Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko (hispane Corredor Marino del Pacífico Este Tropical, mallongigite CMAR) estas regionskala marprotekta reto starigita en 2004 per la Sanjosea Deklaro de la registaroj de Ekvadoro, Kolombio, Panamo, kaj Kostariko. Ĝiaj oficialaj kernoj, la protektejoj de Galapagoj, Kokosa Insulo, Kojbo, Insulo Malpelo, kaj Insulo Gorgona, konsistigas unu interkonektatan ekosistemon pro la granda nombro de bestoj, kiuj migras inter ili. CMAR kunordigas la politikojn de la subskribintaj ŝtatoj rilate al fiŝkaptado, scienca esplorado, naturprotektado, kaj turismo en iliaj ekonomiaj ekskludaj zonoj kaj aparte en la kernaj protektejoj.

Aro de martelŝarkoj, kies migrovojoj estas protektataj de CMAR

Historio redakti

La iniciato por protekta koridoro inter Kokosa Insulo kaj la Galapagoj naskiĝis en 1997 kiel interkonsento inter la mediprotektaj ministerioj de Ekvadoro kaj Kostariko, kies plano estis interrompita[1] sed realprenita en 2001 de la prezidantoj Miguel Ángel Rodríguez de Kostariko kaj Gustavo Noboa de Ekvadoro, laŭ propono de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kaj Naturprotekto Internacie.[2] Metiejo okazigita de Unesko en Hanojo en 2002 produktis la ideon aldoni Insulon Malpelo.[3] La registaroj de Ekvadoro, Kolombio, Panamo, kaj Kostariko kune prezentis planon por mara koridoro entenante la tri menciitajn insulojn kun Kojbo kaj Gorgona en la pintkunsido Rio+10 en Johanesburgo en la sama jaro. [4] La administra strukturo de la marprotekta koridoro fine estis interkonsentita kaj starigita per la Sanjosea Deklaro, redaktita de reprezentantoj de la kvar mediprotektaj ministerioj en 2004.[5]

CMAR estas konsiderata kiel modela ekzemplo de regionskala marprotekta reto.[6] Ĝi akiris novan impeton en 2021, kiam ĉiuj kvar registaroj anoncis drastajn pligrandigojn de siaj maraj protektejoj, kaj deklaris kadre de KDP26, ke ili daŭre plifortigos ilian protektadon por transformi la Koridoron en biosferan rezervejon.[7][8] Ili akiris financadon per 2 milionoj da pundoj liveritaj de la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando kaj 1 miliono da dolaroj de la Evoluiga Banko de Latinameriko.[9]

Ĉe kunsido de CMAR en 2022 la kostarikaj Ministerio pri Medio kaj Energio kaj Nacia Instituto pri Fiŝkaptado kaj Akvokulturo subskribis interkonsenton pri la konservado de kartilagaj fiŝoj.[10]

Celoj redakti

CMAR evoluigas protektejojn, turismon, kaj fiŝkaptadon, kaj gardas kontraŭ poluado kaj katastrofoj en sia marteritorio.[11] Ĝi ne celas protekti fiŝojn kontraŭ kaptado, sed daŭrigebligi la ekspluatadon, evitante kolapsojn de populacioj pro alta kaptada premo. Komencante en 2009 ĝi kolektis informojn pri fiŝkaptado en Kostariko, Panamo, kaj Kolombio, precipe pri specioj kiuj migras inter la marojn de pluraj landoj, por evoluigi komunan mastruman sistemon.[12]

Strukturo redakti

La ĉefa decida ero de CMAR estas la Regiona Ministeria Komitato, kiun konsilas la Regiona Teknika Komitato. La Ministeria Komitato konsistas el la mediaj ministroj de la kvar landoj, dum la Teknika Komitato havas kvar aliajn reprezentantojn de la samaj ministerioj.

La decidoj de CMAR ne estas leĝe devigaj por la landoj, kio malhelpas provizi ĝin per stabila financofonto. Alia obstaklo estas rezisto de la fiŝkapta industrio, kvankam rilatado kun la turisma industrio estas pli kunlabora.[13] Tamen, la kvar registaroj restas aktive kunlaborantaj, kaj jam ekhavis valorajn avantaĝojn rilate al kunhavo de informoj kaj alpreno de komunaj starpunktoj en internaciaj dialogoj.[14]

La reto havas kiel oficialajn kernojn la jam ekzistantajn protektejojn de Galapagoj, Kokosa Insulo, Kojbo, Insulo Malpelo, kaj Insulo Gorgona. Ĝia regzono ekster tiuj protektejoj neniam estis difinita. Ĝi neoficiale proponas kiel sian la pli-malpli triangulan areon inter la nukleoj, sed ties mez-sudo inkludas zonon de internacia maro, kie leĝa kadro por la difinado de marprotektejoj mankas.[15]

Graveco redakti

La Tropika Orienta Pacifiko estas neordinare riĉa je specioj endemiaj aŭ kies populacioj en aliaj regionoj suferis malpliiĝon, multaj el kiuj faras longajn migradojn ene de ĝi. Ekzemple, ĝi estas grava por ŝarkoj, martestudoj, kaj maraj birdoj. La ĉefaj minacoj, kies impakton la Koridoro klopodas plimoligi, estas fiŝkaptado fare de lokaj kaj fremdaj ŝipoj kaj aliiĝoj de la marfluoj kaŭzataj de klimata ŝanĝo.[16]

Unu gravega migrovojo laŭiras la Kokosan Kreston, submaran montaron konektantan la Galapagojn kun Kokosa Insulo. La kresto alsuprigas malvarmajn, nutraĵriĉajn marfluojn el la profundaĵo, estigante aktivan ekosistemon favoran al grandaj kaj ofte ĉasataj bestoj kiel ŝarkoj.[17] La Kojba Submara Montaro Montaro inter Kojbo kaj Insulo Malpelo ankaŭ konsistigas gravan faŭnan migrovojon.[18].

Referencoj redakti

  1. Alan Giraldo k.al. 2014. "Isla Gorgona, enclave estratégico para los esfuerzos de conservación en el Pacífico Oriental Tropical." Revista de Biología Tropical 62 (kromaĵo 1), p. 5
  2. "Declaración Presidencial Conjunta" [1][rompita ligilo]
  3. Alan Giraldo k.al. 2014. "Isla Gorgona, enclave estratégico para los esfuerzos de conservación en el Pacífico Oriental Tropical." Revista de Biología Tropical 62 (kromaĵo 1), p. 5
  4. "RIO+10: Nace en América Latina primer corredor marino del mundo." 2002. Inter Press Service. [2]
  5. [3]
  6. Johnson, David E., k. al. 2014. "Building the regional perspective: platforms for success". Aquatic Conservation 24 (S2), p. 80
  7. Collyns, Dan. 2021. "Latin American countries join reserves to create vast marine protected area". The Guardian. [4]
  8. "Costa Rica expande el Parque Nacional Isla del Coco en 27 veces su tamaño". 2021. National Geographic Society Newsroom. [5]
  9. "Ruta migratoria del Corredor Marino del Pacífico Este Tropical cuenta con nuevo financiamiento". 2022. El Capital Financiero. [6]
  10. "Costa Rica aumenta protección de tiburones, rayas y pez sierra". 2022. El País. [7]
  11. [8]
  12. Botero Arango, Julián. 2012. "Prólogo", "Introducción." Sistema de gestión regional para el uso sostenible de los recursos pesqueros del Corredor Marino del Pacífico Este Tropical (CMAR).
  13. Enright, Sarah Ryan, k. al. 2021. "The Eastern Tropical Pacific Marine Corridor (CMAR): The Emergence of a Voluntary Regional Cooperation Mechanism for the Conservation and Sustainable Use of Marine Biodiversity Within a Fragmented Regional Ocean Governance Landscape". Frontiers in Marine Science 8, p. 4-5.
  14. Enright, Sarah Ryan, k. al. 2021. "The Eastern Tropical Pacific Marine Corridor (CMAR): The Emergence of a Voluntary Regional Cooperation Mechanism for the Conservation and Sustainable Use of Marine Biodiversity Within a Fragmented Regional Ocean Governance Landscape". Frontiers in Marine Science 8, p. 11.
  15. Enright, Sarah Ryan, k. al. 2021. "The Eastern Tropical Pacific Marine Corridor (CMAR): The Emergence of a Voluntary Regional Cooperation Mechanism for the Conservation and Sustainable Use of Marine Biodiversity Within a Fragmented Regional Ocean Governance Landscape". Frontiers in Marine Science 8, p. 4-5.
  16. Enright, Sarah Ryan, k. al. 2021. "The Eastern Tropical Pacific Marine Corridor (CMAR): The Emergence of a Voluntary Regional Cooperation Mechanism for the Conservation and Sustainable Use of Marine Biodiversity Within a Fragmented Regional Ocean Governance Landscape". Frontiers in Marine Science 8, p. 2-3.
  17. "Confirman importancia de los montes submarinos de la Isla del Coco para la migración de tiburones y otras especies marinas". 2021. El País. [9]
  18. Rodríguez P., Mirta. 2017. "Parque Nacional Coiba se favorece con zonas protegidas de Colombia". La Estrella de Panamá. [10]

Esksteraj ligiloj redakti

  • Oficiala retejo: [11]