Sala tektoniko estas specifa formo per kiu reveliĝas faltaj dislokiĝoj de la sedimenta tavolo de la terkrusto. Ĝi aperas danke al specifaj reologiajen ecoj de la salaj tavolaroj, interalie danke al ties malalta plasteco.

Ekzemplo de la sala tektoniko. Montoj apud Salzgitter, Malsupra Saksio, Germanio

Riveliĝo redakti

Sala tektoniko riveliĝas forme de etaj blovaĵoj (tiel nomataj salokusenoj), salaj diapiroidoj (kupolformaj levaĵoj kiuj havas pli dikajn salokernojn, sed ne trapikis supersalajn tavolojn), salaj diapiroj (kupoloj kun salaj kernoj, trapikintaj supersalajn tavolojn), salaj muroj kaj antiklinaloj (foje kun salkupoloj supre), kiuj etendiĝas dekojn, foje pli ol centon da kilometroj. Diametro de la salkupoloj povas esti de kelkaj ĝis kelkdekoj da kilometroj. Volboj de la salkupoloj ofte estas disbatitaj de forĵetaĵoj kaŭzitaj de disetendiĝo, do estas komplikigitaj per grabenoj.

Faktoroj redakti

Ĉefaj faktoroj de la sala tektoniko estas:

  • la gravitacia (elmergiĝo de salo de sub kovrintaj ĝin pli densaj sedimentaĵoj — tion kaŭzas mekanismo de la inversigo de la densecoj);
  • la tektona (horizontala kunpremiĝo).

Ofte la faktoroj funkcias samtempe.

La gravitacia faktoro (formiĝo de la salkusenoj, diapiroidoj kaj diapiro-kupoloj) speciale oftas en depresioj ene de platformoj. Salo ekfluas kaj koncentriĝas en kerno de salaj strukturoj se dikeco de supersalaj sedimentaĵoj atingis kelkcent metrojn. La tektona faktoro ĉefe riveliĝas en la eksteraj zonoj de la orogenezoj kaj en iliaj antaŭaj kaj intermontaj fleksejoj.

Zonoj redakti

La ĉefaj zonoj de la sala tektoniko estas:

  • riftoj kaj paleoriftoj (aŭlakogenoj): la kontinentaj (la Jensejo-Ĥatanga aŭlakogeno, Viluja aŭlakogeno), interkontinentaj (rifto de la Ruĝa maro), perikontinentaj (la okcidenta bordo kaj subakva rando de Suda Atlantiko en Afriko);
  • la superriftaj profundaj sinekizoj (la Ĉekaspia);
  • la antaŭaj fleksejoj (la Antaŭbajkala, Antaŭurala);
  • la intermontaj fleksejoj (la Transkarpata en Ukrainio);
  • la eksteraj zonoj de la orogenezoj (la Cordillera Oriental en Kolombio).

Aĝo redakti

La ĉefaj salaj tavolaroj de la mondo formiĝis en ediakaro-kambrio, devonio, permio-triaso, supra ĵurasio, oligoceno-mioceno.

Nafto kaj gaso redakti

Preskaŭ ĉiuj areoj de la sala tektoniko estas naftogasaj. Hidrokarbonaj kuŝejoj subiĝas al pintoj kaj deklivoj de la salkupoloj kaj al subsalaj stukturoj. En la lasta kazo la salaj tavolaroj servas kiel altefika ekrano (kovrilo), protektanta la hidrokarbonajn kuŝejojn kontraŭ detruo.

Literaturo redakti

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Соляная тектоника // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 417–418. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti