|
Ĉi tio estas persona paĝo de uzanto de Vikipedio en Esperanto Ĉi tiu paĝo ne apartenas al la enciklopedia spaco de Vikipedio.
Se vi atingis ĉi tiun paĝon sur alia paĝaro ol tiu de la Esperantlingva Vikipedio, tio signifas ke vi rigardas spegulpaĝaron aŭ paĝaron kiu reuzas entenon. Sekve ĉi tiu paĝo eble ne estas ĝisdata kaj la identigita uzanto verŝajne ne dependas de la retejo kiun vi vizitas. La originalo de la paĝo troviĝas je eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Theomanou.
|
|
Alzaco Mi loĝas en la historia kaj kultura regiono Alzaco.
|
|
Saluton al ĉiuj !
Mi nomiĝas Emmanuel, kaj mi estas Franca doktora studento pri protestanta teologio kaj mezepoka historio en la Universitato de Strasburgo. Mi esperantiĝis en 2012. Mi iom denove aktivas Vikipedie, ĉefe ĉe la Franca Vikipedio, sed ankaŭ iom ĉi tie, kaj, sed iomete, ĉe la Volapuka kaj Latina Vikipedioj.
Miaj interesoj estas ĉefe religioj, teologio kaj historio. Mia tezo temas pri mezepoko, do mi ankaŭ povas partopreni ĉi teme.
Lingve, mia denaska lingvo estas la franca, sed mi ankaŭ bone parolas la anglan kaj Esperanton. Mi scipovas sufiĉe bone Latinon kaj Volapukon, kaj mi ankaŭ havas nociojn de germana kaj de la sveda (kiujn mi provis lerni, inter alie pere de Duolingo) kaj de la itala (kiun mi lernis mezlerneje, sed mi forgesis ĝin kvazaŭ plene).
Mi verkis la Franclingvcan artikolon pri Volapuko, kiu nun estas agnoskita kiel elstara artikolo (article de qualité). Mi tradukos ĝin Esperantlingven iam. Tiel mi volus partopreni: unue verki Franclingvajn articles de qualité, kaj poste traduki ilin Esperantlingven, agnoskigante ilin kiel elstaraj artikoloj tie ĉi. Sed tia konduto malfacilas 😊.
Ne hezitu skribi al mi; sed se vi volas ke mi respondu rapide, preferu mian Francan diskutpaĝon, eĉ se vi faras tion Esperantlingve.
Ĝis!