DruzoGeodo estas kavo en petro, kiu povas esti plenigita per kristaloj de diversaj specoj. En la druzo la vando de la kavo estas kovrita per kristaloj, en la geodo kontraŭe la tuta ena spaco estas plenigita per kristaloj.

Druzo de ekstere kaj de interne
du esperantistaj infanoj kun amiko esplorantaj samaltajn dekorajn ametistajn druzojn

Ekesto redakti

En kavaĵojn ekestintajn per vulkanaj procezoj, enpenetras mineraloriĉa akvo, kio dum longa tempo rezultigas formiĝon de kristaloj.

Kiel ekzemplo servas la supra bildo, kiu montras globoforman druzon kovritan de ametistoj el Meksiko (diametro proksumume  8 cm). En Brazilo oni trovas grandegajn druzojn plenaj el ametistoj kun pli ol du metroj en diametro.