
Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.
Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!
Agrablan kunlaboradon deziras al vi, Arbarulo! Se vi volas ricevi helpon el aliaj uzantoj, kontaktu kun patrolantoj aŭ administrantoj. Bonvenon! Flugkapitano (diskuto) 13:47, 14 sep. 2017 (UTC)
Vimeo kaj YoutubeRedakti
Saluton, Arbarulo. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis novajn ĉapitrojn al Vimeo kaj YouTube. Sed kion signifas la tie aldonita esprimo "360-grada video"? Mi ne konas tion. --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 19 jul. 2021 (UTC)
SalutonRedakti
Mi vidas, ke la nomo Arbarulo restas ruĝa, ĉar tiu neniom skribis en sia uzantopaĝo. Mi ne estas certa, sed mi kredas, ke ju pli antaŭe oni faras tion, des pli antaŭe oni ricevas kelkajn vikiprivilegiojn. Se vi deziras konservi anonimecon, vi povas nur tajpi "Mi ŝatas arbojn". Tamen estas utila se vi diras ion pri la lingvoj kiujn vi povas pli malpli uzi kaj la fakoj pri kiuj vi interesiĝas. Tio povas esti utila por ke vi ricevu helpon de aliuloj kaj inverse.--kani (diskuto) 00:22, 20 jul. 2021 (UTC)
Salikplekta teksado --> VimenplektadoRedakti
Saluton Arbarulo ! Mi vidas ke vi estas aktiva kiel mi pri la Vikipedia alinomado de titoloj. En via komento pri Salikplekta teksado (metiarto) ŝajnas, ke vi favoras al la alinomo Vimenplektado, se vi konsentas ĉu povos vi voćdoni "Por" ? Tio permesos solvi la problemon.--DidCORN (diskuto) 19:35, 21 jul. 2021 (UTC)_Vimenplektado","replies":["c-DidCORN-2021-07-22T20:36:00.000Z-DidCORN-2021-07-21T19:35:00.000Z"],"timestamp":"2021-07-21T19:35:00.000Z","author":"DidCORN"}__-->
Vimeno --> Vimeno (arbo)Redakti
Kara! En via komento pri Vimeno ŝajnas, ke vi favoras al la alinomo Vimeno (arbo), se vi konsentas ĉu povos vi voćdoni "Por" ? Tio permesos solvi la problemon.--DidCORN (diskuto) 19:41, 21 jul. 2021 (UTC)_Vimeno_(arbo)","replies":["c-DidCORN-2021-07-22T20:36:00.000Z-DidCORN-2021-07-21T19:41:00.000Z"],"timestamp":"2021-07-21T19:41:00.000Z","author":"DidCORN"}__-->
Mara Koridoro de la Tropika Orienta PacifikoRedakti
Saluton. Ĉu tiu artikolo Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko ne havas korespondaĵon en alia lingvo?--kani (diskuto) 19:08, 7 feb. 2022 (UTC)
Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝojRedakti
Kara, Arbarulo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!
Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj
Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)