Malfermi la ĉefan menuon


Auta de Souza (naskiĝis la 12-an de septembro 1876 en Macaíba-RN, mortis la 7-an de februaro 1901 en Natal-RN) estis brazila poetino.[1] Ties literaturaj verkoj estis iel influataj de simbolismo kaj estas klasataj kiel romantikaj. Laǔ Luís da Câmara Cascudo "ŝi estas la plej granda brazila mistika poetino".[2]

Auta de Souza
Auta de souza.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1876 (1876-09-12)
en Macaíba
Morto 7-an de februaro 1901 (1901-02-07) (24-jara)
en Natalo
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj portugala lingvo
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Frat(in)o Henrique Castriciano
Profesio
Profesio verkisto • poeto
Information icon.svg
vdr
Gepatroj de Auta de Souza: Eloi Castriciano de Souza kaj Henriqueta Leopoldina Rodrigues de Souza

BiografioRedakti

Ŝi havis kvar gefratojn. Ŝia patrino mortis kiam ŝi estis 3-jara, kaj ŝia patro mortis en 1881, kiam ŝi estis 5-jara. Ŝi kaj ŝiaj gefratoj iris loĝi en Recife ĉe la geavoj, gepatroj de s-ino Henriqueta Leopoldina R. de Souza, patrino de Auta. Kiam ŝi estis 7-jara, ŝi jam sciis legi kaj skribi, danke al iu instruista amiko. Brazilo nuligis sklavecon nur en la jaro 1888, tiel ke Auta de Souza legadis por maljunaj sklavoj, kiel ankaŭ por analfabetaj virinoj kaj por infanoj. La 15an de februaro 1887 forpasis ŝia frato Irineu kaŭze de brulakcidento en la hejmo, pro eksplodo de kerosena lampo. Irineu postvivis dek ok horojn, sed tamen forpasis. Tiaj okazaĵoj iel influis la karakteron de ŝiaj poemoj. Kiam ŝi estis 12-jara, en 1888, ŝi komencis studi ĉe Lernejo Sankta Vincento de Paul en Recife, kie ŝi lernis i.a. la francan - kio ebligis al ŝi legi klasikaĵojn el la franca literaturo. Dum du jaroj ŝi helpis la fratinojn[3] de la lernejo, lernis, recitis, verkis versaĵojn. Kiam ŝi estis 14-jara, ŝi malsaniĝis pro tuberkulozo. Post tio ŝia avino Dindinha reiris al Macaíba kun ŝi kaj la aliaj genepoj, por trovi sekan, favoran klimaton. Ili vizitis plurajn urbojn, sed la malsano fariĝis pli kaj pli grava. Malgraŭ tio Auta aktivis instruante al infanoj nociojn pri religio. Ŝi forpasis la 7an de februaro 1901 en Natal, en la aĝo de 24 jaroj.

VerkoRedakti

Ŝi publikigis nur unu libron: Horto (portugale ĝi signifas i.a. kulturejon, legomĝardenon), publikigitan en 1900, iom antaŭ ŝia forpaso, kun antaŭparolo de Olavo Bilac. "Poezioj alte spiritecaj, kun fortaj akcentoj religiaj".[4] La unua eldono elĉerpiĝis post du monatoj. Ĝis nun publikiĝis pluraj eldonoj, en Brazilo kaj en aliaj landoj, fare de pluraj eldonejoj.[5] En 1936 la Beletra Akademio de Rio Grande do Norte[6] dediĉis seĝon al ŝi kiel rekonon pro ŝia verko.

Ekde 1894 Auta komencis skribi por diversaj periodaĵoj. Ŝi kontribuis kun kvin el la pli ol tridek gazetoj tiam eldonataj en Rio Grande do Norte. Kvar el tiuj gazetoj estis konsiderataj kiel la plej gravaj.[7]

En EsperantoRedakti

Verkaĵoj el ŝia libro Horto.

SURGENUE[4]

Animo, genufleksu, pie ĉirkaŭprenu
La krucon, de Jesu' la morto-kapkusenon;
Apud piedoj Liaj trovas vi, komprenu,
La lastan rifuĝejon kaj ĉielan benon.

Genufleksite, ploru, kaj la nokto, bona
Patrino, vin karesos, preĝi vin instruos.
Balbutu vian preĝon pri la help' bezona,
Kaj de l' stelar' fortigo milde al vi fluos.

Genufleksite petu: "Venu ĝoj' sekura,"
Ĉar vian koron ŝiras ja saŭdad'[8] sen fino;
Kaj petu la digracon vivi ĉiam pura
Kiel Mario, la plej sankta Virgulino.

Genufleksite, tiun preĝon nun rediru,
Kiun en infanaĝ' vi preĝis kun prefero;
Kaj ĝi, kiel ario rava, supreniru,
De l' ter' flugante al la lando de l' Espero.

Genufleksite, ĝemu... Kion dubo gravas?
Neniu povas antaŭ dolorego ridi.
La krucon ĉiuj kisas; la malkred' ne pravas
Se l' pilgrimant' la Sanktan Monton povas vidi.

Animo, genufleksu ĉe la sankta ligno,
Sur kiu Kriston premas lasta la ĉagreno;
Vi sur piedojn Liajn larmojn de rezigno
Elverŝu, kaj sekigos ilin Magdaleno.

Genufleksite petu: "Venu ĝoj' sekura," -
Ĉar vian koron ŝiras ja saŭdad'[8] sen fino;
Kaj petu la digracon vivi ĉiam pura
Kiel Mario, la plej sankta Virgulino...


SURVOJE[4]

Vestita nigre ŝi, kun ŝi knabeto,
Preter mi pasis, iam je vespero...
Kaj mi ekpensis: Ŝajnas la Espero
Kun la Saǔdad'[8] en pala, jen, dueto.

Al la virin' de l' fato la dekreto
Alportis tason plenan je sufero;
Sed la knabet' senzorge - ho mistero! -
Kaj gaje babiladis, kun rideto.

Sufer' kun ĝu' tra l' vivo kune iras;
Apenaŭ la okulojn ekmalfermas
L' infano, ofte morto ĝin fortiras...

En homa kor' senfine la burĝonoj
Oritaj de la iluzio ĝermas,
Kaj floras ja lilioj ĉe tombŝtonoj.

Posteumaj omaĝojRedakti

Auta de Souza estis entombigita en la tombejo "Cemitério do Alecrim", en Natal, sed em 1904 oni transmetis ŝiajn restaĵojn en la tombon de ŝia familio ĉe la preĝejo "Igreja de Nossa Senhora da Conceição", en Macaíba.

TeatroRedakti

 
Teatraĵa omaĝo al Auta de Souza (sur la scenejo - de maldekstre - solkantistino, aktorino kaj dancistino)

La 19an kaj 20an de oktobro 2016 la brazila Teatra Trupo "Tempos de Amor" prezentis en Uberlândia la spektaklon "Escolhas" [Elektoj]. Kadre de ĝi la trupo prezentis la vivon de kristanoj el pluraj epokoj, inkluzive de Auta de Souza. En la koncerna akto rolis solkantistino, aktorino kaj dancistino. La aktorino, en la rolo de Auta de Souza, prezentis ties biografion; laŭvice la dancistino dancis laŭ muziko, kies teksto konsistas en poezio de Auta, kaj kiun la kantistino kantis solavoĉe.[9]

FilmoRedakti

La 12an de septembro 2008 en Macaíba (naskiĝurbo de Auta), okaze de omaĝoj pro ŝia naskiĝdatreveno, lanĉiĝis la filmo "Noite Auta, Céu Risonho", elpensita kaj reĝisorita de Ana Laudelina Ferreira Gomes, esploristo kaj profesorino ĉe Federacia Universitato de Norda Rio-Grando.[10] La buĝeto de la filmo konsistis en dudek mil realoj kaj la filmado, kiu okazis en la urboj Natal, Macaíba kaj Recife, daŭris kvar monatojn. En la rolo de Auta de Souza estis Marinalva Moura, aktorino el Norda Rio-Grando.

Postmortaj poemojRedakti

Pluraj postmortaj poemoj estas atribuataj al ŝi. Eldonejo IDE publikigis la verkon Auta de Souza, kiu konsistas el dekoj da poemoj mediume verkitaj de Chico Xavier. Ankaǔ en la poemaro "Parnaso de Além-Túmulo" (1932), unua libro mediume verkita de Chico, aperas i.a. poemoj atribuataj al Auta.

BibliografioRedakti

Diversaj publikaĵoj (eseoj, artikoloj, disertaĵoj magistraj kaj doktoraj) pri Auta de Souza (portugale):

  • ALVES, Henrique L. Auta de Souza – poesia em tempo de ternura. Revista do Instituto Histórico e Geográfico do Rio Grande do Norte. Natal (RN), vols. LXX-LXXII, anos 1979-1980.
  • ARAÚJO, Wellington Medeiros de. "Auta de Souza: uma leitura além Horto". In Mulher e Literatura no Rio Grande do Norte (Org. Constância Lima Duarte). Natal: CCHLA/ NEPAM/ UFRN, 1994.
  • CARVALHO, Jandira. Auta de Sousa. In: Mulheres do Brasil. (Publicação da Ala Feminina da Casa Juvenal Galeno). Fortaleza: Henriqueta Galeno, 1971.
  • CASCUDO, Luís da Câmara. A vida breve da Auta de Sousa. Recife: Gráfica Oficial, 1961.
  • CRUZ, Diniz Ferreira da. Auta de Souza. São Vicente (SP): Danúbio, 1991.
  • FIGUEIREDO, Jackson de. Auta de Souza. (Coleção Eduardo Prado, série C). Rio de Janeiro: Centro Dom Vital/Tip. do Annuario do Brasil, 1924.
  • GALVÃO, Cláudio. Cancioneiro de Auta de Souza. Natal: Fundação José Augusto/Editora da UFRN,2001.
  • GOMES, Ana Laudelina Ferreira. Auta de Souza: representações culturais e imaginação poética. Tese de Doutorado. Programa de Estudos Pós-graduados em Ciências Sociais. Pontifícia Universidade Católica de São Paulo. São Paulo, abril 2000.
  • GOMES, Ana Laudelina Ferreira. Ensaio Poético: Auta de Souza. Uma poeta de múltiplas marcas culturais. In "Revista da FARN". v.6, n.1/2, p. 161-181. Natal, jan./dez. 2007.
  • LEÃO, Nalba Lima de Sousa. A Obra Poética de Auta de Souza. Dissertação de Mestrado. Universidade Federal de Santa Catarina, Florianópolis, 1986.
  • MACÊDO, Diva Cunha Pereira de. "Signos Cruzados: Vida e Poesia de Auta de Souza". In Mulher e Literatura no Rio Grande do Norte (Org. Constância Lima Duarte). Natal: CCHLA/ NEPAM/ UFRN, 1994.
  • MUZART, Zahidé. "Entre quadrinhas e santinhos: a poesia de Auta de Souza". In Revista Travessia, Florianópolis, UFSC, n. 23, segundo semestre, 1991.
  • SILVA, Silvan Pessoa e. Auta de Souza e Macaíba. Natal: J.L. Publicidade e Comunicação, 1976.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Surbaze de la libro Síntese Doutrinária. Brasília: Editora Auta de Souza, 2004 (kongreslibro de CONCAFRAS-PSE)
  2. Linguagem Viva: Auta de Sousa (brazila literatura gazeto)
  3. Laŭ PIV: titolo donata al la aninoj de kelkaj religiaj ordenoj (ekzemploj: fratinoj de la bonfarado, de Sankta Vincento de Paŭlo; en kelkaj landoj, oni vokas la flegistinojn fratino, eĉ se ili estas laikaj).
  4. 4,0 4,1 4,2 LORENZ, Francisco Valdomiro. Brazila Antologio Poezia. Rio de Janeiro: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz. 1994
  5. Ĉi tiuj donitaĵoj pri la elĉerpiĝo kaj eldonoj troveblas en la libro Síntese Doutrinária. Brasília: Editora Auta de Souza, 2016, eldonita okaze de la 60a CONCAFRAS-PSE, kaj en la portugala versio de la artikolo.
  6. Retejo de la Akademio portugale
  7. GOMES, Ana Laudelina Ferreira. Ensaio Poético: Auta de Souza. Uma poeta de múltiplas marcas culturais. In "Revista da FARN". v.6, n.1/2, p.161-181. Natal, jan./dez. 2007 (Eseo de Ana L. F. Gomes, profesorino d-rino de Federacia Universitato de Rio Grande do Norte)
  8. 8,0 8,1 8,2 Vorto kiu devenas de la portugala saudade, kiu signifas proksimume "resopiron pro forestanta persono, objekto".
  9. Novaĵraporto de "Jornal Correio de Uberlândia [la plej vaste legata gazeto en la regiono]
  10. La filmon kunproduktis la tiea "Universitata Televido" kaj "Núcleo Câmara Cascudo de Estudos Norte-Riograndenses" (Laǔ la novaĵteksto de la gazeto "Tribuna do Norte" el Natal)