Dekduo estas nombrovorto, kiu reprezentas aron konsistantan el dek du unuopaj elementoj. Diference al kutimoj de aliaj lingvoj, ekzemple la angla, oni uzas ĝin en Esperanto nur malofte kaj en multaj kuntekstoj ĝi estas sentata kiel arkaismo.

El dekduo estas rekte derivita duondekduo, do markigo por ses kaj diabla dekduo, markigo por dek tri.

Etimologio redakti

La vorto dekduo mem estas interesa pro sia internacia etimologio. En la ĉeĥan ĝi estis transprenita el la mezepoka germana lingvo, kie ĝi havis aspekton totzan, totzen (hodiaŭ Dutzend). Sed la germana transprenis ĝin el malnovfranca lingvo dozeine (hodiaŭ douzaine), derivaĵo el numeralo douze ("dek du"), respondanta al la origina latina duodecim ("dek du", kunmetita el duo kaj decem, do "du" kaj "dek").

Kalkulado je dekduoj redakti

Je dekduoj oni kalkulis en la pasinteco precipe varo dum pakumado, transporto kaj vendado. Restaĵojn de tio ĉi ni trovas ankoraŭ hodiaŭ precipe en abunda uzado de duondekduo, do de nombro ses - po duondekduoj oni hodiaŭ pakumas kaj vendas ekzemple ovojn, botelajn trinkaĵojn, teleroj kaj manĝilaroj.

Dekduo en arto redakti

Dekduon havis en sia titolo kelkaj artaĵoj. Ekzemple teatra ludo de Ch. H. Spiess, nomo de aventurema milita romano de E. M. Nathanson Dekduo da malpuruloj kaj laŭ ĝi filmita samnomata filmo kaj pluaj.

Vidu ankaŭ redakti