i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Verdulo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 17:48, 25. Apr 2005 (UTC)

Verdulo 17:24, 5. Maj 2005 (UTC)

Unufrazajn difinojn bonvolu aperigi en ReVo.

Kara viki-kolego, pli-malpli hazarde mi vidis vian rimarkigon sur la ĉefpaĝa diskutpaĝo pri "ekipo". Nu, povas tre esti, ke "la nova vortaro Nederlanda - Esperanto" donas "ekipo" kiel tradukon de "anaro" (pri ŝipo, aviadilo), sed mi nomus tion malbona. Aliaj lingvoj ĉiuhore faras tiajn, pardonu, stultaĵojn. Esperanto ne faru.

PIV2 diras, ke "ekipi" estas verba radiko kaj signifas "provizi iun aŭ ion per ĉio necesa por la difinita funkcio". Konsekvence ĝi diras, ke ekipo estas la "ago ekipi kaj ties rezulto". La "anaro" do estas eble parto de la "ekipaĵo", sed tre malgranda. Mi ne vidas, kiel iu, kiu scias nur la bazan signifon de "ekipi", povus eltrovi tiun signifon.

Mi komprenas, ke la vortoj "ŝipanaro" kaj (precipe) "aviadilanaro" (avianaro) ŝajnas al vi tre longaj. Sed tio ne igu nin simple transpreni francajn vortojn, se la koncerna radiko havas jam alian signifon. Mi estas principe tolerema al novismoj, se iu deziras ilin, sed ili enkonduku novajn vortojn, ne donu novajn signifojn al ekzistantaj vortoj. Tio igas la lingvon malpli facile komprenebla.

Nomoj ĉe ZEO-oj redakti

Kara Verdulo, versxajne, mi trovis tiun nomon en la libro "Monumente al Esperanto". Plej amike, NicoRay (diskuto) 14:49, 18 okt. 2016 (UTC)Reply

Se ni bezonas koncizan vorton, mi povus imagi, ke ekzemple Claude PIRON proponus "istaro". Konciza, preciza, sen-novisma. Iom nekutima. Kaj do?

Sincere, Umberto 17:27, 6. Aŭg 2005 (UTC)

Dankon pro via atentigo üri "vir/homekipo". Mia eldono de PIV 2002 mencias nur "virekipi", do verbon, kiu ja estas tute alia afero; la klarigo estas "provizi ŝipon per ŝipanoj". Ĉar "ekipo" estas la "ago ekipi", "homekipo" do estus la "ago provizi per homoj", sed ne tiuj homoj mem. Ilin oni povus nomi "homekipaĵo", ĉar "ekipaĵo" estas laŭ PIV la "aro de ĉiuj iloj destinitaj por..."; do homekipaĵo estas la "aro de ĉiuj deĵorantoj destinitaj por ...". Mi ne insistas je tiuj PIV-aj difinoj, sed pri logika derivado de la baza signifo de "ekipi", kaj ĝin mi ne vidas en tiu vortouzo. Sed pri tio eblas malsamopinii; la principon de "neceso kaj sufiĉo" de sufiksoj kelkaj interpretas pli strikte kaj kelkaj malpli.
Eble mi foje provu la uzon de mia spontanea ideo "istaro". Ĝi unue impresis min nekutima, sed je relego jam ŝajnas pli familiara. Amike, Umberto 17:22, 7. Aŭg 2005 (UTC)


Mi ĝojas, ke vi ankaŭ same verdas kiel mi, rilate al la renoviĝanta energio. Legu mian trad. Toyota Prius Narvalo 15:37, 5. Sep 2005 (UTC)

Muelejoj redakti

Kara Verdulo, dankon pro via konsento. Eble ĉiuj lingvoj de la mondo povas permesi al si, nomi ajnan ventmotoron, ekz. ventpumpilon, muelejo; kaj en parola Esperanto mi eĉ ne kontraŭus tian uzon (ja ne nepre tuj oni rekonas la diferencon); sed en esperanta enciklopedio necesas certa precizeco. Bone, ke tiurilate ni interkonsentas. Sincere, Umberto 18:41, 15. Sep 2005 (UTC)

Bonvolu vidi mian komenton pri tiu ĉi temo ĉe la diskutopaĝo de Umberto. --Haruo 08:47, 18. Sep 2005 (UTC)
Mi vidis vian artikolon pri pseŭdomuelejo. Tre interesa ideo! – Umberto 18:27, 18. Sep 2005 (UTC)

Upload redakti

GFDL requires that you mention the original author/uploader when you upload pictures from other wikipida. Please add. E.g. Dosiero:Stroopwafels.jpg 82.210.115.172 20:56, 15. Nov 2005 (UTC)

Feliĉan Novan Jaron redakti

Feliĉan Novan Jaron, karulo. Roberto 11:55, 1. Jan 2006 (UTC)

Bildoj el aliaj vikipedioj redakti

Saluton Verdulo!

La bildo pri la situo de Suda Afriko, kiun vi alŝutis, jam ekzistas en la komunejo (http://commons.wikipedia.org/). Sufiĉas, ke oni uzu la tiean nomon de la bildo en la ligilo (ĉi-tiel: [[Dosiero:LocationSouthAfrica.png]]). --Schuetzm 19:18, 27. Feb 2006 (UTC)

Wagner redakti

Saluton. Ĉu vi konsentas kun la nuna (provizora) formulo kiun mi redaktis pri Vagnera antisemismo ? Plej --Ssire 12:28, 24. Nov 2006 (UTC)

Saluton, mi rigardis artikolojn pri birdoj, kaj vidis tie multfoje skribitajn nomojn se speciojn per granda litero, ekz. Blua paruo (intere en la teksto). Ĉu esperante tio estas korekte? Mi fakte volis forigi majusklojn kaj skribi malgrandajn literojn, sed ne certas, sed tamen, oni ne skribas alianj speciojn tiamaniere? Hm, kion ni faru? Amike, Vesna--90.157.147.240 13:13, 7. Mar 2007 (UTC)

Re :) redakti

En la okazo, mi sugestas skribi la nomojn en artikoloj per malgranda litero. Latine oni skribas unuan nomon majuskle kaj duan ne. Ĉu vi konsentas ke ni korektas tion?--Printempo 13:29, 7. Mar 2007 (UTC)

Saluton Verdulo! Mi vidas ke vi lastatempe foje enmetis forig-proponojn sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Multan dankon pro via kunlaborado tiurilate. Tamen mi havas du komentojn rilate al la formato de viaj enmetoj: Unue, novajn proponojn sur tiu paĝo oni kutime metas supren, ne malsupren. Estus bone se vi ankaŭ sekvus tiun kutimon, por ke la kronologia ordo ne iĝu kaoso. Due, estus bone se vi povus subskribi viajn forig-proponojn, por ke aliaj facile sciu, kiu enmetis ilin. Antaŭdankon. Marcos 20:19, 14. Maj 2007 (UTC)

Mokbirdo redakti

Mi trovis la vorto mimo la artikolo Mimedoj, sed mi ne havas PIV. Ĉu "mokbirdo" estas en la PIV? -- Yekrats 17:38, 10. Aŭg 2007 (UTC)

Nu, ofte por besto-nomoj, ni ŝanĝas la -US el la latina scienca nomo al -O por la esperanto. Ekzemplo: Pelicanus el Pelecanidae esperantiĝis al Pelikano el Pelikanedoj. Do Mimus el Mimidae esperantiĝis al Mimo (birdo) el Mimedoj. Ĉu la nomo por klaxna mimo kaj la nomo de birdo iĝis de la sama fonto? Verŝajne. Tamen, 'mokbirdo' ŝajnas kiel akceptebla ofte uzata alternativo. Mi ŝanĝos ĝin. Dankon... -- Yekrats 18:25, 10. Aŭg 2007 (UTC)
Ĉu vi povas "delete" tio kategorio, please? --Chabi 18:03, 20. Okt 2007 (UTC)

Saluton el Nijmegen! redakti

Mi estas tre scivola kiu sendis al mi saluton en Nijmegen --Verdulo 17:25, 2. Jun 2008 (UTC)

Saluton. Vere tiu vorto aperas en la oficiala hispanlingva vortaro de ties akademio, sed mi timas, ke malmultaj hispanoj konas ĝin, eble nur en specifa parto de marbordo. Male ĉiu hispano konas la vorton Zarzuela kun la signifo de la hispanlingva vikipedio, tio estas ĝenro de kantoteatro. Tiun artikolon mi ne trovas en Vikipedio, sed iam la vorto devus esti unuaranga por tio kaj duaranga por la fiŝa plado. En la akademia vortaro la tri unuaj signifoj rilatas al teatraĵo kaj nur la kvar al tiu plado.--Seminario 11:44, 6. Jun 2008 (UTC)


Filmo de Möbius kaj Möbiusbendo redakti

Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj me ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 23:00, 22. Jun 2008 (UTC)

Glekomo redakti

Saluton, Verdulo. La ŝablono Taxobox en Glekomo ne ekzistas. Devas esti uzata la ŝablono {{Taksonomio}}. Kore --Tlustulimu 17:41, 5. Sep 2008 (UTC)

Dosiero:Timmermans Felix 070513.gif redakti

Saluton, Verdulo. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Mi esperas, ke la menciitaj informoj helpos al vi, aldoni la mankantajn informojn al Dosiero:Timmermans Felix 070513.gif. Sed bonvolu ne forgesi elekti konvenan licencan ŝablono el la menciita kategorio. Kore --Tlustulimu 18:39, 25. Nov 2008 (UTC)

Bonvenon revizianto redakti


Álora redakti

Saluton, Verdulo. Mi ĵus vidis pere de "Lastaj ŝanĝoj", ke vi forigis informkestan ŝablonan el Álora, ĉar ĝia nomo estis malĝusta. Sed ni jam havas la ŝablonon {{Informkesto hispana komunumo}}. Ĉu vi eble emus aldoni ĝin al la artikolo? Se vi estonte serĉus pliajn informkestojn, vi povas rigardi en la malsupran liston de la artikolo Vikipedio:Informkestoj kaj en la kategorion Kategorio:Ŝablono:Informkesto. Se vi ne trovas ion tie, kion vi bezonas, bonvolu demandi la ulojn de ŝablona projekto, por eviti kreadon de duplikatoj. Kore --Tlustulimu 20:14, 11. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Verdulo. Mi ĵus provis ripari la ŝablonon {{Informkesto hispana komunumo}}. Se mi finfine ŝanĝis ĝin al alidirektilo, kiu kondukas al la pli bona ŝablono {{urbokadro}}. Krome mi remetis la informkeston. Nun bone aspektas la informkesto eĉ kun la ĝusta mapo. Kore --Tlustulimu 20:21, 12. Dec 2008 (UTC)

Laŭ Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk gepatroj de ludoviko naskis 11 gefilojn kaj Henryk kaj Grzegorz estas du nomoj por la sam homo. Laŭ Kune 2006 2 aperas aliaj nomoj kaj mi ne scias al kiuj homoj tiuj nomoj korespondas. Laŭ unu fonto estas Gilta, Sora Dwora, Fejgla kaj laŭ alia fonto Sara, Fania, Aŭgusta. Verŝajne temas pri la samaj fratinoj sed kiu nomo kongruas kun iu alia. Eble la respndo troviĝas en la verko de Forlanowa . AL @ 20:34, 24. Jan 2009 (UTC)

Brasikoj redakti

Saluton, efektive, laŭ PIV temas pri eraro. Sed tiun eraron ŝajne ne nur transprenis la nederlandaj vortaroj, sed ankaŭ ReVo kaj Majstro. Mi fakte kontrolis en tiuj tri lokoj antaŭ ol mi faris la aldonon. Ĉu "sabeliko" do estas "boerenkool"? Do jes, forigu mian aldonon, mi petas. Mi mencios tion ĉi al Petro de Smedt, la vortaristo. Sendube li tuj konsultos centojn da fontoj kaj baldaŭ verkos eseon pri siaj esploroj inter ĉiaj brasikoj ;-) --PaulP - Disk. 16:20, 27. Mar 2009 (UTC)

marinundo? redakti

Saluton, ĉu vi povas koncize skribi al mi enhavon de nl:Watersnood van 1916? Narvalo 12:52, 19. Jun 2009 (UTC)

Saluton. Mi trafis raraĵon ĉe via artikolo nome ke "la germana zoologia asocio priskribis tanzaniton", ĉu zoologia asocio priskribas mineralon?--kani 23:25, 26. Aŭg 2009 (UTC)

Palaco de paco redakti

Saluton Verdulo, kiel vi fartas? Mi vidis, ke vi kreis paĝon alidirektita al ĝi mem. Ĉu vi certas pri via redakto? Kore, --→ Airon 17:58, 30. Apr 2010 (UTC)

Dankon pro via aldono de la ligiloj de:Challenge, ja:チャレンジ kaj ru:Вызов al la artikolo defio, kiu (surprize por vikipedia artikolo) antaŭe en momento de kreiĝo tute ne ricevis intervikiajn ligilojn. Mi mem dum la kreado intence decidis ne meti tiujn intervikiajn ligilojn, ĉar ili ja ne vere korespondas: la germana kaj japana listoj nur vicigas iujn aferojn kaj sociajn konceptojn en tiuj lingvoj nomatajn per la anglalingva vorto "Challenge", kaj la rusa listo similajn nomojn kiuj enhavas la ruslingvan vorton "Вызов". Veran klarigon pri la vorto "defio", psikologie, sociologie, sportoscience, filozofie kaj simile, donas neniu el tiuj listoj, kvankam la temo estas inda, taŭga por pli-ol-vortara, enciklopedia teksto, kaj tute meritas atenton. Iusence la esperanta teksto en momenta stato pli avancas ol la alilingvaj vikipedioj, kvankam ankaŭ ĝi estas nur modesta, ne fintraktanta la koncepton el ĉiuj flankoj. Laŭ mi la tri alilingvaj intervikiaj ligiloj ne vere ĝenas kaj povas same bone resti kiom ili povus foresti - mi nur volas aludi ke mi konscie vidis problemon bone ligi la novan teksteton al la alilingvaj vikipedioj.

Sincere, ThomasPusch 06:43, 29. Okt 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Dankon pri klopodita helpo per alidirektigo de Hejma meleagro, sed fakte mi planis apartan artikolon pri ĝi, same kiel ekzistas en aliaj vikipedioj. Ne gravas, ĉar mi povos ŝanĝi la alidirektilon al nova artikolo. Pri meleagroj, perdrikoj kaj fazanoj mi nun laboras. Se vi intencas fari ion rilate al tiu fako, bv konsulti ĝin kun mi. Dankon.--kani 22:48, 3. Jan 2011 (UTC)

Nederlandano redakti

Salut'! Se vi havas energion, bonvolu krei artikolon pri popolo de Nederlando. Tio mankas, kompare estas artikolo pri hungaroj, francoj, rumanoj ktp. --Crosstor 07:07, 12. Feb 2011 (UTC)


Saluton, mi ne estas fakulo pri la temo, sed ŝajne vi eraris pri elekto de la termino aŭ vortaroj ne estas precizaj. Laŭ miaj vortaroj hispana "almeja" aŭ angla "clam" estus en Esperanto tapiŝkonko, kion ja mi vidas kiel nepreciza vorto. PIV markas "pekteno" kiel pli ebena kaj granda molusko, nome "vieira" en hispana aŭ Pectinidae en latina kaj angla. Ĉiukaze ankaŭ en alilingvaj artikoloj estas iom da konfuzo.--kani 22:27, 1 Mar. 2011 (UTC)

Mi bedaŭrinde ne havas pli teknikan informon, sed plue konsideras ke Pekteno devus esti vorto por la genro "Pecten" kiel aperas en Jakoba pekteno kaj la nuna artikolo pekteno devus esti alinomita, sed mi ne scias al kio.--kani 21:56, 2 Mar. 2011 (UTC)

Hello Verdulo redakti

Sorry to bother you, but I need to find someone who could translate and upload on eo.wikipedia this article [1]. Here in Dutch [2]. When you have time can you kindly help me ? I thank you in advance--RiverTeifi 14:26, 9 Mar. 2011 (UTC)

Thank you so much. Very grateful for your kindness!!--RiverTeifi 20:15, 13 Mar. 2011 (UTC)

Kastro kaj Kastrumo redakti

Saluton. Ne samas. Kastro estas antaŭromia (ĉefe kelta) konstruaĵaro kiu konsistas je aro da loĝejoj (kutime rondaj, kun malaltaj muroj ŝtonaj kaj vegetalaj tegementoj, ĉirkaŭataj de murego defenda, dum kastrumo (castra en latina) estas tute nur militista konstruaĵo, foje provizora, de romianoj.--kani 21:33, 14 Mar. 2011 (UTC)

Novorleano-ĵazo redakti

Dankon por la bildo! Mi tradukas la tekston el la germanlingva vikipedio kaj je tiu artikolo malplaĉis al mi la senbildeco. Do mi volis serĉi taŭgan bildon, sed vi ŝparis al mi ĉi tiun labor(et)on. --Longharulo 14:27, 12 Apr. 2011 (UTC)

Vilhelmo la 2-a (Nederlando) redakti

Saluton, Verdulo. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{informkesto reganto}} al Vilhelmo la 2-a (Nederlando). Ĝi pli bone aspektas ol la antaŭa per HTML kreita tabelo. Krome ĝi havas sufiĉe da parametroj konvene priskribitaj en la ŝablona dokumentado. Do bonvolu estonte uzi tiun, se vi kreas artikolojn pri regantoj resp. regintoj. La ina ekvivalento de la ŝablono estas {{Informkesto regantino}}. Amike --Tlustulimu 18:52, 23 Maj. 2011 (UTC)

Malferma Tago redakti

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 16:04, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Hello. redakti

Sorry to bother you, but we need to find someone who could translate and upload on eo.wikipedia Josh Duhamel. Can you help us ? Thanks a lot Tsuchiya Hikaru 20:32, 22 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Verdulo. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu 22:54, 9 Dec. 2011 (UTC)

Demando redakti

Saluton, mi kreas la artikolon Kuujjuaq (Kebekio) kaj mi demandas al vi Ĉu ĉefvilaĝo ekzistas ?. Dankon pro via respondo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:48, 28 Jan. 2012 (UTC)

Franglais (lingvo) redakti

Dankon pro via helpo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:11, 11 Feb. 2012 (UTC)

Batalo de Nieuwpoort‎ kaj ne funkcianta resp. ekzistanta informkesto redakti

Saluton, Verdulo. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Batalo de Nieuwpoort‎. Por esperantigi "{{Infobox militair conflict" vi povas uzi {{Informkesto milito}}. Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:51, 26 Mar. 2012 (UTC)

Dosiero:Afbeelding.jpg redakti

Saluton, Verdulo. Mi ĵus vidis, ke vi alŝutis la bildon Dosiero:Afbeelding.jpg. Sed kial vi uzas nederlandan titolon? Kion signifas la titolo, ĉu eble bildo? Se jes, pli detala titolo estus pli bona. Do eble Esperanta menuo aŭ io tia. Kie aperis la bildigita menuo? Eble tiu informo ja helpus al ni trovi pli taŭgan titolon. --Tlustulimu (diskuto) 10:42, 6 Jun. 2012 (UTC)

(+) Post la trovado de pli taŭga titolo mi povus alinomigi ĝin, por ke vi ne devu denove alŝuti ĝin sub alia titolo. --Tlustulimu (diskuto) 10:44, 6 Jun. 2012 (UTC)
Resaluton. Mi ĵus alinomigis ĝin al Dosiero:Dulingva manĝokarto (Eo-Nederlanda).jpg. Krome mi jam korektis la artikolon, kiu enhavas ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 11:04, 6 Jun. 2012 (UTC)

Komikulo kaj Humuristo redakti

Ĉu alidirekti humuristo al via artikolo Komikulo, aŭ Ĉu alinomgi ĉi tiun artikolon al humuristo ? Mi kredas ke "humuristo" estas sinonimo de "komikulo". Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 19:19, 24 Jun. 2012 (UTC)

Ŝerco pri mamzono redakti

Saluton. Esperanto-Ŝercoj temas pri ŝercoj ligitaj al Esperanto. Bonvolu klarigi: ĉu la ŝerco pri mamzono iel dependas de Esperanto? Dankon. --AVRS (diskuto) 20:56, 25 Jun. 2012 (UTC)

Ili estas en Esperanto, kaj funkcias pro vortludo. Iliaj tradukoj en multajn aliajn lingvojn probable ne estas kompreneblaj kiel ŝercoj. Ekzemple, rusa «Куба» kaj angla «Cuba» (nomoj por la lando) ne signifas ĝuste «kubo», nek «kuba». --AVRS (diskuto) 14:28, 26 Jun. 2012 (UTC)

Laŭ mia opinio, la titolo ne estas tute ĝusta, ĉar kiel vi prononcas tion? Ĉu saĥertOrto? Tiele la vorto estu saĥertorto. Aŭ eble Sacher-torto, tiele ja eblas prononci la unuan duonon germane kaj la duan esperante, ĉu ne? Male la prononco devus estu [sachertOrto] tio estas [satshertOrto]. Ĉu tion vi celis?--kani (diskuto) 23:08, 9 Dec. 2012 (UTC)

Jes, bona solvo.--kani (diskuto) 19:16, 10 Dec. 2012 (UTC)

Reĝinotago en Nederlando redakti

Saluton,

vi aldonis al Reĝinotago en Nederlando rimarkigon pri dimanĉoj, kiu kontraŭdiras la regulon, kiu jam troviĝis iom supre (29 / 26). Se vi certas pri via versio, eble vi forprenu la alian. Kaj estus ja bonege, sed vi povus citi fonton :-).

Umbert' (diskuto) 19:38, 1 Feb. 2013 (UTC)

Dankon pro via detala respondo! Mi nun pli bone komprenas, sed konfuzis min la "-as"-formo en ambaŭ priskriboj:
  • "Dum jaroj en kiuj reĝinotago okazas je dimanĉo (ekzemple en 2006) oni festas ĝin je sabato la 29-a de aprilo."
  • "Se la tago estas je dimanĉo oni festas je la 26-a de aprilo (ekzemple en 2014)."
Jes, "-as" ne nepre signifas nuntempecon, sed ĉar la ceteraĵo de la dua alineo uzas la "-os"-formon, ĉu ne ankaŭ estu "Kiam la tago estos je dimanĉo oni festos je la 26-a de aprilo (ekzemple en 2014)"?
Ne necesas respondi, mi nur volis atentigi pri mia konfuzo. Aŭ se vi ja volas respondi, vi povas ĉi tie.
Umbert' (diskuto) 19:00, 2 Feb. 2013 (UTC)

Tuj forigendaj paĝoj redakti

Dankon pro via atentigo pri la vandalaĵo Lidija Ruslanova. Ĉar ĝi estis vandalaĵo, ĝi estis tuj forigenda kaj por vi sufiĉis tien meti la ŝablonon {{ft}} (ĉar forigu tuj). Tiel vi eĉ ne bezonus meti proponon en Vikipedio:Forigendaj artikoloj, administrantoj ĝin forigus. Amike. --KuboF (diskuto) 18:18, 18 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Mi trovis kelkajn erarojn tie. Unue se temas pri genro ĝi mankas aŭ estas misa en la tabelo, ĉar aperas Genciano anstataŭ Centaurium aŭ Centaŭrio. Solvite tion, oni devas enmeti la alilingvajn ligilojn. Se vi ne scias kiel fari ĝin, bv demandi al mi kaj mi klarigos, aŭ al alia, se vi preferas. Trie vi parolas pri 50 specioj, sed en la anglalingva paĝo en:Centaurium oni diras, ke tio estis ĝis 2004 kaj de tiam ĝi havas nur 20. Ĝis.--kani (diskuto) 23:59, 8 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Mi preferas helpi vin meti la intervikiajn ligilojn, kio fakte ne plaĉis al mi dekomence sed poste mi komprenis, ke estas preskaŭ ĉiam tute facila. En la nederlanda paĝo vi trovas maldekstre liston de lingvoj kaj fine Koppelingen bewerken, klaku tie kaj aperos anglalingva paĝo kun sama listo sed jam kun titoloj kaj fine add, klaku tie kaj malfermiĝos nova linio kie vi enmetos unue esperanto (eĉ nur e kaj montriĝos listo de lingvoj kiuj komencas per e kaj tie vi povas klaki epseranton) kaj poste la nova titolo, tio estas Centaŭrio. Poste kalku ĉe save, kaj post kelkaj minutoj aperos la ligiloj kaj en la esperanta paĝo kaj en la aliaj. Se vi ne kapablos fari ĝin, diru kaj mi faros.--kani (diskuto) 12:24, 9 Jul. 2013 (UTC)
Nu. Mi ĵus faris ĝin. Kaj ĉio iris enorde. Mi ne komprenas kial aperas tiu "List of values is complete" nek vidis ĝin iam kaj metis jam eble centon da tiuj ligiloj. Eble tio dependas el la navigilo. Mi uzas Firefox. Por venonta fojo koplodi denove kaj se vi denove malsukcesas ne dubu peti helpon ĉu de mi ĉu de alia.--kani (diskuto) 23:10, 9 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Mi metis la alilingvajn ligilojn. Tute ne helpas ke vi enmetu ilin skribe en la redakta paĝo kiel oni faris antaŭe. Ili aperas en la normala apero, sed estas falsa ligo, ĉar neniu povas ligi tiel al ili. Fakte kiam temas pri ununura ligo la afero diferencas kaj estas iom pli komplika. Tiele mi ligis nur al la nederlanda Totebel, sed ne al la angla kiu estas pli ampleksa kaj jam havas sian esperantan ekvivalenton.--kani (diskuto) 15:55, 23 Sep. 2013 (UTC)

Saluton. Mi serĉis ekvivalenton en aliaj lingvoj sed ĉar mi ne fakulas pri anatomio mi ne trovis ĝin. Ĉu vi povas enmeti la ligon al Vikimedio aŭ diri al mi kiu vorto estas ekvivalento en iu lingvo? Se ne, la artikolo restos orfa. Dankon.--kani (diskuto) 21:44, 29 Okt. 2013 (UTC)

Saluton, Verdulo. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:39, 21 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Verdulo. Ĉu la malĝuste nomita duplikato Dosiero:Knabini kun banto.jpeg estu forigata? Se jes, vi povas aldoni al la paĝo la ŝablonon {{forigu tuj}}. Kiel kialo taŭgas D1 - Duobla orfa dosiero.. --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 21 Nov. 2013 (UTC)

  Farite Ĝi jam forestas. --Tlustulimu (diskuto) 19:57, 21 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Verdulo. Mi ĵus sukcesis pligrandigi la nombron da intervikiaj ligiloj ĉe banto. Ĉu eble jam ekzistas nederlandlingva artikolo? Mi bedaŭrinde neniun trovis tie. --Tlustulimu (diskuto) 19:06, 22 Nov. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi ne trovis ion en la nederlanda vikipedio. Sed mi trovis hodiaŭ eĉ triopon da artikoloj kaj skajpe demandis hispanlingvanojn kaj portugallingvanon, ĉu temas pri banto. Kaj ili jesis. Tial mi rearanĝis la intervikiajn ligilojn sur Vikidatumoj. :-) Do, la esperanta artikoleto ne plu estas sola. --Tlustulimu (diskuto) 19:32, 22 Nov. 2013 (UTC)


Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:02, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kategorioj redakti

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Skeleto&curid=66218&diff=5406903&oldid=5200727

Vi aldonis Kategorio:Homa anatomio kaj Kategorio:Besta anatomio, Ĉu vi scias ke Kategorio:Skeleta sistemo estas en k:Homa anatomio kaj k:Homa anatomio estas en k:Besta anatomio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 05:55, 31 Jan. 2014 (UTC)

Vi pravegas: mi absolute miskomprenis tajperaron ĉar iris laŭ la facila vojo. Mi pardopetas. Krome, mi dankas ke vi lernigis al mi vorton liki, kiun mi tute malkonis. Vi mem povis malfari la eraran korekton, ĉiukaze mi faris. Tiam mi havis dubon ĉu likimuna aŭ lik-imuna por eviti miskomprenon de aliulo. Ja PIV montras likimuna tiele, sed se vi kredas, ke pli bone oni lasu strekon, bonvolu meti ĝin. Amike kaj dankeme.--kani (diskuto) 14:56, 26 Feb. 2014 (UTC)

Marmota marmota latirostris redakti

Vi skribis 'tatra marmoto' Ĉu vi havas esperantan referencon? Mi timas ke tio estas originala esplorado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:35, 9 Jul. 2014 (UTC)

Jes, polaj vortoj "Świstak tatrzański" signifas "tatra marmoto" sed mi ne scias ĉu tia nomo oni uzas en esperanto. Mi pensas ke ni (vikipedistoj) ne povas uzi esperantlingvaj vortoj kiel unua. En pl-viki tio (originala esplorado) estas tre malbona. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:38, 11 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. Mi ĵus vidis kelkajn artikolojn viajn pri optikaj iluzioj kaj mi aldonis ilin al ĉapitro Vidu ankaŭ ĉe la koncerna ĝenerala artikolo. Kiel interesato pri tiaj aferoj, vi konsciu ke tiu ĝenerala artikolo estas markita per ŝablono polurenda, do eble vi per simpla tralegado, povus korekti ĝin kaj tiukaze forigu tiun malbenantan ŝablonon. Fakte tie oni aludas al la ŝtuparetoj eble neĝuste.--kani (diskuto) 22:19, 23 Aŭg. 2014 (UTC)

Tuja forigado redakti

Dankon pro via atetigo pri forigenda Miksante Maristoj. En tiom klaraj okazoj vi povas anstataŭe en la artikolon meti la ŝablonon {{Forigu tuj}} - tio estas ĉio kaj administranto la paĝon forigos. Amike. --KuboF (diskuto) 15:03, 3 Sep. 2014 (UTC)

kategorio redakti

https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Homo&curid=1642&diff=5567300&oldid=5511753

Vi aldonis kategorion Kategorio:Primatoj. Ĉu Vi scias ke Homo jam estas en Kategorio:Primatoj? Vidu: Kategorio:Homedoj -> Kategorio:Homoideoj -> Kategorio:Orientaj simiuloj -> Kategorio:Simiuloj ->Kategorio:Seknazaj simiuloj -> Kategorio:Primatoj Do ĉu Vi konsentas ke ne bozonas dufoje aldoni Kategorio:Primatoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:05, 10 Nov. 2014 (UTC)

Neklara permesilo por Dosiero:Fontamara.jpg redakti

Sal. Vi alŝutis la dosieron Dosiero:Fontamara.jpg kaj skribis, ke ĝi estas disponebla laŭ la permesiloj CC BY-SA kaj GNU FDL. Vi skribis, ke vi estas aŭtoro kaj mem bitigis ĝin. Mi ne certas, ĉu mi komprenas. Ĉu vi kreis la kovrilpaĝon (kaj precipe la bildon) mem? Aŭ ĉu vi nur skanis / fotis ĝin? Se vi tute kreis ĝin, bonege! Bela laboro! Kaj ni alŝutos la bildon al Komunejo de kie povos la dosieron uzi ĉiu Vikimedia projekto. Sed se vi nur fotis / skanis ĝin, la kovrilpaĝo plejprobable estas aŭtorrajte protektata kaj mallibera kaj tial ni bezonas uzi justan uzon por konservi ĝin ĉi tie (kio eblas). Kiel do statas la afero? Amike. --KuboF (diskuto) 23:18, 1 Dec. 2014 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives) redakti

Saluton Verdulo! Ĉu vi povas iomete rigardi la artikolon Preĝejo Sankta Marteno (Laives). Ĉu estas klara? Ĉu estas senerara lingvo? Ĉu vi povus opinii en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ? La lingva kvalito estas tie grava objektivo. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:47, 7 Dec. 2014 (UTC)

(urbo) redakti

Saluton. Kial Vi skribis "(urbo)" sed ne "urbo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:07, 15 Dec. 2014 (UTC), pardonu, mi skribis pri Peachtree City Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:36, 15 Dec. 2014 (UTC)

Dankon ke Vi jam korektis. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:52, 15 Dec. 2014 (UTC)

Dankon! redakti

Kara Verdulo, dankon pro via kontribuaĵoj al la artikoleto Timbo (muzikinstrumento)!--Longharulo (diskuto) 18:50, 6 Mar. 2015 (UTC)

Ne dankinde, mi volonte faris. Samideane --Verdulo (diskuto) 00:58, 7 Mar. 2015 (UTC)

ĉerimol(i)o redakti

Saluton Verdulo! Ŝajnas, ke vi origine kreis la paĝon "ĉerimolio". Sed de kie venas tiu -i-? Mi trovas neniun lingvon, en kiu la nomo de la specio enhavas tian vokalon. ==Moonbri (diskuto) 07:56, 27 Apr. 2015 (UTC)

Saluton. Mi klopodis aldoni la genron kaj la specion en la ŝablono, same kiel en aliaj similaj artikoloj, sed mi ne kapablis. Mi estas mallerta kun tabeloj.--kani (diskuto) 21:56, 30 Aŭg. 2015 (UTC)

Mondumo redakti

Saluton. Mi serĉis korespondaĵon en mia lingvo al tiu koncepto kaj trovis nur jet set en diversaj lingvoj. Mi ligis vian artikolon al tiu. Ĉiu lingvo escepte la turka fusaĵo retenas la anglaĵon jet set. Ĉu vi konsentas? Se ne, oni povas malfari tion, sed se oni ne trovas korespondon an ajna lingvo, la artikolo restos orfa.--kani (diskuto) 18:37, 6 jun. 2016 (UTC)Reply

Aruba Dushi Tera redakti

Saluton. Mi vidis neniun korektindaĵojn, inter alia, ĉar mi komprenas nek la nederlandan nek Papiamenton. Mi metis ĝin nur en du kolonoj por plej facile rigardi. Se vi malŝatats tion, bonvolu malfari.--kani (diskuto) 17:22, 15 jun. 2016 (UTC)Reply

Vi pravas; la hispana traduko estas iom stulta. Tamen mi lastrigarde vidis mankon de akuzativo en la fino.--kani (diskuto) 17:59, 15 jun. 2016 (UTC)Reply

Meyer Werft redakti

Saluton, Verdulo. Vi en januaro 2015 energie ekfaris la artikolon pri la ŝipfarejo Meyer en nordokcidenta Germanio, kaj provizis la tekston kun amaso da ruĝaj internaj ligiloj. De tiam vi laŭŝajne forlasis la temon. Mi nun kreis novan vikipedian kategorion "ŝipfarejoj", ĉar meti la ŝipfarejon Meyer en kategorion "ŝipoj" ŝajnis al mi stulte, kaj ĉar unu sola artikolo en kategorio aspektas strange, mi aparte kreis du pliajn artikolojn pri ŝipfarejoj, tria survojas, por ke la teksto pri la ŝipfarejo Meyer ne sentu sin sola en la kategorio "ŝipfarejoj". Videble mi ankaŭ aldonis pliajn kategoriojn, iomete adaptis la tekston kaj aldonis informkeston, sed sume en la tekston pri Meyer mi ne investis tro da tempo.

Tamen mi anstataŭ vi ne metintus tiom da ruĝaj ligiloj: se vi mem entuziasmas pri la temo de krozŝipa konstruo, vi tre bonvenas fari novajn artikolojn pri ŝipoj konstruataj kaj -itaj en la firmao Meyer. Alikaze la sperto de la lastaj 18 monatoj montras, ke tiu temo ĝis nun ne tiklis la kreemon de aliaj vikipedianoj, kaj se tiel estis dum la lastaj 18 monatoj, probablas ke tiel estos ankaŭ dum la sekvaj 18... Mi do petas vin pripensi ĉu vi volas krei pliajn artikolojn pri la temo, post kiam vi antaŭvidis tiom da ruĝaj ligiloj, aŭ alikaze redukti la nombron de ruĝaj literoj en la teksto. Ne estas leĝo ke pri ĉiu ŝipo en la mondo nepre devus antaŭvidiĝi propra esperantlingva artikolo: en la listo permesatus ankaŭ meti esperantlingvajn nomojn en normala teksto, aŭ nacilingvajn nomojn en kursiva teksto, sen ligilo. Ĉiukaze mi aprezas ke vi kreis la tute unuan artikolon pri ŝipfarejo en la e-lingva vikipedio, kaj vi vidas ke vi hodiaŭ instigis min aldoni du pliajn, kaj ankoraŭ poluri trian, por ke almenaŭ estu unuaj kvar artikoloj, ne nur unu, pri tiu temaro. ThomasPusch (diskuto) 20:36, 18 jun. 2016 (UTC)Reply

Papilo redakti

Saluton. Vi kreis tiun artikolon ligita al la nederlanda korespondaĵo. Sed ekzistas similaj artikoloj kiel apartigilo (fakte temas pri tio) en kelkaj aliaj lingvoj ekzemple en la angla en:Papilla. Por ne lasi la esperantan kaj nederlandan ekster tiu konekto, mi supozas ke plej bona solvo estas forigi la ligon inter la esperanta kaj la nederlanda, poste ligi la esperantan al la aliaj kaj poste same la nederlandan. Se vi ne scipovas fari tion, mi pretas klopodi.--kani (diskuto) 09:29, 6 nov. 2016 (UTC)Reply

Canche redakti

Saluton. Vi faris artikolon por la franca rivero Canche kaj nomigis ĝin per la nederlanddevena nomo Kvento. Tio ne estus problemo se vi ne estus uzinta Canche kiel alidirektilo por Kvento. Nun ne eblas aŭtomate alinomigi la artikolon al sia vera nomo. Mi petos helpon por solvi la aferon el la Diskutejo. Bonvolu ne uzi nederlanddevenajn titolojn por ne nederlanddevenaj aferoj.--kani (diskuto) 13:06, 6 nov. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט redakti

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:53, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Liv and Maddie in Dutch redakti

Could you translate the text from Liv and Maddie#Enhava resumo to Dutch? I tried posting it here but it wouldn't let me. Can you post it on my talk page? Thanks. Kkjj (diskuto) 19:28, 9 feb. 2017 (UTC)Reply

Dulingva manĝokarto (Eo-Nederlanda).jpg redakti

Saluton Verdulo. Via alŝuto Dulingva manĝokarto (Eo-Nederlanda).jpg robote transportiĝis al la vikimedia komunejo. Espereble ĝi tie restos, sen ke kritikanto postulus "pruvu ke la marko garantiite pli aĝas ol 70 jaroj, kaj nomu la presinton de la karto, aŭ la karto konsideriĝos kopirajta". Tamen eĉ en tia kazo eblos senprobleme rehavigi la bildon en la loka e-lingva vikipedio, do nenio perdiĝos. Mi nun volus simple peti vin konsideri ĉu vi en la komunejo ne volus aldoni la licencon CC BY-SA 3.0, ĉar alikaze pendas la demando ĉu ĝi estus relicencigebla. Nun via bildo kaŭzis du novajn komunejajn kategoriojn Food menus in Esperanto kaj Food menus in Dutch. Do ĝi movis ion en la komunejo. Se estos iuj kritikoj pri la bildo kaj vi volus helpon defendi ĝin, ne hezitu kontakti min. ThomasPusch (diskuto) 15:58, 12 feb. 2017 (UTC)Reply

Referencoj redakti

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

(Sorry to write in English)

Informoj el Vikidatumoj redakti

Estimata! Via aldono al Juliana (Nederlando) estas tute nenecesa. Tiuj informoj (kaj multaj pli) estas nun aŭtomate prenitaj el Vikidatumoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:16, 19 jun. 2017 (UTC)Reply

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 10:50, 27 aŭg. 2017 (UTC)Reply


.

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Can you help review Esperanto stemming? redakti

Hello Verdulo, I'm trying to find speakers of Esperanto to help me review an Esperanto stemmer, which I hope will improve search on Esperanto-language wikis. I tried to start a discussion, but no one has responded yet. I was hoping you could take a look, comment, and maybe invite anyone else you think could contribute to the discussion. Dankon! TJones (WMF) (diskuto) 20:32, 20 jun. 2018 (UTC)Reply

Mankanta viro (formacio) redakti

Saluton. Ĉu ĉio en la artikolo estas permesata nur al viroj kaj tute malpermesata al virinoj? Jam preskaŭ ekde la komenco de la aviado estis pilotinoj. Mi supozas, ke pro inercio oni tradukas al viro anstataŭ al homo. Same mi supozas, ke oni povas ŝanĝi ĉion tiudirekte. Se vi volas, mi faru tion.--kani (diskuto) 18:13, 22 sep. 2018 (UTC)Reply

Sarsuela redakti

Saluton. Nur fakuloj povus distingi merluza el pescadilla. Gallineta mi ne aŭdis. Eble oni devas demandi al kataluno. Mi estas el sudokcidenta Hispanio. Nomoj de fiŝoj varias inter diversaj regionoj, eĉ ene de la sama lingvo. Laŭvorte gallineta egalas al kokineto, sed tio estus invento mia. Krome estas birdo kun sama nomo gallineta aŭ polla de agua, nome galinolo.--kani (diskuto) 19:35, 30 sep. 2018 (UTC)Reply

Aŭto redakti

Saluton. Mi vidis, ke vi faris artikolon Variomatic pri mekanikaj aferoj. Mi lastatempe zorgas pri plialtigo de artikoloj el la Mil plej havendaj artikoloj al pli alta kategorio. Mi laboris ĉe literoj A kaj B, kaj nun laboras en litero C. Mi preterlasis artikolon Aŭto, ĉar mi malkompetentas pri mekanikaj terminoj. Sed mi pensas iam reveni al tiu. En ĝi eblas fari du tasketojn. Unu bluigi ruĝajn ligilojn (krei artikolojn, eĉ se ĝerme). Mi preferus, ke iu faru tion el la mekanikaj terminoj; mi poste povas bluigi biografiojn aŭ pli ĝeneralajn konceptojn. Dua tasko estus pliampleksigi la tekstojn el konata lingvo. Tion mi pretos fari el la angla, franca, hispana versioj poste. Antaŭe mi dezirus scii ĉu vi pretas iomete fari ion tiudirekte. Mi faros la ceteron. Ekzistas ankaŭ la artikolo Aŭtosporto. Dankon.--kani (diskuto) 12:13, 29 okt. 2018 (UTC)Reply

Dankon. El la nederlanda estas bone, ĉar mi tute ne scipovas tiun lingvon, do, ni ne farus duoble la taskon. Ja estas du pli urĝaj taskoj. Unue trarigardu kiuj ligiloj estas ankoraŭ ruĝaj por bluigi ĝin ĉu per kreado de la koncerna artikolo ĉu per alidirektilo. Vidu, ke ofte spite la ruĝan ligilon, la koncerna artikolo ja ekzistas per alia literumado aŭ sinonimo. Do, alidirektilo sufiĉas tiuokaze. Se temas pri grava teknika ilo, koncepto ktp., plej bone krei la artikolon. Due, preni el la nederlanda versio iun sekcion kiu tute mankas en nia versio. Ekzemple aŭto kaj socio, poluaj problemoj, altenativoj, ekonomia gravo ktp., ne gravas kio ajn. Dankon.--kani (diskuto) 16:17, 29 okt. 2018 (UTC)Reply
Gratulon pri la laboro pri aŭtoj. Pri Kombiaŭto mi supozas, ke oni celas adapton de la germanlingva vorto, kio estas akceptebla, sed en tiu formo estas perdita la litero n. Tiel oni rilatas al kombi (kombilo) anstataŭ al kombin. Ĉu ne konvenos aldoni la n?--kani (diskuto) 22:31, 26 nov. 2018 (UTC)Reply
Saluton. Mi revenis al tiu artikolo, kvankam mi ne estas kompetenta prie. Mi pliampleksigis la parton pri historio, tiel ke nun la artikolo jam estas en plej alta kategorio, do ĉio en ordo. Pri teknikaĵoj, mi kreis ĝermojn de kelkaj artikoloj, kaj trafis kelkajn al mi nekompreneblaĵojn. Temas pri puŝ-stango, lumilo, aŭtolumigo, kaj cv-valoraĵo kiuj krome estas ruĝaj ligiloj kaj Piedirantula defendo (ĉu porpiediranta defendilo). Mi supozas, ke dua kaj tria rilatas al lumoj, sed mi uzus anstataŭe la radikon de lampo. Tamen vi memoru, ke mi ne estas fakulo. Ĉu vi povus helpi bluigi la artikolon? De nun mi klopodos bluigi la finan parton de personoj, modeloj ktp.--kani (diskuto) 18:59, 4 apr. 2019 (UTC)Reply

Reversado redakti

Saluton. Mi serĉis korespondon en kelkaj konataj lingvoj por ligi la artikolon, sed malsukcese. Mi supozas, ke ne nur esperantistoj faris tion. Ĉu vi ne konas similan artikolon en alia lingvo? En mia denaska hispana mi konas nur esprimon "darle la vuelta a una prenda" kio tute nek estas utila nek ekzistas en Wikipedia.--kani (diskuto) 18:23, 6 feb. 2019 (UTC)Reply

Tute ne nur en Nederlando, sed eble neniu zorgis pri artikolo tiutema. Ni bedaŭru, ke la artikolo restos orfa.--kani (diskuto) 21:06, 6 feb. 2019 (UTC)Reply

Biterbulo redakti

Saluton. Bitero en tiu artikolo estis blua ligilo kiu sendis al iu franca urbo. Do, mi nuligis la ligecon. Se estas artikolo pri tiu nova koncepto, oni povas denove refari ligon al tiu nova celo.--kani (diskuto) 18:05, 18 feb. 2019 (UTC)Reply

Ne zorgu. Mi trovis la celon Bitero (trinkaĵo).--kani (diskuto) 18:13, 18 feb. 2019 (UTC)Reply

Dua mondmilito redakti

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:36, 20 feb. 2019 (UTC)Reply

Administranta balotado redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:21, 28 maj. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:42, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:15, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:36, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Golfo de Abundeco redakti

Saluton. Mi alinomigis al majusklo ĉar mi komprenas ke temas pri propra nomo, kvankam kun deveno de komuna nomo. Fakte mi dubis pri nuligo de de, tio estas Golfo Abundeco aŭ eĉ Golfo Abundo, sed tio estas via elekto. Se vi ne konsentas kun la alinomigo, oni povas nuligi tion. Fakte la titolo kun minusklo restas kiel alidirektilo. Krome mi ne komprenas la frazon "Por lasi la fiŝojn en la akvo oni elektis trian urbon", ĉu tio signifas por eviti disputon inter du? Tiuokaze, ĉu tio estas internacie komprenata esprimo? Mi neniam aŭdis, sed povas derivi el nacilingva esprimo. Fakte dekomence mi cerbumis pri iu afero de reala fiŝkaptado, haveno ktp.--kani (diskuto) 18:53, 16 dec. 2019 (UTC)Reply

Do, mi komprenas ke temas pri komprenebla esprimo. Tamen ĝi ŝokis min, eble ĉar mi aŭdis pliajn esprimojn el latinidaj lingvoj. Mi eĉ ne certas ĉu ekzistas en la angla. Ĉiuokaze pli inda en literatura teksto ol en internacia enciklopedio, sed mi tute ne kontraŭas kaj dankas pro la klerigo.--kani (diskuto) 22:53, 16 dec. 2019 (UTC)Reply

Pink Floyd redakti

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:47, 2 feb. 2020 (UTC)Reply

Viando redakti

Por ŝultro certe "morrillo" supre kaj "aguja" iom pli malsupre; por pugo "solomillo", "cadera" kaj "tapilla" fine.--kani (diskuto) 20:32, 24 feb. 2020 (UTC)Reply

Inkontinenceco redakti

Saluton. Mi nuligis la ligon de tiu artikolo al alilingvaj artikoloj pri Omoraŝi nome seksa agado, kie restas nur tri same erare ligitaj artikoloj. Poste mi ligis pli konvene al hispana Incontinencia aŭ angla Incontinence. Krome eble sufikso ec troas kaj la artikolo povus esti alinomita al pli simpla kaj sufiĉa Inkontinenco, kion mi trovis en hispana vortaro, ne en PIV.--kani (diskuto) 13:41, 30 mar. 2020 (UTC)Reply

Tafto redakti

Mi scias nur ke tafetán estas tafto, do Ligamento tafetán estus taftoligo, taftoligilo, plej bone taftoligado aŭ taftobindado.--kani (diskuto) 18:47, 30 mar. 2020 (UTC)--kani (diskuto) 18:47, 30 mar. 2020 (UTC)Reply

Novaj biografiaj artikoletoj redakti

Saluton, Verdulo. Mi bonvenigas viajn novajn biografiajn artikol(et)ojn kiel pri Annechien SteenhuizenAstrid Joosten. Mi ne scias ĉu vi konscias ke ili aŭtomate enordiĝis en la ordigan kategorion de neligitaj paĝoj aŭ "orfaj artikoloj", kiuj en vikipedio laŭeble evitiĝu, kvankam, kiel vi facile povas vidi, nun ankoraŭ ekzistas multege da. Estus bone ne ankoraŭ aldoni novajn tekstojn al tiu monto da "orfaj artikoloj": tio jam eviteblas se nur unu alia artikolo ligas al ĝi - kaj tiel videbligi sian laboron estas ĉiukaze bona, ĉar oni ja kreas artikolojn pro tio ke aliuloj vidu kaj legu ilin, do volas ke ili vidiĝu ... Mi rekomendus sisteme meti ĉapitron "Konataj municipanoj" aŭ "Konataj urbanoj" en la tekston de la loĝloko, eble ankaŭ de aliaj vivlokoj menciitaj en la biografio, kaj tie meti internan ligilon al la biografio. Pri Annechien SteenhuizenAstrid Joosten tion mi jam ĵus faris. Kompreneble eblas facile kontroli, ke artikolo ne plu "orfas", per klako al la "ilo" "ligiloj ĉi tien" dekstre de la fenestro. Mi petus vin atenti pri tio "aŭtomate" tuj kiam vi kreas artikolojn, samkiel vi aŭtomate atentas ligi novajn tekstojn al alilingvaj per vikidatumoj. Cetere, parolante pri vikidatumoj: Vi vidas ekzemple en la teksto pri Astrid Joosten supre la linion "Vikidatumoj: (sen etikedo) (Q2535876), sen priskribo". Ankaŭ tiun mankon facile eblas kaj indas forigi en vikidatumoj (komparu kun Annechien Steenhuizen, kie mi jam faris tion): en "priskribo" kutime eblas simple enkopii la frazeron post verbo "estas" de la unua biografia frazo - aŭ, kompreneble, eblas ankoraŭ mem verki pli koncizan resumon, sed tiaj teknikaj redaktoj eĉ ne kostu tro da tempo... Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 14:45, 6 jun. 2020 (UTC)Reply

Kara Verdulo. Intervikia ligilo al alilingva artikolo estas unua necesa paŝo, tion vi ĉiam faras en vikidatuomj, nur ke ĉe vi ankoraŭ mankis vikidatumaj indikoj pri "etikedo" kaj "priskribo" (legu supre).

Sed "orfa" e-lingva artikolo estas, se neniu alia e-lingva artikolo mencias ĝin. Tion ĉe biografioj eblas simple ripari, per metado de ĉapitro "Konataj urbanoj" aŭ simile en la tekston de la loĝloko (krom se ankoraŭ ne ekzistas tia teksto, tiam eblas krei ĝin, aŭ eskapi al pli larĝa geografia unuo), eble ankaŭ de aliaj vivlokoj menciitaj en la biografio, kaj tie meti internan ligilon al la biografio. Kompreneble ankaŭ eblas pli inteligente ligi aliajn artikolojn al la biografio, sed ununura mencio en alia artikolo jam multe pli bonas ol neniu, kaj tio krome ebligas ke homoj en la e-lingva vikipedio povas ekatenti pri la temo, ne nur se oni jam legis alilingvan artikolon pri la temo kaj volas aldoni legi kion pri tio skribis la esperantistoj. Kiel mi skribis, estas multegaj vikipediaj paĝoj kiujn oni entute ne povas trovi ene de la e-lingva vikipedio, krom se oni ekzakte serĉas ilin per la serĉilo. Sed tamen bonas iom post iom redukti tiun monton, ne ankoraŭ aldoni pluan materialon al ĝi.

Ĉu komprenite?

ThomasPusch (diskuto) 20:55, 9 jun. 2020 (UTC)Reply

Ĝoĵakarto redakti

Saluton. Vi komentis ion pri iu korekto sed ne precizigis al kiu artikolo. Mi faras centojn da modifoj (korektoj, aldonoj ktp) en multaj artikoloj ĉiusemajne, speciale lunde. Mi ne scias al kiu vi aludas. Ĉiuokaze mi jam scias, ke estas artikoloj Ĝakarto, Jogjakarto kaj Speciala Regiono Ĝoĝakarto kaj ke temas pri du diferencaj urboj. Krome en ĉiu artikolo oni mencias diversajn literumadojn de la nomoj, ĉu rekte el la indonezia ĉu kiel klopodo adapti tion al Esperanto. En tiu ĝangalo evidente eblas eraroj. Se vi vidas tion kaj certas pri la solvo, ne dubu kaj faru. Nur tion mi povas diri kaj mi pardonpetas se estis mi kiu eraris. Dankon.--kani (diskuto) 10:44, 25 jun. 2020 (UTC)Reply

Do, nun Jaĝakarta estas ruĝa ligilo. Mi supozas, ke ja la artikolo pri tiu geografia elemento ekzistas, ĉu vi povas alidirekti aŭ krei la ĝermon por ke ĝi bluiĝu? Mi supozas, ke temas pri Ĝakarto. Plej bone, bv ne alinomigu tiun artikolon Ĝakarto, ĉar temas pri havenda artikolo. Dankon.--kani (diskuto) 11:32, 25 jun. 2020 (UTC)Reply

Brother Bear 2 redakti

Can you translate the Dutch facts I wrote about Brother Bear 2? 2600:1700:53F1:5560:A19E:91CD:C678:996B 18:04, 28 jun. 2020 (UTC)Reply

Rimeno redakti

Certe courroie, correa en la hispana, estas rimeno, sed ĉu trapezoida, kojnrimeno (strange), V-rimeno aŭ serpentorimeno, pri tio mi ne certas.--kani (diskuto) 12:23, 26 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Jes, kojno kongruas kun V. Mi nur gapis kiel rimeno kiu estas bendoforma povas esti kojnforma. Nun mi supozas, ke temas pri la sekco. Pri mekaniko mi malkompetentas.--kani (diskuto) 18:21, 26 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Araba-israela konflikto redakti

Saluton. Tiu artikolo estis proponita kiel Elstara artikolo en 2017, sed ankoraŭ ricevis nur du porajn voĉdonojn kaj neniun malporan. Eble vi iom kontribuis al ĝi. Se eblas, bv baloti por ke oni povu finigi la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 21:25, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

Tamen mi ĵus konstatis, ke la baloto estas fermita, sed la plenumo ne estis farita. Do, mi demandis la respondeculon.--kani (diskuto) 23:41, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, Verdulo! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:36, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:26, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj redakti

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:38, 14 nov. 2021 (UTC)Reply

Stacidomo de Kropswolde redakti

Saluton Verdulo! Mi ŝatus alinomi artikolon "Stacidomo de Kropswolde" al "Kropswolde (stacidomo)" laŭ la skemo de aliaj fervojaj stacioj de Nederlando. Ĉar vi estas la unua registrita kontribuinto al tiu artikolo, mi dezirus havi vian konsenton. --Dominik (diskuto) 04:21, 6 jan. 2022 (UTC)Reply

Saluton Dominiko. Mi konsentas ke vi alinomas la artikolon "Stacidomo de Kropswolde" al "Kropswolde (stacidomo)". Verdulo (diskuto) 13:01, 7 jan. 2022 (UTC)Reply
  Farite, dankon. Dominik (diskuto) 15:19, 7 jan. 2022 (UTC)Reply

Kamrimeno aŭ Dentrimeno ? redakti

Saluton Verdulo. Vi kreis la mankantan artikolon "Kamrimeno", sed mi ne bone komprenis la titolon de via artikolo, ŝajnas al mi, ke "Dentrimeno" pli taŭgas. Kion pensas vi pri mia propono ? Amike --DidCORN (diskuto) 17:42, 5 feb. 2022 (UTC)Reply

Saluton DidCORN. Kompreneble temas pri dentrimeno sed unu kun specifa funkcio, nome la sinkronigo de la kamŝafto kun la krankŝafto. Ĉar mi ne trovis bonan tradukon mi elektis unu el la anglaj nomoj nome cambelt. Kompreneble ni povas elekti alian nomon sed kun mencio de la funkcio. Amike Verdulo (diskuto) 23:10, 5 feb. 2022 (UTC)Reply
Kara Verdulo. Se vi konsentos, mi proponis alinomi la artikolon Dentrimeno, aldonante vian komenton. Ĉu plaĉas al vi tiele? Amike.--DidCORN (diskuto) 21:32, 6 feb. 2022 (UTC)Reply

Informkesto Karl Maier redakti

Saluton Verdulo! Mi aktualigis la paĝon pri Karl Maier, sed ne sukcesis eniri la informkeston por enmeti la ĝustan naskiĝdaton. Ŝajne vi kreis la informkeston, do mi petas vin korekti la naskiĝdaton! Dankon! Salutas Sciureto (diskuto) 19:01, 5 feb. 2022 (UTC)Reply

Saluton Sciureto. Kvankam mi ne kreis la informkeston mi korektis la naskiĝdaton.
Vi nun povas facile korekti ĝin se ĝi ne estas ĝusta. Salutojn de Verdulo (diskuto) 11:04, 6 feb. 2022 (UTC)Reply
Dankon!Sciureto (diskuto) 16:17, 6 feb. 2022 (UTC)Reply

Kursivigo de familioj, ordoj, ktp. redakti

Saluton Verdulo,

Vi verkis multajn artikolojn pri biologiaj temoj. Ĉu vi bonvolus komenti ĉe Vikipedio:Diskutejo#Kursivigo de sciencaj nomoj super la rango de genro la kialojn kaj gradon de konsenso pri la kutimo kursivigi la nomojn de superaj taksonomiaj grupoj en Vikipedio? Arbarulo (diskuto) 21:19, 11 feb. 2022 (UTC)Reply

Mi faros kiam mi trovos la tempon por tio. Salutojn Verdulo (diskuto) 00:19, 12 feb. 2022 (UTC)Reply

Prokrastlinia memoro redakti

Kara Verdulo, mi vidas, ke vi plibonigis vian titolon de l'artikolo; tamen vi uzas la terminon linio, kiu estas evitinda (laŭ NPIV) anstataŭ lineo, kiu fakte ĉitie rilatas al propago de ondo, signalo ktp. Amike--DidCORN (diskuto) 10:37, 21 feb. 2022 (UTC)Reply

Kara DidCORN,kompreneble Verdulo (diskuto) 12:11, 21 feb. 2022 (UTC)Reply
ni povas ŝanĝi la vorton se ĝi estas falsa.
Ankaŭ aliajn plibonigoj estas bonvena. Verdulo (diskuto) 12:13, 21 feb. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:41, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Nova aspekto redakti

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:10, 24 okt. 2022 (UTC)Reply

Aldoni filmeton redakti

Antaŭ ĉiuj ŝanĝoj estis/sufiĉe simpla aldoni dosieron aŭ filmeton al wikimedio sed nun mi tute ne plu komprenas kiel fari tion. Kiu povas helpi min? Verdulo Verdulo (diskuto) 19:11, 30 okt. 2022 (UTC)Reply

Mi jam solvis la problemon. Verdulo (diskuto) 10:41, 7 nov. 2022 (UTC)Reply

Burokratoj redakti

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:00, 17 feb. 2023 (UTC)Reply

Kompreneble diru kion mi devas fari. Verdulo (diskuto) 12:04, 17 feb. 2023 (UTC)Reply
Vi povas aliri la du paĝojn Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/LiMr kaj Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/ThomasPusch kaj doni subtenan, kontraŭan aŭ sindetenan voĉon. Taylor 49 (diskuto) 12:06, 17 feb. 2023 (UTC)Reply