Uzanto:Dima41/Kriterioj de enciklopedieco por artikoloj pri Esperanto-komunumo
Unu el gravaj temoj en Esperanto-Vikipedio estas esperantistaro (Esperanto-komunumo). Laŭ ĝeneralaj reguloj de la Vikipedio artikoloj devas esti kontentaj al ĝustaj kriterioj de enciklopedieco kaj kvalito, aliaj estu forigataj aŭ kunigataj.
Jen estas minimumaj kriterioj por Esperanto-rilataj artikoloj proponitaj por diskuto en 2014.
Kriterioj por ĉiuj artikoloj
redaktiĈiu Esperanto-rilata artikolo nepre devas esti:
- neŭtrala (Vikipedio ne estu reklamejo);
- aktuala (devas respeguli nuntempan staton);
- kun kontrolebla informo (ĉiuj asertoj estu konfirmitaj).
Artikolo pri esperantisto
redaktiAjna artikolo pri esperantisto nepre enhavu jenan informon:
- Kie li (ŝi) naskiĝis, vivis?
- Kiam kaj kiucele li (ŝi) fariĝis esperantisto?
- Pri kio li (ŝi) okupiĝis (rilate al Esperanto)?
Artikolo pri Esperanto-asocio
redaktiAjna artikolo pri esperantista unuiĝo nepre enhavu jenan informon:
- Kiam ĝi aperis? Se ĝi jam ne ekzistas, kiam kaj kial ĝi malaperis?
- Kiujn celojn kaj taskojn ĝi havas (formale kaj reale)[1]
- Kiu(j) estas la organizanto(j)?
- Kiom da membroj (averaĝe) ĝi havas[2]? Kia estas ilia ŝtataneco kaj denaska lingvo (ĝenerale)?
- Pri kio okupiĝis la unuiĝo dum la tuta ĝia ekzistado?
Artikolo pri esperantista renkontiĝo
redaktiAjna artikolo pri esperantista renkontiĝo nepre enhavu jenan informon:
- Kiam kaj kie ĝi okazis? Se okazis multfoje, kiam okazis unuan fojon kaj lastan fojon?
- Kiu estis ĝia organizanto(j)?
- Kiucele estis organizita la renkontiĝo (formale kaj reale)[1]?
- Kiom da partoprenantoj (averaĝe) ĝin vizitis[2]? Kia estis ilia ŝataneco kaj denaska lingvo (ĝenerale)?
- Pri kio okupiĝis la partoprenantoj dum la renkontiĝo?