i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Dima41!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 11:12, 17 Feb. 2013 (UTC)

Maltaŭgaj titoloj de bildoj redakti

Saluton, Dima41. Dankon pro la bildoj Dosiero:IMGP3719.JPG kaj Dosiero:IMGP3904.JPG. Sed iliaj titoloj estas tute neniondiraj kaj tial devis esti ŝanĝataj. Tial mi ŝanĝis la titolojn al:

Bonvolu estonte uzi pli taŭgajn titolon por bildoj. La alŝuta interfaco ebligas tion. --Tlustulimu (diskuto) 09:21, 2 Mar. 2013 (UTC)

Saluton Dima41 kaj kore bonvenon! Ni havas kelkajn demandojn pri dosieroj, vidu Administrejo. Ĉu vi povas uzi la komunejon [1] ? Viaj bildoj estas belaj kaj ne havas problemojn de rajto. --pino (diskuto) 16:21, 5 Apr. 2013 (UTC)
Saluton. Mi vidis ke la paĝo de komunejo estas anglalingva kaj mi ĝin ne legas. Tial mi ĝis nun alŝutas fotojn en Esperanto-Vikipedio. --Dima41

Saluton, Dima. Mi konstatis ke vi alŝutis memfotitajn fotojn al Vikipedio. Dankon! En la estonteco, tamen, ĉu vi povas anstataŭ alŝuti fotojn al la Komunejo? Tiel, viaj fotoj estos spekteblaj trans ĉiulingva Vikipedio. Ankaŭ, kontrolado de liberaj bildoj estas malfacila por administrantoj ĉi tie, ĉar ni estas ne tre multaj. Vi povas uzi la similan ŝablonon ĉe la Komunejo kiel ĉi tie: {{Cc-by-sa-all}} kaj {{Information}}. Vidu:

{{Information
|description= {{eo| Priskribo en Esperanto.}}
|date= (dato)
|source= (fonto)
|author= (aŭtoro)
|permission= {{Cc-by-sa-all}}
|other_versions= (aliaj versioj)
}}

Se vi havas demandojn, bonvolu sendi al mi mesaĝon. Kore salutas Yekrats (diskuto) 20:53, 15 Apr. 2013 (UTC).

Alilingvaj ligiloj redakti

Saluton. Antaŭe oni metis (kiel vi ankoraŭ faras) ligilojn de unu versio (vi enmetas tiun rusan) kaj poste robotoj aldonis la aliajn. Sed nun vi devas meti nek la rusan ligilon nek alian, sed devas iri al la suba parto de la maldekstra marĝeno de la paĝo origina: en la rusa estas dirate Править ссылки kaj aperos nova paĝo je kies fino vi devas aldoni la esperantan novan titolon per Add kaj poste eo en la unua kadro kaj la titolo en la dua, poste Save kaj ĉio estas farita. Mi faris jam tion en viaj artikoloj sen forgesi nuligi la rusan ligilon ĉar se estas eĉ nur uni ligilo jam ne aperos la aliaj. Dankon.--kani (diskuto) 22:59, 16 Apr. 2013 (UTC)

Dankon. Mi faris tion. Uzanto:Dima41

Distrikto Malojaroslaveckij (Kaluga provinco)‎ kaj Distrikto Malojaroslavec (Kaluga provinco)‎ redakti

Saluton, Dima41. Mi ĵus vidis, ke vi kopiis enhavon el Distrikto Malojaroslaveckij (Kaluga provinco)‎ al Distrikto Malojaroslavec (Kaluga provinco)‎. Ĉu vi ne konas la alinomigan trajton de la vikipedio? Se jes, kial vi ne demandis pli lertajn uzantojn aranĝi tion? Nun vi ĥaosigis la artikolajn historiojn. --Tlustulimu (diskuto) 20:49, 29 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi mem kreis kelkajn artikolojn pri distriktoj de Kaluga provinco uzante jam ekzistintan ŝablonon "Kaluga provinco" kiu enhavis erarojn. Tial miaj artikoloj estis nomitaj kun eraroj, kion montris al mi Uzanto:Narvalo sur la paĝo Kategorio-Diskuto:Borovskij distrikto. Poste mi tuj korektis la artikolon Distrikto Borovskij (Kaluga provinco) per alidirektado. Li konsentis kun tiu redakto kaj ankaŭ mi mem konsentas. Mi ne scias kiel redakti la ŝablonon. Tamen mi pensas ke artikoloj pri distriktoj devas ekzisti. Uzanto:Dima41

Крокодилим redakti

Здравствуйте, уважаемый Dima41, я благодарен Вам за редакцию статьи Princlando super Volgo. Не могли бы Вы помочь, загрузив новое изображение флага? Сейчас находящийся там документ является альтернативным флагом Эстонии. Настоящий же флаг таков. http://cs320822.vk.me/v320822265/185/xpoim7QtVPs.jpg Frodo the son of Drogo (diskuto) 12:01, 2 Maj. 2013 (UTC)

Здравствуйте,

прежде всего, чтобы можно было загрузить файл, нужно иметь права на него, как описано здесь. Если правила выполнены, файл можно загрузить с рабочего стола с помощью функции Alŝuti dosieron или Alŝuti al Komunejo (слева). Se vi rajtas alŝuti dosieron, vi povas uzi la funkcion "Alŝuti dosieron" aŭ "Alŝuti al Komunejo" (maldekstre).Uzanto:Dima41

Прошу прощения, но у меня нет полномочий загружать изображения - я не сделал двадцати правок. Помогите, пожалуйста! Frodo the son of Drogo (diskuto) 12:43, 2 Maj. 2013 (UTC)

Загрузить файл может только тот, кто имеет права на него (обычно автор,в данном случае Вы). А это правило создано во избежание вандализма, загрузки бесполезных статей: 20 правок сделать - не проблема для того, кто заинтересован в развитии эсперанто-Википедии. О Самарской области ещё много нужной информации не написано вообще, поэтому статья о вымышленном государстве мало кому нужна на данный момент. Думаю, что интереснее было бы иметь отдельную статью о том самом острове. Даже если какие-то статьи получаются плохо, их потом дополняют опытные участники. Uzanto:Dima41

Danko, Dima41. Vi donis min akceptebla konsilo. На русской вики меня обвинили в вандализме за эту статью) Frodo the son of Drogo (diskuto) 13:48, 2 Maj. 2013 (UTC)

Intervikioj en kategorioj redakti

Saluton Dima! Mi rimarkis, ke vi faras bonan laboron, pliordigante kategoriojn pri Rusio. Do mi volas atentigi vin, ke aparte gravs krante novajn kategoriojn ĝuste meti ilin en unuecan sistemon kaj ĉiam (kiam ekzistas) aldoni intervikiojn. Ekzemple, la artikolon pri la aviadila akcidento vi metis al novkreita de vi kategorio "Aviadilaj akcidentoj en Rusio", sed ne aldonis intervikiojn al la sama kategorio en la rusa kaj aliaj lingvoj. La kategorion "Rusianoj de la dua mondmilito" vi metis sub tiun pri sovetanoj, sed ĉi-kaze krom aldoni intervikiojn estus ankaŭ aldonebla alia kategorio - "Rusianoj". Ĉar ĉiu el "Rusianoj de la dua mondmilito" samtempe estas "Rusiano", ĉu ne? ktp. Mi esperas ke tiu konsilo helpos vin daŭrigi kaj plibonigi vian valoran laboron.--RG72 (diskuto) 15:09, 12 Maj. 2013 (UTC)

Saluton al vi ambaŭ! Mi ne samopinias kun RG72! Vidu la kocernan regularon tie ĉi: Helpo:Kategorio#Uzu_la_plej_specifan PaulP@diskkont 08:46, 26 Maj. 2013 (UTC)
Saluton, amikoj! Eble mi malĝuste esprimis mian penson, do mi iom klarigu. Mi mem ĉiam opiniis, ke necesas uzi plej specifajn kategoriojn kaj tiucele faris milojn da ŝanĝoj en artikoloj kaj kategorioj. Do mi sugestis nur, ke kreante novan kategorion necesas ĝuste meti ĝin en la komunan strukturon. Ekzemple "Rusianoj de la dua mondmilito" estu metita sub "Sovetanoj de la dua mondilito", sed ankaŭ sub "Rusianoj" ĝenerale. Ĉar al "Sovetanoj..." apartenas ankaŭ "Uzbekoj...", "Ukrainanoj...", ktp., kvankam tiutempe ĉiu rusiano estis ankaŭ sovetano. Do en la artikolo estu indikita nur unu kategorio - "Rusianoj de...", sed tiu kategorio konduku al la du pli ĝeneralaj. Same kiel ekzemple ĉiu "Berlinano" estu samtempe rilata al la kategorioj "Berlino" kaj "Germanoj".--RG72 (diskuto) 15:49, 28 Maj. 2013 (UTC)
Mi ankoraŭ restigis en la kategorio "Riveroj en Rusio" gravajn riverojn aparte ĝis kiam aperos bona listo de la plej grandaj rusiaj riveroj (sed mi samtempe intencas apartenigi tiujn riverojn al multaj malgrandaj distriktoj, ekz. Okao). Krome, ekzemple, "Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010" -> "Masakro de Katin" -> "Historio de Smolenska provinco" kaj "Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010" -> "Historio de Smolenska provinco" ekzistu samtempe. Tamen kutime mi ne metas artikolon en la kategorion se ĝi apartenas al subkategorio - laŭ reguloj. Uzanto:Dima41
Saluton! Dankon, mi provos. Tamen kunligu la kategoriojn "Placoj de Moskvo" kaj la rusa "Площади Москвы": mi ne povas tion fari.Uzanto:Dima41
Saluton, Dima41. Bonvolu atenti, ke la metado de intervikiaj ligiloj ekde marto 2013 okazas alimaniere ol antaŭe, nome sur Vikidatumoj. Vidu Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:33, 12 Maj. 2013 (UTC)

Kategorio:Loĝlokoj de Rusio redakti

Saluton, Dima41. Ĉar havi du kategoriojn por la sama celo ne estas tre sencoplene, mi ĵus forigis Kategorio:Loĝlokoj de Rusio post malplenigo. Estus tre helpe al administrantoj, se vi estonte uzus {{forigu}} kun informo pri la kialo kaj metus la proponon al Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Ĉe kategorioj ebla kialo estas la nomo de pli taŭga kategorio. --Tlustulimu (diskuto) 08:21, 26 Maj. 2013 (UTC)

Tamen mi ne komprenis kie proponi kategoriojn por forigado. Uzanto:Dima41

Kategorioj redakti

Saluton, Dima41! Mi ĵus vidis, ke vi faris eraran kategorion en György Györffy, kion mi tuj forigis. Ĝis Traktato de Trianon Hungara reĝlando havis pli grandan teritorion. Do Gy naskiĝis en Hungario. Post 3 jaroj tiu vilaĝo estis apartenaĵo de Rumanio, sed Gy iris al Bp, kie mortis, do en Hung. Eble tiu temo estas tre komplika por vi, tamen vi faru pli atenteme la kategoriadon. Estas alia afero, ke mi faris biografiojn supozeble 3000, Zetey supozeble 6000, eble ankaŭ aliaj, do resume estas 10000 hungaroj (tamen malpli, ĉar estas vivantoj). Tial via laboro estos tre granda, bonvolu tre atenteme fari, kiu nask. aŭ mortis en Hungario.Crosstor (diskuto) 15:55, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton,

aldonante la kategoriojn "Naskiĝintoj en ..."/"Mortintoj en..." mi ilin ĉiam konsideras laŭ nun ekzistantaj ŝtataj teritorioj kaj chiam priatentas nur la nuntampan staton sen historia aparteneco. Ekzemple, se iu naskiĝis en Hungario en loko nun apartenanta al Rumanio, do mi konsideras tiun kiel naskiĝinto en Rumanio. Pri tio mi jam skribis en Kategorio-Diskuto:Famaj personoj laŭ nacioj. Se vi opinias ke tio estas eraro, tion indas pridiskuti tie aŭ en Diskutejo por ke ĉiuj esprimu sian opinion.--Dima41 (diskuto) 17:49, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Laŭ vi romianoj naskiĝis en Francio, Anglio, Svislando, Hispanio, ktp. Kion vi faras, se naskiĝos nova ŝtato? Iu naskiĝis en Jugoslavio, sed nun tio estas Kosovo, do vi devas ŝanĝi la naskiĝlandon. Via sistemo estas akceptebla, se vi faras ĝin pli preciza: naskiĝis tie, kie nun estas Rumanio aŭ nuntempa Rumanio. Ankaŭ estas tio grava vidpunkto, ke iu naskiĝis en Orienta aŭ Okcidenta Germanioj, ĉar tiu persono havis post la naskiĝo aliajn viveblecojn. Solvo estus "Nakiĝintoj en Hungara reĝlando". Estas jam Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto kaj similaj listoj, kiuj estas konvenaj robote fari kategorion aŭ kategorio-branĉon.
Laŭkutime vi respondu cse mia diskutpaĝo!Crosstor (diskuto) 04:32, 19 Aŭg. 2013 (UTC)

Pri la artikoloj de nombro redakti

Dankon, Dima41, pro ŝanĝi la tutajn artikolojn pri nombro. Mi estis por la ŝanĝado. Tamen, en la estonteco, ĉu ni atendus iom pli ol ĉifoje ĉar estis unu kontraŭaĵo (alia opinio) en la diskutejo kaj aliaj manieroj en kelkaj aliaj vikipedioj inkludande la germanan kaj la hispanan? Kun forta interkonsento, aliaj kontribuantoj povus helpi vian projekton. Nu, estas unu demando. Kial vi forigis la kategorion de Kategorio:Entjeroj kaj aldonis Kategorio:Naturaj nombroj por ĉiu nombro? En aliaj vikipedioj, miakomprene, ne multaj lingvoj havas la kategorion por natrura nombro kaj nur la rusa kolektas la nombrajn artikolojn en ĝi. Mi pensas restigi ilin en la Kategorio:Entjeroj estus pli nature  kore,--Salatonbv (diskuto) 22:41, 19 Sep. 2013 (UTC)

Kiel oni povas vidi, en matematiko estas konsiderataj aparte ege multe da nombraj aroj; multaj el ili apartenas al nur naturaj entjeroj kaj multaj aliaj - al ĉiuj entjeroj. Samtempe, artikoloj pri nombroj estas dediĉitaj ne nur al matematiko. Krom tio, mi deziras multajn artikolojn pri naturaj entjeroj aparte (ekzemple, 33621) Se ĉio rilata al entjeroj restos en Kategorio:Entjeroj, tie post iome da tempo okazos tro granda amaso da artikoloj, kio malhelpus. Pro tio mi kolektis artikolaron pri naturaj nombroj aparte kaj kreis Kategorio:Naturaj nombroj kun propraj nomoj por plenumi ĝin per matematikaj terminoj (Nombro de Fermat) kaj pri nombroj estimataj de amasa kulturo (Dekduo). Tio helpos eviti perdadon de artikoloj pri gravaj matematikaj objektoj inter granda kvanto da artikoloj pri apartaj nombroj.--Dima41 (diskuto) 23:02, 19 Sep. 2013 (UTC)

Saluton Dima! Koncerne artikolon Metroo de Moskvo, mi deziras scii ĉu la logoo de Metrolinio Butovskaja (Moskvo) estas   aŭ 120 ? Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 09:06, 23 Sep. 2013 (UTC)

Saluton. Sur la oficiala paĝaro de Metroo ĝi ĉiam estas "L1", ankaŭ en la skemoj. En la rusa Vikipedio oni uzas "12", verŝajne pro tio, ke ĝi estas la 12-a. Tamen pasaĝeroj de la metroo en Moskvo eĉ tute ne interesiĝas pri numeroj, kiuj ekzistas nur formale (ili kutime ne montriĝas, sufiĉas koloroj kaj nomoj).--Dima41 (diskuto) 15:28, 23 Sep. 2013 (UTC)
Tre interese, multan dankon! --Dominik (diskuto) 15:46, 23 Sep. 2013 (UTC)

Ĉeljabinsk / Ĉelabinsk redakti

Kiu Esperantigo estas laŭ vi pli ĝusta? Ĉar vi alinomis la artikolon pri Meteoro de Ĉelabinsk sed lasis pri la urbo Ĉeljabinsk. --KuboF (diskuto) 18:08, 25 Okt. 2013 (UTC)

Mi opinias, ke plej ĝusta estas "Ĉelabinsk". En la Vikipedio plejparte estis kaj estas uzata esperantigo de la rusa "ля" kiel "la", sed ne "lja". Mi mem ĉiam uzas "la" kaj subtenas nur tiun varianton. Eble, tio estas rompigo de vikipediaj reguloj: tio estis pridiskutita en Diskuto:Kljazma (mi mem konsideras ĵusta nur la vorton "Klazjma", kiel ĝi aperis en beletro, tamen ne povas korekti pro jam ekzistanta alidirektilo). Ĝenerale, multaj esperantistoj ofte uzas "lja", tamen al mi pli plaĉas reguloj donitaj en la Esperanto-lernolibro de Boris Kolker. Interalie, Kolker mencias la vorton "Ĉelabinsk".--Dima41 (diskuto) 19:41, 25 Okt. 2013 (UTC)

Saluton Dima! Mi ĵus legis vian artikolon Aviadila akcidento apud Mendelejevo (1982) - mi ne komprenis jenan frazon: "Post kaŝo de ĉasio aperis signalo..." - aliflanke mi opinias preferinde uzi terminon "motoro" anst. "movilo" (Двигатель). Ĉion bonan! --Dominik (diskuto) 10:44, 27 Nov. 2013 (UTC)

Ĉi tiu frazo signifas, ke dum flugado, kiam oni laŭ reguloj kaŝis ĉasion uzatan dum kurado, proksimume en tiu momento estis ricevita informo pri la problemo. Mi kutime preferas pli "esperante-formitajn" vortojn, pro tio mi uzis "movilo" en la artikolo; se vi opinias, ke "motoro" estas pli oportuna, mi povas uzi "motoro" (tamen mi tiel komprenas, ke motoro fakte estas parto de aviadila movilo).--Dima41 (diskuto) 12:15, 27 Nov. 2013 (UTC)
Dankon, Dima, dank' al viaj klarigoj, mi pli-malpli komprenas, ke radoj ĵus retiriĝis en la ŝelon de aviadilo kiam aperis signalo (supozeble nura koincidenco). "motoro" ŝajnas preferinda, "movilo" estas tro plursignifa en la aviadila medio. --Dominik (diskuto) 12:42, 27 Nov. 2013 (UTC)
Jes, vi pravas.--Dima41 (diskuto) 19:18, 27 Nov. 2013 (UTC)
i.a. Ĉasio ŝajne ne estas bona esperanta vorto por tio. En PIV2005 ekzistas "subekipaĵo" kaj "entiri-eltiri subekipaĵon" La uzado de "ĉasio" tiusence ne nepre estas komprenebla por ĉiuj, ankaŭ pro tio, ke laŭ PIV "ĉasio" signifas alian aĵon. Mi jam ricevis korektojn pri tio. Sxak (diskuto) 05:58, 19 Nov. 2014 (UTC)
Se "ĉasio" estas erara do oni ĉiam povas ŝanĝi tion. Tamen tiukaze estas ŝanĝenda aŭ forigenda pro erareco la ĉefa artikolo kiun mi uzis. --Dima41 (diskuto) 08:39, 19 Nov. 2014 (UTC)
Ĝuste tiu artikolo ne estas ŝanĝenda aŭ forigenda. Vi uzis tiun vorton en la alia senco.

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis redakti

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 21:05, 28 Dec. 2013 (UTC)
Mi legis kelkajn artikolojn pri pedofilio, sed ne ekvidis propadandon: nenie estis dirite, ke pedofilio estas objektive bona fenomeno. Pro tio mi trovas tiujn artikolojn neŭtralajn. Se ie oni asertas pri objektiva boneco de pedofilio, do la aserto estas rapide forigebla. Mi ne vidas danĝeron por la Vikipedio: ĉu estas malbone, se eĉ pedofiloj, dezirante pli ekscii pli pedofilio kaj siaj problemoj, venos kaj legos? Rilate al "pedofilia aktivismo" ankaŭ ne estas problemo: eblas la skribi, ekzemple, pri modernaj radikalaj naciismaj organizaĵoj, ne asertante, ke tio mem estas bona aŭ malbona por socio. Ankaŭ pli pedofilio kaj pedofiloj rajtas ekzisti artikoloj; sed la Vikipedio devas nek propagandi pedofilion, nek lukti kontraŭ ĝi. Ĉu mi ne pravas? --Dima41 (diskuto) 21:20, 28 Dec. 2013 (UTC)

Kion vi pretus fari por portalo pedofilio? redakti

La baloto pri eventuala forigo de la Portalo:Pedofilio alvenos morgaŭ al ĝia limdato. Eĉ se oni ne nombras kelkajn malvalidajn voĉojn, grandega plimulto favoras nuntempe forigon, kaj tiu rezulto supozeble ne multe ŝanĝiĝos ĝis morgaŭ. Tamen antaŭ procedi al simpla forigo mi emas serĉi alian vojon, kiu eble permesus interkonsenton inter la poruloj kaj la kontraŭuloj de la portalo. Antaŭ ol malfermi novan diskuton, mi tamen deziras informiĝi pri ĝia utilo. Tial jen mia konkreta demando, kiun mi faras al vi, ĉar vi ja voĉdonis kontraŭ la forigo do por la konservado: Se oni konservus la portalon aŭ ĝin enmetus (kiel estis kompromisa propono mia) en kadron de pli vasta ol pure pedofilia portalo: ĉu vi persone promesus aktive kunlabori por la flegado de tiu-ĉi portalo? (Aktive signifas regule kontribui kaj kunredakti – ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne.) Se vi pretas al tio, tiam mi petas respondi al tiu demando per jes. (Cetere: Mankanta aŭ malklara respondo signifas simple „ne“.) DidiWeidmann (diskuto) 19:02, 11 Jan. 2014 (UTC)

IJK-kategorioj redakti

Dima, bonvolu dum iu temo estas traktata en Forigendaj artikoloj kaj ne estas klara interkonsento inter pluraj partioj ne forigadi kategoriojn. Tute bone eblas, ke venos ankaŭ mala opinio kaj estos sufiĉe bona. Dume mi provos restarigi la antaŭan sistemon. --KuboF (diskuto) 21:54, 12 Jan. 2014 (UTC)

Mi ne forigadis kategoriojn, sed nur redaktis artikolojn.--Dima41 (diskuto) 21:57, 12 Jan. 2014 (UTC)
Pardonu, mi malbone diris. Mi celis "forigadi kategoriojn for de artikoloj". --KuboF (diskuto)

Averto redakti

Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudita de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno! La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos regule flegi la portalon. Sciante tion, li esperas atingi ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--Pangea (diskuto) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)

Kategorio:Perconecoj redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi kreis dekojn da kategorioj similnomaj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Personoj_la%C5%AD_landoj Mi ne diskutu ĉu tio estis bona solvo aŭ ne, sed ajnakaze ili estu ligitaj al alilingvaj kategorioj. Nun tio ne okazas, kio estas ege malbone laŭ mia pritakso.--RG72 (diskuto) 15:08, 21 Jan. 2014 (UTC)

Mi tuj aldonis kelkajn interligilojn. Tamen ne ĉie mi povas tion fari, ĉar jam estis erare interligitaj aliaj kategorioj; ekzemple, la Kategorio:Kazaĥoj (laŭ etneco kazaĥo) estas kunligita kun la rusa ru:Категория:Персоналии:Казахстан (laŭ ŝtato Kazaĥio); la esperanta Kategorio:Ukrainaj sportistoj (laŭ etneco) estas kunligita kun la rusa ru:Категория:Спортсмены Украины (laŭ ŝtato Ukrainio). Mi proponas dekomence forigi tiun ĉi kaj similajn erarojn el Esperanto-Vikipedio (mi ne povas sole fari tion), kaj poste mi povas aldoni bezonatajn ligilojn. Mi jam korektis rilate al Personoj de Rusio, sed en multaj aliaj kategorioj ofte estas konfuzaĵo. --Dima41 (diskuto) 20:13, 21 Jan. 2014 (UTC)

Saluton, Dima41. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:06, 22 Feb. 2014 (UTC)

Mi aldonos la ŝablonon. La foto estas mia. Tamen mi konsideris ĝin ne bezonata: antaŭe mi jam laŭregule alŝutadis la foton al "Komunejo" kaj ĝi estis de tie forigita.--Dima41 (diskuto) 19:07, 22 Feb. 2014 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo vi lasis kvin rusajn vortojn. Mi povus supozi la tradukon por alemanŭ kvar sed ne por la kvina. Krome mi tradukis Mount al Monto.--kani (diskuto) 17:16, 23 Mar. 2014 (UTC)

Mi kopiis la tabelon el la angla Vikipedio, pro tio mi portempe lasis anglajn nomojn. Estus bone, se oni elpensos novajn bon-sonajn esperantajn nomojn por la montoj (laŭ senco kaj laŭ prononco) kaj anstataŭigos.--Dima41 (diskuto) 17:38, 23 Mar. 2014 (UTC)

Saluton Dima! Kaj multan dankon pro tiu ĉi artikolo Apudmoskvaj vesperoj -- tio rememorigas al mi pasintajn lernojarojn kiam mi lernis la rusan -- mi havas demandon: ĉu normale ke ne aperas "¨" (tremao) super "Все"? --Dominik (diskuto) 05:57, 15 Apr. 2014 (UTC)

En la rusa lingvo malgraŭ ekzistado de "ё" oni tre ofte skribas kaj presas "e" anstataŭ ĝi. Ekzemple, en plimulte da libroj oni uzas "e"; ankaŭ en la Interreto. Multaj rusoj deziras forigon de la litero el la alfabeto; same multaj (kaj ankaŭ mi) pli ŝatas uzi "Ё"; ankaŭ Vikipedio preferas uzi ĉi tiun literon. En la artikolon mi almetis kopiitan tekston el fonto, kiu ne uzas "ё", tial ĝi ne aperis; tamen eblas aldoni du punktojn.--Dima41 (diskuto) 07:31, 15 Apr. 2014 (UTC)
Dankon Dima, ĉio en ordo. Mi jam rimarkis tion en aliaj tekstoj. Tio ĝenas nur komencantojn, kaj supozeble homoj kun bona lingvonivelo ne havas problemojn. --Dominik (diskuto) 08:05, 15 Apr. 2014 (UTC)

Liberaj dosieroj estu en Komunejo redakti

Dankon pro serio de viaj bildoj, ekz. Dosiero:Marŝo-de-paco-Moskvo-3.JPG, tamen, bonvolu estontece alŝuti liberan bildon ne al Vikipedio sed al Vikimedia Komunejo. La avantaĝo estas, ke la bildon povos uzi ĉiuj viki-projektoj (se ĝi estas en Vikipedio, nur Viokipedio ĝin povas uzi). Ankaŭ estas tendenco transmeti ĉiujn jam alŝutitaj liberajn dosierojn al Komunejo, do se vi mem alŝutos viajn bildojn tio ŝparos multegan tempon. Aldone, en Komunejo multe pli bone funkcias prizorgado de bildoj (kategorioj, ŝablonoj, ligado al Vikidatumoj ktp). Amike. --KuboF (diskuto) 22:56, 16 Apr. 2014 (UTC)

Mi tute ne konsentas. Se la fotoj estas miaj, mi rajtas mem decidi, kie mi permesu ilian uzadon. Kaj mi almetas la fotojn nur ĉi tien pro jenaj kialoj:
  • Post kiam mi alŝutadis ilin al Komunejo, oni forigis du miajn fotojn pri Moskvo; kialon pri forigado oni klarigis en la angla lingvo, tiamaniere fakte igis min legi en la lingvo, kiun mi ne scias. (Poste mi alŝutis unu el la forigitaj de tie fotoj denove, rekte ĉi tien.) Pro tio mi opinias, ke Komunejo estas nefidinda retejo. Krome, en ĝi mankas lingva egaleco, malgraŭ ĝi estas internacia: ĉefaj priskriboj kaj nomoj de kategorioj estas anglaj; tial mi ne ŝatas helpi al ĝi.
  • Se mi estas aŭtoro de la fotoj, mi rajtas permesi ilian uzadon nur en tiuj lokoj, kie mi deziras. Ekzemple, mi vidis, ke anglalingva Vikipedio situas pli ol 800 000 dosieroj, alŝiutitaj tien. Mi deziras, ke miaj fotoj ne uzu aliaj vikipedioj (krom tiuj, kiujn mi intencas plibonigi).
Tial mi nun preferas aldonadi fotojn al Esperanto-Vikipedio; mi tiel komprenas, ke aliaj Vikipedioj ne povas atingi ilin. Kelkaj miaj fotoj restas en Komunejo, sed estus bone transmeti ilin ĉi tien, por ke ili estu pli prizorgataj de mi.--Dima41 (diskuto) 23:45, 16 Apr. 2014 (UTC)
Kara Dima, liberigante ian ajn propran verkon (ekz. bildon) laŭ libera permesilo (kiu estas postulata en Vikipedio) vi donas al ĉiu ankaŭ la rajton tiun verkon reuzi (do ankaŭ realŝuti al Komunejo). Kaj iom-post-iom tiu ĉi rajto estos uzata pli kaj pli kaj liberaj dosieroj estos ŝovataj al Komunejo kaj forigataj de Vikipedio.
Fakte, por Dosiero:Placo de Gagarin, Moskvo.JPG estas bezonata informo pri permesilo. Bonvolu aldoni ĝin laŭ Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Bildoj sen permesilo-deklaro ne povas resti en Vikipedio. Krome, tie estas statuo, kiu (ŝajne) estis starigita antaŭnelonge kaj do estas kopirajte protektata (laŭ commons:Commons:Deletion requests/File:Placo de Gagarin, Moskvo.JPG). Se vi ne trovos solvon kiel konservi ĝin (eble "justa uzo", sed ne certe) ĝi estos forigita.
Nu, eble mi ne alportis plej belajn novaĵojn, tamen amike. --KuboF (diskuto) 00:38, 17 Apr. 2014 (UTC)
Mi aldonis la permesilon kaj forigis ŝablonon. Ĉu estas bone?

Krome, mi vidis en ruslingva Vikipedio fotojn, kiuj estis alŝutitaj nur por uzado en ĝi. Eble, endas ne nomi ĝin liberaj, sed kun aŭtorrajto. Ĉu la Esperanto-Vikipedio ankaŭ permesas uzadon de neliberaj dosieroj? Mi povas aldoni necesan informon.--Dima41 (diskuto) 00:48, 17 Apr. 2014 (UTC)

Eblas uzadi neliberajn dosierojn en Esperanta Vikipedio, vidu Vikipedio:Regularo pri justa uzo. Tio estas afero pri kiu mi ne spertas profunde tamen... Mi dirus, ke la bildo ne estas libera (do ne povas havi permesilon CC BY-SA, sed eventuale povas resti) pro la statuo, eble darkweasel94 scias pli. --KuboF (diskuto) 10:12, 17 Apr. 2014 (UTC)
La celo de Vikipedio estas disvastigi liberan scion, kaj ankaŭ liberajn fotojn. Ne permeseblas tie ĉi (aŭ en iu alia Vikimedia projekto) alŝuti proprajn verkojn, kiujn oni ne rajtas libere kopii aliloken (ĉu al aliaj Vikipedioj aŭ al tute alia loko), ĉar tio kontraŭus tiujn celojn. Permeseblas alŝuti verkojn kreitajn de aliaj, kiuj necesas por ilustri artikolojn, se ili plenumas la kondiĉojn en la regularo pri justa uzo. Tio permeseblas nur en tiuj Vikimediaj projektoj, kiuj havas tian regularon, do ekzemple ja al la Esperanta Vikipedio, sed ne al la germanlingva. darkweasel94 15:17, 19 Apr. 2014 (UTC)
Tio signifas, ke alŝutado de propraj fotoj al Komunejo povas esti uzata per plibonigo de - ekzemple - angla Vikipedio, jam posedanta 829542 dosierojn, uzeblajn nur tie.--Dima41 (diskuto) 15:28, 19 Apr. 2014 (UTC)
Dima, Vikimediaj projektoj estas pri kunlaboro. Tio signifas, ke se ĉiu unuopa projekto laborus nur „en sia kampo”, rezulta laboro estus malpli granda. Ekzemple antaŭ Komunejo vere oni alŝutadis fotojn al ĉiu Vikipedio loke kaj tio formanĝadis multegan tempon kaj malrapidigadis kreskon. Alŝutante foton al Komunejo vi helpas al ĉiu projekto; alŝutante ĝin al Esperanta Vikipedio vi malrapidigas nian kreskon, ĉar ni bezonas trakti la fotojn kaj eventuale ilin forigadi aŭ ŝovadi al Komunejo. Ankaŭ memoru, ke la angla Vikipedio havas projekton pri ŝovado de dosieroj al Komunejo, kiu iom-post-iom disvolviĝas ankaŭ ĉi tie. --KuboF (diskuto) 16:22, 19 Apr. 2014 (UTC)
Tute prave. Bonŝance ni povas profiti de la Komunejaj dosieroj, kiujn alŝutis la subtenantoj de aliaj Vikimediaj projektoj - kaj inverse. Liberaj (t.e. permeseblaj en la Komunejo) dosieroj en lokaj projektoj estas problemo, egale ĉu tie ĉi, en la anglalingva Vikipedio, aŭ aliloke. En la Komunejo ili estas facile troveblaj por la tuta mondo en taŭgaj kategorioj. Tie ĉi ne. darkweasel94 10:48, 21 Apr. 2014 (UTC)
Se oni alŝutas al Komunejo, ĝiaj partoprenantoj - angluloj - ofte emas forigi ilin. Kaj en la angla Vikipedio estas tre multaj bonaj fotoj, kiujn neniu intencas transporti.--Dima41 (diskuto) 17:20, 21 Apr. 2014 (UTC)
La angla estas nur la plej ofte uzata lingvo en Komunejo, sed oni povas uzadi ankaŭ aliajn (mi ne scias kiel tio praktike funkcias), la projekto estas oficiale multlingva. Se vi volas uzi liberan dosieron de la angla (aŭ ajna alia) Vikipedio, vi povas ĝin ŝovi al Komunejo kaj peti forigon en la angla Vikipedio (kiel ekz. mi faris pri Dosiero:Detva, strato Vimperská, vintro.jpg kaj origina dosiero). Mi ripetas, ke "liberaj" dosieroj (do markitaj tiaj) en la Esperanta Vikipedio estos ŝovataj al Komunejo. Se poste montriĝos, ke la dosiero ne estas libera (ekz. pro nova statuo en Rusio, kie ne estas libereco de panoramo) estos pli grandaj problemoj, ĉar ne estos garantiite, ke origina alŝutinto estos ĝuste sciigita. --KuboF (diskuto) 15:20, 22 Apr. 2014 (UTC)
La Komunejo estas plurlingva projekto. La angla havas specialan statuson nur en la jenaj gravaj okazoj (vidu commons:COM:LP):
  • Nomoj de kategorioj estas ĝenerale en la angla (ne eblas havi ilin plurlingve, do en iu lingvo ili devas esti).
  • En ŝablonoj, la anglalingva versio estas la ĉefa versio, sur kiu baziĝas tradukoj.
  • Projektreguloj estas tradukataj en plurajn lingvojn, sed la anglalingva versio estas la ĉefa versio.
Priskriboj de dosieroj estu en laŭeble plej multaj lingvoj, kaj nomoj de dosieroj povas esti en ajna lingvo (mi mem ofte uzas nomojn en Esperanto), sed ili estu signifohavaj en iu lingvo (do ne io kiel "IMG 8593.JPG").
Tre ofte la angla estas simple la plej efika lingvo por diskutoj, ĉar ĝin scias multaj Komunejanoj (mi pensas, ke ĉiuj administrantoj ĝin iugrade scias, kvankam iuj nur tre malbone), sed oni ĝenerale klopodas tie, ke uzantoj ne devu scii la anglan, kaj oni ĝenerale tre pretas pardoni lingvajn erarojn. Eblas meti sur sian uzantopaĝon ŝablonojn por montri siajn lingvosciojn, inkluzive de lingvoj, kiujn oni tute ne scias (ekz. {{User en-0}} informas ĉiujn, ke vi ne komprenas la anglan kaj ili ne skribu al vi en la angla).
Estas prave, ke ankaŭ en la anglalingva Vikipedio estas liberaj lokaj dosieroj. Tio ne estas bona. Ankaŭ ili ŝoviĝu, kaj iom post iom ŝoviĝos, al la Komunejo. Se vi bezonas helpon pri la Komunejo, vi povas kontakti min (prefere en la Komunejo mem, commons:User talk:darkweasel94). darkweasel94 18:06, 22 Apr. 2014 (UTC)
Unu plia bela ekzemplo de dosiero origine en Vikipedio sed ŝovita al Komunejo: Dosiero:Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.jpg, imagu Esperantan Vikipedio, se tiu dosiero restus ĉe la nederlandlingva Vikipedio   --KuboF (diskuto) 18:54, 22 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. Mi scivoleme post vidi viajn novajn artikolojn pri Moskvo, eniris en ĉefa artikolo kaj konstatis, ke estas ne sufiĉe longa artikolo kompare kun eblaj jam ekzistantaj artikoloj primoskvaj kiuj eble iam ne estis aperigitaj en la ĉefa artikolo almenaŭ kiel simpla ligilo. Ekzemple mi aldonis Aliajn vidindaĵojn kaj tie mi enmetis Urbestrejo de Moskvo kaj Monumento de Georgo la Longbraka almenaŭ kiel listo, sed tio povas iĝi redakto. Ĉiukaze se vi konas aliajn artikolojn pri kvartaloj, metrohaltejoj ktp kiuj povas iri al ĉefa artikolo, bonvolu enmeti ilin tie por ke ili estus pli alireblaj, por ke la artikolo Moskvo estu pli impona kaj por kreski la profundecon de vikipedio ĉar Moskvo estas artikolo markita per verda indikilo, do plej grava.--kani (diskuto) 13:54, 22 Apr. 2014 (UTC)

Ĉu temas pri kreskigo de la artikolo pri Moskvo tiamaniere? Mi opinias, ke ne indas aldoni al la ĉefa artikolo informon pri ĉiu konkreta objekto/evento/homo, sed plejparte ĝeneraligan informon.--Dima41 (diskuto) 14:49, 22 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. En la komenco de tiu artikolo ŝajne estas eraro metante Kelkajn jarojn antaŭe anstataŭ Kelkajn tagojn antaŭe, sed mi ne korektis ĉar estas minimuma eblo, ke ne temas pri eraro. Krome mi supozas, ke tio povas iri al Aktualaĵoj de Ĉefpaĝo, sed mi scias neniom pri definitiva proksimuma mortonombro.--kani (diskuto) 21:14, 5 Maj. 2014 (UTC)

Jes, tio estis eraro. Pri mortonombro mi aldonis ligilojn al la rusa kaj angla artikoloj (ŝajne, pli ol 2000, sed ne multe pli); en la rusa Vikipedio estas eraroj. Estus utilaj ankaŭ alilingvaj ligiloj. Mi mem ne aldonas aktualaĵojn al la ĉefpaĝo, sed aldonadas artikolojn (kaj la aliaj tion faru) pri novaj eventoj al Kategorio:Majo de 2014 kaj similaj.--Dima41 (diskuto) 07:10, 6 Maj. 2014 (UTC)

Kategoriado de Literaturo de Rusio: Tielmaniere? redakti

Literaturo de Rusio
---- Rusa literaturo
-------- Ruslingva literaturo
---- Ĉeĉena literaturo
-------- Ĉeĉenlingva literaturo
---- Verkistoj de Rusio
-------- Rusaj verkistoj
------------ Ruslingvaj verkistoj
-------- Ĉeĉenaj verkistoj

Iketsi (diskuto) 15:12, 21 Maj. 2014 (UTC)

Por mi
Do:
Lando Verko Nacieco Kategorioj Komenton
  Rusio Ruslingva Ruso Literaturo de Rusio + Ruslingva literaturo + Rusa literaturo?
  Rusio Ruslingva Ĉeĉeno Literaturo de Rusio + Ruslingva literaturo + Ĉeĉena literaturo
  Rusio Ĉeĉenlingva Ĉeĉeno Literaturo de Rusio + Ĉeĉenlingva literaturo + Ĉeĉena literaturo
  Rusio Ĉeĉenlingva Ruso Literaturo de Rusio + Ĉeĉenlingva literaturo + Rusa literaturo?
  Rusio Ruslingva Belaruso Literaturo de Rusio + Ruslingva literaturo + Belarusa literaturo
  Belorusio Ruslingva Ruso Literaturo de Belorusio + Ruslingva literaturo + Rusa literaturo?
  Germanio Germanlingva Ruso Literaturo de Germanio + Germanlingva literaturo + Rusa literaturo?
  Rusio Esperantlingva Ruso Literaturo de Rusio + Esperantlingva literaturo + Rusa literaturo?
Iketsi (diskuto) 16:07, 21 Maj. 2014 (UTC)
Jes, vi pravas. Tamen por mi "nacieco" = "denaska lingvo", pro tio mi opinias ke Kategorio:Rusa literaturo kaj similaj estas forigendaj el la Esperanto-Vikipedio (same kiel ili mankas en ruslingva Vikipedio); mi ankoraŭ ne proponis forigon.--Dima41 (diskuto) 16:32, 21 Maj. 2014 (UTC)
Mi proponas alinomigi Kategorio:Verkistoj de Rusio al Kategorio:Rusiaj verkistoj, ĉar ĉiuj aliaj kategorioj pri verkistoj (Kategorio:Verkistoj laŭ landoj) nomas "Landaj verkistoj"; ne "Verkistoj de Lando". Ĝi estas nekohera. —Iketsi (diskuto) 17:19, 21 Maj. 2014 (UTC)
Por mi ne gravas. Mi preferas dekomence korekti erarojn kaj jam korektis kelkajn dekojn rilate al Rusio. Vi povas proponi alinomigon, se vi vidas sencon.--Dima41 (diskuto) 19:15, 21 Maj. 2014 (UTC)

"Bezonatas regulo pri Esperanto-komunumo" redakti

Saluton Dima! Mi *ĵus* trovis vian peton en la Diskutejo pri "Bezonatas regulo pri Esperanto-komunumo". Mi plenplene konsentas. Antaŭ kelkaj jaroj mi komencis movi malgrandajn ĝermartikolojn pri Esperantistoj al kolekto-artikoloj, kiel "Ĝermolisto de ___" (Ekz-e Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj, Ĝermolisto de usonaj esperantistoj, k.t.p. Mi mem movis permane centojn da artikoloj al tiaj paĝoj. (Mi kopiis la tekstaron de ĝermo al la ĝermolisto, kaj poste refaris la originalan artikolon al alidirektilo.) Ĝi estis kompromiso inter mi, kiu volis forigi forlasitajn ĝermojn kiuj estis neniam retuŝitaj, kaj la vikipediistoj kiu volis teni ĉiun. Tamen mi konsideras la fortan punkton, ke ni volus emfazi bonan kvaliton super granda kvantito.

Por adresi vian peton - vi mem povas proponi iun ajn regulojn. La administrantoj ne havas tian potencon; la komunumo havas ĝin. Ni nur estas membro de la komunumo - kun kapablo forigi aĵojn laŭ la volo de la komunumo. Vi estas membro de la komunumo kaj vi mem povas proponi iun ajn regulo-ŝanĝon! Do, mi sugestas al vi proponi vian idealan regularon, kaj permesi al la komunumo diskuton. Vi povas starigi paĝon "Vikipedio:Propono por ĝermoj pri Esperanto-kluboj" kaj inviti la komunumon. Bedaŭrinde, mi ne havus sufiĉan tempon por formale komponi tian regularon. Mi subtenus kaj bonvenus vian penon, tamen. :-)

Mia unua penso pri la temo - la reguloj pri malgranda klubo estos pli strikto ol la ĝenerala ĝermo, kiu povas stari kun nur 3 frazoj pri la temo. Tia ĝermartikolo pri malgranda kaj malpopulara klubo neniam grandigi preter ĝermo. Ĝi estus plej bonaj se la tiaj artikoloj ampleksas preter la 500-bitoka sojlo, ĉar tiu estas fundamenta statistiko de Vikipedio.

Dankon pro via bona sugesto! Kore salutas Yekrats (diskuto) 13:37, 3 Jun. 2014 (UTC).

La ĉefa mia ideo estas ke la Vikipedio ne estu reklamejo: ĉiu informo estu aktuala kaj neŭtrala. Ĝenerale, mi opinias, ke enciklopedieco de informo pri nuntempa Esperanto-komunumo taŭgas kaj sufiĉas por 200-300 ampleksaj artikoloj, ne plu. Mi jam preskaŭ tute kontrolis informon pri Esperanto-komunumo de Rusio, eniginte en ĉefajn artikolojn informon el estintaj forlasitaj ĝermoj. Mi vidas, ke multaj Esperanto-rilataj artikoloj nun estas tujforigendaj rekte laŭ reguloj de la Vikipedio; aliaj proponoj estas legeblaj ĉi tie. --Dima41 (diskuto) 15:33, 4 Jun. 2014 (UTC)

"X-aj politikistoj", "Politikistoj de X-o" redakti

Mi trovas vian malfaron de la kategorio-ŝanĝo neprava. Preterlasante tion, ke havi du apartajn kategoriojn por la sama afero ne havas sencon, normo ĉe la kategorio-paĝo Politikistoj laŭ ŝtatoj estas uzi la formaton "X-aj politikistoj". Krom Rusio, Panamo kaj Maŭricio ĉe ĉiuj landoj estas uzata adjektivo. La kategorion Politikistoj_de_Ukrainio mi plu trovas forigenda --Lohengrin (diskuto) 07:37, 8 Jun. 2014 (UTC)

La vorto "ukrain/a" estas adjektivo de la substantiva formo ukrain/o, kiu signifas etnecon; do, ĝi ne estas simila al "ukrain/i/a" (de Ukrainio). Tial la termino "ukraina politikisto" signifas "politikisto el ĉiu ajna ŝtato, kiu estas etne ukraino", sed ne "politikisto de Ukrainio". Temas ne pri formato de la nomo, sed pri tute alia termino. En iuj naciismaj ideologioj la du terminoj estas konsiderataj la samaj; tamen en la Vikipedio neniu konkreta ideologio estas akceptita kiel ĉefa, pro tio oni distingu "etnon" kaj "ŝtaton". --Dima41 (diskuto) 13:35, 8 Jun. 2014 (UTC)
Kiel do vi komentos la fakton, ke ĉiujn - krom tiujn el Rusio kaj du aliaj landoj - oni metis en la kategoriojn kun adjektivo? Kiel ukrainaj politikistoj malsamas de, ekzemple, la francaj, kiuj havas la kategorion Francaj politikistoj, sed la kategorion Politikistoj de Francio ne havas? Ŝajne vi vidas naciisman ideologion nur en unu konkreta, krom la via, lando --Lohengrin (diskuto) 13:41, 8 Jun. 2014 (UTC)
Vi pravas: la kategorioj en la Vikipedio nun estas organizataj laŭ sistemo, kiun agnoskas naciisma ideologio, tamen neas multaj aliaj. Rilate al Rusio estis tute same, sed mi mem ŝanĝis la kategorian sistemon. Pri aliaj landoj mi ankoraŭ ne ŝanĝis, tamen mi atendas ke la administrantoj faru tion. La Kategorio:Francaj politikistoj mi jam proponis por forigo, sed ankoraŭ ne estas decido. Se ĉi tiu eraro restos, mi mem kreos novajn kategoriojn (laŭ ŝtatoj) --Dima41 (diskuto) 13:51, 8 Jun. 2014 (UTC)--Dima41 (diskuto) 13:51, 8 Jun. 2014 (UTC)
Tre bone, tia ordigo laŭ la sama modelo sonas enorde --Lohengrin (diskuto) 19:47, 8 Jun. 2014 (UTC)
Tio por mi sonus enorde se la du sistemoj (laŭ nacieco kaj laŭ agadlando) ekzistus samtempe. Tamen, dume mi vidas precipe proponojn uzadi nur kategoriigon laŭ landoj kaj tute rezisti pri kategoriigo laŭ nacieco (kaj forigi kategoriojn laŭ nacieco). Dua afero estas kiel difini naciecon - kiel kutime en Vikipedio, se tion asertas fidinda fonto, ĉu ne? --KuboF (diskuto) 16:10, 10 Jun. 2014 (UTC)
Mi konsentas, se estus la du sistemoj (malgraŭ tio ne plaĉas al mi pro diversmaniera kompreno de "nacieco"). Tamen ili devas ne esti miksitaj. Kaj mi, certe, postulas ekzistadon de kategorioj laŭ landoj; ili povas esti nomataj diversmaniere, sed SE la kategorioj estas ĝustaj DO ne povas, ekzemple, kategorio pri etno francoj esti subkategorio de la kategorio pri lando Francio ktp. Devas ekzisti normala divido laŭ ŝtatoj, kiu nun mankas: ekzemple, Kategorio:Francaj aktoroj (pri etno) nun apartenas al Kategorio:Aktoroj laŭ landoj - jen estas unu el multaj ekzemploj de korektenda eraro --Dima41 (diskuto) 20:04, 10 Jun. 2014 (UTC)

Saluton. Mankas alilingvaj ligiloj. Mi ne kapablas serĉi ilin en la rusa.--Seminario (diskuto) 08:01, 10 Jun. 2014 (UTC)

Mi aldonis. --Dima41 (diskuto) 14:07, 10 Jun. 2014 (UTC)

Dankon pro via subteno Igor Janev redakti

Dima41, dankon pro via subteno Janev. --178.222.91.166 20:53, 11 Jun. 2014 (UTC)

Ortografo de la personaj nomoj redakti

Saluton.

La kazo de 12421 Zhenya (aŭ 12421 Ĵenjo) ve estas tre ĝenerala : amaso da nomoj de homoj, urboj, riveroj... ne estis esperantigitaj. Hazarde ; ĉu Wenzel Matiegka oni renomu "Venzel Matjejka ? , Rivero Escudo ne estus prefere "Rivero Eskudo" ; Deyelsdorf aŭ "Dejelsdorf"... Post pluraj rimarkoj, mi nomas la asteroidoj per la nomo, kiun oni trovas en la JPL Smallbody Database, kun versio en esperanto nur se la nomo de la eponimo estas (estu) esperantigita.

--Jean-François Clet (diskuto) 20:11, 6 Aŭg. 2014 (UTC)

Ĝermoj pri lokoj redakti

Saluton Dima41. Mi vidis vin krei artikoletojn Beketovo (distrikto Klin)‎ ka. Ili estas tro mallongaj kaj eble kunigendaj. Ĉu vi eble volus unue plibonigi Distrikto Klin (Moskva provinco) ekzemple per plenumi la sekciojn? --Salatonbv (diskuto) 14:39, 4 Okt. 2014 (UTC)

Oni ne povas kunigi samtempe multajn artikolojn. Eblas nur listigi aparte artikolojn pri loĝlokoj de la distriktoj, same kiel en aliaj Vikipedioj. Kaj eblas aldoni informon pli ili al la ĉefaj artikoloj (tamen, ekzemple, Distrikto Solneĉnogorsk (Moskva provinco) estas plena artikolo sed mankas pli detala priskribo de multaj konkretaj objektoj). --Dima41 (diskuto) 15:10, 4 Okt. 2014 (UTC)
Jes, oni povas kunigi plurajn artikolojn se ili estas mallongaj, kaj unuigita artikolo povus esti pli kvalita kaj kvanta. Mi ne kredas, ke la artikolo pri eta loĝloko kiel Beketovo sen Esperanta fonto estos kreskebla dum kelkaj (dek)jaroj en nia Vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 06:58, 5 Okt. 2014 (UTC)

Sekretaria libro - ĉu konata al vi? redakti

Sal, ĉu vi eble ion scias pri Sekretaria libro? Minacas forigo de ĝiaj skanaĵoj kaj la alŝutinto dum jaro ne laboras en Vikipedio. --KuboF (diskuto) 16:48, 13 Okt. 2014 (UTC)

Mi scias nur tion kio estas en la Vikipedio; la eldonaĵo nun estas historia dokumento. --Dima41 (diskuto) 18:59, 13 Okt. 2014 (UTC)

Saluton. Tiu artikolo restis sen ligilo al aliaj vikipedioj. Ĉu ĝi ekzistas nek en la rusa nek en la kazaĥa?--kani (diskuto) 19:10, 28 Okt. 2014 (UTC)

En rusa Vikipedio ĝi mankas. Pri kazaĥa Vikipedio mi ankoraŭ ne rigardis, sed dubas ĉar tiu Vikipedio estas plejparte farita per robota verkado. --Dima41 (diskuto) 19:58, 28 Okt. 2014 (UTC)

Mi trovis kaj aldonis ligilon al simila ruslingva artikolo pri kazaĥoj en Rusio. --Dima41 (diskuto) 20:37, 28 Okt. 2014 (UTC)

Tute imageblus ke tajpanto konfuzus la signon ʻ kun la tre similaspekta apostrofa signo '. Tial simpla alidirektilo pli helpas ol ĝenas. ThomasPusch (diskuto) 01:20, 5 Dec. 2014 (UTC)

Titolo de ĉi tiu alidirektilo estas erara: vera oficiala uzbeklingva nomo estas O'zbekiston milliy ensiklopediyasi kaj por ĝi mi jam faris alidirektilon. --Dima41 (diskuto) 04:12, 5 Dec. 2014 (UTC)
En ordo: mi pretervidis la c-s-problemon, kaj tial konjektis ke temas nur pri ʻ kaj '. Mi tujforigas la alidirektilon. Dankon pro la klarigo! ThomasPusch (diskuto) 09:54, 5 Dec. 2014 (UTC)

Kategorio:Turklingvaj filmoj redakti

Kara Dima, vi sen persona noto malfaris mian aldonon de difinita artikolo en la enkonduka linio de Kategorio:Turklingvaj filmoj, kun simpla noto "ne bezonatas "la", kompreneblas sen ĝi". Tiel ne funkcias: Ne eblas memjustice forstreki ĉiun difinitan artikolon nur per argumento ke iel la enhavo ankaŭ kompreneblas sen ĝi. En Esperanto, kiu ekzistis longe antaŭ vi, principe uzatas la difinita artikolo "la" antaŭ lingvaj adjektivoj ("la rusa") aŭ plenaj lingvaj nomoj ("la rusa lingvo"). Komparu ekzemple la koncernan alineon de PMEG, ĉapitro 9.1.5: "La estas uzata antaŭ lingvonomoj, kiuj konsistas el A-vorto plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn kiel unikaĵojn." En kazoj kiel tiu-ĉi, krome evitindas simple malfari redakton, kvazaŭ temus pri evidenta mistajpo, "stulta eraro", kaj prefere noti en la diskutpaĝo de la redaktinto ke laŭ via persona impreso prefere estu alia vortumo. Tiam eblas solvi lingvajn dubojn sen krude nuligi kaj malnuligi artikolajn versiojn. ThomasPusch (diskuto) 20:28, 11 Dec. 2014 (UTC)

PMEG kak aliaj similaj libroj ne estas fidindaj fontoj. Esperanto bezonatas nur por interkompreno, do ne endas troa vorto. --Dima41 (diskuto) 20:38, 11 Dec. 2014 (UTC)
Saluton, Dima41. Vi ofte en diskutpaĝoj nomas PIV-n (kaj PMEG-n ĉi-foje) ne-fidinda. Laŭ vi kiuj aliaj esperantaj vortaroj aŭ gramatikaj libroj en la mondo estas pli fidindaj kaj estu citataj de vikipediistoj? Kore,--Salatonbv (diskuto) 03:45, 12 Dec. 2014 (UTC)
Plene fidindaj estas neniuj. Oni povas citi ĉiujn, tamen neniu fonto rajtas esti konsiderata ĉefa kaj fina. Postuloj de gramatikaj libroj estas bonaj argumentoj sed ne finaj. Tre gravaj argumentoj estas ankaŭ logikeco de Esperanto kaj evitebleco de neologismoj. --Dima41 (diskuto) 07:40, 12 Dec. 2014 (UTC)
Mi tute ne volas diskuti pri la principa fidindeco aŭ nefidindeco de PMEG. Ĉi-tie ĝi simple bone kaj koncize priskribas la realan lingvouzon en la skriba kaj parolata Esperanto. La uzo de la difinita artikolo "la" en Esperanto ne estas "inventaĵo de PMEG", sed priskribiĝas en multaj gramatikaj verkaĵoj kaj observeblas en amaso da dokumentoj ekde 1887. Ignori la regulojn pri uzo de la difinita artikolo "la" estas simpla ignoro de faktoj kaj ne kreas novan veron. ThomasPusch (diskuto) 17:33, 19 Dec. 2014 (UTC)

Forigado de kategorioj redakti

Saluton Dima41, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Fimako (diskuto kontribuoj) petis, ke la jenaj paĝoj verkitaj de vi estu forigitaj: "Kategorio:Aperis en 18-a jarcento", "Kategorio:Aperis en 1990-aj jaroj", "Kategorio:Aperis en 20-a jarcento" kaj "Kategorio:Aperis en 2000-aj jaroj".
La komentoj pri la forigoj troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Turismo redakti

Antaŭ ŝanĝi multajn kategoriojn sub Kategorio:Turismo, ĉu vi volas diskuti kaj peti por helpo al aliaj kontribuantoj je Vp:DL?--Salatonbv (diskuto) 02:41, 26 Feb. 2015 (UTC)

Mi ne vidas sencon fari tion. --Dima41 (diskuto) 02:42, 26 Feb. 2015 (UTC)
Vikipedio estas farita de pluraj kontribuantoj. Bonvolu ne fuŝi kelkajn kategoriojn kun "turismo" kaj la alijan "vojaĝado". Do, mi petas al vi por atingi interkonsenton unue, eble ankaŭ ĉe VP:AA pri ĉefa artikolo turismo -> vojaĝado.--Salatonbv (diskuto) 02:49, 26 Feb. 2015 (UTC)
Salatonbv, jam delonge videblas ke uzantoj rajtas fari alinomadon de paĝoj sen pridiskuto laŭ propra preferata eco (jen estas evidenta ekzemplo). Do ankaŭ mi rajtas fari alinomadon laŭ propra prefero. Oni ne malhelpu fari tion por ke neŭtraleco de Vikipedio ne estu endanĝera. --Dima41 (diskuto) 02:57, 26 Feb. 2015 (UTC)
Oni devas antaŭdiskuti "Se vi kredas, ke la movado povus esti polemika" (Helpo:Alinomi paĝon#Antaŭ alinomigi paĝon). Mi pensas, ke Uzanto:RG72 ŝanĝis tion sen diskuto ĉar la titolo estis simpla eraro. Sed ni tute memoras, ke tiu diskuto estis tre longa kaj la polemika. Via forigpropono pri kategorioj ofte estis polemika kaj mi kredas ke vi ne forgesas. Do, mi petas vin por antaŭdiskuti ankaŭ ĉi tion.--Salatonbv (diskuto) 03:09, 26 Feb. 2015 (UTC)
Mi jam skribis ke tie laŭ mia opinio ne estis eraro. Por mi tamen estas evidente ke plisimpligo de paĝo foriginte vortojn estas plibonigo, tiel diskutado (laŭ mi) en ĉi tiu okazo ne bezonatas. Tempoperdo por diskuto tute sensencas: tiam estis alinomadoj sendiskutaj, do ĉi tie estis tute sama situacio. --Dima41 (diskuto) 03:19, 26 Feb. 2015 (UTC)
Anstataŭigi kategoriojn, se via propono ne havus interkonsenton en vikipedia komunumo, estas tempoperdo. Vi eble pensas ke estas evidente, sed vi ofte malsukcesis atingi interkonsenton pri via propono (VP:FA#Rajono, VP:FA#Oblasto, VP:FA#Listo de francaj ministroj pri sano, VP:FA#Listo de francaj ministroj pri enlandaj aferoj, VP:FA#Kategorio:Francaj ministroj, VP:FA#Esperantisto slovaka).
Male, se vi povus atingi interkonsenton, oni povas uzi roboton por ŝanĝi kategoriojn sen tempoperdo.--Salatonbv (diskuto) 03:32, 26 Feb. 2015 (UTC)
Pliordigo de la vikipediaj kategorioj estas tre grava kaj bezonata afero. Mi nur volas atentigi, ke tiukampe oni agu singarde, ne hastu kaj, se tio eblas, ĉiam metu intervikiojn. Bedaŭrinde Dima41 ofte kreas kategoriojn sen aldoni intervikiojn kio minimumigas ilian uzeblecon, do senvalorigas penan laboron. Ekzemple Kategorio:Personoj de Kazaĥio, Kategorio:Personoj de Aŭstrio ktp.--RG72 (diskuto) 07:49, 26 Feb. 2015 (UTC)
Mi plejparte mem aldonadas intervikiojn. Tamen multfoje okazas ke aldonado de la ligiloj ne eblas pro jam estinta eraro (aŭ vandalado de angluloj): ekzemple rusa ru:Категория:Персоналии:Казахстан estas jam ligita al Kategorio:Kazaĥoj, tio malebligas aldonadon de ĝusta intervikio por Kategorio:Personoj de Kazaĥio. Mi ne povas korektadi ĉiujn erarojn, des pli en Esperanto-Vikipedio kelkaj uzantoj intence emas konfuzi etnecon kaj lingvon kun ŝtataneco. Vidu ankaŭ ke interkonsento pri VP:FA#Oblasto kaj kelkaj similaj jam estas atingita plejparte. --Dima41 (diskuto) 12:00, 26 Feb. 2015 (UTC)

Saluton, Dima, mi jam vidas kiel bone kaj afable vi akceptas ĉiujn kontribuojn kiuj pliampleksigas artikolojn. Ankaŭ mi ĝojas, ke vi tiom zorge kontrolas ke nenio estu for de sia loko, ke vi malferme akceptas vidpunktojn de aliaj. Vi rajtas esti la nova caro kiu per forta mano posedu la tutan Rusion.--kani (diskuto) 19:08, 27 Feb. 2015 (UTC)

Kaj mi esperas ke oni estu zorgemaj pri pliamplekcigo de artikoloj ĉefe per aldonado de plia nova informo (uzante facilajn lingvaĵojn). --Dima41 (diskuto) 19:27, 27 Feb. 2015 (UTC)

Mi supozas, ke okazis tajperaro ĉe la titolo kaj mankas e kiel oni povas konstati en la artikolo mem. Tamen mi ne volis tuŝi. Mi supozas, ke vi scias alinomigi artikolon. Kaze ke ne, almenaŭ ĉe mia komputilo sur la artikolo oni povas legi el maldekstro Redakti, Redakti fonton, Vidi historion, stelo kaj Pli. Se vi iras sur Pli aperas la iro al alinomigo. Se vi ne kapablas (ĉar foje tiaj aferoj dependas de la komputilo, retumilo ktp.), diru kaj mi faru.--kani (diskuto) 17:56, 9 Mar. 2015 (UTC)

Jes, tio estis eraro. Mi alinomis paĝon. Ĉu vi eble scias kiel oni povas aldoni koordinatojn kun mapo al ŝablono (ĝi ne funkcias)? --Dima41 (diskuto) 03:45, 10 Mar. 2015 (UTC)
Ne, mi bedaŭras, mi ne scipovas tiun teknikaĵon.--kani (diskuto) 17:37, 10 Mar. 2015 (UTC)
Saluton, Dima41. Mi intertempe korektis la ŝablonon {{informkesto verda spaco}}, ĉar ĝi enhavis sufiĉe ĝenan fuŝon. Nun la problemo en Parko de 300-jariĝo de Sankt-Peterburgo solviĝis. Sed mi uzis la okazon kaj korektis ĉiujn artikolojn, kiuj enhavas la saman informkeston. --Tlustulimu (diskuto) 19:15, 10 Mar. 2015 (UTC)
Dankon. --Dima41 (diskuto) 19:54, 10 Mar. 2015 (UTC)

Pliampleksigo de artikoloj redakti

Saluton. Mi opinias, ke estus pli saĝa pliampleksigi artikolojn ol persone kontroli la propran materialon kiel privata posedaĵo, kvazaŭ Vikipedio estus privata bieno. Tamen mi toleras bienposedantojn. Plucaru.--kani (diskuto) 20:34, 22 Mar. 2015 (UTC)

Mi pliampleksigas artikolojn aldonante al Vikipedio novan informon. Ankaŭ vi povas tion fari. --Dima41 (diskuto) 20:38, 22 Mar. 2015 (UTC)

Forpreno de la rajto de reviziantoj redakti

  Saluton Dima41. Kiel diskutata ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Vandalismo_de_Uzanto:Dima41 kaj Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Denove_pri_difina_artikolo, via agado estas pripensita kiel problema de la pluraj uzantoj de la Vikipedia komunumo. Tiel via rajto de reviziantoj estas nuligita. Se vi kontribuos al la Vikipedio laŭ la rezulto de tiuj diskutoj kaj volos denove la rajton, vi povos peti por la rajto. Tamen, se vi daŭros la redakton kiel [2], kiu kontraŭas al la diskutoj kaj la maniero VP:ALI, vi estos forbarita. Do, bonvolu atenti.--Salatonbv (diskuto) 22:38, 22 Jun. 2015 (UTC)

Biblioteko redakti

Saluton. Mi ĵus konstatis, ke vi iam sisteme ŝanĝis titolojn de artikoloj el Biblioteko al Librarejo kun la nura tialo ke rusa vortaro akceptas tiun vorton. Kompreneble ĉiu esperantisto povos kompreni librarejon, sed biblioteko estas tute akceptata kaj plej konata vorto, krom internacia, kaj estis la origina. Ĝi aperas en PIV kaj librarejo ne aperas tie. Mi opinias, kiel plej parto de esperantistoj ke PIV gravas pli ol nacilingvaj vortaroj. Tiu kadre mi reŝanĝos tiujn artikolojn al biblioteko. Se vi ne konsentas, me preferas, ke ni ne havu redaktomiliton kaj iru al diskutejo.--kani (diskuto) 22:40, 7 Dec. 2015 (UTC)

Moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" redakti

Saluton, Dima. En 2014 vi kritikis informon en la artikolo pri la Moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj", kaj nomis la informon ne pruvita per fonto. Jam antaŭe vi metis ŝablonon "klarigu" al la adreso "Ordinskij tup., 6" (konstateblas ke ekzemple la retejo guglo-mapoj ne trovas tiun adreson), kaj signis la tutan artikolon per ŝablono "sen fontoj". Ĉiu paŝo estas prava, sed la kritiko ankoraŭ ne estas plibonigo. Intertempe la rusa artikolo havas 11 eksterajn fontojn, kaj homo komprenanta la rusan lingvon povus transpreni ilin al la esperantlingva. Ĉar vi evidente interesiĝis pri plibonigo de la artikolo kaj sendube parolas la rusan, ĉu vi ne mem volus forigi la mankojn, anstataŭ nur marki ilin? ThomasPusch (diskuto) 10:24, 22 Dec. 2015 (UTC)

Saluton Dima41, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Strato Tverskaja (Moskvo)".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.