Isenberg (dinastio)

familio
(Alidirektita el Grafoj de Isenberg)

La dinastio de la grafoj de Isenberg estis flanklinio de la grafoj de Altena-Berg. Ĝia blazono estis komence ruĝa rozo en arĝenta ŝildo; en 1297 la rozo estis anstataŭata per la Limburga Leono.

blazono de la diastio ekde 1297 kun la Limburga Leono

Historio redakti

Proksimume la jaron 1175 ekestis konfliktoj inter Arnoldo kaj Frederiko de Altena pri la heredaĵo de la patro Eberhardo de Altena. Sekve okazis fendado en la liniojn Altena-Isenberg kaj Altena-Mark.

Grafo Arnoldo de Altena, kiu komence posedis Kastelon Nienbrügge ĉe Hamm kiel ĉefa sidejo, konstruigis antaŭ la jaro 1200 proksime de Hattingen la kastelon Isenberg. Tiu ĉi havis diversajn funkciojn. Unuaflanke ĝi estis landlimoprotekta kastelo de la elektoprinclando Kolonjo same kiel ankaŭ sidejo de la grafoj de Isenberg. Laŭ ĉi tiu kastelo Arnoldo pli malfrue ankaŭ nomiĝis. La grafoj de Isenberg tenis krom sia aloda posedaĵo la voktecon super la bienoj de abatinejo Essen. Krom tio ĝi tenis gravajn lokajn voktecojn por la monaĥejo Werden.

La plej konata reprezentanto de la dinastio estis Grafo Frederiko de Isenberg, edzo de Zofia de Limburgo. Laŭ voktoregistro farita en 1221 li posedis 36 ĉefbienojn kun 1440 bienoj en pli ol 900 lokoj.

Frederiko murdis ĉepinte de nobelokonspiro 1225 sian onklon, ĉefepiskopon Engelberto la 1-a de Kolonjo, post kiam tiu ĉi estis provinta rompi la potencon de la dinastioj konkurantaj kun la elektoprinclando Kolonjo. Post la faro Frederiko estis proskribata kaj ekzekutata, kaj liaj posedaĵoj estis disdonataj. Anoj de la dinastio, ekzemple Engelberto la 1-a de Isenberg aŭ Bruno de Isenberg, perdis siajn postenojn aŭ kariereblecojn en la eklezia servo. Ĉefepiskopo Henriko la 1-a de Müllenark detruis la Isenburgon en 1226. La filo de Frederiko, Ditriĥo de Isenberg, konstruis en 1241/42 ĉe Essen-Rellinghausen la kastelon Nova Isenburgo.

Malgraŭ konsiderindaj perdoj Ditriĥo de Isenberg sukcesis dum batalo daŭranta proksimume dek tri jarojn defendi kontraŭ la lige parencaj grafoj de Altena-Mark teritorion da 120 kvadrataj kilometroj. Laŭ la nova ĉefsidejo Limburg (nun Hohenlimburg) la dinastio nomiĝis ekde 1247 Grafoj de Limburg. Ditriĥo rezignis en 1248 definitive pri la voktoprivilegiojn super Abatinujo Essen kaj la posedon de Kastelo Nov-Isenburgo. Ĉi lasta estis detruata en 1288.

Ditriĥon la 1-a postsekvis lia filo Johano la 1-a. La alia filo Eberhardo fondis la dinastian linion Limburg-Styrum (reglando Styrum). La dinastio Isenberg-Limburg estingiĝis post 1459.

Personoj redakti

  1. Arnoldo de Altena-Isenberg (mortinta 3-an de majo 1206 aŭ 1207 aŭ 1209); Grafo de Altena-Isenberg, geedzeco kun Meĥtilda je Styrum
    1. Frederiko de Isenberg (naskiĝinta antaŭ 1193; mortinta en 1226), Grafo de Isenberg
      1. Ditriĥo de Altena-Isenberg (naskiĝinta proks. 1215; mortinta en 1301), Grafo de Isenberg geedzeco kun Adelhejda de Sayn
        1. Johano (naskiĝinta vor 1246; mortinta antaŭ 1277), geedzeco kun Agneta de Wildenberg
        2. Eberhardo (naskiĝinta 1252; mortinta la 17-an de junio 1304) geedzeco kun Agneta, filino de Duko Valramo la 5-a de Limburgo
          1. Ditriĥo la 3-a de Limburgo (Kun li estingiĝis la malnova titolo de Isenberg, liaj idoj ĉefe uzas la titolon de Limburg)
            1. Eberhardo (naskiĝinta proks. 1333; mortinta proks. 1354)
    2. Bruno de Isenberg (mortinta la 20-an de decembro 1258); Episkopo de Osnabrück de 1250 ĝis 1258
    3. Engelberto la 1-a de Isenberg (mortinta en 1250) Episkopo de Osnabrück.
    4. Ditriĥo la 3-a de Isenberg (mortinta en 1226), Episkopo de Monastero de 1218 ĝis 1226

Literaturo redakti

  • Grafen von Isenberg. En: Gerhard Köbler: Historisches Lexikon der deutschen Länder. Die deutschen Territorien vom Mittelalter bis zur Gegenwart. 4-a, plene priverkita eldono. Beck, Munkeno 1992, ISBN 3-406-35865-9, S. 284.
  • Der Isenberg und die Geschichte seines Hauses, eine historische Studie. Joost, Langenberg 1864

Eksteraj ligiloj redakti