Flamgotikoflamboyant (franca lingvo por „flama“) estas la lasta stila ŝtupo de la malfrua gotiko en Francujo, Belgujo (Flandrujo) kaj Anglujo; ĝin karakterizas la trolongigo de certaj formoj de la ornamripoj, kiuj memorigas pri flamoj.

Flamgotika stilo de la malfrua gotiko en Vendôme, Francujo

La flamgotika stilo samtempis kun aparta gotika stilo en Germanujo, kun la manuela stilo en Portugalujo kaj la izabela en Hispanujo.

Ekzemploj por flamgotiko estas

  • parto de la fasado de la urbodomo de Gent en Flandrujo
  • la preĝejo en Vendôme en la departemento Loir-et-Cher en Francujo kun sia fasado, la gablo super la portalo kaj la ornamripoj laŭ flamgotika stilo
  • la portalo de la katedralo de Senlis
  • la urbodomo kaj la portalo de la baziliko Sankta Sango (Granda Foirejo) de Bruĝo
  • la urbodomo de Loveno en Belgujo
  • la ĥorejo de la monaĥopreĝejo sur la Monto Sankta Miĥaelo
  • La okcidenta fasado de la katedralo Sankta Stefano en Toul

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti