Saluton. Vi lasis en la ĉapitro Orgeno frazon en germana originale, kiun mi ne povas traduki ĉar mi ne regas la germanan.--kani (diskuto) 13:10, 7 Feb. 2015 (UTC)

Skuoinstrumento redakti

Saluton. Mi pardonpetas, ke mi eraris. Mi vidis artikolon Skuoinstrumento sen la alilingvaj ligiloj kaj mi miskomprenis ke temas pri korespondo de la germana de:Schüttelrohr; poste mi komprenis, ke temas pri korespondo de la germana de:Shaker (Musik). Se certe mi eraris, nun mi klopodas malfari la ligon sed ne kapablas. Ĉu vi vidas lumon?--kani (diskuto) 22:10, 12 Mar. 2015 (UTC)

Mi estas perdita. Unuflanke, oni ŝanĝis la sistemon de la alilingvaj ligiloj kaj mi kapablas enmeti ilin, sed absolute ne ŝanĝi aŭ forigi ilin. Krome mi pensis, ke de:Schüttelrohr devus esti libera por ligi ĝin al Ĉokaljo ĉar de:Schüttelrohr korespondas al pt:Chocalho, sed poste vidas, ke Ĉokaljo estas ligita ne al pt:Chocalho sed al pt:Soalheira (instrumento musical). Do, mi pardonpetas ke mi povas fari neniom. Se vi volas, vi aŭ mi povas kontakti kun administranto kiu helpu, sed, se estas mi kiu kontaktas, mi devos scii la ĝustan korespondadon de ĉiuj artikoloj koncernitaj. Krome mi profitas la okazon komuniki ke mi metis liston de instrumentoj en Brazilo kaj Muziko de Brazilo.--kani (diskuto) 18:05, 13 Mar. 2015 (UTC)

Saluton, Hieraŭ matene ankaŭ mi provis korekti la alilingvajn ligojn, sed ankaŭ devis konstati, ke ĝia sistemo aktuale estas pli rigida ol antaŭ du aŭ tri monatoj, tiel ke korektado ne eblas por mi. Ŝajnas, ke tio vere estas tasko por administranto; do estus bone, se vi kontaktus kun li.--Longharulo (diskuto) 06:21, 14 Mar. 2015 (UTC)

@Kani: Mi kontrolis la aferon kaj ĝi vere estas ŝanĝita sed daŭre uzebla por kutimaj uzantoj. Necesas:
  1. iri al Skuoinstrumento
  2. tie en maldekstra kolumno en la sekcio Iloj trovi la ligilon Ero en Vikidatumoj kaj sekvi ĝin
  3.  same fari en de:Shaker (Musik)
  4.  nun vi estas en du paĝoj en Vikidatumoj; tute supre, apud titolo, estas identigilo (Qnumero), kopiu la identigilon de la celata paĝo (paĝo al kiu vi volas ŝovi la ligilon)
  5. iru al Vikidatuma paĝo kiu nun enhavas la malĝustan ligilon kaj en la sekcio "Vikipedio" trovu ligilon al la Esperanta Vikipedio
  6. klaku al la verda sageto en cirklo, aperos dialogo por ŝovi (tiun unu) ligilon, en la dialogo enmetu la identigilon de la alia Vikidatuma paĝo, kiun vi kopiis en la paŝo 4
  7. devus esti ĉio  
Mi kontrolis la paĝojn pri skuoinstrumento, sed mi ne certas pri taŭga kunigo; ŝajnas al mi, ke la du germanaj paĝoj devas esti kunigitaj, sed mi ne regas la germanan sufiĉe por certi. Amike. --KuboF (diskuto) 11:34, 14 Mar. 2015 (UTC)
Mi klopodis sekvi la indikojn de Kubo sed perdiĝis. Mi vidas kiel Longharulo ka antaŭ monatoj mi facile povis elturniĝi en Vikimedio sed nun tute ne. Mi povas nur aldoni sed absolute ne ŝanĝi ion ajn. Mi ne scias kion signifas sekvi ĝin, mi ne trovas verdan sageton kaj mi supozas, ke ne ĉiuj vidas la samajn rimedojn per siaj komputiloj. Eble mi povas fari ion per elturniĝo al Alinomigoj, sed antaŭe, kiel diras Kubo, mi ne regas la germanan nek por certi nek por io ajn. Do mi bezonas scii kiuj devas esti la ĝustaj korespondoj de la artikoloj ĉar mi jam esprimis miajn dubojn pri Ĉokaljo kaj pt:Chocalho. Helpos ankaŭ scii kiuj aliaj nomoj povus havi artikolo, ekzemple Ĉokaljo povas iĝi ankaŭ Ĉokaljo (instrumento) aŭ io tia.--kani (diskuto) 15:31, 14 Mar. 2015 (UTC)
Laŭ la artikolo "Ĉokaljo" ĉokaljo estas la arnomo brazila por ĉiuj skuoinstrumentoj, samtempe ankaŭ aparta nomo por instrumento, kiu ankaŭ povas nomiĝi rocar en la portugala. La germana artikolo pri de:Shaker (Musik) inkluzivas ĉiujn skuoinstrumentojn, la artikolo de:Schüttelrohr limiĝas je la skuotubo. Ĉiukaze, konfuzo regas en la germana lingvo/vikipedio kaj ankaŭ en la respektivaj portugalaj (legu la du artikolojn pt:chocalho kaj pt:soalheiro).--Longharulo (diskuto) 06:22, 15 Mar. 2015 (UTC)

Saluton. Mi dankas kaj gratulas pro viaj muzikaj artikoloj. Mi ĵus aldonis iomete da materialo el Parola tamburo en Tamburon. Mi atentigas, ke tiu lasta estas Havenda artikolo, do indas pligrandigi ĝin ĝis almenaŭ 10,000 bitokoj aŭ plej ideale al pli ol 30,000. Vidu, ke ofte oni povas atingi tion (pligrandigo) pere de aldono de jam eldonita materialo en aliaj artikoloj, bildoj, ligiloj, ktp.--kani (diskuto) 06:13, 5 Apr. 2015 (UTC)

Saluton. Ĉar vi plej verŝajne faris tiun artikolon el la germanlingva versio, vi eble ne konstatis ke ĉiuj el la alilingvaj versioj ne temas pri Jezuitaj misioj sed pri Jezuitaj misioj en Ĉinio. Mi ne certas ĉu oni devus pliampleksigi la titolon kaj limigi la amplekson de la enhavo.--kani (diskuto) 12:30, 26 Apr. 2015 (UTC)

Saluton. Vi prave supozas: kiam mi iom aŭtomate metis la ligon al la alilingvaj vikipedioj, mi poste rimarkis, ke tiuj ĉi temas nur pri la misio en Ĉinujo. Mi bezonas artikolon Jezuita misio, ĉar ĝi estas necesa por la kompreno de la artikolo pri brazila muziko.
Eleganta solvo de la problemo estus jena: mi ŝanĝus la titolon en Jezuita misio en Ĉinujo, verkonte ĝin laŭ la materialo, kiun prezentas la tradukota artikolo el la germanlingva vikipedio. Poste mi verkus artikolon pri Jezuita misio en ĝenerale. Ĉu laŭ vi estas irebla kaj taŭga vojo?--Longharulo (diskuto) 15:57, 26 Apr. 2015 (UTC)
Jes, kiam vi pretos, vi klaku al Jezuita misio, aperos tamen Jezuita misio en Ĉinujo kun la alidirektilo sube de la titolo, alklaku tie kaj aperos la alidirektila paĝo, kaj tie klaku Redakti fonton por meti la novan artikolon. Tamen tiu ne aperos en la listo de Novaj paĝoj, ĉar por la sistemo tiu artikolo jam estis ekzistinta.--kani (diskuto) 17:32, 29 Apr. 2015 (UTC)
Kaj mi ne kapablas ligi la artikolon Jezuita misio en Ameriko al iu ajn lingvo.--kani (diskuto) 17:36, 29 Apr. 2015 (UTC)
Finfine mi kreis artikolon por la titolo Jezuita misio kiu jam ne estas alidirektilo, ligita al angla kaj franca versioj, kie devus esti ankaŭ la germana versio. Eble vi povus indiki tion en la Diskutopaĝo germanlingva aŭ rekte fari la ŝanĝon. Nun tiu estas ĝermo plilongigebla.--kani (diskuto) 12:54, 30 Apr. 2015 (UTC)

Saluton. Mi ĵus pliampleksigis tiun primuzikan artikolon por plialtigi ĝin al alta kategorio de havendaj artikoloj. Mankas ankoraŭ pliampleksigon por moderna epoko kaj pri teknika funkciado. Spite mian faritan laboron, ĉefe pri historio kaj adono de ligiloj, bildoj, bibliografio ktp., mi ne estas fakulo pri muziko kaj mi dubas ĉu mi faris erarojn pri tiaj vortoj. Kiam vi havos tempon aŭ emon, eble vi deziros iom tralegi kaj kaze ke vi trovu erarojn, malglataĵojn ktp., vi povus korekti. Same se vi konas fakulojn aŭ interesatojn pri muziko aŭ eĉ plej dezirinde pri trumpetoj, bonvolu direkti ilin al la artikolo. Dankon. Post laboro en kelkaj artikoloj de la litero to, mi venos al Tamburo.--kani (diskuto) 19:12, 21 Jun. 2015 (UTC)

Dankon.--kani (diskuto) 15:18, 22 Jun. 2015 (UTC)

Tamen libertin/o venas en PIV kiel 1 ♜ Liberigita sklavo, kiu tamen ne ĝuis ĉiujn rajtojn de libera civitano. antaŭ la 2a signifo, Liberpensulo. Ĉio estas en ordo, sed ne necesis alinomigo.--kani (diskuto) 22:27, 18 Aŭg. 2015 (UTC)

Kontrabasistoj redakti

Estimata Longharulo, en 2011 vi kreis la kategorion Kategorio:Kontrabasistoj. Ĝi estas sen enhavo, kaj mem ne metiĝis en pli larĝan kategorion Kategorio:Muzikistoj laŭ instrumentoj (eble ankaŭ en kategorion Kategorio:basistoj, en kiuj ankaŭ estas rokmuzikaj aŭ ĵazaj basgitaristoj, nur pro la malalta sono de la instrumentoj iomete parencaj al kontrabasistoj). La pli larĝan kategorion eblus aldoni, sed ĉu estas kialo ke la kategorio tute malplenas? Ĉu vere ĝis nun kreiĝis eĉ ne unu artikolo pri kontrabasisto? Aŭ ĉu estas alia kialo por la malpleneco de la kategorio? ThomasPusch (diskuto) 17:15, 19 Jan. 2016 (UTC)

Administrantoj redakti

Saluton Longharulo, la vivo de nia vikipedio necesas iomete kelkajn zorgojn. Ne neglegtu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin. Antaŭdankon. --pino (diskuto) 07:23, 12 maj. 2016 (UTC)Reply

Forigendaj kategorioj redakti

Saluton Longharulo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Moldur (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Orientprusujo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
Saluton Longharulo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Moldur (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Historio de Bavarujo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

ĉar jam ekzistas la samsignifa Kategorio:Orienta Prusio respektive Kategorio:Historio de Bavario

Grafoj de Isenberg redakti

Saluton. Via jŭsa artikolo Grafoj de Isenberg restas sen ligo al aliaj ligvoj, sed jam ekzistis via artikolo Isenberg (dinastio) kiu laŭ ties komenco ŝajne estas tute samtema. Ĉu ne indus konverti Grafoj de Isenberg al alidirektilo por Isenberg (dinastio)?--kani (diskuto) 11:49, 7 sep. 2016 (UTC)Reply

Saluton. Laŭ PIV strato estas Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo. Do mi supozas, ke vi faras oftan germanismon tradukante strasse al strato anstataŭ al ŝoseo aŭ simila vorto.--kani (diskuto) 19:22, 19 sep. 2016 (UTC)

Ordaj nombroj kun streketo redakti

Estimata Longharulo!

Kial vi subite forlasas la normale en Esperanto-Vikipedio uzatan stilon skribi ordajn nombrojn kun streketo, ekz-e Vilhelmo la 2-a, 8-a de majo, 18-a jarcento kaj kreas novajn artikolojn kaj alidirektilojn sen streketo? La streketo ne estas persona gusto, sed estas komuna, unueca stilo en esperanta Vikipedio, decidita jam antaŭ 13 jaroj kaj dokumentita i.a. ĉi tie: Vikipedio:Gvidilo por biografioj kaj ĉi tie: Vikipedio:Titoloj de artikoloj. Vi kreas multajn senutilajn alidirektilojn, kaj kaŭzas multan nenecesan laboron al aliaj vikipedianoj kiuj korektos viajn senstreketajn artikolojn al la komune interkonsentita formo. Prefere tuj verki en la laŭregula formo, kiel vi ja antaŭe jam faris.

Sincere salutas Moldur (diskuto) 15:24, 10 okt. 2016 (UTC)Reply

Pri ordonombraj streketoj kaj aliaj strangaĵoj redakti

Estimata Molduro,

mi scias pri la reguloj pri la ordaj nombro, kiuj iam antaŭ mia kunverkado kaj mia decidpovo pri tiaj aferoj estas kreitaj. Nu bone, ĝis antaŭ nelonge mi respektis la laŭ mia opinio tute superfluajn streketojn, kvankam ili estas malfundamentaj: Fundamentaj estas la formoj 1a, 2a 3a ktp. Tiel ankaŭ sentas multaj eo-vikipediistoj: Bv. serĉu kaj alklaku „1a de januaro“: la paĝo serĉrezutoj prezentas al vi nur por ĉi tiu dato 20 artikolojn, kiu konsekvence uzas la senstreketajn ordonombrojn.

La germanlingva vikipedio siaflanke uzas formojn kiel ekzemple „die 1960er Jahre“, ekzistas ankaŭ “Kategorie:1960er“ sen ke la germanlingva vikipedio frakasiĝus pro tio, male, ĝi estas la dua granda vikipedio.

Mi povus tamen bone vivi (kaj ĝis antaŭ nelonge ja vivis) tolerante la iomete malsimplan skribmanieron, sed kiam mi vidis, ke en Vikipedio oni malakceptas fundamentajn regulojn de Esperanto, mi decidis simpligi al mi la verkadon, forlasante malfundamentajn regulojn, kondiĉe ke per tio mi ne konfuzas la komprenon de miaj legantoj. Jen ekzemploj por la malfundamenta maltoleremo en Vikipedio:

Serĉu sub kategorioj la kategorion „preĝejoj“ kaj vi ne trovos gin. Se vi volas krei ĝin, Thomas Pusch diras per-ŝablone, ke li forigis la jam ekzistantan kategorion, klasifikante ĝin „Forigenda kategorio“. Pardonu, preĝejo estas pure Esperanta vorto!

Post dek du jaroj da kunlaboro por Vikipedio mi devas konstati, ke la fundamenta formo por landonomoj ne estas iu ajn antikvaĵo hontinda, sed male plifaciligas la verkadon. Unu ekzemplo: por Germanio la afero estas simpla, mi kaj vi kiel germanoj scias, ke tie oni parolas la germanan, ne la germanian lingvon. Sed kio pri ekz. Pikardio? Kion lingvon/dialekton oni parolas tie, la pikardian aŭ la pikardan? Ĉu en Asturio la asturian aŭ la asturan? Ĉu en Sicilio la sicilian aŭ sicilan? Tiujn demandojn mi ĉiufoje devas diligente esplori en konsultlibroj resp. -retejoj. Se vi legus la laŭfundamente ĝustajn formojn, legante Pikardujo, Asturujo kaj Sicilio, vi ŝparus multege da tempo, pli ol per la neuzo de la streketoj je ordonombroj. Sed la -uj- formo kiu estas laŭ la Fundamento de Esperanto, ne estas laŭ la regularo de Vikipedio. Kaj Thomas Fuŝ' diligentege forigas tiujn formojn.

Alia afero estas la forigo de la litero Ĥ resp. ĥ kun la kialigoj, ke la litero aspektas stranga (pardonu, ĝi ne aspektas pli stranga ol multaj Esperantistoj!), ĝi estas antikvaĵo (foje ĝi ja estas, ekzemple en Ĥinujo anstataŭ Ĉinujo) kaj ĝi reprezentas sonon malfacile prononceblan. Nu bone, tiam ankaŭ bv. forstreki la literon r, kiun ja povas prononci mi (vestfala ruhrregionano) kaj vi (denaska bavaro), sed neniu rejnlandano aŭ franco. Se ili volas prononci la vorton „parte“, ili diras „paĥte“ - kio pruvas, ke foje la litero ĥ estas pli bone prononcebla ol r. Alia konsekvenco de la forigo de la litero ĥ estas, ke mi kiel ĥordirektisto nun direktus la korojn – interese, ĉu ne? Tamen, esperantistoj estas inventemaj: nun ekzistas anstataŭe la vorto „koruso“. Dankegoj al la Ĉiopova, ke en Eo ne ekzistas prefikso „ko“ de la signifo „kun“!

La reguloj de Vikipedio ne estas la Dek Ordonoj! Nek tio estas la Fundamenta regularo, kvankam ĉi lasta estas pli altranga ol la vikipedia. Vikipedio devus malfermiĝi al pli toleremo kaj respekto rilate la Fundamenton de Esperanto, kiun mi rigardas kiel gvidlinion je mia verkado. Kaj antaŭ ol eo-vikipedio forĵetu „antikviĝintajn“ fundamentajn formojn kaj literojn, ĝi pli bone forĵetu regulojn, kiuj en dek tri jaroj de ĝia ekzisto antikviĝis. Tiusence mi restas esperanto!

Sincere--Longharulo (diskuto) 18:35, 21 okt. 2016 (UTC)Reply

Dankon pro via respondo (kiun mi pro dusemajna vikipaŭzo legas ne pli frue ol nun). Sincere, Moldur (diskuto) 07:24, 1 nov. 2016 (UTC)Reply

Tria Heredsekvomilito de Geldern redakti

Saluton. La vorto Heredsekvomilito sonas malofta kaj ege komplika. Aliaj similaj artikoloj uzas pli simplan Heredan aŭ Sukcedan, ekzemple Milito de hispana sukcedo, Sukceda Milito de Hispanio, Sukceda milito de BretonioHereda milito de Bretonio. Ĉu ne plaĉas al vi simpligi tiun titolon?--kani (diskuto) 17:31, 23 okt. 2016 (UTC)Reply

Arbitraj ŝanĝoj en monatnomoj redakti

Kial vi ŝanĝadas la skribmanieron de monatnomoj? Ke vi mem pli ŝatas skribi "majo" ol "Majo" ne estas sufiĉa kialo por ŝanĝi tekstojn verkitajn de aliaj. --Surfo 13:06, 7 nov. 2016 (UTC)Reply

Pardonu, kara Surfo. Mi estas plivastiganta la eblecojn de formatigi datoligilojn, do ke ne nur eblas ligi datojn laŭ la formo x-a de xx, sed ankaŭ xa de xx. Post via protesto, kiun mi konsideras prava, mi ŝanĝos la metodon je majusklaj monatonomoj laŭ la modelo [[28an de marto|28an de Marto]]. Esperante, ke tio procedo estas pli laŭ via gusto, vin salutas --Longharulo (diskuto) 16:00, 7 nov. 2016 (UTC)Reply
Karaj Surfo kaj Longharulo! Bonvolu noti ke ni en Vikipedio havas la regularon/stilgvidilon Vikipedio:Gvidilo por biografioj, kiu jam montras la uzendan formon: 8-a de majo 2016, kun streketo, kaj minuskla monatnomo. Ne temas do pri demando de persona prefero, sed pri konformo al unueca stilo. Amike kaj sincere salutas Moldur (diskuto) 16:22, 7 nov. 2016 (UTC)Reply
Laŭ la konsilo de Moldur mi notas la stilgvidilon, sed ĝi estas neniel observinda. Ĉar ĝi evidente celas ŝanĝi la lingvon Esperanto en la priparolata detalo, mi opinias ĝin tutsimple malutila. Tiaj gvidiloj laŭplaĉe pritraktu kodo-similajn aferojn, kiuj ne videblas al la legantoj, ekzemple notadon de datoj ene de kodo kiun komprenu nur ŝablono, sed nepre lasu netuŝita normalan seneraran Esperantan tekston. La motivo "konformo al unueca stilo" nur naskas kverelojn, malkontenton kaj jam forpelis kompetentajn kontribuantojn. Ĝi neniel konvenas por gvidi stilon en Vikipedio-sapeca Esperanta enciklopedio, kies esenco estas konsisti el tekstoj de plej diversaj specoj, verkitaj de multaj homoj laŭ siaj propraj gvidlinioj kaj lingvaj fonoj. Ĝia unueco konsistas en diverseco, kio estas plaĉa afero kaj instruas ĝuste rilati al la diverseca mondo, ankaŭ lingva. Lingvaj eraroj estas alia afero, kaj homo kun bona lingvoscio kapablas distingi veran eraron disde pridiskutinda lingvaĵo. Jam nun Vikipedio arogis al si rajtojn, kiuj tendencas malaperigi Esperanton favore al ia Vikipedie Idiosinkrazia Lingvaĵo. Majuskligo aŭ ne ĉe monatnomoj estas eble neglektinda detalo, sed tia sistema "korektado" (en iujn ajn direkton) estas simptomo pri grava malsano en la Vikipedia komunumo. --Surfo 12:20, 8 nov. 2016 (UTC)Reply

Kara Surfo, dankegon, ke vi esprimas vian opinion, kiun mi mem 100-elcente akceptas! Kia lingvo estas la vikipedia Esperanto, kiu eĉ malpermesas ĉiun alian skribmanieron por ordigaj nombroj ol tiu kun streketo? Kia lingvo estas la vikipedia Esperanto, kies administranto por kategorioj pedante forigas kaj "korektas" ĉiujn kategoriojn, kiuj enhavas landonomojn kun la Fundamenta -uj-, vortojn kun la "antikviĝinta" ĥ kaj eĉ plene Esperantajn vortojn kiel "preĝejoj"? Kia lingvo estas la vikipedia Esperanto, en kiu administranto unue petas pridiskuti la nomon de artikolo, kiun vi mem verkis, kaj - aŭdinte viajn argumentojn - ŝanĝas la titolon sen informi min pri tio, nomante mian reagon je tio infaneca - per gramatike malĝusta Esperanto? Tial mi komencis enkonduki la laŭfundamentan, tamen ankaŭ kontraŭgvidilan datoskribon. Via tute legitima protesto (vd. supren) atentigas min pri tio, ke je tio mi respektu ankaŭ aliajn formojn pli komplikitan, ekz kun suprenmetitaj literoj, kondiĉe ke ili estas kompreneblaj por ĉiu Esperanto-Parolanto. Amike--Longharulo (diskuto) 08:02, 9 nov. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט redakti

Karaj – jes la demando ja ne estas de mondskua intereso, tamen mi opinias, ke decidoj estu prenitaj de iom pli ol nur du personoj. Do mi petas rapide studi la aferon kaj esprimi vian opinion: Voĉdono pri maladministrantigo de לערי ריינהארט DidiWeidmann (diskuto) 12:33, 11 nov. 2016 (UTC)Reply

Vikiigo de datoj redakti

Dankon, estimata Longharulo, por viaj redaktoj! De nun mi mem provos vikiigi datojn en estontaj artikoloj. Vikiano (diskuto) 13:40, 18 nov. 2016 (UTC)Reply

Stiloj de datoj redakti

Vi uzas plurloke diversajn, nekutimajn formojn por dato tiel fortigas ilin: 16a de Oktobro, 16a de oktobro - eble pro misgvido de iu tradukprogramo, nacia lingvo. La ĝenerala lingvouzo estas ekz. 16-a de oktobro, kiel videbla tiu ĉi formo sur la UEA-paĝoj, ekz. http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Alvoko-por-vocxdonkontrolantoj-fine-de-la-Gxenerala-Vocxdono Bonvolu ne aldoni, sed korekti la nekutimaĵojn, tiel fortigante, respegulante la ĝeneralan lingvouzon.Narvalo (diskuto) 12:14, 21 nov. 2016 (UTC)Reply

Estimata Narvalo, mi scias pri la reguloj pri la ordaj nombro, kiuj iam antaŭ mia kunverkado kaj mia decidpovo pri tiaj aferoj estas kreitaj. Nu bone, ĝis antaŭ nelonge mi respektis la laŭ mia opinio tute superfluajn streketojn, kvankam ili estas malfundamentaj: Fundamentaj estas la formoj 1a, 2a 3a ktp. Tiel ankaŭ sentas multaj eo-vikipediistoj: Bv. serĉu kaj alklaku „1a de januaro“: la paĝo serĉrezutoj prezentas al vi nur por ĉi tiu dato 20 artikolojn, kiu konsekvence uzas la senstreketajn ordonombrojn.
La germanlingva vikipedio siaflanke uzas formojn kiel ekzemple „die 1960er Jahre“, ekzistas ankaŭ “Kategorie:1960er“ sen ke la germanlingva vikipedio frakasiĝus pro tio, male, ĝi estas la dua granda vikipedio.
Mi povus tamen bone vivi (kaj ĝis antaŭ nelonge ja vivis) tolerante la iomete malsimplan skribmanieron, sed kiam mi vidis, ke en Vikipedio oni malakceptas fundamentajn regulojn de Esperanto, mi decidis simpligi al mi la verkadon, forlasante malfundamentajn regulojn, kondiĉe ke per tio mi ne konfuzas la komprenon de miaj legantoj. Jen ekzemploj por la malfundamenta maltoleremo en Vikipedio:
Serĉu sub kategorioj la kategorion „preĝejoj“ kaj vi ne trovos gin. Se vi volas krei ĝin, Thomas Pusch diras per-ŝablone, ke li forigis la jam ekzistantan kategorion, klasifikante ĝin „Forigenda kategorio“. Preĝejo estas pure Esperanta vorto!
Dum dek du jaroj da kunlaboro por Vikipedio mi rimarkis, ke la fundamenta formo por landonomoj ne estas iu ajn antikvaĵo hontinda, sed male plifaciligas la verkadon. Unu ekzemplo: por Germanio la afero estas simpla, mi kaj vi kiel germanoj scias, ke tie oni parolas la germanan, ne la germanian lingvon. Sed kio pri ekz. Pikardio? Kion lingvon/dialekton oni parolas tie, la pikardian aŭ la pikardan? Ĉu en Asturio la asturian aŭ la asturan? Ĉu en Sicilio la sicilian aŭ sicilan? Tiujn demandojn mi ĉiufoje devas diligente esplori en konsultlibroj resp. -retejoj. Se vi legus la laŭfundamente ĝustajn formojn, legante Pikardujo, Asturujo kaj Sicilio, vi ŝparus multege da tempo, pli ol per la neuzo de la streketoj je ordonombroj. Sed la -uj- formo kiu estas laŭ la Fundamento de Esperanto, ne estas laŭ la regularo de Vikipedio. Kaj Thomas Fuŝ' diligentege forigas tiujn formojn.
Alia afero estas la forigo de la litero Ĥ resp. ĥ kun la kialigoj, ke la litero aspektas stranga (pardonu, ĝi ne aspektas pli stranga ol multaj Esperantistoj!), ĝi estas antikvaĵo (foje ĝi ja estas, ekzemple en Ĥinujo anstataŭ Ĉinujo) kaj ĝi reprezentas sonon malfacile prononceblan. Nu bone, tiam ankaŭ bv. forstreki la literon r, kiun ja povas prononci mi kiel vestfala ruhrregionano kaj vi kiel hungara, sed neniu rejnlandano aŭ franco. Se ili volas prononci la vorton „parte“, ili diras „paĥte“ - kio pruvas, ke foje la litero ĥ estas pli bone prononcebla ol r. Alia konsekvenco de la forigo de la litero ĥ estas, ke mi kiel ĥordirektisto nun direktus la korojn – interese, ĉu ne? Tamen, esperantistoj estas inventemaj: nun ekzistas anstataŭe la vorto „koruso“. Dankegoj al la Ĉiopova, ke en Eo ne ekzistas prefikso „ko“ de la signifo „kun“!
La reguloj de Vikipedio ne estas la Dek Ordonoj! Nek tio estas la Fundamenta regularo, kvankam ĉi lasta estas pli altranga ol la vikipedia. Vikipedio devus malfermiĝi al pli toleremo kaj respekto rilate la Fundamenton de Esperanto, kiun mi rigardas kiel gvidlinio je mia verkado. Kaj antaŭ ol eo-vikipedio forĵetu „antikviĝintajn“ fundamentajn formojn kaj literojn, ĝi pli bone forĵetu regulojn, kiuj en dek tri jaroj antikviĝis. Tiusence mi restas esperanto!
Sincere--Longharulo (diskuto) 12:35, 21 nov. 2016 (UTC)Reply
Estimata Longharulo! Mi ĝojas, ke vi detale priskribis viajn pensojn, frustrojn! Dankon.Narvalo (diskuto) 09:28, 25 nov. 2016 (UTC)Reply

Saluton, Longharulo! Jen mi denove skribas sur via diskutpaĝo. Mi komencis uzi por datoj la jenan ŝablonon: {{daton|30|septembro|2014}}. Ĉu vi konas ĝin? El ĝi ekestas 30-an de septembro 2014... tre oportune... ĉar jaro apartiĝas de monato kaj tago. Eble vi deziros ekuzi ĝin. Vi ĵus redaktis daton ekz. de la paĝo Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz kaj via ago estigis ruĝan ligilon. Mi provis la ŝablonon kaj la ligilo bluiĝis... Kiam ne necesos uzi akuzativon, sufiĉas forigi ĝin de la vorto "daton", kiu aperas en la ŝablono: {{dato|30|septembro|2014}}. Amike, Vikiano (diskuto) 16:08, 1 dec. 2016 (UTC) Reply

Saluton @Longharulo: Vi vikiigis kelkajn datojn el la artikolo Auta de Souza kaj ekestis ruĝa ligilo. Mi korektos ĝin per la ŝablono {{daton|30|septembro|2014}}. Vikiano (diskuto) 13:04, 12 dec. 2016 (UTC)Reply

Administrantiĝo redakti

Saluton! Mi proponis min kiel administranton de Vikipedio ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon!

Amerika fajfanaso redakti

Saluton. Ankaŭ mi estas tre konscia por malakcepti la usonanglan uzadon de amerika kiam oni celas Usonon. Tamen en tiu okazo la tialo estas tute alia, nome la scienca latina nomo Anas americana. Ĉiam kiam eblas mi respektas tiun nomon, kaj nur ĉar Anas estas tiom multaj mi klarigis fajfanaso; male Amerika anaso sufiĉus por kongrui kun la latina scienca nomo. Mi komprenas ke Nordamerika estas pli preciza. Mia sinteno estas lasi la nomon kia ĝi estas en la titolo, sed en la komenco aldoni vian precizecon: tion mi faris en multaj okazoj. Fakte mi jam tuj faros tion, kaj se vi volas ankaŭ alinomigi la artikolon, faru laŭ via bontrovo, sed ankaŭ oni devos ŝanĝi tion en rilataj artikoloj ekzemple pri la genro, eble familio ktp.--kani (diskuto) 12:41, 9 dec. 2016 (UTC)Reply

Forigo de kategorio redakti

Vikiano (diskuto) 15:15, 23 dec. 2016 (UTC)Reply

Saluton Longharulo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, RG72 (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Historio laŭ regiono".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Datoj redakti

Saluton. Mi ne bone komprenas kial necesas ŝanĝi la sistemojn de datoj. Tamen mi konsideras malafabla la konverton de dato en ligilo kiu poste restas ruĝe anstataŭ blue. Tio malbeligas artikolojn faritajn de aliuloj, tio estas malbonigo de la tasko farita de aliaj, do mi malbonvenigas tiujn farojn kaj sisteme malfaros ilin.--kani (diskuto) 21:58, 28 dec. 2016 (UTC)Reply

Saluton kaj feliĉan novan jaron! Mi ne intencas lasi la ligilajn ruĝaj, sed volas, ke oni por la datoj povas elekti la inter la skribmaniero kun streketo, kiun preferas vikipedio-administrantoj, aŭ la alian sen streketo, kiun multaj eo.vikipediistoj evidente preferas kaj kiu estas la plej ofte vidata en esperantaj tekstoj ekster eo.vikipedio.--Longharulo (diskuto) 16:13, 4 jan. 2017 (UTC)Reply

Request redakti

Hello.

Could you create the article en:Azerbaijani Land Forces in Esperanto?

Thank you.

31.200.14.9 07:32, 27 jan. 2017 (UTC)Reply

Anfrage bzgl. Übersetzung des Artikels 'Resolution 68/262 der UN-Generalversammlung' redakti

Hallo lieber Longharulo,

habe Ihre wunderbare Arbeit bei der Esperanto Wikipedia gesehen. Weil Sie da unter anderem an dem Artikel 'Ukrainio' mitgewirkt haben, möchte ich Sie bitten den kleinen Artikel auf Esperanto zu übersetzen und in die Esperanto Wikipedia hinzufügen. Vielen Dank im voraus, und alles Gute für Sie!

Vestfala Golfo redakti

Saluton. En tiu artikolo restis unu germanlingva frazo, kiun mi ne scipovas traduki kaj necesas por la cetero de la dua ĉapitro. Dankon. Mi metis la alilingvan ligilon por Paderborna Altebenaĵo, kiu restis forgesita. Ĝis.--kani (diskuto) 11:42, 2 apr. 2017 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Longharulo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply