Gubernio Muharrako

gubernio de Barejno
(Alidirektita el Muharrako provinco)

La gubernio Muharrako (arabe محافظة المحرق, Muḥāfaẓat al-Muḥarraq, angle Muharraq Governorate) estas unu el la kvar gubernioj de Barejno kaj ĝi estas la dua plej granda gubernio en Barejno post la ĉefurba. Temas pri dense loĝata teritorio. La gubernio kaj ĝia ĉefurbo Muharrako situas en malsama insulo kiu same nomiĝas Muharrako, kaj ĝi estas konektita al la ĉefa insulo de Barejno per tri pontoj kiuj estas ponto de Ŝejĥ Hamad, ponto de Ŝejĥ Isa Ben Salman kaj ponto de Ŝejĥ Ĥalifa Ben Salman.

Gubernio Muharrako
Gubernio
Flago
gubernio de Barejno [+]

LandoBarejno

Supermara altecom [+]
Koordinatoj26° N, 51° O (mapo)26.2550.616666666667Koordinatoj: 26° N, 51° O (mapo)
ĈefurboMuharrako
- koordinatoj26° N, 51° O (mapo)26.2550.616666666667Koordinatoj: 26° N, 51° O (mapo) [+]
Areo57 km² (5 700 ha) [+]
Loĝantaro189 114 [+] (2010)

ISO 3166-2BH-15

Gubernio Muharrako (Tero)
Gubernio Muharrako (Tero)
situo de la gubernio en Barejno

Gubernio Muharrako (Barejno)
Gubernio Muharrako (Barejno)
DEC
Gubernio Muharrako
Gubernio Muharrako

Map
Gubernio Muharrako

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Muharrako estas grava ĉar ĝi enhavas Barejnon Internacian Flughavenon (la sola flughaveno en Barejno). Ĝi ankaŭ enhavas historian kaj arkeologiajn lokojn en ĉiuj ĝiaj vilaĝoj. Salman Ben Issa Ben Hendi estas la nuna reganto de gubernio, kaj lia deputito estas Sultan Ben Ali Alsulejti.[1]

Historio redakti

La dokumentita historio de la insulo komenciĝis en la 1-an jarcento kiam la Grekoj kutimis nomi Barejnon "Tajlos" post la alveno de ŝipoj de la navigisto Nirĥus (greke Nearĥos) kiu malkovris Barejnon (realigante la ordonojn de Aleksandro la Granda). Tajlos estis la centro de perlo-komerco en ĝia areo dum tiu tempo. Kiam Barejno estis nomita Tajlos, Muharrako estis nomita Arados.[2]

Referencoj redakti