Toyota Prius estas la tutmonde unua seria veturilo kun hibrida elektra/benzina propulso, fabrikita de la japana aŭtomobilfirmao Toyota. Ĝi estis unue vendita en Japanio en 1997, en Eŭropo en 2001. Ekde februaro de 2004 estis enmarketigita la dua generacio de Prius en Eŭropo, dum en Japanio kaj Usono aperis tiuj jam aŭtune de 2003.

Toyota Prius novstila en 2010

Per kombino de benzinmotoro kun elektromotoro oni povas atingi malpliigon de la benzinkonsumo je 30 elcentoj kompare al veturiloj de la sama klaso.

Priskribo redakti

 
motorejo de 2008 Prius

Male al elektra aŭtomobilo, Prius prenas la elektran energion ne el la elektra reto, ĉar la baterio estas ŝargita (nikel-metalhidrida akumulatoro) de generatoro per la eksploda motoro. La baterio estas aldone ŝargita dum bremsado kaj rul-veturo (ekz. sur demonta vojo aŭ dum libera rulado). La ŝargostato de la akumulatoro kaj la energiofluo aperas por la stiranto sur tuŝekrano.

La norma konsumo de Prius estas laŭ uzinaj indicoj 4,3 litroj ’’Super’’ en „Mix” (RL 80/1268/EWG), Eŭropa normo. Tio estas sub la konsumo de la similaj dizelaj aŭtoj. Ĉe ekveturo kaj malgranda rapido - ekzemple en urba trafiko aŭ stop-kaj-ek-uzado -, Prius uzas nur la elektromotoron, ĝis kiom la baterio permesas tion. Same dum veturado malantaŭen nur la elektromotoro estas uzata. Tiukaze la elektromotoro estas tre malbrua, tial la stiranto devas tre atenti pri piedirantoj.

Komento al la ŝparefiko en "Mix" laŭ EWG-normo: La ŝparefiko estas plej granda dum enurba trafiko, meza dum eksterurba, kaj nenia dum rapidega veturado.

Prius posedas benzinmotoron kun 57 kW (78 ĈP) kaj du elektromotorojn (MG1 kaj MG2, kiel mallongigo por motor-generatoroj), kiuj uzatas kiel motoroj kaj generatoroj. La motoroj de Prius ebligas kune maksimuman sisteman povumon de ĉ. 83 kW (113 ĈP) kaj rapidiĝon de 0 ĝis 100 km/h ene de 10,9 sekundoj. Pinta rapido estas 170 km/h (elektronike limigita).

La benzinmotoro laboras laŭ Atkinson-procedo, speciala ventila direktado, ĉe kiu suĉa ventilo fermas nur malfrue kaj tiel parto de miksaĵo denove venas al suĉa takto. Tiel povas uzi la motoro - spite al la mekanikaj kompresaj rilatoj de 13:1 – normalan superbenzinon kiel fuelaĵon. Tiu tekniko servas la altigon de la povuma efiko.

Prius posedas ne konvencian transmisiilon, sed satelitradan transmisiilon kiu dividas la forton de la benzinmotoro kaj de la elektromotoroj/generatoroj je la radoj. La krankoŝafto de la benzinmotoro iras tra la satelitradan ŝafton. MG1 sidas sur sunrada ŝafto, MG2 sur interne-rada ŝafto, kiu estas interligite tra malpliiga ŝafto kun la movigaj aksoj. Tiel la pliiga rilato kaj per tio la rotacio-rapido de la benzinmotoro estas regulita pure elektronike. Fakte ĝi moviĝas kiel CVT-ŝafto.

Prius posedas ankaŭ „Drive-by-Wire” (perkabla stirado)-sistemon. La bremsado kaj gaspedalo – kiel ĉe Airbus-aviadilo estas direktita ne plu mekanike sed elektronike. Plua ekipa frandaĵo estas ekz. la elektronike funkciigita klimatizilo, elektronika servostirado kaj bremsoforta fortigilo.

En Usono la aŭtomobilo iĝis parte kultaĵo, ĉar ofte estas mode stiri Prius-on. La Hollywood-steluloj kiel Cameron Diaz, Leonardo DiCaprio aŭ la kantisto Sting apartenas al la Prius-stiristoj. Oni elektis por la jaro 2005 Prius-on aŭtomobilo de la jaro.

Vivdaŭro de la baterio redakti

Por ebligi longan vivdaŭron de la baterio, ĝi estas neniam ŝarĝita plene kaj neniam malŝarĝita plene. Nur mallonga distanco povas esti veturita nur elektre.

Toyota donas garantion por ĉiuj komponentoj de la dua kaj tria generacio dum 8 jaroj aŭ 160.000 km.[1]

Trafika imposto redakti

En Londono oni ne devas pagi „urban vojimposton” por Prius. En multaj landoj oni ricevas impostan avantaĝon por Prius kaj aliaj hibridaj, elektraj aŭtoj.

Modeloj redakti

Prius NHW10 redakti

Surmerkatiĝis decembre de 1997 la unua generacio de Toyota Prius en Japano. La benzinmotoro posedis povumon de 43 kW (58 ĈP), kaj ambaŭ elektromotoroj povumon de 30 kW (40 ĈP).

Prius NHW11 redakti

Surmerkatiĝis fine de 2000 kiel tarlaborita versio de Prius, kiu vendiĝis ankaŭ ekster Japanio. Ekstere aldoniĝis nur spojlero, la povumo de la benzinmotoro kreskis al 53 kW (72 ĈP), kaj tiu de la elektromotoroj al 33 kW (44 ĈP). Same grandiĝis la energia kapacito de nikel-metalhidrida akumulatoro, por plibonigi la efikecon de THS. La norma konsumo laŭ uzinaj indicoj estas 5,1 litroj da „Super” je 100 km. En Usono estis integrita en la benzinujon de Prius fleksa, sintetika veziko, kiu akomodiĝas al la benzina volumeno. Tiu minimumigas la fuelan elvaporiĝon.

Prius NHW20 redakti

Ĉe la jarŝanĝo de 2003/2004 aperis nova generacio de Prius, kiu antaŭenpaŝis ekstere kaj interne, teknike.

La reflektoro (lumĵetilo) estis lokigita pli supren, la poŭpo estis trakonstruita al „Liftback”. La benzinmotoro akiris povumon de 57 kW (78 ĈP), la elektromotoroj de 50 kW (68 ĈP).

La modelo, surmerkatigita en Usono havas teknikajn plusojn rilate al tiuj venditaj en aliaj mondopartoj. Tiel:

  • varmorezervilo helpas la postan ekvarmiĝon de la motoro,
  • la benzinujo estas ekipita per fleksa veziko kiel ĉe NHW11.

En Eŭropo ekzistas la eblo, veturi nur per elektra energio de akumulatoro.

Plug-in redakti

La 10-an de januaro 2009 la vicprezidanto de Toyota, Irv Miller, anoncis, ke Prius PHEV, (kontaktingebla hibrida veturilo), enŝtopiĝo-veturiloj, kun lithium-ion baterioj estos haveblaj por floto(kompaniaj)-aĉetantoj ekde fino de 2009.[2]

Enŝtopiĝo signifas, ke oni enŝtopiĝas ŝtopilon en la hejman kontaktskatolon por ŝarĝado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti