i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, SFPC48!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 08:07, 9 maj. 2018 (UTC)Reply

Lacasta redakti

Lacasta korektita. Ĉefe marĉo estas pantano sed kota, ŝlima kaj natura, dum vi volis diris diglagon aŭ akvorezervejon.--kani (diskuto) 15:52, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Dankon, pli ol kvar jaroj poste! Eble tiam mi perdigiĝis en troigo da informado kaj mesaĝoj. SFPC48 (diskuto) 22:22, 8 dec. 2022 (UTC)Reply

Dankon redakti

Pro la ricevitaj laŭdoj. Jes, kiam mi estas hejme, mi vikipediumas multajn horojn tage. Tio dum multaj jaroj havigis centojn da artikoloj, eble milojn. Sed, kiel vi faris, kopii ne estas malbona ilo. Mi ekzemple faris multajn artikolojn pri birdoj kaj pri hispanaj municipoj, ĉu urboj ĉu vilaĝoj. Por tiuj mi havis kaj havas komunan tekston: tiu birdo estas el tiu genro, tiu familio, klasigis ĝin tiu kaj tiam, havas nigran kapon ktp, poste oni ŝanĝas la necesaĵojn kaj rezultas grandan produkton kontraŭ pli malgrandan penon. Eĉ kelkaj blazonoj aŭtomate indikas informon, ekzemple por vilaĝoj meti nur inter tiuj strangaj parentezoj nur Informkesto urbo aperigas multan informon. Rigardu ekzemple vilaĝoj el provinco Kvenko, kiujn mi faris lastatempe. Krom ĉion kiu ĉia scias pri la graveco kiun Esperantujo povas ekhavi el Vikipedio, estas alia persona kontentigo. Mi supozas, ke vi faris Lacasta ĉar tiu temo interesas al vi. Same okazas al mi, plej parto de artikoloj mi metas kiam mi inetresiĝas pri temo. Ekzemple la Artikolo de tiu ĉi semajno Sarah Bernhardt. Mi apenaŭ sciis pri ŝi, nur la nomon. Plibonigante tiun artikolon, mi eksciis pri ŝi. Kuraĝu kaj ĝuu Vikipedion.--kani (diskuto) 17:32, 4 jun. 2018 (UTC)Reply

Estimata Kani. Kiam oni komencas verki sen vere regi la eldonan proceson kaj kun multaj duboj kaj malfacilaĵoj, oni bezonas multe ŝati la enhavon, pri kiu oni verkas por sekvi farante ion taŭgan ĉi tie. Poste, kiam oni sin sentas pli komforta dum la laboro redakti ion ĉi tie, oni povas komenci eldoni ion pri temoj, ke vere ne tre ŝatas al iu. Estas tio, kion mi pensis antaŭ kvar jaroj... kaj nune. SFPC48 (diskuto) 22:32, 8 dec. 2022 (UTC)Reply

Saluton redakti

Mi vidos ĉu vi kontrolos la internan mesaĝaron. Mi korektis la aferon de Sierra de los Blancos. La malnova titolo nun estas alidirektilo. Io ne funkciis tie. Unue vi tajpis en la ŝablonon "zono" anstataŭ "zomo". Tamen eĉ korektita ĝi ankoraŭ ne funkcias. Eble ĉar la informo en hispana estas malmulta aŭ ĉar ne temas pri municipo, sed nur pri senhomejo.--kani (diskuto) 17:07, 8 dec. 2022 (UTC)Reply

Mi tre dankas al vi Kani. Mi ne volis tedi al vi denove demandante helpon kaj mi provis mem solvi la aferon. Mi eldonis novan retpaĝon por fari la ligilon pere de la anwiki (aragona), ćar perde de la eswiki (hispana) ĝi ne funkciis, kaj mi petis la forigon de la antaŭa, por fari la bonan ligilon, ke la programo ne permesas fari al mi, ĉar la antikva retpaĝo estas jam ligita kaj ankoraŭ ĝi ekzistas en Vikipedio.. SFPC48 (diskuto) 20:18, 8 dec. 2022 (UTC)Reply
Sierra los Blancos jam ekzistas nur kiel alidirektilo al Sierra de los Blancos. Alia afero. Vi ne bezonas meti ĉiam (Zaragoza) se ne necesas. Ekzemple Mamillas ne ekzistis, do Mamillas (Zaragozo) povas kaj eble devas esti simple Mamillas.--kani (diskuto) 21:50, 8 dec. 2022 (UTC)Reply
Dankojn, Kani, pro via helpado. Mia lasta verko pri "Mamillas" kun la ligilo al la "anwiki aragona" sukcesis, kaj la informkesto estas en la esperanta retpaĝo sed ne en la hispana.
Estas la sama problemo kun la retpaĝo pri "Santa Engracia (Tauste)". Mi pensas, ke farante kopion kun tiu nomo (sen la "ŭ" en Tauste) kaj forigante unue ĉi tiun retpaĝon, oni povus fari denove la lingvan interligon kun la "anwiki aragona" kaj la informkesto estos ankaŭ taŭga, ĉu ne? SFPC48 (diskuto) 22:17, 8 dec. 2022 (UTC)Reply
Mi rigardos tion kiam mi povos. Por la momento bv ne danki min ĉar mi devas ĉiuokaze malfermi por vidi kion okazas. Vi ne bezonas danki min. Amike.--kani (diskuto) 22:54, 9 dec. 2022 (UTC)Reply
Saluton. Hodiaŭ lunde mi revizias artikolojn de la pasinta semajno. Kiel mi eble jam diris, ne necesas insisti kun (Zaragoza) en la titolo, nur se estas jam alia ekzistinta samnoma artikolo aŭ grava samnoma artikolo iam kreota. Tiucele mi alinomis kelkajn el tiu artikolo forigante la parentezon. La antaŭa titolo restas ĉiam kiel alidirektilo. Pri redaktado mi faras ĉefe du agojn. Unue mi forigas troajn citilojn; tiuj necesas nek por loknomo nek por personaj nomoj; ja utilas por Cinco Villas kiu estas esprimo alilingva kaj por "Nuestra Señora de los Chiripitifláuticos", kiu malfacile estus tradukebla. Ne gravas ĉu oni anstataŭas citilojn per krampoj por krei ligilojn, eĉ se tiuj nun restas ruĝaj, ekzemple por Ejea de los Caballeros, kiu nun ne ekzistas, sed sendube ekzistos. Dua tipo de korektoj kiun mi faras temas pri forigo de lokaj subkomprenoj cele al internacieco. Pensu, ke ni laboras ĉefe ne por samlokanoj, sed por samideanoj kiuj povas esti el Koreio aŭ Novzelando. Por tiuj esprimoj kiel "aŭtonoma komunumo" povas estis neklare komprenataj; tiel mi ŝanĝas simple al regiono, dum oni povas lasi kaŝita ligilon al artikolo pri aŭtonomaj komunumoj en Hispanio. Tio indas ankaŭ pri elekto de la enhavo, malatentante partojn kiuj eble ne utilus al internacia publiko, sed tio kompreneble estas subjektiva kaj diskutebla.--kani (diskuto) 16:05, 12 dec. 2022 (UTC)Reply
Estimata Kani:
Mi ĵus eldonis retpaĝon pri Ejea de los Caballeros. Mi timiĝis iom antaŭ tiel longa retpaĝo, sed iom post iom dum kelkaj tagoj mi sukcesis fini ĝin.
Sendube post kelkaj monatoj mi povos verki iom pli bone, sed ĉar mia tasko nune estas enkonduki retpaĝojn, ne estas tre grava, ke mi faras tion iom malbone, nur gravas la fakton, ke mi senvole ŝarĝos la laboron de aliaj, kiuj poste korektos kaj plibonigos ĉion.
Dume mi akiras iom pli da sperto ĉi tie, mi nur povas danki al aliaj kaj pardonpeti pro miaj misfaroj. Mi lernos sendube, sed eble ne tiel rapide kiel nune estus konvene. SFPC48 (diskuto) 17:38, 12 dec. 2022 (UTC)Reply
Vi ege bone faris. Gratulon.--kani (diskuto) 19:34, 12 dec. 2022 (UTC)Reply

Municipoj redakti

Saluton. Nun mi revizias artikolojn. Memoru, ke por nemunicipoj sufiĉas kategorio Loĝlokoj de provinco Zaragozo, sed por municipoj endas aldoni kategorion Municipoj de la provinco Zaragozo. kani (diskuto) 14:11, 19 dec. 2022 (UTC)Reply

Estimata Kani:
Mi ne konsciis pri tio. Mi notos vian averton. Mi provos ne forgesi pri tio.
Dankon. SFPC48 (diskuto) 21:38, 19 dec. 2022 (UTC)Reply

Saluton redakti

Kaj gratulon pro kreitaj artikoloj. Mi revizias nun metitajn artikolojn. Ĉio estas en ordo. Nur referencoj de https plej bone estu metitaj ene de unu [ kaj atentu ke "eklezio" estas nur la organizo kaj ne la preĝejo; do ne indas diri romanikan eklezion ktp. Havu feliĉan novan jaron kun viaj apuduloj. kani (diskuto) 13:38, 27 dec. 2022 (UTC)Reply

Dankon pro via laboro, Kani. Sendube mi ade faros lingvajn erarojn, sed mi scias, ke aliaj korektos ĉion, ĉar temas pri kolektiva agado, kaj tio plibonigos la rezulton. Ne estas facile forlasi mian hispanan menson, eĉ sciante, kio estas eklezio, kaj kio estas preĝejo. SFPC48 (diskuto) 22:44, 27 dec. 2022 (UTC)Reply
Hodiaŭ lunde mi kiel kutime revizias artikolojn. Mi foje ŝanĝis vorton "urbeto" al "vilaĝo", kiam temas pri malpli ol milo da loĝantoj. Tio estas disputebla, kaj eĉ dependas de diversaj faktoroj. Kutime mi klopodas uzi urbeton por inter milo kaj 10 000 kaj urbon por pli ol 10 000; por malpli ol milo vilaĝon, kaj por malpli ol cent domaron, kun svaga diferenco inter ambaŭ lastaj. La hispana vorto "villa" estas malfacile tradukebla, ĉar temas pri iama jura kategorio, eble inter urbo kaj urbeto, sed ne per tre simila "vilao" kiu estas "Eleganta somerdomo en la kamparo" (PIV), ekzemple tiuj de romianoj. Teknika rimarko: nomo de https ktp plej bone enmeti inter simplaj krampoj, tio estas [. Tiel ĝi ne aperas tute malfermita, eble kiel estetika kutimo.--kani (diskuto) 19:58, 9 jan. 2023 (UTC)Reply
Estimata Kani.
Kiel vi povas tre facile kompreni, mi tute ne regas konceptojn, kiuj per vi estas banalaĵoj. Mi bone scias, ke post mia enkonduka laboro, estas bezonata poste bona polurado de la verketoj, sed tio provizore, neniel povus esti mia tasko. Mi jam scias kiel alinomi retpaĝon, kaj mi faris tion jam dufoje, ĉar unufoje mi forgesis la vorton "Kastelo" antaŭ la propra nomo, kaj alia mi volis ŝanĝi la nomon (Taŭste) al (Tauste) en la retpaĝon pri Sankta Engracia.
Dankon pro via laboro. Mi nun volus scii kiel enmeti geografiajn koordinatojn en kelkajn retpaĝojn por havigi al ili taŭgajn fenestrajn ŝablonojn, sed mi ne komprenas ankoraŭ kiel, kaj kie, oni povas fari tion, malgraŭ mia serĉado ĉi tie. SFPC48 (diskuto) 23:45, 9 jan. 2023 (UTC)Reply
Mi ne regas multajn teknikajn detalojn. Mi klopodis ĉe Lacasta (Zaragozo) enmetante la koordinatojn en la tabelo kaj tio ne funkciis; poste metis tion en la redakto espere ke iu sciu aranĝi tion. Certe la manko devenas el la fakto, ke estas koordinatoj nek en la hispanlingva versio nek en alia: ŝajne la aragona eble ne tiom gravas. Ĉiuokaze mi estos atentema kaj eble oni solvos la aferon.--kani (diskuto) 14:45, 22 jan. 2023 (UTC)Reply

Provinco Zaragozo redakti

Saluton. Se mi ne eraras, estas jam faritaj ĉiuj municipoj de la provinco, escepte kelkaj el Cinco Villas. Mi ege kontentiĝas per nia kunlaborado. Mi planas nun helpi ĉe la mankantaj municipoj de Cinco Villas. Ĉiuokaze restos al vi submunicipoj, senhomejoj, kasteloj, aliaj monumentoj, geografiaj elementoj, riveroj, montoj, montaroj, gravuloj, ĝerale aragonaj aferoj ktp. Krome vi povas ankoraŭ krei municipojn. Por eviti kolizion, mi proponas, ke mi komencu sude ĉe Tauste, kaj poste mi supreniros norden. Vi povas fari same inverse. Tamen tio estas nur mia propono; kiam vi povos, vi pripensu tion.--kani (diskuto) 14:57, 22 jan. 2023 (UTC)Reply

Estimata Kani:
Ŝajne vi laboras multege kaj tre rapide, kaj kompreneble mi ne povas labori ĉi tie, kiel vi faras. Via propono estas tre bona, ĉar estas ankoraŭ farendaj multaj lokoj en la komarko, kiuj ne aperas en nedetalaj mapoj, sed laŭ mia opinio ili estas tre gravaj.
Krome, via agado ĉefe estas pensante en geeksterlandanoj, por konigi nian landon, kaj tial nepre oni devas prilabori la plej gravajn lokojn. Mi ankaŭ pensas tiele, sed por la disvastigo de la internacia lingvo en la komarko mi pensas, ke prilabori retpaĝojn pri pli malgrandaj lokoj, vere estas grava afero. Mi instruis Esperanton dum dek kvar jaroj en Ejea je elementa nivelo ("Junulkurso" kaj "Jen nia Mondo") kaj mi esperas, kiam la familiaj okupoj permesos tion, krei denove esperantan grupeton en la loko. SFPC48 (diskuto) 21:59, 24 jan. 2023 (UTC)Reply
Vi tute pravas. Ĉiuokaze vi povas ankoraŭ krei municipojn en la nordo de la komarko, se vi deziras. Mia kutimo je la fino de iu provinco estas anonci tion en la forumo de HEF ĉefe por diskonigado de tiuregionanoj. Mi planas fari tion antaŭ la fino de la monato, ĉar venontmonate mi faros alian taskon kaj nur marte laboros por provinco Huesca. Ni restos en kontakto. kani (diskuto) 22:14, 24 jan. 2023 (UTC)Reply
Estimata Kani:
Mi ekkomencis verki la municipon Baguüés, ĉe la nordo, sed mi prilaboras ĝin malrapide. SFPC48 (diskuto) 22:22, 24 jan. 2023 (UTC)Reply