i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Seminario!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 10:58, 23. Maj 2008 (UTC)

Alilingvaj ligiloj redakti

?action=purge

  • tiel
  • tri
  • kolonoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Voltaire en la angla Vikipedio.
  • Urodeloj
  Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Usono. Por informoj pri la samnoma rivero en Kanado, vidu la artikolon Misisipo (Kanado).

Zarzuelo redakti

Dankon pro viaj rimarkoj, mi scias ke la vorto havas plurajn signifojn. Eble ni devas krei apartigilon por tiuj sigifojn kaj ŝanĝi la nomon en Zarzuelo (manĝaĵo). Ĉu vi bonvolas kontroli la nomojn de la fiŝojn ĉar mi ne scias ĉu ili ĉiuj estas bone tradukitaj.

Samideane, --Verdulo 17:17, 6. Jun 2008 (UTC)

Jes, apartigilo estis bona ideo. Cigala estas pandalo, langostino estas speco de grandaj salikokoj, salikokoj laŭ mia vortaro (eble diferenco estas nur grando), sed tutcerte ne langustoj. Pri almeja mi dubas.--Seminario 08:43, 9. Jun 2008 (UTC)

Fortresopreĝejoj redakti

Mi konsentas. Miaj rimarkoj:

  • fakte ili estis sporade ankaŭ aliloke, mi aldonis poste kelkajn
  • la diferenco estas tio, ke nur tie estis ankaŭ stokoj (laŭ mi)
  • la alia artikolo kirko... jam ne estas ĝermo
  • supozeble ili konstruiĝis ankaŭ en Ĉeĥio, Pollando ... sed kiel fortresopreĝejo ne estis trovo en la serĉilo

--Crosstor 11:51, 16. Sep 2009 (UTC)

Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj redakti

Vi nebone alinomis la paĝon Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj. Ĝi estas tiel intence nomita, ĉar ankaŭ la angla estas fuŝe titolita. Tio estis intenco. Zuazua 15:36, 30. Okt 2009 (UTC)

Bluenŝoviĝo redakti

Bonan vesperon, amiko Seminario.

Mi ja bluigos kelkajn pri-astronomiajn ligojn. Multe da ligoj venas de ŝablonoj: tio problemas kiam ekzistas artikolo kies nomo ne estas tiu de la ŝablona ligilo.

Ekzemple: galaksia haloo, kiam mi volis traduki ĝin el neesperanto, mi trovis ke ĝi estis jam tradukita sub titolo haloo. Mi faris aldirektilon, sed eble ne estas bona solvo, ĉar estas alia senco de la vorto "haloo" (cirklo da difuza lumo ĉirkaŭ lumfonto)

Mi ne scias, ĉu oni rajtas tuŝi la ŝablonojn (danĝerus fuŝi multe da paĝojn)

--Jean-François Clet 15:43, 10. Nov 2009 (UTC)

Emblemo redakti

bonvolu rigardi Vestaĵa fasonado en mi paĝo Corinne Daudier 18:01, 9. Jun 2010 (UTC)

Pri Vestaĵa fasonado ni nur vidis en Fasonado ke vestaĵa fasonado estas ruĝa do mi keis ĝin. tro rapide vi pravas Corinne Daudier 18:22, 9. Jun 2010 (UTC)

Francesco Napoli redakti

Saluton, ankaŭ mi serĉis lian nomon en alilingvaj vikipedioj, sed ankaŭ mi trovis neniun informon. Certe vi konas liajn kantojn, se ne, bonvolu klaki al jena ligilo Francesco Napoli - Balla, Balla. Jujijo 16:36, 23. Jun 2010 (UTC)

Ĉinio redakti

Salut'! La nomoj vere estas tre problemaj. Por mi estis malfacile identigi la urbon. Ekz. legu diskuton de Vusi! Datun ne estis Datong, ĉar tio estas la nura sekvo de angloj. Definita ĉina prononco similas al Datun kaj la rusoj kaj aliaj cirilliter-uloj skribis Datun, tial mi elektis tion, ja ankaŭ ili transprenis la ĉinan prononcon. Verŝajne ĉino devas alinomadi ĉiujn ĉinajn geografiaĵojn. Mi nun faras tion, ke almenaŭ la milionurboj havu mallongajn artikolojn. La angla nomo aperis por pli bone identigi la urbon.--Crosstor 11:44, 3. Sep 2010 (UTC)

Dankon, ĉe Lopasov jam estas preĝejo sen foto.

Dankon pro viaj korektoj en mia teksto Nikolaj Baskov. Videble mi devis tro haste foriri de la komputilo kaj tial senkontrole publikigi la tajpaĵon. Nun mi mem forigintus la mistajpaĵojn, kaj agrable konstatis ke vi pli rapidis.

Sincere, ThomasPusch 15:33, 20. Okt 2010 (UTC)

--Ludovica1 07:17, 23. Okt 2010 (UTC)

Seminario, Mi ludovica1 en la artikolo "Kompedio de la Katolika Sociala Doktrino", kiun vi kontrolis, skribis tiloligis "KOMPEDIO" anstataŭ "KOMPENDIO" de la Katolika Sociala Doktrino kaj ne kapablas korekti. Bonvolu fari vi!

Dankon

Ludovica1

Perdona que te moleste. Estoy poniendo las tablas sobre las Iglesias y me he dado cuenta de que algunas tienen imágenes con copyright en la Wikipedia en inglés. ¿Se pueden trasladar a la Vikipedio y poner el cartel que aparece aquí? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 13:10, 14. Dec 2010 (UTC)

Dankon por viaj utilaj korektoj. --pino 12:11, 11 Apr. 2011 (UTC)

Dankon por korekti miajn erarojn. -- Chipougne 18:04, 9 Jun. 2011 (UTC)

==francaj tradiciaj dancoj dankon pro via helpo plibonigi la artikolon. edesbrieres

Troja Milito redakti

Saluton, Seminario. Kiun sencon havas alidirektilo al si mem, kiel Troja Milito? Ĉu tio eble okazis akcidente? Amike --Tlustulimu 10:28, 5 Jul. 2011 (UTC)

Dankon! redakti

...pro via aldono de bildo ĉe Finding Nemo. --Haruo 08:40, 6 Jul. 2011 (UTC)

Dankas ArnoLagrange


Nacia Parko Kruger redakti

Mi ĵus notis en la koncerna diskutpaĝo, kaj kopias tion ĉi-tie por ke vi sendube rapide vidu mian noton:

Tre bone ke ekestis artikolo pri la temo! Nur kategorio mankas. Laŭ mi indas krei kategorion "Naciaj parkoj de Sud-Afriko", kaj mi tion nun faras, kvankam momente enestas nur unu ero... Sed pliaj povos sekvi.

ThomasPusch 08:25, 26 Sep. 2011 (UTC)

PS: Mi nur pensas ke iuj detaloj ankoraŭ pliklarigeblas (kaj pliklarigindas). Ekzemple al mi iom neklaras la lastaj du vortoj de la frazo "La parko estas parto de la Biosfero Krüger al Canyons", kaj estus interese ankaŭ ricevi pli detalan klarigon, kio ekzemple estas "virusvidbendo"...

Sinceran saluton, Thomas

Futurologoj redakti

Dankon pro viaj sugestoj, tamen verŝajnas ke tiaj ligoj jam ekzistas - eble far robotoj.

Samideane, --pliiganto 17:17, 30. Nov. 2011 (UTC)

Dankon redakti

Dankon pro atentigi min de mia stato en tiu semajnofino. Mi korektos miajn erarojn, malgraŭ ke mi korektis la artikolon Bwana Devil. Mi estis fuŝa kaj mi dankas vin de atentigi min de tio, ĉar mi ne rimarkus tion. Kun tio, mi provas korektadi miajn gravajn kaj malgravajn erarojn. Mi ne mensogas ĝenerale, sed mi povas esti fuŝa. Ankoraŭ, dankon. Kun mia rekono kaj mia honesto, Ĉiuĵŭd Astroscienco 23:12, 13 Feb. 2012 (UTC)

Saluton ! Mi estas la uzanto Mihai mad. mi faris la paĝo de Insulo Prepariso, ke vi korektis. Dankon ! Se vi ne zorgu, mi ŝatus aldoni pliajn informojn kaj mapojn en via paĝo kokosinsulo. Mi atendas vian respondon. Ĝis !Mihai mad (diskuto) 23:05, 25 Apr. 2012 (UTC)

Kokosinsuloj redakti

Saluton! Mi estas la uzanto Mihai mad, mi faris la paĝo : Insulo Prepariso, ke vi korektis, dankon !! Se vi ne zorgu, mi ŝatus aldoni pliajn informojn kaj mapojn en via paĝo . Kokosinsuloj. Atendannte vian respondon, tre dankinde--Mihai mad (diskuto) 23:14, 25 Apr. 2012 (UTC)--Mihai mad (diskuto) 23:14, 25 Apr. 2012 (UTC)Mihai mad

Mi petas ne redakti ĝin. La kreintulo estas vandalo kaj kreas paĝojn kun falsaj informoj. Nur necesas forbari lin por unu semajno aŭ monato. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:11, 21 Sep. 2012 (UTC)

John Cale redakti

Hi, I noticed that you have created articles for the members of Genesis. Thank you for them. Should I request to you, you would want to create at least a short article for John Cale (founding member of The Velvet Underground) – en:John Cale? --Marek Koudelka (diskuto) 09:51, 22 Sep. 2012 (UTC)

Saluton Seminario! Koncerne artikolon pri Jean Renoir, mi konfirmas al vi, ke "Jean" (Johano) estas vira nomo en la franca, la ina formo estante "Jeanne" (Johanino, Johana). Mi konfesas ke estas surprize vidi lin kun longaj haroj kiel knabino kiam li estis juna. Liajn portretojn pentris lia patro Pierre-Auguste Renoir. --Dominik (diskuto) 09:42, 22 Maj. 2013 (UTC)

Ekzistas 2 "Claude Renoir" el la sama familio, tamen ambaŭ estas viroj, ne virinoj ("Claude" estas ĉefe vira kaj ankaŭ virina antaŭnomo en la Franca). --Dominik (diskuto) 10:35, 22 Maj. 2013 (UTC)

Tuj- forigendaj paĝoj redakti

Kara Seminario, dankon pro via informo en Vikipedio:Forigendaj artikoloj pri Samseksemo kaj protestantismo. La paĝo estis tuj-forigenda laŭ Vikipedio:Regularo pri tuja forigado, konkrete laŭ punkto A3. Estontece vi povas pli rapide kaj facile marki artikolon per la ŝablono {{Forigu tuj}} kaj administranto ĝin forigos. Amike. --KuboF (diskuto) 12:33, 22 Maj. 2013 (UTC)

Malplenaj kategorioj redakti

Koncerne la malplenan kategorion Samseksemo kaj protestantismo mi kreis ĝin pro eraro kaj volis forviŝi ĝin poste. Ne zorgu pri nenio, mi scias bone uzi Vikipedion kaj se mi faras eraron mi poste korektas ĝin.--Pangea (diskuto) 10:59, 27 Maj. 2013 (UTC)

Alilingvaj ligiloj redakti

Mi ja scias, ke mi postlasis kelkajn artikolojn sen alilingvaj ligiloj. Tio okazas ĉar mi ankoraŭ ne ellernis uzi la novan sistemon por tiaj ligiloj kaj mi decidis do lasi ilin provizore sen alilingvaj ligiloj, kun la ideo aldoni la ilin dum la postaj tagoj. Ne estas necese, ke iu aldonu la ligilojn anstataŭ mi, ĉar mi ja scias kiuj artikoloj estas kaj mi ja volas aldoni mem la ligilojn tuj kiam mi regos la novan sistemon. Mi opinias ne gravan, ke tiuj artikoloj restu sen alilingvaj ligiloj dum kelkaj tagoj. Amike.--Pangea (diskuto) 11:08, 27 Maj. 2013 (UTC)

Dankon. Mi kreis konton en Wikimeta tuj kiam vi sciigis al mi pri la nova sistemo, kaj faris tie kelkajn provojn, sed ĉar mi ne sukcesis aldoni la ligilojn kaj estis laca mi prokrastis la aferon por la postaj tagoj. Kiel mi diris, ne prizorgu, ĉar ĉiuj artikoloj sen ligiloj estas tiele nur provizore. Ĝis.--Pangea (diskuto) 11:44, 27 Maj. 2013 (UTC)
Saluton, Pangea. La intervikiaj ligiloj ne estas kolektataj ĉe Wikimeta, nek ĉe Mediawiki, sed ĉe Vikidatumoj. Vidu VP:VD. --Tlustulimu (diskuto) 11:48, 27 Maj. 2013 (UTC)
Mi jam ellernis krei alilingvajn ligilojn per la nova sistemo de Vikidatumoj (mi diris erare Wikimeta). Ekde nun mi enmetos ilin en la artikolojn senprobleme. Ĝis!--Pangea (diskuto) 01:22, 28 Maj. 2013 (UTC)

Kreado de uzantopaĝoj de aliuloj redakti

Saluton Seminario! Kvankam ne estas malpermesata krei uzantopaĝon de alia uzanto tio estas iamaniere malrekomendata. Unu el tiuj malrekomendaĵoj estas uzi ĝin kiel diskutopaĝon, simile kiel ĉe Uzanto:Pangea. Se vi volis skribi al diskuto, bv. atenti pri tio estontece. Amike. --KuboF (diskuto) 12:29, 27 Maj. 2013 (UTC)

Saluton Seminario respektive Kani! Mi hazarde trafis la paĝon Skalo de Mercalli, kaj tre miris ke la skalo tie prezentita nur je duono estas en Esperanto, la alia duono estas en la hispana, kaj tio jam ekde marto 2010. Bone por la hispana vikipedio, sed tute ne en ordo ĉi tie: ne sufiĉas publikigi alilingvan teksteron kaj esperi ke aliaj redaktantoj poste trovu la alilingvaĵon kaj sentu sin devigataj traduki ĝin. Ankaŭ se Marcos iom kompatis kaj poste plutradukis unu el la 12 listeroj, ankoraŭ ses daŭre estas alilingvaj. Supozante ke vi simple forgesis fini la tekston, mi plej simple alvokus vin, la kreinton de la paĝo, finfari ĝin, ĉar la temo jes ja estas interesa. --ThomasPusch (diskuto) 08:36, 30 Sep. 2013 (UTC)

Saluton Seminario! en enkonduko de la artikolo Hispana literaturo de la Klerismo, la jena frazo ŝajnas al mi nekompleta: "Laŭlonge de la tuta jarcento etendiĝas la nova pensmaniero kiu ligiĝas kun la antropologio renesanca kiu sekve interrompas la vidpunkton de la mondo fare dum la Baroko." Ĉu ne mankas io por fare? (fare de kiu?). --Dominik (diskuto) 12:25, 8 Okt. 2013 (UTC)

Dankon! Rei Momo (diskuto) 11:46, 11 Okt. 2013 (UTC)

Mi respondis al vi en mia diskutpaĝo, apud via noto. Bv. rigardi tie! Sincere, ThomasPusch (diskuto) 19:39, 25 Nov. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:01, 30 Dec. 2013 (UTC)

Hispana literaturo de la Romantismo redakti

Kara Kani, via artikolo estas sufiĉe ampleksa por esti elstara. Tamen en la baloto mi volas nur tiam pori, post kiam li korektlegis la artikolon. Mi mem foje ŝanĝis ekzemple la formon "mortiĝi" uzatan de vi en "morti" (vd. pri tio http://www.reta-vortaro.de/revo/), post kiam estis klare por mi, ke vi per ĉi tiu stranga formo ne celas ion alian sencon. En Muérete y verás (vi mortiĝu kaj vi vidu) mortiĝu estas mistraduko de Muérete. --Longharulo (diskuto) 18:17, 7 Feb. 2014 (UTC)

Mi tradukis la artikolon de la angla Vikipedio. Laŭ ĝi, la tago markas la komencon de la "jartempo" de la somera ferio. "It typically marks the start of the summer vacation season, while Labor Day marks its end."

Rilate la Tago de la Laboro, en Usono "Labor Day" estas la unua lundo de septembro. Ĝi ne estas la sama kiel la Internacia Tago de la Laboristoj. --ירק (diskuto) 16:38, 26 Maj. 2014 (UTC)

Plinio Apuleyo Mendoza redakti

Vi skribis "Universitato de Parizo" ĉu "Sorbono" estus malbone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:57, 18 Jun. 2014 (UTC)

Kion vi konsideras itala? redakti

Saluton. Vi kreis kelkajn artikolon pri italianoj kaj pri italiaj objektoj kaj nomis ilin "italaj" aldoninte enan ligilon al lando Italio (ekzemple, Giulio Romano). Estas evidente, ke la adjektivo "itala" devenas de etnonomo italoj. Se temas pri objektoj de lando Italio, bonvolu aldoni veran adjektivon "italia", sed ne "itala". Se vi opinias, ke iu italia objekto apartenas al la sola etno/lingvo (itala) kaj ne apartenas al ĉiuj aliaj - do bonvolu skribi pri tio aparte en la artikolo kun pruvo per fidinda fonto sed ne aldonu malverajn ligilojn; tamen eĉ en Italio vivas aliaj etnoj, do laŭ mi italiaj objektoj estas ne nur italaj. --Dima41 (diskuto) 11:28, 19 Nov. 2014 (UTC)

Jes, vi pravas, kaj certe mi plej ofte metas la ligilon al Italoj, tamen tio ne estas tiom nepra ĉar ligilo ne nepre signifas ke en la alidirektita artikolo oni trovas precizan informon pri tiu termino, foje estas nur interesa artikolo pri io rilata al la termino, do ankaŭ ligilo al Italio eblas kaj taŭgas. Krome la situacio ne estas ĉie sama, ekzemple vi pravus pli pri diferenco inter rusoj kaj Rusio ol inter italoj kaj Italio aŭ islandanoj kaj Islando. Ekzemple ne ĉiam estas artikolo pri la landanoj.--Seminario (diskuto) 11:58, 19 Nov. 2014 (UTC)
Nur flanka rimarko por Dima41 pri italaj aferoj: Italianoj intence ne faras grandan distingon inter ŝtataneco kaj nacieco - por ili la du aferoj estas pli-malpli unu la sama. Orientaj kaj parte ankaŭ okcidentaj slavoj ja multe pli distingas la du aferojn. Krome, la nocio nacio iom kuniĝas kun etno kio eĉ aldone malplifaciligas divenon de vera signifo... --KuboF (diskuto) 16:34, 19 Nov. 2014 (UTC)
Prave. Kiel Seminario.--kani (diskuto) 20:39, 19 Nov. 2014 (UTC)
La Vikipedio estas ne por italianoj aŭ por eŭropanoj sed por ĉiuj bezonantaj informadon en Esperanto. Estas ĝuste kompreneble kio estas ŝtataneco aŭ alia aparteneco al konkreta lando. Same estas komprenebla temo rilata al konkreta lingvo sendepende de iu lando (mi listigis gravajn kategoriojn en mia uzantopaĝo). Tamen pri nacieco/etneco oni ne povas unumaniere kompreni; eĉ en rusa lingvo estas alia kompreno de nacieco (vidu ke en rusa Vikipedio divido laŭ etneco/nacieco tute mankas). Intenca konfuzado de "italaj" kaj "italiaj" estas fakte altrudado de eŭropcentrismo kaj eŭropa naciismo kaj samtempe 1) konfuzigas legantojn kiuj faras serĉadon per kategorioj, 2) malhelpas se oni volas trovi en la Vikipedio informon pri la lingvo sendepende de geografio, 3) malebligos ĝustan enkategoriigon de aperonta paĝo, 4) rompas logikon de Esperanto rilate al sufiksoj kaj finaĵoj. --Dima41 (diskuto) 10:06, 20 Nov. 2014 (UTC)

Operacio Highjump redakti

Saluton Seminario! koncerne titolon de artikolo Operacio Highjump, ĉu ne estus preferinde alinomi ĝin "Operaco Highjump" laŭ la ekzemploj: "Operaco Overlord", "Operaco Market Garden", ktp.? --Dominik (diskuto) 10:25, 15 Jan. 2015 (UTC)

Mi vidis ke Kani alinomis la artikolon. --Dominik (diskuto) 00:45, 16 Jan. 2015 (UTC)

Saluton, Seminario/Kani! Dankon pro viaj observoj. Tamen, ne ekzistas alilingvaj ligiloj, pro tio tiu acido estas hipoteza kaj malstabila, ĝi estas produktebla en laboratorioj kiel peranto de kelkaj reakcioj. En la hispana temas pri la "Ácido Fluórico" kaj en la angla "Fluoric acid", france Flurique acide. Ne konfuzi kun la hispana Àcido Fluorhidrico kiu esperante estas la fluorida acido. Dankon Claudio Pistilli (diskuto) 12:09, 24 Jun. 2015 (UTC)

Kara, mi vidis, ke vi verkis la artikolon Libertino, sed la vorton libertino mi ne trovis en Reta Vortaro. Laŭ Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch libertino estas liberpensanto sendependa de ideologio aŭ religio. Tiun ĉi saman signifon la vorto havas ankaŭ laŭ la hispana-germana vortaro de Langenscheid en la hispana. Ĉar via artikolo klare celas la ekssklavon, mi ŝanĝos la titolon de la artikolo tiusencen, esperante, ke tio ankaŭ trovas vian konsenton. Amike salutas --Longharulo (diskuto) 06:41, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Bluokula kolombeto? redakti

En nia vikipedio mankas artikolo pri la bela birdo https://es.wikipedia.org/wiki/Columbina_cyanopis, kiun oni denove vidis en meza Brazilo, post 75 jaroj. Ĉu la bluokula kolombeto estus ĝusta nomo por ĝi? Foto cĉi tie http://index.hu/tudomany/2016/06/01/75_eve_lattak_utoljara_olyan_madarat_mint_ez/Narvalo (diskuto) 08:48, 1 jun. 2016 (UTC)Reply

Anuroj redakti

Laŭ mi bone estas ke nun teksto estas en Anuroj (ne en Anuro) sed estas teknika problemo. Laŭ historio Vi estas nunura aŭtoro de artikolo. Ĉu Vi komprenas problemon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:41, 8 jun. 2016 (UTC)Reply

Mi komprenas kaj tre konsentas ke ĉiuj grupoj de animaloj estas pluralaj titoloj. Problemo ests nur teknika (aŭtorajtoj) Mi pensa ke oni devas uzi specjalan teknikan funkcion Helpo:Alinomi paĝon. Mi skribos (petos) pri tio al administranto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:03, 8 jun. 2016 (UTC)Reply

  • Vi petis pri ago, kiun tiukaze povis fari nur administrantoj, ĉar necesis alinomi super redirektilon. Tial estus pli bone skribi en la supron de la tiama redirektilo Anuroj jene: {{forigu tuj|Ĝ6|por alinomi la artikolon [[Anuro]]. ~~~~}}, aŭ eĉ pli simple: {{forigu tuj|por alinomi la artikolon [[Anuro]]. ~~~~}} — tio allogus atenton de administrantoj kaj ne konfuzus ceterajn redaktantojn. Gamliel Fiŝkin 15:59, 9 jun. 2016 (UTC)Reply

Nacia Muzeo de Afganio redakti

saluton. pri tiu ĉi artikolo mi provis redakti sed en kelkaj partoj de la artikolo la teksto estis tro ne-klara por mi kaj mi ne povis redakti, kiel ekzemplpo: "En la jaro 2014, la muzeo estas sub ĉefa etendo laŭ la internaciaj normigoj, kun plia grando se aldoni ĝardenon por ke vizitantoj ripozu kaj piediru" ĉu tiam oni pligrandigis la muzeon kaj aldonis ĝardenon por vizitantoj, por ilia ripozo?

Tio estas pli ol la internaciaj normigoj. Oni povas anstataŭi aldoni al enkalkuli--kani (diskuto) 20:38, 20 sep. 2016 (UTC)Reply

Tumultoj en Parizo post fiago de policanoj al afrikdevena junulo. redakti

Saluton Seminario! kelkaj rimarkoj pri tiu afero: Ne temas unualoke pri Parizo sed Aulnay-sous-Bois kaj aliaj urboj. Aliflanke la koncerna junulo naskiĝis en Aulnay-sous-Bois, ne en Afriko. Prezidanto François Hollande vizitis lin en hospitalo. --Dominik (diskuto) 08:41, 9 feb. 2017 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

(Sorry to write in English)

Adiaŭo al Seminario redakti

Saluton. Mi (Seminario) petas ne plu klopodi kontakti kun Seminario, kiu ne plu estos aktiva. Se vi deziras ion por li, bonvolu kontakti kun Kani. Dankon.--kani (diskuto) 14:37, 15 jul. 2017 (UTC)Reply