Malfermi la ĉefan menuon

Liv and Maddie

usona televida situacia komedio

Liv and Maddie (anglalingve por Liv kaj Maddie) estas usona situacia komedio kreita de John Beck kaj Ron Hart kaj produktita de la firmao It's a Laugh Productions por la televida kanalo Disney Channel.

Liv kaj Maddie
Liv and Maddie.svg
Ĝenro Situacia komedio
Kreita de John D. Beck
Ron Hart
Aktoroj Dove Cameron
Joey Bragg
Tenzing Norgay Trainor
Kali Rocha
Benjamin King
Lauren Lindsey Donzis
Komenca muziko "Better in Stereo", kantataj de Dove Cameron
Origina lando Flago-de-Usono.svg Usono
Lingvo(j) angla
Originala lingvo angla lingvo
N-ro de sezonoj 4
N-ro de epizodoj 80
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
John D. Beck
Ron Hart
Andy Fickman
Betsy Sullenger
John Peaslee
Produktisto(j) Greg A. Hampson
Daŭro sen reklamoj proksimume 22–25 minutoj
Elsendo
Elsendita 19-a de julio 201324-a de marto 2017
Information icon.svg
vdr

Enhava resumoRedakti

La serio temas pri la 15-jaraj identaj ĝemelaj fratinoj Liv kaj Maddie Rooney, kiuj laŭ karakteroj plej malsamas: Liv estas gaja, energiplena knabineca knabino kaj prezentas propran televidan programon, dum Maddie estas aktiva sportema knabeca knabino, aparte sukcesa en la lerneja basketbala teamo. Kiam Liv revenas hejmen de Holivudo komence de la seria scenaro, rapide videbliĝas konfrontaj tensioj inter ambaŭ fratinoj, aparte tiam kiam Liv iĝas tre populara en la mezlernejo de Maddie.

ĈefrolantojRedakti

  • Dove Cameron kiel Liv kaj Maddie Rooney: du identaj ĝemelaj fratinoj.
  • Joey Bragg kiel Joey Rooney: 14-jara frato de la ĝemeloj.
  • Tenzing Norgay Trainor kiel Parker Rooney: 10-jara frato de la ĝemeloj.
  • Kali Rocha kiel Karen Rooney: patrino de Liv, Maddie, Joey, kaj Parker.
  • Benjamin King kiel Pete Rooney: patro de Liv, Maddie, Joey, kaj Parker.

Eksteraj ligilojRedakti