i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ŝak!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 14:11, 23. Nov 2007 (UTC)

dankon

Sxak

ruĝaj ligiloj redakti

Kia utilo de forigo de ruĝaj ligiloj? Mi tute ne komprenasRoberto 11:11, 2. Dec 2008 (UTC)

pri tio skribis PaulP. Sed mi komprenas lin. Li temis ne pri forigo de la ruĝaj ligiloj, sed pri tio, ke ĉiu tia ligilo estas sindevigo fari ĝin neruĝa. Se vi ion mencias, do faru tion ligilo nur okaze de ties graveco. Se vi simple prenis nomojn el iu kongreslibro aŭ el la adreslibro de pasporta servo do ne ĉiam indas mencii tion.

Sxak 14:15, 2. Dec 2008 (UTC)

Mi tute ne komprenas. Kian malutilon faras ruĝaj ligiloj? Roberto 14:30, 2. Dec 2008 (UTC)

Meteorito redakti

Saluton. Vi sendis al mi mesaĝon pri iaj korektoj miaj, sed mi ne scias en kiu artikolo. Mi malfermas ĉiutage centon da artikoloj, kie mi korektas, aldonas kategoriojn, aldonas intervikiajn ligilojn, envikipediajn ligilojn, bildojn ktp. Mi certe ofte eraras. Sed mi ne povas diveni kie. Se vi havas certecon pri la gramatika eraro, bonvolu korekti rekte. Pri la meteorito ĵus falinta en Rusio, mi legis en hispanlingva fidinda ĵurnalo kaj aŭdis per naciaj televidaj elsendoj, ke certe oni ne detektis ĝin ĉar ĝi venis tra tagluma teritorio. Eble ne radaroj (kiuj ne atingas tiom for) sed teleskopoj estas uzataj por tio kaj tiuj pli bone utilas nokte. Se vi volas pli da precizeco, bonvolu sendi al mi la referencon de la artikolo kaj mi povas enmeti la precizan referencon el ĵurnalo. Tion ofte mi faras.--kani (diskuto) 16:37, 20 Feb. 2013 (UTC)

Jes, vi pravas. Faru vian bontrovon. Mi nun zorgas pri aliaj aferoj.--kani (diskuto) 18:16, 25 Feb. 2013 (UTC)

Forigo de la foto redakti

Mi restarigis vian foton. Tamen, en la estonteco, bonvolu indiki ke vi mem fotis la foton, kaj ke vi permesas ian uzon. Mi forigis vian foton ĉar mankas la ŝablonoj menciitaj en la alŝuto-paĝo. Pli bone, estus alŝuti tiajn fotojn al la Komunejo, kun la samaj indikoj. Ni ne havas multajn administrantojn ĉi tie por administri la fotojn, kaj se vi alŝutos fotojn al la Komunejo, ili estos uzeblaj en ĉiu Vikipedio-projekto. Se vi havas demandojn, bonvolu mesaĝigi min. - Vin dankas kore Yekrats (diskuto) 13:42, 4 Mar. 2013 (UTC).

Nu, jen estas granda linio ĉe la piedo de la alŝuto-paĝo: "Se vi havas demandojn pri la procedo, bonvolu demandi en la Diskutejo antaŭ alŝutado." ;-) Mi riparis la ŝablonon ĉe Dosiero:Monumento Pokriĉkin en Novosibirsk ĉe la placo Marks.JPG. Ĉu vi povas kontroli ĉi tiun paĝon, por vidi se ĉio ĝustas? Dankas vin Yekrats (diskuto) 13:53, 5 Mar. 2013 (UTC)