i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Maitham Ali!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 14:43, 22 Jun. 2013 (UTC)

Mi aldonu, ke kunlaborantoj el arabaj landoj estas ege bezonataj, aparte se temas pri tiom malmulte prezentita en Vikipedio lando kiel Baĥrejno. Do — bonvenon!--RG72 (diskuto) 14:51, 22 Jun. 2013 (UTC)
Bonega decido, mi mem faris tiel antaŭ kelkaj jaroj. Mi konsilas al vi ne tre hasti kaj koncentriĝi pri perfektigado de siaj unuaj verkoj kaj nepre kontroli postajn (se estos) ŝanĝojn fare de aliaj uzantoj - tio estas bona vojo al pliboniĝo de viaj lingvokonoj kaj lerteco je vikipediumado. Esperanto ŝanĝos vian vivon, kredu min.--RG72 (diskuto) 15:05, 22 Jun. 2013 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro via bona regado de Esperanto, kvankam vi estas komencanto. Vi havas ankaŭ amikon en Malproksima Hispanio kaj danke al Esperanto vi havos multajn en plej diversaj landoj. Mi korektetas foje artikolojn. Ekzemple mi ĵus aldonis alilingvajn ligilojn al tiu artikolo. Eble vi forgesis aŭ ne scias kiel fari. Mi klarigos. Mi serĉis korespondan paĝon en la angla (oni povas fari en aliaj lingvoj, se ekzistas) kaj en maldekstra marĝeno aperas listo de lingvoj kaj fine Edit links. Mi klakis tie kaj aperis anglalingva paĝo kun sama listo de lingvoj kaj apude edit kaj fine add. Mi klakis tie kaj aperis nova linio, mi metis e kaj aperas listo de lingvoj kiuj ekas per e, kie mi klakas esperanton kaj poste en la dua duono de la linio mi metas la esperantan titolon kaj poste klakas ĉe save. Jam estas farite. Se vi bezonas helpon, diru kaj mi klopodos helpi. Ĝis. Amike.--kani (diskuto) 18:31, 23 Jun. 2013 (UTC)