Katedralo de Tours

La katedralo de Tours estas gotika preĝejo, kiu estas konsekrita al Sankta Gatiano, unua episkopo. Ĝi estas sidejo de la ĉefepiskopo de Tours.

Katedralo de Tours
katolika katedralo [+]
Koordinatoj47° 23′ 44″ N, 0° 41′ 40″ O (mapo)47.3955555555560.69444444444443Koordinatoj: 47° 23′ 44″ N, 0° 41′ 40″ O (mapo)

Estiĝo1170

Katedralo de Tours (Indre-et-Loire)
Katedralo de Tours (Indre-et-Loire)
DEC
Lokigo de Indre-et-Loire en Francio

Katedralo de Tours (Tours)
Katedralo de Tours (Tours)
DEC

Map
Katedralo de Tours

Vikimedia Komunejo:  Cathédrale Saint-Gatien de Tours [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Malfrugotika okcidenta fasado kun la du turoj
Plano de la katedralo. La konstrufazoj estas kolore ilustritaj: blua (12-a jc.), nigra (13-a jc.), verda (14-a jc.), ruĝa (15-a jc.) kaj flava (16-a jc.).
Volbo

Konstruaĵo redakti

Mezuroj redakti

  • Longeco de la ĉefnavo: 90 metrojn
  • Larĝeco de la ĉefnavo: 32 metrojn
  • Alteco de la ĉefnavo: 29 metrojn
  • Longeco de la transversa navo: 48 metrojn
  • Larĝeco de la transversa navo: 10 metrojn
  • Alteco de la transversa navo: 29 metrojn
  • Alteco de la turoj: 70 metrojn

Konstruhistorio redakti

Unua preĝejo estis konstruata en 338. Plej malfrue en la 6-a jarcento ĝi forbrulis kaj estis anstataŭata per pompa novkonstruajo, kiun konsekris Gregorio de Tours en 590.

En la frua 12-a jarcento ekestis tria, romanika katedralo, kiu tamen ebrulis jam en 1166. Ĝi ja estis riparata, sed la kvalito de la konstruaĵo kaj de la uzitaj ŝtonoj estis tiel malbonaj, ke ĝi estis plejparte malkonstruenda komence de la 13-a jarcento.

Tial proksimume 1220/1230 komenciĝis la konstruo de nova katedralo, kiu staras sur la lokoj de la antaŭaj konstruaĵo kiel baziliko. Proksimume 1280 oni finkonstruis ĥorejon kaj absidon sed jam en 1267 oni estis enportinta la relikvojn de Sankta Maŭrico kaj de liaj kunuloj en la preĝejon. En 1465 la konstruaĵo ricevis volbojn. La norda kaj suda turoj finfariĝis en 1509 resp. 1507, ili altas 70 metrojn. Ambaŭ finiĝas per okangulo ĉirkaŭata per kvar angulaj pinakloj kun renesancaj tegmentoj kaj lanternoj. Ilin planis arĥitekto Pierre Valence.

Konstruaĵa priskibo redakti

La konstruaĵo kun siaj du turoj altaj 70 metrojn el la 16-a jarcento staras sur altaĵo, kio protektas la katedralon kontraŭ superakvegoj de la rivero Luaro. Pro la longa konstrudaŭro (pretigo de la ĥorejo en 1260, de la laŭlonga domo proksimume 1440) la katedralo reprezentas ĉiujn evolufazojn de gotika arĥitekturo ĝis la fasado ekestinta inter 1426 kaj 1547. Tiu ĉi validas per sia abunda ornamaro, la trarompitaj timpanoj, folio-ornamitaj ornamgabloj kaj arkivoltoj same kiel per siaj multaj pinakloj kaj niĉoj kiel unu el la plej pompaj kaj riĉaj ekzempleroj de flamgotika stilo.

La vasta interno efikas aparte en la laŭlonga ĥorejo, kies supra muro ŝajnas tute dissolvita pro la triforio kaj la altaj vitralofenestroj de la absido kaj aspektas lumtrafluata, malpeza kaj eleganta. Samtempe ĉi tiu sesnavera, kvinnava kaj trietaĝa parto de la katedralo atingas per alteco da 29 metroj gigantajn dimensiojn. La oknavera laŭlonga domo estas iomete malpli larĝa kaj aperas pli kompakta. Norde de la katedralo troviĝas la trinava klostro.

Ekipaĵo redakti

Statuoj kaj vitraloj redakti

 
Ĥorejo

En 1562 la bildodetruaj hugenotoj impetis kontraŭ Sankta Gatiano kaj detruis je tio ankaŭ portalajn statuojn, kiuj ĝis nun ne plu estis anstataŭataj. En 1850 skulptisto Toussaint verkis novajn 36 statuojn por la portalo.

La vitraloj prezentas la plej rimarkindajn erojn de la katedralo. La 15 belegajn vitralojn de la absido kaj la pli malsuprajn de la triforio oni enmetis inter 1265 kaj 1270. Iliaj bildoj rakontas santkulajn legendojn, ilustras la kreon de la mondo same kiel la pasionon de Kristo kaj bildigas la episkopojn de Tours. La fenestrorozo de la fasado devenas el la 15-a, tiu de la transversa navo el la 14-a jarcentoj.

Orgeno redakti

 
Suda fenestrorozo kaj parto de la orgenfasado

La orgeno parte devenas de instrumento el la jaro 1521, de kiu ankoraŭ nun originas la orgenkesto. La instrumento plurfoje estis riparata kaj ankaŭ pligrandigata, ekzemple en la jaro 1762 per dorspozitivo kaj eĥopozitivo (vd. suborgeno). De 1928 ĝis 1929 oni denove plene alistrukturis, ekipante ĝin per elektropneŭmatikaj traktilaroj. La instrumento nun havas 56 registrojn sur tri klavaroj kaj pedalaro.[1]

I Positif de Dos C–g3
Montre 8'
Bourdon 8'
Flûte 8'
Prestant 4'
Flûte 4'
Nazard 22/3'
Doublette 2'
Quarte 2'
Tierce 13/5'
Larigot 11/3'
Fourniture III
Cymbale III
Cornet V
Cromorne 8'
Voix humaine 8'
Hautbois 8'
Trompette 8'
Clairon 4'
Tremblant
II Grand Orgue C–g3
Montre 16'
Bourdon 16'
Montre 8'
Bourdon 8'
Viole de gambe 8'
Prestant 4'
Flûte 4'
Grosse Tierce 31/5'
Nazard 22/3'
Doublette 2'
Quarte 2'
Tierce 13/5'
Flageolet 1'
Grande Fourniture II
Fourniture IV
Cymbale V
Grand Cornet V
Bombarde 16'
Trompette 8'
Clairon 4'
III Récit expressif C–g3
Gambe 8'
Flûte harmonique 8'
Voix céleste 8'
Bourdon 8'
Flûte octaviante 4'
Octavin 2'
Cornet V
Basson-Hautbois 8'
Voix humaine 8'
Trompette 8'
Clairon 4'
Trémolo
Pédale C–f1
Soubasse 32'
Flûte 16'
Flûte 8'
Flûte 4'
Bombarde 16'
Trompette 8'
Clairon 4'

Literaturo redakti

  • Marianne Mehling (eldoninto): Tal der Loire. Knaurs Kulturführer in Farbe. pj. 221-224, Munkeno 1983.

Referencoj redakti

  1. Detalaj informoj pri la historio de la orgeno Arkivigite je 2007-10-30 per la retarkivo Wayback Machine