Kali Rocha

usona aktorino

Kali ROCHA (naskiĝis la  5-an de decembro 1971(nun 1971-12-05), do nun 52-jara) estas usona aktorino. Post naskiĝo en Memphis (Tenesio) ŝi pasigis sian infanaĝon en Providence (Rod-Insulo), kaj en 1993 finis studadon en aktora lernejo en Pittsburgh (Pensilvanio). Plej bone ŝi konatas pro ĉefrolo kiel Karen Rooney ekde la jaro 2013 en la situacia komedio Liv and Maddie de la televida kanalo Disney Channel. Aldone tamen ŝi ankaŭ aktore aperis en multaj aliaj kinejaj filmoj ekde 1996 kaj televidaj filmoj kaj serioj ekde 1997: ekzemple menciindas roloj en epizodo de 2000 kaj ses epizodoj de 2002 de la serio Buffy the Vampire Slayer kaj rolo de 8 epizodoj de la prihospitala serio Grey's Anatomy (aludo al la renoma anatomia instrulibro Gray's Anatomy) en 2006–07.

Kali Rocha
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1971 (1971-12-05) (52-jaraĝa)
en Memphis
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Carnegie Mellon vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro • scenaristo vd
Aktiva dum 1996– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr