Malfermi la ĉefan menuon
Malgranda ĉokaljo kun metalkadro
Viro ludanta ĉokaljon
Brazila ĉokaljo

Ĉokaljo (portugale Chokalho) estas la brazila arnomo por diversaj skuoinstrumentoj, kutimaj precipe en sambo, kaj ĝenerale en muziko de Brazilo, kiuj siaflanke distingiĝas inter ganzás (skuotuboj) same kiel rocars (tintilskuiloj). [1]

Pli malvastasence la termino ĉokaljo tamen ofte uziĝas por ĉi-laste menciitaj rocars, kiuj ekzistas laŭ du malsamaj konstruformoj: unue kiel tabulo kun du teniloj je ĉiu finaĵo same kiel grandnombro da malfirmaj ladoplatetoj, kiuj estas intere fiksitaj sur la antaŭa kaj malantaŭa flankoj de la tabulo, alie kiel metalkadro, en kiu ĉi tiuj ladoplatetoj sur maldikaj kaj -grandaj metalstangoj povas libere moviĝi tien-reen (vidu ilustraĵo).

Ritme skuataj ĉokaljoj produktas helan sontapiŝon por la sambaj tamburistaroj, je kio estas grave, ke la metaltintiloj de la ĉokaljoj rapidalterne kunfrapas antaŭe kaj malantaŭe, por ke ne ekestas stertorado, sed pli frapeca bruo.

Saman aŭ similan funkcion tamen ankaŭ povas transpreni, kun iel alia sonkoloro kaj laŭteco, la supre menciitaj ganzáŝekereo.

ReferencojRedakti