i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Rdelre!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo (diskuto) 17:16, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:49, 30 Dec. 2013 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso redakti

Saluton Rdelre!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  22:49, 28 Nov. 2015 (UTC)

{{subst:#switch:eo|es=CEE Primavera 2016 Encuesta|#default= CEE Spring 2016 Survey|hu=CEE Tavasz 2016 kérdőív|sq=Anketa e CEE Spring 2016|et=Kesk- ja Ida-Euroopa kevad (CEE Spring) 2016 küsitlus|tr=Orta ve Doğu Avrupa (CEE) Baha...

 

Hi, CEE Spring 2016 participant! I am sorry for writing in English. The international organisers of the contest ask you to complete the survey about the contest. It is very short. It gives us a bit of statistics and helps make the next contest better. Please complete the survey here: https://wikimedia.qualtrics.com/jfe/form/SV_eLP1PKZWjSpIi45 Best regards,
-- Ата via MassMessage 13:28, 10 sep. 2016 (UTC)Reply

Trikmaŝino - Trikilo aŭ nadlo redakti

Kara Redle, vi skribas, koncerne la artikolon Trikmaŝino, ke la fakvorto trikilo estus pli ĝusta anstatŭ nadlo. Mi ne konis la cititan bildvortaron kaj multe pensadis pri la ĝusta fakvorto. En la malnovaj Esperanto vortaroj (kiel ekz. la Kudra kaj trika terminaro) mankas la modernaj teknologioj kaj, ekzemple, triki aludas la mantrikadon. Konzekvence, por mi trkilo signifas la ilon de mantrikado. La maŝformantaj iloj de la trikmaŝinoj (ekzistas pli multaj, laborantaj kune kun por formi la maŝojn), inter ili la nadloj, estas pli komplikaj. Ĝustadire, la vorto trikiloj povus signifi la kolektivon de ĉiuj maŝformantaj iloj. (Por mantrikado ĉi tiu estas sole la nadlo.) — Do, mi ankoraŭ pensadas ĉu reŝanĝi la fakvorton.--Elkágyé (diskuto) 09:02, 19 feb. 2017 (UTC)Reply

Kara Elkágyé, mi vidis ke vi multe laboris pri tiu artikolo kaj vi bone konas la temon; nur mi notis ke vi mem uzis la vorton "trikilo" ĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj mi dubas ke anstataŭi ĝin per "nadlo" estas korekta. Tamen, vi pravas kiam vi diras ke vi volas pensadi. Do, mi nur petas ke vi kontrolu denove; post la kontrolo, prefere, sciigu en la diskutpaĝo la kialon de via elekto (ĉu lasi nadlon aŭ reŝanĝi al trikilo). --Rdelre (diskuto) 10:47, 19 feb. 2017 (UTC)Reply

Monto Likabeto redakti

Saluton Rdelre! En la kadro de Viki-Printempo ĉu vi projektas fari artikolon pri "Monto Likabeto" (en:Mount Lycabettus)? Mi mem intencas fari artikolon pri "Funikularo de Likabeto" (en:Lycabettus Funicular), tio estas el:Τελεφερίκ Λυκαβηττού (telfero!) en la greka. --Dominik (diskuto) 05:45, 26 apr. 2017 (UTC)Reply

Saluton Dominik, kaj dankon pro via demando. Ne, mi ne faros artikolon pri "Monto Likabeto".Rdelre (diskuto) 12:18, 28 apr. 2017 (UTC)Reply

Dankon. Mi mem faros. --Dominik (diskuto) 06:26, 29 apr. 2017 (UTC)Reply

Re: Pirandello redakti

Saluton! Mi volonte faros tion; mi kaj miaj lernantoj tradukos la tutan (espereble) paĝon el la itala dum la fina parto de nia E-o kurso :) --dapal(skribu @) 21:01, 4 jul. 2017 (UTC)Reply

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72. --Crosstor (diskuto) 08:52, 27 aŭg. 2017 (UTC)Reply

listo de urboj de Italio redakti

Saluton kaj dankon mi instruas geografion... kaj tre plezure konstatis ke artikolo en esperanto la listo de italaj urboj enhavas ciferoj ĝisdatigitaj danke al vi. La franca ne ! gratulon. edesbrieres

Azia monato 2019 plilongigita ĝis la 7-a de Decembro redakti

Saluton Rdelre kaj dankon pro via partopreno en la Azia monato 2019!

La tutmondaj organizantoj informis min, ke bedaŭrinde Irano spertis unusemajnan baron de interreto. Tial oni decidis plilongigi la Azian monaton ĝis la 7-a de Decembro 23:59 UTK. Se vi ĝuis partopreni, vi havas plian semajnon  

Mi speciale invitas vin konsideri partoprenon en la Esperanta Vikivojaĝo. Ĝi estas nova frata projekto, nuntempe en Vikimedia Kovilo, kiu nun disvolviĝas kaj akiras sian komunumon. Kiam pli multaj redaktantoj kontribuados al ĝi regule, oni de Vikivojaĝo faros memstaran projekton. Tiel ĝi ne plu estos en Kovilo kaj esperantistoj pli facile uzados ĝin por siaj vojaĝoj.

Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:27, 30 nov. 2019 (UTC)Reply

Vikivojaĝo redakti

Saluton! Vi tute pravas, sed nun mi fokusiĝas al Vikipedio, kie mankas aro da necesaj artikoloj.--Crosstor (diskuto) 04:52, 19 jan. 2020 (UTC)Reply

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo redakti

 

Saluton Rdelre! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

 

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)Reply

Wikipedia Asian Month 2020 redakti

 
Wikipedia Asian Month 2020

Hi WAM organizers and participants!

Hope you are all doing well! Now is the time to sign up for Wikipedia Asian Month 2020, which will take place in this November.

For organizers:

Here are the basic guidance and regulations for organizers. Please remember to:

  1. use Fountain tool (you can find the usage guidance easily on meta page), or else you and your participants’ will not be able to receive the prize from WAM team.
  2. Add your language projects and organizer list to the meta page before October 29th, 2020.
  3. Inform your community members WAM 2020 is coming soon!!!
  4. If you want WAM team to share your event information on Facebook / twitter, or you want to share your WAM experience/ achievements on our blog, feel free to send an email to info@asianmonth.wiki or PM us via facebook.

If you want to hold a thematic event that is related to WAM, a.k.a. WAM sub-contest. The process is the same as the language one.

For participants:

Here are the event regulations and Q&A information. Just join us! Let’s edit articles and win the prizes!

Here are some updates from WAM team:

  1. Due to the COVID-19 pandemic, this year we hope all the Edit-a-thons are online not physical ones.
  2. The international postal systems are not stable enough at the moment, WAM team have decided to send all the qualified participants/ organizers extra digital postcards/ certifications. (You will still get the paper ones!)
  3. Our team has created a meta page so that everyone tracking the progress and the delivery status.

If you have any suggestions or thoughts, feel free to reach out the WAM team via emailing info@asianmonth.wiki or discuss on the meta talk page. If it’s urgent, please contact the leader directly (jamie@asianmonth.wiki).

Hope you all have fun in Wikipedia Asian Month 2020

Sincerely yours,

Wikipedia Asian Month International Team 2020.10

Rezultoj de Afrika monato venos baldaŭ redakti

Saluton, kara Rdelre! Kiel organizanto de Afrika monato 2020 mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la Ĝenerala asembleo de ELiSo (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de Amikumu kaj Vinilkosmo jam survojas. Nome de la organizantoj, --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)Reply

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Rdelre, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

Komputiloj de la Afrika Komisiono redakti

Saluton. Vi ĵus forigis la sekcion pri financo de Afrika Komisiono de UEA, menciante gazetaran komunikon de UEA. Kiu estas tiu komuniko kaj kion ĝi diras? Mi ne trovas ĝin. Kunlabore, Arbarulo (diskuto) 01:06, 25 dec. 2022 (UTC)Reply

Pri la nomo (pseŭdonimo?) de la donacinto ("3-a problemo"), mi tute konsentas forigi ĝin. Ĝi ŝajnas al mi malgrava kaj mi inkludis ĝin nur por kompleteco.
Pri la "1-a" kaj "2-a problemo", eble vi trovas la informon suspektinda ĉar mi redaktis ĝin malklare. Mi neniam volis aserti, ke la aĉeto de komputiloj okazis pere de Fondaĵo Afriko - tute male, ke ordinaraj spezoj okazas pere de Fondaĵo Afriko, sed ne la komputiloj (nek verŝajne aliaj pasintaj eksterordinaraj spezoj, sed mi ne havas informon pri tio). Ĝuste la bezono de nenormala donaco estas granda parto de la menciindeco de la komputiloj.
La gazetara komuniko (dankon pro la cito!) ŝajne konfirmas tiun nenormalecon. Simile, la artikolo en Esperanto komenciĝas per la frazo: "Tra la jaro 2021 okazis kvazaŭ miraklo: svisa mecenato konsentis malavare subteni la projekton pri provizado per komputiloj por la membroj de la Afrika Komisiono de UEA." Tio ja prezentas la aferon kiel nekutime gravan, kaj implicas ke la mono venis ĉefe aŭ tute de unu homo.
Mi aparte malkonsentas pri via opinio ke Esperanto estas "malforta" fonto kaj via peto uzi nur senpagajn. Tio senigus Vikipedion je multo, ĉar la plej fidindaj kaj informoriĉaj fontoj preskaŭ neniam estas senpagaj. Kompreneble mi pretas respondi demandojn pri la enhavo de la citita artikolo; mi ankaŭ invitas vin peti informojn de aliaj UEA-membroj, kiuj rajtas kontroli ĝin (aŭ se eble membriĝi mem!).
Ĉu vi konsideros la informon pli allasebla se la distingo inter la ordinara spezado kaj la eksterordinara aĉeto estos pli klara, kaj la nomo de la donacinto estos malinkludita? Ankaŭ mi ne havas aliron al ĉiuj fontoj, nek legis ĉion al kio mi havis aliron, do ne povas verki kompletan historion de la financo de iu ajn Komisiono. Arbarulo (diskuto) 22:36, 25 dec. 2022 (UTC)Reply
Mi ĵus reenmetis la informon kun la diskutitaj ŝanĝoj. Bonvolu kontroli, ĉu vi aprobas ĝin tiel. Arbarulo (diskuto) 15:59, 17 jan. 2023 (UTC)Reply

Anonco redakti

Dankon, mi anonciĝis al Printempa konkurso, eble bone.--Crosstor (diskuto) 12:50, 18 apr. 2023 (UTC)Reply

mi ankaŭ planis partopreni. Sed forflugas la tagoj kaj la semajnoj kaj mi ne trovas tempon por realigi miajn planojn. Agloforto (diskuto) 19:51, 18 apr. 2023 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Rdelre,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 11:29, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

@Super nabla - Dankon pro la informo. Kani estis la unua vikipediano kiu reviziis miajn artikolojn kiam mi estis ĵus alveninta en Eo-vikipedion. Mi havas grandan estimon de li. Mi ĝojas ke li estas kandidato al administranto kaj volonte mi voĉdonis por li. Amike Rdelre (diskuto) 19:07, 24 jul. 2023 (UTC)Reply
Ne dankinde. Mi ankaŭ ĝojas pro tio. Dankon al vi pro partopreni la voĉdonon. Pli amike, — Super nabla🪰 19:42, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

Vikivortaro redakti

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [1] RG72 (diskuto) 12:35, 15 nov. 2023 (UTC)Reply

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [2] neakceptebla kondutmaniero: Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn ... Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?. Taylor 49 (diskuto) 23:59, 16 nov. 2023 (UTC)Reply