i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sciuro la kolektanto de nuksoj!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo (diskuto) 18:46, 14 apr. 2016 (UTC)Reply

Germana Vikilibroj redakti

Multaj dankoj (oder wie es heißen muss) für deine Korrektur auf Germana Vikilibroj. Uns fehlen noch eine Reihe von Übersetzungen (ab Kapitel 35). Die früheren Hauptautoren lassen sich leider fast nicht mehr sehen. Das Buch Esperanto ist schon weit fortgeschritten. Damit wir es wirklich als fertig bezeichnet können, wäre es sehr schön, wenn du dir die eine oder andere Übersetzung vornehmen könntest.

Ich schreibe dir hier, weil ich nicht weiß, ob du die globalen Benachrichtigungen (Enhanced notifications) aktiviert hast; ansonsten können wir über de-Wikibooks kommunizieren. -- Besten Dank für deine Hilfe und frohes Schaffen! Juetho (diskuto) 14:55, 15 apr. 2016 (UTC)Reply


Pliocena muskardeno redakti

Mia kontribueto estas ne dankinda tamen dankon pro via mesaĝo. --Verdulo (diskuto) 17:59, 18 apr. 2016 (UTC)Reply

Saluton sciuro redakti

Saluton kaj bonvenon en nia Vikipedio, jam iuj vin bonvenigis. Mi ĵus ĵetis rigardon al via plej lasta nova kontribuo (Spato (mineralo)) kaj konstatas, ke fakte vi bezonas ankoraŭ grandan helpon kaj lingvan lertiĝon, precipe rilate al "akuzativo", kaj la uzado de "ig" (aktiva formo) kaj "iĝ" (malaktiva formo). Mi jen korektis la du unuajn frazojn: Spato estas malnova minekspluata aŭ mineralogia termino, kiu estas uzata por kristaloj, kiuj havas facile rimarkeblajn surfacojn. Spato facile rompiĝas aŭ fendiĝas en rombajn, kubajn aŭ lamenarajn fragmentojn kun glata brila surfaco. (komoj necesas inter subordigitaj frazoj, spato rompiĝas [rompas estas transitiva verbo]), kaj rompiĝas en pecojn (akuzativo, kiu esprimas direkton, staras ankaŭ post prepozicio, kiu ne jam mem esprimas direkton).

Do mi instigas, ke vi eble petos spertan homon kontroli nuntempe viajn kontribuojn (certe en fejsbuklisto vi trovos iun) kaj tiel vi rapide lertiĝos. Estas grave, ke en Vikipedio estos lingve korektaj kontribuoj. Mi nun ne havas la tempon korekti vian tutan kontribuaron, sed mi konstatas, ke nuntempe ja viaj kontribuoj bezonos ankoraŭ grandan perlaboradon. Do mi petas vin, dum vi ankoraŭ estas komencanto, ke vi bonvolu aldoni la ŝablonon {{Polurinda}}* al ĉiuj novaj artikoloj, kiujn vi verkis kaj al ĉiuj artikoloj, al kiuj vi esence kontribuas. DidiWeidmann (diskuto) 20:04, 24 apr. 2016 (UTC)Reply

  • Tiel aspektas:

DidiWeidmann (diskuto) 20:04, 24 apr. 2016 (UTC)Reply

Saluton DidiWeidmann, dankon pri la viaj atentigoj. Ĉu mi povas diri, kie mi trovas iun, kiu kontrolas miajn kontributojn? (Mi ne havas Fejsbukon k.s.) --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 08:36, 25 apr. 2016 (UTC)Reply