Instituto por Diskonigo de Spiritismo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Instituto por Diskonigo de Spiritismo - IDS (portugale Instituto de Difusão Espírita - IDE) estas eldona organizo fondita la 19an de septembro 1963 en Araras, Brazilo. Ĝi eldonas i.a. la Spiritisman Jarlibron.[1]

Historio redakti

En 1955 kaj 1956 d-ro Lauro Michielin eldonis specon de jarlibro kun la titolo Libertação (Seleções Espíritas) (esperante Liberigo - Elektitaj Verkaĵoj). En 1958 Chico Xavier sendis al li leteron kun propono eldoni jaran libron, kiu enhavus la ĉefajn okazaĵojn rilate spiritismon en Brazilo kaj en aliaj landoj. Chico proponis ankaŭ iujn rubrikojn kaj la nomon Spiritisma Jarlibro. La 19an de septembro 1963 oni fondis en Araras Instituton por Diskonigo de Spiritismo, kaj la t.n. Spiritisma Jarlibro fariĝis ĝia ĉiujara eldonaĵo. Chico Xavier proponis ankaŭ la nomon de la Instituto.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ la antaŭparolo de la jubilea eldono de la Spiritisma Jarlibro el 2008