Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Spato rilatante al mineralo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon ''Spato'' en botaniko.

Spato estas malnova minekspluata aŭ mineralogia termino kiu estas uzata por kristaloj, kiuj havas facile rimarkeblajn surfacojn. Spato facile rompiĝas aŭ fendiĝas en rombajn, kubajn aŭ lamenarajn fragmentojn kun glata brila surfaco.

Kristaloj de kalcito kaj fluorito de la Elmwood Mine en Tennessee

La diversaj spataj mineraloj estis historia termino inter ministoj kaj alkemiistoj por ajna nemetala mineralo similaj kiel gipso.

Inter ministoj la termino "spato" nuntempe estas ofte uzata sole por esprimi ajnan brilan kristalan substancon. Plejofte, spato priskribas facile fendeblajn, iomete kolorajn nemetalajn mineralojn kiaj feldspato, kalcitobarito. Barito (BaSO4) — la ĉefa fonto de bario — estas ankaŭ nomata "peza spato"[1] (greke barys (βαρύς) signifas "peza"). Kalcito ofte formas "hundodentajn spatajn" (angle dogtooth spar) kristalojn kiuj estas trovitaj en druzoj kaj kavernoj.

Formiĝo subakve redakti

Ĝenerale, spato formiĝas subakve, aŭ en freata zono, aŭ sube de nivelo de grunda akvo, la esenca loko kie plej kavernoj formiĝas, aŭ en starantaj akvotruoj. Se kaverno estas superakvata kaj akvotruoj formiĝas, superakvas stalaktitoj, formiĝo konata kiel "botelaj brosoj" (angle bottlebrushes) povas formiĝi. Mineralaj konsistantaj je jonoj en la akvo, plejmulte kalcitogipso, sed kelkfoje eĉ halito, kvarco kaj fluorito, estas sedimentataj laŭlonge de miloj de jaroj, konstruante unu sur la alian.

Formiĝo en la aero redakti

Kelkfoje, spato formiĝas en la aero pro solvaĵoj elfluetintaj el la kavernaj muroj aŭ tra poraj sedimentoj. Se ĝi estas kreskinta en la aero, spato estas ofte farita de gipsoselenito. Kelkfoje ĝi formiĝas kiel malgrandaj pingloj troviĝantaj en sedimentoj. Aliaj spatoj povus esti trovataj sur la pintoj de gipsa lustroj.

Fontoj redakti

Notoj redakti