Vadpantalono estas pantalono el likimuna materialo. La krurumoj de la pantalono finiĝas en botoj, dum la supra parto etendiĝas ĝis tuj sub la akseloj. La tuto estas suprentenata per ŝelkoj. Antaŭe tia pantalono ofte estis farita el kaŭĉukokanvaso, nuntempe el polivinilklorido.

Termezuristo en vadpantalono

Vadpantalonoj estas uzataj por fari laboron en sufiĉe profunda akvo, sen fariĝi malseka. Ekzemple en la fiŝhokado, riparaj kaj ŝipsavaj laboroj, la kontraŭbatalo de ondatroj kaj helpo dum inundoj.

Vadbotoj estas uzataj por laboroj en malpli profunda akvo.

Fiŝhokanto en vadpantalono