Câmara Cascudo

(Alidirektita el Luís da Câmara Cascudo)

Luís da Câmara Cascudo[1] (naskiĝis en Natal la 30an de decembro 1898, mortis la 30an de julio 1986 en tiu urbo) estis brazila historiisto, antropologo, advokato kaj ĵurnalisto. Li vivis ĉiam en Natal kaj sin dediĉis al studado de la brazila kulturo. Li estis profesoro ĉe la Jura Fakultato de Natal (nuntempe Jura Fako de Federacia Universitato de Norda Rio-Grando - UFRN).

Câmara Cascudo
Câmara Cascudo en 1928 okaze de la ricevo de diplomo pri juro ĉe la Jura Fakultato de Recife
Câmara Cascudo en 1928 okaze de la ricevo de diplomo pri juro ĉe la Jura Fakultato de Recife
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1898 (1898-12-30)
en Natalo
Morto 30-an de julio 1986 (1986-07-30) (87-jaraĝa)
en Natalo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato Federacia de Norda Rio-Grando vd
Profesio
Okupo vortaristo • antropologo • lingvistoĵurnalistoverkistoadvokatohistoriisto vd
Verkado
Verkoj Dicionário do folclore brasileiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Li komencis labori kiel ĵurnalisto en la aĝo de 19 jaroj ĉe la gazeto "A Imprensa", kiu apartenis al lia patro, kaj poste ĉe "A República" kaj "Diário de Natal". En la sesdekaj jaroj li jam estis publikiginta preskaǔ du mil artikolojn.[2]

Verkoj redakti

 
Iama loĝejo de Câmara Cascudo en la Historia Centro de Natal

Li estas aŭtoro de pluraj verkoj, interalie de 31 libroj. La tuto ekhavis internacian rekonon kaj konsistas en preskaŭ dek mil paĝoj. Lia ĉefverko estas "Dicionário do Folclore Brasileiro"[3] [Vortaro de la Brazila Folkloro], eldonita unue en 1954.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Portugallingva biografieto de Câmara Cascudo. Arkivita el la originalo je 2015-09-30. Alirita 2016-10-27.
  2. Laŭ la teksto de la ĵurnalisto Adálio Dantas: "Câmara Cascudo e aquela do papagaio": Natal, 1970, publikigita en la brazila gazeto "Folha de S.Paulo", Ilustríssima, la 16an de marto 2014 (alirita en 27/10/2016)
  3. CÂMARA CASCUDO, Luís da. Dicionário do Folclore Brasileiro. 10a eld., Ediouro, Rio de Janeiro, (sen dato) ISBN 85-00-80007-0