CONCAFRAS-PSE
CONCAFRAS-PSE[1] (prononci konkafras) estas la portugallingva mallongigo de "Confraternização das Campanhas de Fraternidade Auta de Souza - Promoção Social Espírita" (Kunfratiĝo de la Fratecaj Kampanjoj Auta de Souza - Spiritisma Soci-agado). Tio estas ĉiujara renkonto de spiritistoj, okazinta la unuan fojon en 1957 en Brazilo, kie ĝi okazas ĉiam dum la karnavalaj feriotagoj. En 2000 ĝi okazis en Braziljo kaj havis ĉirkaŭ dek mil partoprenantojn. En 2013 okazis la 1a Monda CONCAFRAS en Tegucigalpo, Honduro. Ĝia programo estas teoria-praktika, por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.
Historio
redaktiLa unuaj CONCAFRAS-PSE en Brazilo
redaktiJaro | Urbo |
---|---|
1957 | Ribeirão Preto-SP |
1958 | Araçatuba-SP |
1959 | Franca-SP |
1960 | Ribeirão Preto-SP |
Esperanto
redaktiĈiujare CONCAFRAS-PSE ofertas Esperanto-kursojn, en kiuj oni parolas pri la rilatoj de Esperanto kun spiritismo kaj pri la faka apliko de Esperanto al spiritismo.
Venontaj CONCAFRAS-PSE
redakti- En Brazilo: de la 25a ĝis la 28a de februaro 2017. Ĝi okazos samtempe en 5 urboj: Castro-PR, Frutal-MG, Porangatu-GO, Porto Seguro-BA kaj Porto Velho-RO.
- Monda CONCAFRAS-PSE: Porto, Portugalio, de la 4a ĝis la 7a de oktobro 2018 (estos Esperantlingvaj programeroj)
Eksteraj ligiloj
redaktiOficiala retejo Arkivigite je 2016-07-13 per la retarkivo Wayback Machine de CONCAFRAS-PSE (portugallingva)
CONCAFRAS-PSE en Fejsbuko
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ La enhavo de tiu ĉi artikolo estas bazita sur informoj trovataj en la portugallingva libro Síntese Doutrinária. Brasília: Editora Auta de Souza, 2016 (eldonita okaze de la 60a jariĝo de CONCAFRAS-PSE)