Tenzing Norgay Trainor
usona aktoro
Tenzing Norgay TRAINOR (naskiĝis la 4-an de septembro 2001 , do nun 22-jara[1]) estas usona aktoro. Ekde la jaro 2013, li precipe konatas pro ĉefrolo kiel la 11-jara frato Parker de la je kvin jaroj pli aĝaj ĝemelaj fratinoj Liv kaj Maddie en la situacia komedio Liv and Maddie de la televida kanalo Disney Channel. Krome li interalie en 2013 havis gastan rolon en la televidaj serioj Good Luck Charlie kaj Disney Game On, kaj en la sekva jaro en la serio Jessie. Li estas la nepo de la nepala ŝerpo Tenzing Norgay, partoprenanto en sep ekspedicioj al Everesto, kulminantaj en la unua sukcesa alsupriĝo, dum kiu li kaj Edmund Hillary estis la unuaj viroj, kiuj atingis la pinton.
Tenzing Norgay Trainor | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de septembro 2001 (22-jaraĝa) en Plantation | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro • televida aktoro vd | |
Aktiva dum | 2013– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Referencoj redakti
- ↑ Tezing Norgay Trainor (2020-09-04). To 19 years in this world today. (angle). Instagram. Alirita 2021-08-03.