i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, JaKoRa!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 06:37, 9 sep. 2018 (UTC)Reply

Občina redakti

Saluton. Gravas rimarki, ke civitanoj ne estas en Slovakujo, sed en Slovenujo. Tial, via riparo estas netaŭga. Bonvolu, ĉu vi povas reiri al la antaŭa ŝtato? Dankon.--JaKoRa (diskuto) 10:50, 9 sep. 2018 (UTC)Reply

Regiono Costera-Karsta redakti

Saluton kaj gratulon pro via konstanta kaj fruktodona laboro pri geografio de Slovenujo. Mi iom haltis ĉe tiu nomo ĉar mi ne scias ĉu vi certas pri la nomo de tiu regiono, nome pri la vorto Costera. Ĉu tio signifas ion en la slovena?, ĉar en Esperanto tute ne, kaj hazarde en la hispana ja signifas marborda, kio tute kongruas kun la nomo en aliaj lingvoj. Eble vi tradukis kaj eraris pri la lingvo: español kaj esperanto estas kune en listo de lingvoj. Tiuokaze la nomo devus esti Regiono Marborda-Karsta. Se vi ne scias alinomi, diru kaj mi faros tion.--kani (diskuto) 13:29, 12 nov. 2018 (UTC)Reply

Dua mondmilito redakti

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:35, 20 feb. 2019 (UTC)Reply

Ne estas problemo, se vi ne voĉdonas. Sed se vi volas lerni, tio estas tre facila. Se vi malfermas Dua mondmilito, unue aperas skatolo pri la afero kaj la vorto baloto en blua koloro. Se vi klakas tie, aperas la paĝo por la baloto. Se vi klakas por redakti en Por, aperos la redaktopaĝo por por, vi povas kopii la lastan linion, forigi la subskribon kaj meti tiun vian. Pli facile vi povas baloti kontraŭ, ĉar tie neniu ankoraŭ voĉdonis. Vi ne devas forigi ion, nur subskribi pere de la tria skatoleto el maldekstro en la redaktopaĝoj. Dankon, amike.--kani (diskuto) 18:14, 21 feb. 2019 (UTC)Reply
Vi pravas. Estas multaj mankoj en la artikolo. Pro tio oni proponas statuson de Leginda, ne de la plej supra Elstara. Fakte la plej grava manko estas Konsekvencoj de la milito, kiu povas esti aparta artikolo. Tamen mi dediĉis al tiu temo tri monatojn kaj multegajn horojn (kvankam mi mem ne verkis la artikolon) kaj tio por la momento devas esti sufiĉa. Pri tiu milito jam oni verkis multajn milojn da paĝoj, do en Vikipedio ni ne povas esti pli ol la eksteraj fakuloj. Estas du manieroj diskuti aŭ pliampleksigi pri la afero. Ĉiu artikolo havas supren skatoleton Diskuto. Tie vi povas vidi, ke jam antaŭ multaj jaroj homoj diskutis pri diversaj temoj de la artikolo, eĉ de kategorio Leginda aŭ Elstara. Sed tiu artikolo estis tiam tute alia. Bedaŭrinde apenaŭ venas homoj al tiu Diskutejo por solvi problemojn. Krome fine de la artikolo estas kaŝita skatoleto Dua mondmilito kiun oni povas fermi kaj vidi rilatajn artikolojn. Tie estas jam ekzistantaj kaj kreotaj; inter tiuj estas Efektoj de la dua mondmilito. Tamen antaŭ krei artikolon oni devas esti certa ke ĝi jam ne ekzistas laŭ alia vortumo, ekzemple Sekvoj de la dua mondmilito, Konsekvencoj de la dua mondmilito ktp. Ankaŭ estas kreota Milita produktado dum la dua mondmilito ktp. Pri la baloto mi forgesis diri, ke krom ebloj Pro kaj Kontraŭ, estas Sindeteno kaj Komento. Ĉio estas valora por montri la partoprenon en tiu afero. Do, ne dubu kontribui, eĉ per kritikoj. Mi ne malamikos, tute male.--kani (diskuto) 11:24, 24 feb. 2019 (UTC)Reply

Municipoj redakti

Gratulon pro konstanta laboro pri slovenaj municipoj. Lastatempe falis unu vorto el ripete gluita teksto nome en "La konsistas el 11 komunumoj kovrante areon" ktp. Tio devus esti "La municipo konsistas el 11 komunumoj kovrante areon" ktp. Mi remetis la mankintan vorton en pasintaj artikoloj, sed remetu ĝin por la venontaj. Dankon.--kani (diskuto) 11:01, 9 apr. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Dankon pro via estimado kaj pro via averto. - Mi estas komencanto en Esperanto. Mia scio pri Esperanto ankoraŭ ne bonas. Mi uzas ĉefe tradukanton de Google dum skribado de artikoloj. Tial mi faras erarojn. Bonvolu pardoni min. Dankon.--JaKoRa (diskuto) 19:52, 9 apr. 2019 (UTC)Reply
Saluton. Por klarigi: Ekzemple, en la unua frazo mi skribas: Občina Polzela estas unu el 212 municipoj en Slovenio. - Jen kial ĝi sufiĉus por skribi en la tria movado: "I konsistas el 8 komunumoj,,," Se vi kredas, ke mi devas skribi ĝin tiel:"La municipo konsistas el 8 komunumoj.." Do mi akceptos ĝin. - -Plej bonaj salutoj.--JaKoRa (diskuto) 08:41, 11 apr. 2019 (UTC)Reply
Se vi deziras eviti la ripeton de tiu vorto vi povas anstataŭ "Občina Podčetrtek estas unu el 212 municipoj en Slovenio. Ĝi situas en la Regiono Savinj. La municipo konsistas el 26 komunumoj kovrante areon de 60,6 km²." skribi "Občina Podčetrtek estas unu el 212 municipoj en Slovenio. Ĝi situas en la Regiono Savinj kaj konsistas el 26 komunumoj kovrante areon de 60,6 km²." Ekzemple. Sed se vi metas la artikolon "la", nepre devas sekvi nomo "la urbo", "la domo" ktp. Amike.--kani (diskuto) 11:58, 11 apr. 2019 (UTC)Reply
Mi akceptas lernolibron de Esperanto. Sed necesos iom pli por kompreni kaj lerni ĉi tiujn bazajn aferojn. I ne frapas mian kapon. Do bonvolu esti pacienca. Do monato aŭ jaro? Mi ne scias. Plej bonaj salutoj. - --JaKoRa (diskuto) 12:22, 11 apr. 2019 (UTC)Reply
Resume en 15a de aprilo viaj artikoloj ankoraŭ montras mankon de falinta vorto: municipo. Ne La konsistas, sed La municipo konsistas.--kani (diskuto) 16:45, 23 apr. 2019 (UTC)Reply
Poste, vi jam ĝuste metis la falintan vorton. Gratulon.--kani (diskuto) 12:24, 24 apr. 2019 (UTC)Reply
Mi strebado. Mi lerni ĝene. Saluton.--JaKoRa (diskuto) 05:38, 25 apr. 2019 (UTC)Reply

Ŝablonoj en municipoj redakti

Saluton, mi rimarkis, ke vi aldonas ŝablonojn en la municpojn de Slovenio. Mi volas demandi vin, kiel plaĉas al vi ŝablono en paĝo Beznovci, kiun mi enmetis tien. Kion vi diras, ĉu vi povus aldoni tiujn ŝablonojn Geokesto? Tiu ĉi ŝablono scias multon. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:22, 27 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Mi neniel rilatas al plibonigo de artikoloj. Mi esploris la artikolon pri la ŝablono, kiun vi enigis. Tamen ŝajnas al mi, ke ĝi estas iomete komplikita plenigi. Ĉu eblas simpligi ĝin? Plej bonaj salutoj--JaKoRa (diskuto) 08:20, 27 maj. 2019 (UTC)Reply
Simple kopiu la ŝablonon, plenigu aktualajn informojn. Modelo povas esti por vi bosnia versio, kiu uzas la saman ŝablonon. Komparu kun bs:Beznovci aŭ vidu aliajn vilaĝojn en obĉina Puconci en la bosnia versio. Certe la ŝablono estas en pluraj municipoj, vilaĝoj kaj aliaj setlejoj en Slovenio. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:49, 27 maj. 2019 (UTC)Reply

Administranta balotado redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:24, 28 maj. 2019 (UTC)Reply

Redaktata redakti

Saluton. Mi forigis la averton redaktata el kelkaj el viaj lastaj artikoloj, ĉar mi komprenas, ke temas nur pri forgeso, post semajno kaj post laboro por kelkaj aliaj municipoj. Tamen, se mi ne devas fari tion, diru kaj mi haltu.--kani (diskuto) 22:33, 4 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:42, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:57, 12 jun. 2019 (UTC)Reply
Saluton. Ĉi tiu kampo estas malmulte konata de mi. Tial mi sin detenas. Pardonu pri ĉi tio. - Sincere. --JaKoRa (diskuto) 20:26, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:11, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj redakti

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:41, 24 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Suillus cavipes redakti

Mi forigis la nomon Boletus, kiu estas tute alia fungo. Fakte restis la iama titolo kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 00:14, 8 okt. 2019 (UTC)Reply

Saluton, povas esti, mi ne havas obĵetojn. Mi elkore salutas.--JaKoRa (diskuto) 08:15, 8 okt. 2019 (UTC)Reply

Opština Negotino redakti

Mi konas nur Informkesto urbo|regiono-ISO=MK.--kani (diskuto) 11:50, 4 dec. 2019 (UTC)Reply

Dankon. Mi pensas ke sufiĉas.--JaKoRa (diskuto) 12:04, 4 dec. 2019 (UTC)Reply
Saluton. Mi ĵus aldonis {{lang-mk|Општина Неготино}} al la artikolo, kio markas la makedonan tekston. Tion eble ja povas uzi legantaj foliumiloj por blinduloj. - Nia vikipedio havas tutan grupon de tiaj lingvo-markaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 25 jan. 2021 (UTC)Reply

Pink Floyd redakti

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:52, 2 feb. 2020 (UTC)Reply

Berovo Lago redakti

Saluton, JaKoRa. Mi antaŭ kelkaj minutoj rimarkis, ke ial via provo traduki anglalingvan artikolon al Berovo Lago ne senprobleme funkciis. Mi intertempe riparis la informkeston kaj aldonis plian tekston. Ĉu vi eble emas iomete aldoni ion laŭ la makedona versio, se eblas? Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:24, 25 jan. 2021 (UTC)Reply

Saluton, kolego Tlustulimu. Mi ne povas fari bone kun tiu kompililo. Tamen la informkesto, kiun vi aldonis, estas bona. Certe vi rimarkis, ke mi provas kompletigi la tekston ne nur laŭ la makedona sed ankaŭ laŭ la kroata versio. Mi finos ĝin hodiaŭ, sed iom poste. Bonvolu esti iomete pacienca. Dankegon.--JaKoRa (diskuto) 15:42, 25 jan. 2021 (UTC)Reply

Tetovo redakti

Saluton, JaKoRa. Mi ĵus vidis, ke vi forigis la informkeston el Tetovo. Kial? Ĉu io ne funkciis? Ĉu la forigo okazis kvazaŭ akcidente? --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 17 feb. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Tlustulimu. Estis malĝustaj datumoj en tiu informkesto. Mi provis ripari ilin, sed mi ne povis. Antaŭ iom da tempo, mi denove metis la informkeston tie. Sed la tiea loĝantaro ne konsentas kaj mi ne scias kiel ripari ĝin. Mi pardonpetas pro mia mallerteco. - Salutojn --JaKoRa (diskuto) 10:27, 18 feb. 2021 (UTC)Reply
Saluton, JaKoRa. Ŝajnas al mi, ke vi sukcesis remeti la informkeston. Gratulon. :-) --Tlustulimu (diskuto) 12:38, 18 feb. 2021 (UTC)Reply
Saluton, Tlustulimu. Mi ĝojas.- Tamen: la urbo havas 52 915 loĝantojn, la komunumo havas 86 580 loĝantojn. - Mi ne scias, kion signifas "Loĝantaro 142 030 (2018)"? Vi aldonis ligon al ĉi tiu artikolo: ,За Тетово, legita la 2-an de januaro 2021, - -Mi provis malfermi la ligon sed ĝi raportas eraron. Salutojn--JaKoRa (diskuto) 13:27, 18 feb. 2021 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton, JaKoRa! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:16, 27 apr. 2021 (UTC)Reply