Homomanka formacio

(Alidirektita el Mankanta viro (formacio))

La formaciflugo mankanta virohomomanka formacio estas, de aviadiloj farata, saluto kiel parto de transflugo okaze de entombigo aŭ rememoro de piloto.

Mankanta viro formacio

Priskribo redakti

La mankanta homo povas esti farata en diversaj variantoj. La plej ĝenerala estas tiu ĉe kio kvar aviadiloj (plej ofte armeaviadiloj) flugas en tiel nomata "kvarfingra formacio". La aviadiloj flugas en V-formo, ĉe kio la gvidanto flugas je la pinto kaj la flugilhomo maldekstre malantaŭ li. La dua geviro de la flugo flugas dekstre malantaŭ la gvidanto, kaj ties flugilisto dekstre malantaŭ. Vidata de la fronto la maldekstra parto de la V do estas pli longa ol la dekstra. Tiu formacio flugas sufiĉe malalta por esti klare vidata, kaj kiam ĝi estas rekte super la loko de la rememoro, la dua homo abrupte foriras kaj krute flugas supren. La resto de la formacio tenas la pozicion, ĝis ĉiuj aviadiloj elvidebliĝas.