuto) 10:26, 25 maj. 2018 (UTC)Reply

Saluton! Mi nuligis viajn redaktojn, ĉar vi forigis kategoriojn Kategorio:Glacirompiloj de Rusio, Kategorio:Glacirompiloj de Sovetunio kaj Kategorio:Atomaj glacirompiloj, kion mi konsideras malĝusta afero, ĉar ili estas logikaj kaj haveblas en aliaj vikipedioj.--RG72 (diskuto) 10:36, 25 maj. 2018 (UTC)Reply
Almenaŭ la kategorio nomiĝas Nuclear-powered icebreakers, ne Atomic icebreakers tie. Kaj Kategorio:Glacirompiloj de Rusio (ĉu ne estu "Rusujo"?) kaj Kategorio:Glacirompiloj de Sovetunio estas nur ridinda nenecesa naciismo. Ĉu Kategorio:Glacirompiloj ne sufiĉas? Taylor 49 (diskuto) 12:30, 25 maj. 2018 (UTC)Reply

1. Se vi konsideras nomon de kategorio malĝusta vi povas lanĉi diskuton pri tio en respektivaj paĝoj. Arbitre forigi ĝin estas neakceptebla afero.

2. Kategorioj laŭ landoj estas ne ridindaĵo kaj tute evidente ne naciismo, sed normala praktiko uzata en ĉiuj vikipedioj.

3. Se vi vidos artikolon Rusio kaj respektivajn kategoriojn, vi vidos ke ili ĉiuj uzas tiun vortoformon, ne Rusujo. Estus strange kaj nepraktike uzi malsamajn formojn de la sama landonomo en kategorioj.--RG72 (diskuto) 13:40, 25 maj. 2018 (UTC)Reply

Vi denove nuligis mian redakton: [8]. Kio malbonas kun havi la glacirompilon en kategorio Glacirompiloj?
2. Vere, sed la "normala praktiko" estas rekte malutila kaj ofte kaŭzas kvereladon: ĉu Tajpeo troviĝu en la Urboj_de_TajvanoUrboj_de_Ĉinio? Ĉu Tanggula_fervoja_stacio estu Tibetlanda aŭ Ĉinlanda fervorjstacio? Ĉu Jalto estu Ruslanda aŭ Ukrainlanda urbo? ktp ... Ĉu Kurdolando (Kurdujo, Kurdistano, ...) ekzistas aŭ rajtas ekzisti [9] [10]? Taylor 49 (diskuto) 2018-Jun-04 12:15

1. Se intermiksi ĉiujn kategoriajn nivelojn, la tuta sistemo perdos iun ajn sencon. Pro tio oni ne faras tion ankaŭ en aliaj vikipedioj, nek en similaj klasifikaj sistemoj de bibliotekoj ktp.

2. Tiaj problemoj maloftas kaj solveblas tre simple: Vikipedio sekvas la pozicion de Unuiĝintaj Nacioj. Foje kiel kompromisa solvo oni metas rilatajn artikolojn al ambaŭ kategorioj. Tiel ekzempole oni faras pri Krimeo.--RG72 (diskuto) 12:16, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Ne necesas "intermiksi ĉiujn kategoriajn nivelojn", sed oni metu ĉiujn glacirompilojn en kategorion Glacirompiloj, aŭ ĉu tio malbonas? Taylor 49 (diskuto) 12:21, 4 jun. 2018 (UTC)Reply
Tio malbonas, ĉar tio kontraŭas ĝeneralan principon surbaze de kiu estas aranĝita la tuta kategoria arbo. Laŭ tiu logiko ekzemple ĉiuj usonaj sciencistoj estu listigitaj en Kategorio:Sciencistoj kaj Kategorio:Usonaj sciencistoj kio estas nelogika, do neakceptebla.--RG72 (diskuto) 12:33, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Legu bazajn konsilojn al redaktantoj Helpo:Kategorio#Uzu_la_plej_specifan.--RG72 (diskuto) 12:44, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Dankon. "Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas laŭsekse.". Bone. Oni ne dividu laŭsekse. Eble oni ne dividu laŭnacie. Oni povas dividi glacirompilojn laŭ pelteknologio (vaporaj, dizelaj, nukleaj), produktinto, hejma haveno aŭ maro aŭ simile. Eble la malfeliĉa glacirompilo "Arktika" estas sendube Ruslanda, sed ekzemple urboj Jalto aŭ Vilniuso ne estas. Krom tio ne bonas nuligi redaktojn senkomente kun "Etikedo: Rollback". Taylor 49 (diskuto) 12:56, 4 jun. 2018 (UTC)Reply
Mi jam tediĝis de tiu sensenca diskuto. Legu regulojn kaj sekvu ilin. Se vi konsideras ilin malbonaj — proponu ŝanĝojn al la komunumo. Ne decas rompi regulojn nur surbaze de personaj preferoj aŭ malŝatoj. Kaj mi ignoras la vortojn pri Vilnuso kaj Jalto kiel tute ne rilatajn al la temo kaj fakte nekompreneblajn, ĉar mi neniam menciis tiujn ĉi urbojn.--RG72 (diskuto) 13:05, 4 jun. 2018 (UTC)Reply
Vi dufoje senkomente nuligis mian redakton kun "Etikedo: Rollback". Taylor 49 (diskuto) 14:01, 4 jun. 2018 (UTC)Reply
Komenti siajn agojn estas rajto, ne devo.--RG72 (diskuto) 16:52, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Dankon! redakti

Mi volas danki pro via zorgema laboro favore al la kvalito en Vikipedio, aparte per kompletigo de artikoloj per aldono de la koncernaj kategorioj. Mi ofte forgesas enkategoriigi miajn novajn artikolojn/ĝermojn! Sudastelaro (diskuto) 23:29, 26 maj. 2018 (UTC)Reply

Ne dankinde, kara. Ni havas komunan laboron kaj ĉiu kontribuas laŭeble. Sukceson al ni!--RG72 (diskuto) 04:38, 27 maj. 2018 (UTC)Reply

Ĉu mi rajtas rekte eldoni novan artikolon? redakti

Estimata vikipedisto:

Mi jam eldonis rekte ĉi tie la artikolon Frateco (Aragona Esperanta Societo), kiu estis plibonigita ĉefe de Kani kaj de vi mem, sed kiel novulo, mi ne scias ĉu tiam mi agis bone aŭ ne. Legante ĉion mi pensis, ke mi rajtis rekte eldoni artikolon, sed ĉar poste mi havis tre gravajn problemojn farante pli malpli same en la hispana Wikipedia (kiujn baldaŭ estos bone solvitaj ĉefe danke al bibliotekistino Mar del Sur), mi ne volus misagi denove kaj tial mi demandas al vi:

Unue: ĉu mi povas rekte kopii mian lastan eldonon en la provejo por ekkomenci novan artikolon, kiun aliaj (ekzemple vi mem) devos plibonigi? Provizore antaŭ ĉiu referenco aperas vertikala linio | post la sageto orientita supren, kiujn oni devus forigi (same kiel la simboloj [ kaj ] en la referenco al libro de Ubieto).
Due: se tio estas malpermesita afero (mi tute ne scias pri tio post legi kaj relegi avertojn) mi petas al vi, ke vi bonvolu klarigi al mi, kiel mi devus agi, ĉar al mi ne ŝajnas serioza afero konservi antaŭajn eldonojn mezfaritajn, aŭ kun gravaj misfaroj, eĉ kelkaj dulingvaj.

Atendante vian respondon, mi faros nenion antaŭ bone scii, kiel oni konvenas agi ĉi tie.

Salutojn el historia regiono Aragono (pli ol dekdujarcenta), ĉe Hispanio.

Saluton kara! Mi jese respondas al ĉiuj viaj demandoj. Certe vi rajtas rekte verki artikolojn en Vikipedio. Se vi vidas ke mankas al vi tempo por fini ĉion tuj, vi povos konservi duonverkitan artikolon aldoninta supre ŝablonon {redaktata}. Tiel ĉiuj scios ke vi ne fuŝis, sed simple plu laboras pri tiu artikolo. Ankaŭ vi povas verki ĝin unue en via provejo (mi mem kutime tion faras) kaj poste ĝin publikigi. Aldonu laŭeble pli detalajn kategoriojn (vi povas konsulti tiucele ĝiajn alilingvajn versiojn, se ili jam ekzistas) kaj intervikiojn. Se vi havos demandojn, vi ĉiam povos turni vin al mi aŭ aliaj vikipediistoj. Sukceson!--RG72 (diskuto) 14:29, 31 maj. 2018 (UTC)Reply

Dank' al vi, mi jam havas Vikipedian paĝon. redakti

Estimata:

Vidante vian Vikipedian retpaĝon, mi kopiis vian unuan paragrafon, poste mi faris kelkajn ŝanĝojn, kaj jen! Mi nun havas Vikipedian paĝon, malgraŭ ke mi estas ĉi tie tute novulo.

Salutojn el Hispanio. Al mi ŝajnas preskaŭ nekredeble vidi la grandega kvanto de artikoloj, kiujn vi verkis aŭ plibonigis. Sendube vi estas nelacigebla retlaboranto.

--SFPC48 (diskuto) 15:35, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Dankon pro viaj afablaj vortoj, kara. Ĉu vi scias, ke kiam mi venis al Vikipedio antaŭ dek jaroj mi same kopiis ies paĝon?))) Jes, kion fari, tio ŝparis al mi tempon. Nun mi koncentriĝis ĉefe je prizorgado de la kategorioj kaj almenaŭ supraĵa reviziado de la novkreataj artikoloj, do mankas al mi mem tempo por verki. Esperebele iam. Mi resalutas la varman Hispanion, kie loĝas vere nelacigebla heroo de nia projekto Kani — homo, kiu evidente vikipediumas 25 horojn tage. Bonan laboron, hispanoj!--RG72 (diskuto) 16:51, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Saluton el ateliero redakti

Saluton. Ni sesope laboras en ateliero por plantoj kaj Vikipedio. Inter ni estas kelkaj novuloj. Bonvolu ne aldoni hodiaŭ kategoriojn aŭ tuŝi la artikolojn eĉ se ne estas la averto redaktata por eviti redaktokonflikton. Rigardu ĉiam la historion kaj atendu horojn aŭ eĉ unu tagon por fari ion ajn. Dankon.--kani (diskuto) 10:51, 15 jun. 2018 (UTC)Reply

Krome bonvolu ne forigi jam metitajn kategoriojn.--kani (diskuto) 10:56, 15 jun. 2018 (UTC)Reply
Bone, senprobleme.--RG72 (diskuto) 11:05, 15 jun. 2018 (UTC)Reply

Alinomendaj artikoloj redakti

Mi vidas, ke vi traktis kelkajn titolŝanĝojn, kiujn mi proponis, sed ne ĉiujn. La artikoloj Aŭtomobilo, Kontraŭjudismo kaj Lombardujo jam dum respektive 16, 10 kaj 3 monatoj uzas titolojn kontraŭ la oficialaj reguloj de Vikipedio pri artikolonomoj: "Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.". Mi petas, ke vi traktu ankaŭ tiujn artikolojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:50, 4 jul. 2018 (UTC)Reply

Mi alinomis du lastajn, sed ne Aŭtomobilo, ĉar pri tiu artikolo mi ankorau ne vidas interkonsenton ene de la komunumo kaj sen tio mi opinias alinomon malprava.--RG72 (diskuto) 16:01, 4 jul. 2018 (UTC)Reply

Dank' al vi pro alinomigo de pluraj artikoloj redakti

RG72, mi dankas al vi pri la alinomado de l'artikoloj kiel mi petis.--DidCORN la 11-a de julio 2018, 13:25 (UTC)

Ne dankinde, kara.--RG72 (diskuto) 10:31, 12 jul. 2018 (UTC)Reply

Dank' al vi pro la kiosko por Kamiel Bulcke redakti

Dankon al vi por via helpo. Mi baraktas ofte kun kioskoj kiuj troviĝas en alilingvaj versioj de artikoloj en Vikipedio. Ĉu vi akceptas ke mi estonte avertu vin denove por helpi kun kioskoj ?--Alifono (diskuto) 18:09, 21 jul. 2018 (UTC)Reply

Ne dankinde, kara. Se vi deziras aldoni informokeston al iu artikolo simple metu en la unua alineo jenon: {{{informkesto homo}}} (po du krampoj ambaŭflanke, ja mi aldonis la trian por ke ĝi videbliĝu nun). Se vi havos problemojn, kontaktu min senhezite.--RG72 (diskuto) 06:07, 22 jul. 2018 (UTC)Reply

Bitoko redakti

Mi ne konsentas pri la movo de Bitoko al Bajto. Vi diras, ke bajto estas pli ofte uzata, sed donas neniun citaĵon. Ĉar "bajto" estas neologismo kaj anglismo, laŭ mi la ĉefa paĝo devus resti "bitoko". Ĉu vi havas citaĵojn de via kredo? La PMEG preferas bitoko anstataŭ bajto:

Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj baziĝas sur la duuma nombrosis- temo uzata en komputiloj: KILO = 210, MEGA = 220, GIGA = 230. Ekz.: kilobito = “mil bitoj” aŭ “1024 bitoj”, megabitoko = “miliono da bitokoj” aŭ “1.048.576 bitokoj”, gigabitoko = “miliardo da bitokoj” aŭ “1.073.741.824 bitokoj”. Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC (“International Electrotechnical Commission”, “Internacia Elektroteknika Komisiono”) ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraŭ estas sufiĉe malofte uzataj: KIBI° = 210, MEBI° = 220, GIBI° = 230, TEBI° = 240, PEBI° = 250, EKSBI° = 260. Ekz.: kibibito = “1024 bitoj”, mebibitoko = “1.048.576 bitokoj”, gibibitoko = “1.073.741.824 bitokoj”. —PMEG 15.0.1 provizora pĝ. 684

Neoeinstein (diskuto) 02:29, 15 aŭg. 2018 (UTC)Reply

Mi proponas daŭrigi la diskuton ĉe Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Bitoko_→_Bajto--RG72 (diskuto) 02:31, 15 aŭg. 2018 (UTC)Reply

Občina redakti

Kara kolego, estas konvene rimarki, ke Slovakio ne estas Slovenio. Bonvolu alporti viajn redaktojn al sia originala stato. Dankon tre multe. Vere sincere. --JaKoRa (diskuto) 11:05, 9 sep. 2018 (UTC)Reply

Evidente mi estas inter homoj, kapablaj konfuzi Aŭstrion kaj Aŭstralion))) Nepardonebla konfuzo, des pli ke mi jam vizitis Slovakion. Korektite!--RG72 (diskuto) 11:08, 9 sep. 2018 (UTC)Reply
Iu el ni povas moki. Dankon pro redonu la originalan version. Vere sincere.--JaKoRa (diskuto) 11:26, 9 sep. 2018 (UTC)Reply

Mi lernas. redakti

Saluton. Mi ankoraŭ lernas Esperanton. Mi pardonpetas pro la eraroj kiujn mi faras. Dankon.--JaKoRa (diskuto) 12:02, 10 sep. 2018 (UTC)Reply

Saluton kara! Ne pardonpetu, ja tio estas natura afero. Mi mem ekredaktis kiam mia lingvonivelo estis ege modesta kaj certe ĝis nun foje eraras. Gravas lerni kaj perfektiĝi kaj same pardoneme reagi al alies eraroj kaj korektoj. Amike.--RG72 (diskuto) 12:06, 10 sep. 2018 (UTC)Reply

Kopirajta malobservo redakti

Ĉu vi ankaŭ povas rigardi ĉi tiun diskuton? Ĉiuj tiuj dosieroj jam dum tro longa tempo estas sen kopirajto-ŝablono. {{Dosiero sen kopirajta ŝablono}} diras, ke dosiero estu forigita jam post 7 tagoj, sed intertempe jam pasis monatoj... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:48, 18 sep. 2018 (UTC)Reply

Vaŭ, multe la purigendaj aferoj... Bone, mi legos kaj klopodos kontribui. Necesas pliordigi tiun ĥaoson.--RG72 (diskuto) 06:14, 19 sep. 2018 (UTC)Reply

Bonvolu. redakti

Saluton, bonvolu skribi kiel bati la ŝablonon "Laboro" antaŭ la nova artikolo - Tiam ankaŭ enmetu la "Tradukadon" ŝablonon ĉe la fino de la artikolo. - Mi ankaŭ devas scii kiel enmeti taŭgan "Infobox" en la artikolon. - Dankon pro la respondo. Vere sincere.--JaKoRa (diskuto) 12:25, 20 sep. 2018 (UTC)Reply

Saluton! Ĉio ĉi estas sufiĉe simpla afero.
  • Por informi ke tiu artikolo ankoraŭ estas prilaborata metu redaktata en {{}}.
  • Por artikolo pri loĝloko (urbo, vilaĝo ktp) metu en ĝia komenco informkesto urbo|regiono-ISO=RU en {{}}. Ne gravas, ĉu temas pri urbo aŭ vilaĝo, ĉiam devas esti tiu frazo. Ŝanĝiĝas nur landokodo fine de ĝi. Mi metis RU (Rusio), vi povas meti HU se temas pri Hungario, GB por Britio ktp. Plena listo de landokodoj troveblas ĉi tie.
  • Por artikolo pri homo metu informkesto homo en {{}} kaj ĉio aperos aŭtomate.
  • Por informi pri fonto de via tradukaĵo el alia vikipedio metu fine de artikolo Tradukita|lingvo= |artikolo= en {{}}. Kontraŭ lingvo skribu ĝian kodon (fr por la franca, en por la angla ktp, plena listo troveblas ĉi tie) kaj kontraŭ artikolo skribu nomon de la fonta artikolo.

Sukceson!--RG72 (diskuto) 12:41, 20 sep. 2018 (UTC)Reply

dankon, Mi studos ĝin kaj provos iom post iom. Certe ĝi volos. Dankon.--JaKoRa (diskuto) 15:04, 20 sep. 2018 (UTC)Reply

Malfaro de forigo redakti

Ĉu vi povas malfari la forigon de la paĝoj Ŝablono:Flago kaj Ŝablono:Flago/dokumentado. Mi akcidente proponis la malĝustajn paĝojn por forigo, la alidirektiloj konfuzis min. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:36, 23 sep. 2018 (UTC)Reply

Plenumite.--RG72 (diskuto) 09:49, 23 sep. 2018 (UTC)Reply

Občina Vuzenica redakti

Saluton, kara kolego. La mapo en tiu informilo estas tute malĝusta. Rekomendus repagi la mapon, kiu jam estis tie. Dankon. Vere sincere. --JaKoRa (diskuto) 19:17, 25 sep. 2018 (UTC)Reply

Eĉ la mapo en la informkesto en Občina Apače estas malĝusta. Forigu ambaŭ el viaj mapoj. Dankon tre multe.--JaKoRa (diskuto) 19:23, 25 sep. 2018 (UTC)Reply

ŽIBERCI redakti

Kara kolego, dankon pro enmeto de la infobox en la artikolon "Žiberci". Ĝi estas bela, sed denove la mapo ne pravas. Estas konvene forigi ĝin aŭ enmeti la ĝustan mapon tie. Dankon. Vere sincere. --JaKoRa (diskuto) 17:40, 27 sep. 2018 (UTC)Reply

Ĉu nun ĝi estas ĝusta?
Jes, estas nun. Dankon. - Bonvolu diri al mi, kiel la infobox faras? Dankon--JaKoRa (diskuto) 18:00, 27 sep. 2018 (UTC)Reply
Tiu ŝablono prenas informojn el la centra datumbazo, komuna por ĉiuj viki-projektoj. Do simple metu {informkesto urbo|regiono-ISO=SI} (en duoblaj figurkrampoj) kaj aperos informkesto por Slovakio.

Irlanda Milito de Sendependeco redakti

Saluton. Dankon pro aldono de kategorioj sed bonvolu ne lasi ilin ruĝaj. Dankon.--kani (diskuto) 08:54, 29 sep. 2018 (UTC)Reply

Ne dankinde, kara. Certe mi bluigos ilin. Foje mi redaktas per la oficeja komputilo kie mi ne povas aldoni intervikiojn, do mi atendas ĝis veni hejmen.--RG72 (diskuto) 08:56, 29 sep. 2018 (UTC)Reply

Rivero Mislinja redakti

la rivero fluas ?

Sendube.--RG72 (diskuto) 06:55, 2 okt. 2018 (UTC)Reply

Svaroĵiĉo redakti

Dankon pro viaj korektoj!

Mi korektis la artikolon kaj aldonis citaĵon. Bonvolu revizi ĝin.

--Idolano (diskuto) 10:26, 7 okt. 2018 (UTC)Reply

Ne dankinde, kara kolego. Farite.--RG72 (diskuto) 10:30, 7 okt. 2018 (UTC)Reply
Dankon ree. :) --Idolano (diskuto) 10:38, 7 okt. 2018 (UTC)Reply

Permespeto por roboto redakti

Antaŭ preskaŭ du semajnoj mi petis permeson por havi specialajn rajtojn por mia roboto. Ĉu vi povas rigardi la permespeton kiun mi faris kaj voĉdoni/komenti? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:50, 9 okt. 2018 (UTC)Reply

Farite.--RG72 (diskuto) 02:50, 10 okt. 2018 (UTC)Reply

Erara kategorio redakti

Saluton. Vi kreis eraran kategorion Kategorio:Roluloj de Shakespearean, anstataŭ Kategorio:Roluloj de Shakespeare. Bonvolu ŝanĝi tion. Mi ne certas ĉu mi scias fari tion sen lasi la eraran.--kani (diskuto) 18:20, 11 okt. 2018 (UTC)Reply

Nu, mi kreis la ĝustan kategorion; estas via vico nuligi tiun eraran.--kani (diskuto) 19:00, 11 okt. 2018 (UTC)Reply

Občina Litija redakti

Saluton, kara kolego. Mi pensas, ke la mapo, kiun mi aldonis, estas pli taŭga ol la en la informilo. Se vi konsentas kun mi, mi petus, ke vi interŝanĝu ilin. Dankon.--JaKoRa (diskuto) 19:10, 15 okt. 2018 (UTC)Reply

Saluton, kara. Senprobleme, mi markis tiun version kiel kontrolita. Mi nur sugestas al vi ne forigi la informkeston, ĉar ĝi enhavas automate renovigeblajn informojn, inkluzive tiujn pri loĝantaro ktp. Restu la du mapoj, senprobleme.--RG72 (diskuto) 02:40, 16 okt. 2018 (UTC)Reply
Saluton, kara. Dankon pro via respondo. Mi ne volas ion forigi, mi lasos ĝin al vi. Varma saluto.--JaKoRa (diskuto) 07:29, 16 okt. 2018 (UTC)Reply

Togo redakti

Ĉu vi povas ŝanĝi la nomon de la artikolo Togo (vesto) al Togo. Neniam estu interkrampa vorto, kiam ne necesas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:06, 19 okt. 2018 (UTC)Reply

Mi samopinias. Farite.--RG72 (diskuto) 14:08, 19 okt. 2018 (UTC)Reply

José Antônio Aparecido Tosi Marques redakti

Kara RG72, dankon por la helpo ci tiu pago!!! Rei Momo (diskuto) 14:34, 31 okt. 2018 (UTC)Reply

Ne dankinde, kara! Nura aldoneto))--RG72 (diskuto) 14:38, 31 okt. 2018 (UTC)Reply

Ligilo al Telegram-diskutejo ĉe la ĉefpaĝo redakti

Ĉu vi povas korekti la ligilon al la Telegram-diskutejo ĉe la paĝo Ŝablono:Ĉefpaĝo/Enkonduko? La ĝusta ligilo estas https://liberascio.telegramo.org/. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:34, 5 nov. 2018 (UTC)Reply

Farite.RG72 (diskuto)

Korekto de titolo redakti

Ĉu vi povas korekti la titolon de la paĝo molo? Ĝi jam dum preskaŭ du monatoj estas fuŝita. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:40, 23 nov. 2018 (UTC)Reply

Farite.RG72 (diskuto)
Kaj ĉu vi ankaŭ povas korekti la titolon de la paĝo molmaso, ĝi estu "molmaso" por kohereco kun la ĉefa artikolo molo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:13, 24 nov. 2018 (UTC)Reply
Farite.RG72 (diskuto)

Kreo de artikolo 'Facundo Freitas'. redakti

Saluton, mi kreus la artikolon 'Facundo Freitas', kiam mi vidis, ke vi forigis ĝin, en la klarigo, ke vi metis mankantajn artikolojn en aliaj vikioj, pri tio, kion mi serĉis. Mi trovis artikolon en Vikipedio en galego (lingvo de Hispanio). Mi alfiksis la ligilon por demandi vin, se mi povas krei ĝin aŭ ĝi estos forigita. Dankon kaj konsideras. https://gl.wikipedia.org/wiki/Facundo_Freitas

Mi forigis la artikolon pro tri jenaj kialoj: 1. Mankas sufiĉaj pruvoj ke koncerna persono havas enciklopedian signifon. 2. Mankon de tiu signifo pruvas la fakto, ke tiu artikolo mankas aŭ estas forigita el aliaj vikioj. 3. Lingvaĵo estas tre malperfekta, evidente ĝin kreis persono, kiu ne parolas Esperanton kaj nur uzas maŝintradukadon.RG72 (diskuto)

Akvokolekta areo kaj rivero redakti

Saluton, pardonu min. Vi kreis kategoriojn pri akvokolektaj areoj en riveroj. Mi redaktis ĝin kiel rivero en akvokolekta areo, ĉar mia hejma vikipedio uzas tian manieron. Nun mi vidas, ke aliaj vikipedioj uzas vian manieron kaj aliaj uzas mian manieron. Laŭ mi mia maniero estas pli bona, ĉar reala rivero situas en sia akvokolekta areo. Kion vi pensas pri tio? --LiMr (diskuto) 17:42, 29 nov. 2018 (UTC)Reply

Saluton, kara! Hm, eble vi pravas. Mi sekvis modelon uzatan en la rusa vikipedio, sed en la angla ekzistas inversa. Mi persone pretas akcepti iun ajn, necesas nur unueco tiukampe.RG72 (diskuto)
Mi pensis pri tio. Kiel regiono ĉirkaŭ urbo enhavas či tion regionan urbon, tiel akvokolekta areo enhavas riveron. Do mi decidis, ke mi sekvos anglan modelon (same mian ĉeĥan). Commons ne estas unueca. --LiMr (diskuto) 18:09, 5 dec. 2018 (UTC)Reply
Bone, do ankau mi sekvos ĝin.RG72 (diskuto)

Občina Trzin redakti

Kara kolego, la mapo, kiun vi aldonis al Občina Trzin, montras la lokon de la urbo en Svedio, sed ne en Slovenujo. Ĉu ĝi povus esti fiksita? - Dankon.--JaKoRa (diskuto) 09:24, 28 dec. 2018 (UTC)Reply

Saluton kara! Farite.RG72 (diskuto)
Reiri al la uzanto-paĝo de "RG72/2009-2018".