Astrid Maria Bernadette Joosten (Beverwijk, 22-an de marto 1958) estas nederlanda, prezentistino, verkistino kaj aktorino.

Astrid Joosten
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1958 (1958-03-22) (66-jaraĝa)
en Beverwijk
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Familio
Edz(in)o Jack Gadellaa • Willem Ennes
Okupo
Okupo televida prezentisto • verkistoprezentisto • filmaktoro
vdr

Biografio redakti

Astrid Joosten studis hispanan lingvon kaj literaturon je la Universitato de Amsterdamo.[1] Dum la studado ŝi laboris ekde la komenciĝo de la jaro 1983 kiel prezentistino ĉe la VARA. Post tio ankaŭ sekvis etskala prezentada laboro: de inter aliaj veterprezentistino Bij Koos de Koos Postema ĝis kursoj de Teleac. En 1987 ŝi transiris al la TROS. Tie komenciĝis en 1988 ŝia unua sukceso: Jongbloed & Joosten, kun Jaap Jongbloed.

En 1990 Marcel van Dam revokis ŝin al la VARA. La programo In het Nieuws (En la novaĵo), kun Paul Witteman, ne fariĝis granda sukceso. Ekde 1991 ŝi prezentas la de la VARA elsendatan kvizon Twee voor twaalf (Du antaŭ la dekdua aŭ du por dekdu). Krom tio ŝi prezentis Anno Joosten (Jaro de Joosten 1995), De show van je leven (La spektaklo de via vivo 1996-2000), Oog in oog (Okulo en okulo 2001), Dat zoeken we op (Tio ni serĉos 2004), Zestien miljoen rechters (Dekses milionoj da juĝistoj 2006) kaj Het hof van Joosten (La korto de Joosten 2007). La lasta programo estis renoviĝinta versio de Zestien miljoen rechters.

De la somero de 2009, Joosten prezentis la televidprogramon Alles draait om geld (Ĉio temas pri mono) dum du sezonoj. En la dua kvaronjaro de 2011 ŝi komencis la satiran televidan konsumprogramon Kanniewaarzijn (Nevereblas). En 2011, Joosten ankaŭ havis gastadon en la komediserialo Zie Ze Vliegen (Vidu ilin flugi) kiel ŝi mem.

En 2005 Joosten ludis rolon kiel ŝi mem en la filmo Off Screen (For de l' ekrano) de reĝisoro Pieter Kuijpers.

Joosten estis ambasadoro por la Epilepsia Fondaĵo ekde 2003. Ŝi apogas la fondaĵon kun informaj kaj varbaj agadoj.

Joosten interesiĝas pri vino. Kune kun Thérèse Boer ŝi havas retbutikon por vino kaj kune ili verkis du librojn pri vino.

Referencoj redakti